groups.google.com/group/eliro/web/ho-esperanto Pri la zamenhofaj formoj as, is, os, ktp La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia l"/>
Latest discussions
Zamenhof kaj la formoj "as, is, os, ktp"
ADVERBOJ ADJEKTIVOJ KUNMETOJ
Updated 4 weeks ago
27 replies
Sinjoro de la vertoj
Updated 5 weeks ago
1 reply
Esprimoj el Beletra Almanako
Updated 5 weeks ago
10 replies
Sentesprimoj de K. Kalocsay kaj de J. Camacho.
Updated 6 weeks ago
LA ADVERBAJ PREPOZICIOJ
Updated 7 weeks ago
8 replies
Unua mencio de la tabelvortoj?
Updated 7 weeks ago
1 reply
Nova supro-nivelo-do majno ".eo" por Esperanto/Eolan do?
Updated 8 weeks ago
4 replies
Saluton!
Updated 2 months ago
1 reply
Provoke moka ret-letero de la Konsultejo de la Akademio
Updated 2 months ago
6 replies
... view all the discussions

Zamenhof kaj la formoj "as, is, os, ktp"

posted by A Attilio Liotto
Posted on Sunday March 2nd, 2008 at 11:55. 737 visits. ( permalink )
Publikita ankaŭ en > Google Grupo "ELIRO" (Esperanto Literatura Internacia Rondo)
> groups.google.com/group/eliro/web/ho-esperanto


Pri la zamenhofaj formoj as, is, os, ktp

La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.
Zamenhof. Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo

*
Forde Aprilo 1907 jam pasis 100 jaroj. Nun finfine “as, is, k.t.p.” signifas: “ estas, estis k.t.p.” , kaj la nuna uzo de la formoj: “mi rajtas ami kaj amati”, “li konatas en la tuta urbo”, aŭ, “se mi tion sciintus, mi estus riĉa” estas nur unu el la pruvoj.

La formo “as” kun signifo “estas” unuafoje uzatis far Antoni Grabowski en la traduko el la pola de “Sinjoro Tadeo” komencita en 1916 kaj finita en la jaro 1918.
En la antaŭparolo de la una esperantlingva eldono legeblas interalie la jena esprimo de Antoni Grabowski: “La majstro, kiun mi konsultadis pri kelkaj novaj vortoj, formoj kaj esprimmanieroj, legis antaŭ sia morto preskaŭ la unuajn kvar librojn...”
(Jam en la unua libro (verseto152) uzatas: “... mastro 'as fore, ...”. Pri tio do Zamenhof estis konsultata, kaj se tiu kaj aliaj “as” restis en la fama verko “Sinjoro Tadeo” ; por mi signifas ke “as, is, ktp, laŭas la Zamenhofan, projekton do mi uzas ilin honoral Zamenhof.

Attilio Liotto

P.S. Antoni Grabowski, ne rstis sola en tia uzo de as, is, os; sekvis lin Kalocsay, Fernandez kaj aliaj, laste ankaŭ en la enreta ĉiutaga babilado, kaj tio laŭ mi tre bonas.
La ĉiam pli normala uzo de “as, is, os, ktp” faciligas ankaŭ la kompreno de esprimojn kiel: “ Mi plukas kafograjnojn kiam mi nuras eta bebo” (prenita el Beletra Almanako 1 paĝo 129) Tre evidente “nuras” estas kunmetita vorto “nur-as” nome “nur-estas”.
Simile eblas: “jenas” = jen-as, jen-estas “tielas” “tiel-as = tiel-estas” “kiomhoras = kioma horo estas” “kielas?” = pli malpli, kiel vi fartas? “ kiomaĝas vi?” = “kioma estas via aĝo?” k.t.p.

This topic has been edited by Attilio Liotto 5 weeks ago.

39 Replies

Laszlo Istvan TOTH says:
Sed kial devus Lingva Komitato aprobi ilin?

Fundamento mem aprobas ilin per la dua frazo el la 11-a regulo!

Bv. legi ĝin: "; la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel mamstaraj vortoj."
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Kompreneble (tamen) Z. ne difinis, kio estas vorto.

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mikaelo Bronsxtejn says:
Laux mi tiu vortkunmetado devas esti uzata en literatura lingvajxo tre modere kaj cxiam post pritakso de la kunteksto. La ekzemplo prezentita (el Beletra Almanako) sxajnas al mi iom stumbla por kompreno.
Mikaelo Bronsxtejn
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
La verbaj finiĝoj rilatas *nur* al tempo. Sekve, uzi sole la finiĝon "-as" anstataŭ la verbo "estas" estas milde dirite malsaĝaĵo. La verbaj finiĝoj donas nenian informon pri la speco de ago aŭ stato!
Sed postmetite al adjektivoj, ili kreas verbojn. Do, en tia kazo ne "as" anstataŭas la verbon "estas", sed ĝi nur donas tempon al la novkreita verbo:
"Floroj estas belaj."
"Floroj belas." - ĉi tiu frazo ne identas al: "Floroj estas belaj.", sed ĝi simple uzas la verbon "beli".

Sed ja havas logikon uzi la finiĝojn "-int", "-ont" kiel memstarajn vortojn:
"Inte mi multe ekskursis." - ĝi klarigas *nur* tempon.
"Onte mi pli prefere promenados." - ĝi klarigas *nur* tempon.

Ĉiujn finiĝojn eblas uzi memstare, sed tiu eblo ne absolvas onin disde la morala devigo kontroli, ĉu la freŝ-kompilita vorto havas aŭ ne logikon. Tio estas iel sama afero al ŝanĝo de vortospeco. Teorie el ĉiu adjektivo eblas krei ekz. verbon, sed oni ja devas analizi, ĉu la nova verbo havas aŭ ne logikan sencon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH edited this reply 5 months ago.
A Attilio Liotto says:
Ĉiam pli da personoj opinias ke Zamenhof is prava; “amatas, amitas, ktp” plenrajtas ekzisti nur se “as kaj is” signifas “estas kaj estis”. Analoge la frazoj: “mi rajtas ami kaj amati, se mi tion sciintus mi estus riĉa, li konatis en la tuta urbo, serĉatas oficisto”.
Por ĉiam pli ĝranda nombro da personoj “as, is, os, ktp” ne estas nur finaĵoj sed plenaj vortoj, ili signifas “estas, estis, estos ktp.
Evidente nenia lingvo havas la saman signifon kaj valoron por ĉiu samlingvano, se tielus ekzistus nek literaturo, nek verkistoj, nek lingvaĵo simpla nek rafinita, kaj altespimiva.
La homoj povas paroli la saman lingvon, sed kun diferencaj kapabloj kaj vortoj.
Kiuj ne ŝatas: “konatas, amati, venintus, as, is, os, ktp,” tutsimple ne uzu ilin.
Esperanto as lingvo altesprimiva, la esperantistoj nek povas nek rajtas povrigi ĝin!
Mi lernas kaj ekspluatas ties strukturon.
Mi aplikas la principon de sufiĉo: “Se esprimo sencas, bonas, se klaras ne bezonatas pluo”
Posted 5 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 5 months ago.
Pierre Levy replies:
La finiĝoj "as", "is", "os" ktp ŝajne estas formoj sed estas vortoj. La vorto "finiĝo" sendube signifas, ke la loko de koncernaj vortoj estas ĉe la fino de aliaj vortoj. Ekzemple: est'as, est'is, est'os ktp. Se tiuj vortoj estas memstare uzeblaj, oni same rajtas uzi "Zamenhof as prava" kaj "Grabowski as martelo". Se "as" = "est'as", "is" = "est'is", "os" = "est'os", tiam "Grabowski martelas" = Grabowski est'as martelo".

Zamenhof certe estis tro afabla por subkomprenigi tion.

Amike, Petro.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Kara Attilio, vi jam scias, ke mi mem uzas kelkfoje *-as*. Tamen ne pensu, ke por tio oni devas
diri, ke tion Zamenhof v o l is ("is prava* pri tio). Li tion konsideris ebla... se venos la tempo, kaj
se la praktiko la aferon subtenos.

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Tomio Kŭo-No says:
Sed kial
karaj samideanoj
anstatauxigi unu vorton per alia? Estas, ktp jam ekzistas kaj tre konatas, uzi as memstare nur konfuzigas esperantemulojn malpli spertaj ol vi. Cxu aux cxu ne?

Notu ke mi tute ne kontrauxas verbigi kaj tempigi iun ajn vorton per -as, -is, -os finajxoj. Laux mi kreativa uzu de nies kaj cxies (ne nur la Zamenhofa) lingvo.

Amike Tomio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Laŭ kia logiko "as" povas esti mallongigo ĝuste de "estas"?
Kial ĝi ne estu ekz. mallongigo de "ekzistas", au de "faras", au de "laboras", aŭ de "lavas", ktp. ?
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Karaj Tomio kaj Laszlo,

vi demandas: Laŭ kia logiko "as" povas esti mallongigo ĝuste de "estas"?

1)Ĉar “as “ estas uzata tiucence jam de ĉirkaŭ cent jaroj.

2)Ĉar Zamenhof mem kontrolis tradukon kie ”as” estiis uzita tiusece kaj konsentis.

3)Ĉar la verbo esti, as la plej uzata kaj “as” rompas la monotonecon kaj iom senbalastigas la lingvon

4)Ĉar “as” estas pli kurta kaj pli flua ol “estas”

5)Ĉar “as” estas komprenata eĉ de komencantoj; kiuj diras la malon simple mensogas.

6)Ĉar la verbo esti en esperanto estas ne nur la plej uzata, sed ankaŭ la unika vera helpverbo de la esperanta konjugacio.

7)La formo “as” kun signifo “estas” unuafoje uzatis far Antoni Grabowski en la traduko el la pola de “Sinjoro Tadeo” komencita en 1916 kaj finita en la jaro 1918.
En la antaŭparolo de la una esperantlingva eldono legeblas interalie la jena esprimo de Antoni Grabowski: “La majstro, kiun mi konsultadis pri kelkaj novaj vortoj, formoj kaj esprimmanieroj, legis antaŭ sia morto preskaŭ la unuajn kvar librojn...”
(Jam en la unua libro (verseto152) uzatas: “... mastro 'as fore, ...”. Pri tio do Zamenhof estis konsultata. Do ankaŭ por Zamenhof, "as" signifis nur "estas"

8)La senpera verbigo prekaŭ ĉiam donas nur avataĝojn, sed oni devas etenti ke tio ne tro ĝeneraliĝu ĉar tiam la lingvo perdus la detalan espimivon kaj la necesajn nuancojn. “as” utilas al tio.
Kompreneble, la esprimoj “ kielas?” anstataŭ la pli peza “kiel estas?” aŭ la trouzita “Kiel vi fartas”,
aŭ “kiomhoras” anstataŭ la tre longa “kioma horo estas” aŭ “belveteras” anstataŭ “estas bela vetero” kaj similaj kurtigaj esprimoj estas tute bonvenaj kaj havas nenian malavantaĝon, sed ni speciale atentu ĉe la rekta verbigo de la adjektivoj, ekzemple la esprimo “la neĝo blankas” ne estas samsignifa al “la neĝo estas blanka” aŭ “la neĝo as blanka” Vidu la du esprimoj en la frazoj:
A) La neĝo as pli blanka ol la lakto. Ĉi tie estas markita la kvalito(ĉikaze koloro de la neĝo).
B) La neĝo tro blankas, mi nepre devas uzi malhelajn okulvitrojn por protekti miajn okulojn, almenaŭ kiam la tagoj plensunas. Ci tie oni evidentigas la agon de la nego ( la neĝo, kvazaŭ spegulo alsendas tro brile blankajn radiojn al miaj okuloj.

Simile oni povas distingi enter: La ĉielo as lazura kaj la ĉielo lazuras.
Ankaŭ la frazo:”Kiam li bonas, tre bonas; kiam li mavas tre mavas” ne estas samsignifa al la frazo “kiam li estas bona, as tre bona, kiam li estas malbona, as tre mava”, tiu lasta frazo estas nur konstato, dum unua frazo evidentigas lian agon kaj volon esti bona aŭ mava.

Eĉ ne estas samsignifaj la frazoj: “ŝi as bela” (ĉi tie oni konstatas kvalito) kaj “ŝi belas” (ĉi tie oni perceptas ŝian belecon, ŝi radias belecon)

Esperanto as lingvo altesprimiva, ni konservu tian kvaliton, “as” helpas tion fari.

Koran saluton Attilio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo replies:
"Esperanto as lingvo altesprimiva" >> Eo as o iva (ĉu riĉigo? dependas...)
Mi konsentas pri rajto de as, os, is kaj us al memstareco kaj eventuala uzo de verkistoj aŭ konkretaj situacioj, sed mi kontraustaras enkonduki en ĉiutagan esperanto uzon. Se mi dirus: Maria as mia amikino ofte oni aŭdus Marias mia amikino, kio havas alian signifon ol Maria estas mia amikino. Pro mensinerco oni ĉiam algluos la finaĵon al la antaŭa vorto. La ĉevalo os mia >> La ĉevalos mia; kanti is la plej bona solvo>> kantis la plej bona solvo; u us bona finaĵo por via vorto>> Us bona finaĵo por via vorto.
Mi uzas esperanton disde 1982 kaj mi neniam sentis la neceson uzi la memstarajn finaĵojn krom sporade por verki poezion.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Vi pravas: *as* apartigxas malforte disde najbaraj vortoj. Eble oni preferas tial *stas*.
Avantagxo de ambau estas, ke ili ja portas akcenton: cxe *estas* kkelkfoje rusoj, bulgaroj
tute povas perdi la distingipovon pri tempo, pro reduktigxo de senakcenta vokalo...

Multe uzis 'stas ekz. la franco Lagranjx, en kantotradukoj.

En pjaspo estas (de mi, por mi) permesata la tuta serio:
as, sas, stas, estas.

Do en Pjaspo *estas* kvazau sonas iom formale, *sas* sonas tute normale.
Sed Pjaspo, kiel vi scias, ne estas "socie" vivanta lingvo, nur eksperimento.

Ankau ene de Esperanto kelkfoje oni "ludas", ekzemple Auld havas iajn formojn
por ebriuloj....

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
La verbaj sinonimoj «as, is, os , ktp», neniam anstataŭos la verboj «estas estis, estos, ktp».
Mi rerimarkas: ili as nur sinonimoj kaj povas uzati nur alternative al la fundamentaj verboj: “estas estis, estos, ktp”.
Kiu timas miskonprenon as ne devigata ilin uzi.
Mi uzas espon ekde 1947, kaj depost mia geedzĝo, kiam eo fariĝis la unika komuna lingvo inter mi, mia edzino kaj poste, en la unuaj jaroj, ankaŭ intr ni kaj la infanoj; mi konstatis ke la nura “Fundamenta Esperanto ne estas lingvo sed nur lingva bazo, lingva projekto, tamen potenziale sudice riĉa, esprimiva kaj flua por fariĝi monda lingvo, sed bezonanta kelkjarcentan kunlaboron far la plej diversaj popoloj. Ĝis nun esperanto estas nur paŭsaĵo de la eŭropaj lingvoj, do absolute ne demokrata kaj ne por ĉiuj popoloj facila.. Tempas ke eŭropanoj kondutu sin pli demokrate, kaj akcetu en espo, ankaŭ erojn kaj formojn ne ekzistantajn en eŭropecaj lingvoj.

Amike ttilio
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 2 weeks ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
Ekzistas iu planlingvo, nome Glosa, en kiu lingvo verbotempoj estas indikataj prepozicie. Tiuj prepozicioj indikas nur verbotempon, do ili tute ne rilatas al iu konkreta verbo:

"fu" = estonto.
por prezenco simple "mankas" tempa prepozicio.
"pa" = pasinto.
"pra" = pluskvanperfekto
"du" = imperfekto

La ceterajn modojn mi nun ne mencios, mi nur intencas klarigi tion, ke Fundamento de Esperanto ne malpermesas uzi verbajn finiĝojn prepozicie, sed ili *neniam* povas rilati al iu ajn konkreta verbo!
Se oni deziras uzi prepozicie la verbotempajn finiĝojn, tiukaze necesas uzi ankaŭ iun vorton, kiu kune kun tempa finiĝo povas funkcii kiel verbo:
"Floroj belas."
"Floroj as bela." (laŭ tiu metodo de Lancelot Hogben, kiun metodon pli poste plulaboris Robin Gaskell)

Sed atentu, bv. ĉar tiu frazo: "Floroj as bela." ne povas signifi: "Floroj estas belaj.", ĉar "as" neniam rilatas al iu konkreta verbo, ĝi estas ĝenerala finiĝo de prezenco por *ĉiuj* verboj (konsultu bv. Fundamenton): ĝi montras tute simple nur verbotempon!
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
La vortoo “as” kun signifo “estas” unuafoje uzatis far Antoni Grabowski en la traduko el la pola de “Sinjoro Tadeo” komencita en 1916 kaj finita en la jaro 1918.
De tiam "as" uzatas kaj komprenatas nur en tia senco, tio as la reala fakto, ĉio cetera ne gravas.
En la lingvo, ĉiu lingvo, pli gravas la uzado ol la teorio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Ekzistas iu hungara popoldiraĵo (eble ne nur hungara):
"Unu frenezulo generas centon da frenezuloj."

La supre menciita popoldiraĵo rilatas per la sama logiko al tiu verkaĵo fare de Antoni Grabowski, kun tiu mencio, ke anstataŭ "frenezulo" pli taŭgas "malzorgemulo".

Tio estas ja reala fakto, ke Grabowski permesis al si ignori Fundamenton. Simple, Grabowski *ne devintus* fari tiun eraron!
Sed, kio estas eĉ pli grava, Esperantistoj konante Fundamenton *ne devintus* transpreni tiun stultaĵon.
Kaze de etnaj lingvouj, pli gravas kaprica lingvouzado, ol logiko.
Kaze de Esperanto, pli gravas logiko, ol kaprica lingvouzado.
Se ne estus tiel, tiukaze kial oni ne lernu pli prefere la anglan lingvon?
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
La plej granda difekto de esperanto estas ke en la esperanto movado, kaj eĉ en la Akademio de Esperanto, ekzistas ankoraŭ tro da fanatikaj esperantosaŭroj.
Ili estas konvinkitaj ke esperanto ne estas lingvo sed nur la propra netuŝebla (de la aliaj) preferata ludilo.
Ili tute ne konscias ke esperanto jam estas lingvo memstara kaj viva, tamen, spital ĉiu fanatike fundamentalista esperantosaŭro, espo jam evoluas tute libere samkiel ĉiu alia lingvoj, kun la sola deferenco ke eo ne estas portanto de ununura nacia kulturo, sed de la kulturoj de ĉiuj popoloj kaj tia estas la ĉefa kaŭzo de la oportuneco elekti ĝin dua lingvo por ĉiu popolo.
Esperanto devas demokrate esprimi la plej diversajn kulturojn kaj tio as plia kialo por ne obstakli ties liberan kaj necesan evoluon, aliokze ĝi vere reduktiĝos je amata ludilo de kelkaj fanatikuloj.

P.S. Antoni Grabowski uzis "as" post konsultiĝo kaj permeso de Zamenhof.
(Legu almenaŭ la antaŭparolon de la la esperntlingva eldono de " Sinjoro Tadeo")
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
//P.S. Antoni Grabowski uzis "as" post konsultiĝo kaj permeso de Zamenhof.//

Zamenhof faris multajn erarojn, kiujn li pli poste agnoskis kaj bedaŭris. Sed Zamenhof almenaŭ kapablis rekoni siajn erarojn, dume multaj liaj fanatikaj kaj ne-cerbumemaj sekvantoj ne estis kapablaj je tio.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Mi supozas, ke vi scias tion, ke Fundamento estas verkita fare de Zamenhof, sed ne fare de Grabowski. Kaj en Fundamento vi ne trovos la finiĝon "as" kiel anstataŭanton de la verbo "esti": bv. konsulti la sesan regulon!
Al Fundamento apartenas ankaŭ tiu Universala Vortaro. Bv. konsulti ĝin kun granda atento pri la verbo "esti":

est' être (verbe) | be | sein | быть | być.

Nenie vi trovas la mallongigon "es" kiel verbon "esti".
Sed vi rajtas krei propran planlingvon, kiun vi povas nomi: Internacia lingvo Grabowski.
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
La Fundamento as nur unua bazo, la Lingvo estas palaco.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Se mi sekvus la logik-fadenon de Grabowski, mi povus vortumi jene:

"Petro as meblisto, sed li pli prefere us astronaŭto anstataŭ i astronomo." ("Petro estas meblisto, sed li pli prefere estus astronaŭto anstataŭ esti astronomo.")

Ĉu konvenas al vi tia vortumado?
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Mi ĝojas ke vi finfine komprenis, eble se vi ne havus prejuĝojn, vi komprenintus antaŭe :)
sed nun ne tro uzu tiujn formojn, ili nuras alternativoj, celke la teksto ne tro monotonu.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Laŭ la ideo de Grabowski vortokunmetado iĝus kaosa:

"Petro ĉeas." (Petro ĉeestas.)
"Maria kunas." - /Kion faras Maria??? :-D / (Maria kunestas.)
"Julia neas." - /Ĉu Julia ne estas? /

Necesus elpensi novajn tempajn finiĝojn por verboj, ĉar tiuj ĝisnunaj jam ne plu estus simplaj verbotempaj finiĝoj, sed temos pri la konkreta verbo "esti" kune kun la eblaj tempaj finiĝoj:
is = estis
as =estas
os = estos
us = estus
u = estu
i = esti

Iom post iom kreiĝos tute nova planlingvo, eble pli bona ol Esperanto... Kiu povas tion scii? :-)
Nu, mi helpas vin krei novan planlingvon... Jen la eksperimente proponataj novaj verbotempaj finiĝoj anstataŭ tiuj, kiuj jam perdos siajn originajn signifojn:
ie anstataŭ is
ae anstataŭ as
oe anstataŭ os
ue anstataŭ us
am anstataŭ u
er anstataŭ i

Eble nia kunlabore kreota planlingvo fine konkeros (novige: "konkeroe") la tutan mondon!
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Ĉi lastaj viaj esprimoj estas ofendo ne nur al Grabowski sed ankaŭ al ideo de Zamenhof mem.
Esperanto ne plu estas planlingvo, sed tutsimple lingvo.
Malgraŭ kaj spital la esperantosaŭroj kiel vi esperanto memstare pluevaluos samkiel ĉiu alia lingvo.

Mi petas minimumon da seriozeco!
Nek esperanto nek mi estas viaj amuziloj
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Mi pli multe vidas ofendon kontrau Fundamento per tiuj is, as, os kiel: estis, estas, estos.
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
La Fundamento de Esperanto absolute ne estas lingvo sed nur bazo, samkiel fundamento de palaco ankoraŭ ne estas palaco sed nura bazo.
La lingvo esperanto as la rezulto de pli ol centjara daŭra literaturo kaj parolado far la plej kapablaj lingvoregantoj.
Ankoraŭ nun espo rapide evoluas, spital la lingve fosilizitaj esperantosaŭroj.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 3 weeks ago.
Pierre Levy replies:
La Fundamento de Esperanto ne estas lingvo sed bazo kaj referenco. Troaj estus "absolute" kaj "nur", en rezono kiu supozeble celus esti nedogmeca.
La Lingvo Esperanto laŭ sia Fundamento apartenas al neniu aparte: nek al la mem proklamitaj "plej kapablaj lingvoregantoj", nek al iuj ajn uzantoj eĉ vane insultataj lingve fosiliiĝintaj "esperantosaŭroj". Ĝi apartenas al ĉiu ajn, kiu deziras uzi ĝin, "tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas".

Lacerte kaj tamen amike, Petrosaŭro.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Por fine senvualigi la ĝustan uzon de la verbotempaj finaĵoj, mi citos klarigon fare de André CHERPILLOD:

"Ankaŭ la finaĵoj estas memstaraj vortoj: /ĉu vi lavis la teleraron? - is, ne; sed os./
Tio estas same komprenebla, kiel: /mi ĝin ankoraŭ ne lavis, sed certe lavos/.
Se, praktike, oni ne uzas la finaĵojn en tiu maniero, la kaŭzo tute ne estas, ke tio estus lingve erara. Ĝi estas nur, ke vortoj tiel mallongaj estas apenaŭ kompreneblaj kaj rezervitaj al kelkaj specialaj kazoj, interalie pro humuro, aŭ en poezio."


Konkludeblas klare, ke la verbotempaj finaĵoj ne anstataŭas la verbon "esti", "lavi" aŭ ajnan konkretan verbon.
Ili simple indikas tempon por la ago/stato de la koncerna verbo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH edited this reply 5 months ago.
A Attilio Liotto says:
Mi repetas,
minimumon da seriozeco!
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Laszlo Istvan TOTH says:
Ĉu minimumo de seriozeco signifas preni je nenio la (malseriozan?) klarigon de André CHERPILLOD?
Tiel ŝajnas, ke via admono direktiĝas al André CHERPILLOD, kies klarigon mi citis.
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Minimumo da seriozeco celas ĉiun kiu rilatas al esperanto ne kiel al lingvo sed kiel al propra preferata netuŝebla ludilo kaj uzas esprimojn, kompreneblaj nur de li.
Minimumon da seriozeco implicas akaŭ iom malpli da sekteco kaj fanatikeco.

Bonŝance esperanto ne plu estas lingva projekto sed lingvo viva, memstra kaj mem evoluanta kiel ĉiu viva lingvo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Kiom malgaja iĝus André CHERPILLOD se legus vian reagon al sia instruo... :-(
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Tutcerte mi ne estas tiom kompetenta, kiel Atillio kaj Laszlo, sed mi ankaŭ opinias stranga kaj konfuzebla la uzo nur de finaĵoj -as, -os, -us kaj precipe -i kiel memstaraj vortoj. Mi konsentas kun Atillio, ke esperanto estas lingvo vivanta kaj evoluanta, sed eĉ evoluo havas iujn limojn.
Zamenhof ne plu vivas kaj ne povas korekti siajn erarojn. Kiam oni legas verkaron de Zamenhof, oni trovas formojn, kiujn ni hodiaŭ ne uzas. Nun mi ne memoras ekzemplojn, sed estontece mi tiajn notos, kiam mi trovos. Se temas pri Grabowski kaj la uzo far de li "as" - ja li tradukis poezjaĵon, kaj en poezio estas iasence allasebla uzo de "neĉiutagaj" esprimoj. Mi sentas min nek sekteca, nek fanakiteca, eble nur ... prudenta?...
Posted 3 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Kara Dorota,

Iam Zamenhof diris:
La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.
Zamenhof. Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo

Pri tio mi tute samopinias al Zamenhof, sed forde 1907 jam pasis pli ol cent jaroj kaj la
nuntempa ĉiam pli ofta uso de la formoj “amatas” “amitas” ktp, estas nur pruvo ke la verbaj finaĵoj estas sinonimoj de la plilongaj formoi de la verbo esti. Esprimoj kiel :”mi rajtas ami kaj amati”, aŭ seĉatas oficisto, aŭ “se mi sciintus” tute normalas kaj eĉ pli oftas de la simplaj formoj “as” “is” ktp,
krome esprimoj kiel::”Mi plukas la kafograjnojn kiam “mi nuras” eta bebo,...”: ( B. A. 1 paĝo 129)
(nuras = nur estas; as tute facilkompreneblaj kaj logikaj nur se oni jam kutimas al la sinonimo “as”)
Vi pravas, novaj vortoj (sinonomoj) pleofte uzatas unue en poezio, sed, se post cent jaroj, la sinonimo ankoraŭ ne estas normala vorto, tiam ĝi estas arkaikaĵo tute ne plu uzata.

amike Attilio
Posted 3 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 3 months ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
---
"... se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.
Zamenhof. Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo"
---
Nu, jen brila, racia klarigo fare de Zamenhof : "... se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis”, ..."

Do, is, as, os *ne* identas al "estis", "esats", respektive "estos", simple tial, ĉar ili havas mision montri verbotempon ne nur por la verbo "esti", sed por absolute ĉiuj verboj. Sekve, atribui al ĝeneralaj verbotempaj finiĝoj signifon de iu certa verbo (ĉi-kaze tiun de la verbo "esti"), estus tute neracia decido, eĉ se dume pasis pli, ol 100 jaroj.

Lau nenia racia argumento eblas doni privilegion por la verbotempaj finiĝoj, ke ili ekhavu ĝuste la signifon de la verbo "esti", anstatau signifi ekz. la verbon ekzisti, au labori, au sidi, ktp.

Alia afero:
"serĉatas" estas memstara verbo, kiu konsistas el la vebo "serĉi" + la pasivforma finiĝo: "-at" + la prezenca verbotempo-finiĝo "-as", do neniel la verbo "esti"!
Tio estas alia afero, ke ĝin eblas anstataŭi per "estas serĉata"!

Plue:
"estas rapida" ne estas identa al "rapidas". - "esti rapida" montras trajton, econ (komparu limakon al leporo), dume rapidi signifas iri/agi pli rapide, ol kutime (ankaŭ limako povas iom rapidi, se ĝi volas).

Eble onin trompas la siblado de la verbofiniĝoj, kio similas al la siblado de la verbo esti.
Posted 3 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Kara Laszlo Istvan TOTH
Ĉie kaj ĉiam estas kaj estos esceptoj, ĉikaze as vi la perfekta escepto.
"Serĉatas" ne estas erara nur ĉar "as" signifas "estas"; tielas por la ega plejmulto de la esperanto parolantaj.
Relegu atente kion diris Zamenhof, kaj ne eltiru de ĝi nuran peceton:

"La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas."
Zamenhof. Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo

Tempas rilati al esperanto kiel al normala lingvo, nome, kun minumuma seriozeco, fine, kompreni ke ankaŭ esperanto evoluas kaj rajtas evolui.
“ni ne estu tro pedantaj, ni estu toleremaj. Zamenhof”



amike Attilio
Posted 3 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 2 months ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
Ŝajnas, ke iujn trompis la formoj kiel: "amatas", "konatas", "belas", ktp.
Esperanto havigas eblon krei ajnan vortospecon el ajna vortospeco, kondiĉe, ka la nov-kompilita vortospeco havu en praktiko racian komprenon.

En la koncernaj kazoj temas pri nov-kreitaj *verboj*:
"amat_i", "konat_i", kiuj povas signifi ekz. "esti amata", respektive "esti konata".

Simile, "beli" esats verbo kreita el la adjektivo "bela":
belis
belas
belos

La finiĝoj "-is", "-as" kaj "-os" estas nuraj tempofiniĝoj, do ili ne rilatas al la verbo esti, eĉ se la kompreno de la verbo "beli" povas esti: "iĝi bela".

Tre trafe klarigas tion la verbo "rapidi" kreita el la adjektivo "rapida":
"La trajno rapidis."
"La trajno rapidas.
"La trajno rapidos.
Homo iras pli rapide, ol limako, tamen ne ĉiam rapidas.
Limako same povas rampi malrapide, sed ĝi povas eĉ iom rapidi.
En tiuj frazoj la verbo "rapidi" ne signifas tion, ke trajno, homo, limako estis/-as/-os rapida, sed tion, ke trajno, homo, limako veturis/-as/-os; iris/-as/-os; rampis/-as/-os pli rapide, ol kutime.
Sekve, ne eblas racie aserti tion, ke la finiĝoj "-is/-as/-os" korespondas al la verboj "esti", "veturi", "iri", "rampi", ktp. en diversaj tempoj!

Ili restas nur simplaj verbotempoj.
Posted 2 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
Ŝajnas ankaŭ al mi ke iujn trompis la formoj kiel: "amatas", "konatas", sed certe Zamenhof ne estis trompita; legu atente kion li diris pri tiuj formoj: > www.ipernity.com/group/eliroamikoj/discuss/14597
Resume li konsentas pri la uzo de la formoj "amatas, konatas", nur se estas uzataj ankaŭ la verbaj formoj "as, is, os".

Do la finiĝoj "-is, -as, -os" estas nuraj tempofiniĝoj.
La verboj "as, is, os" estas nuraj verboj.
Samkiel puraj verboj as la vortoj “estas, estis, estos”

Eble vi volis demandi kia rilato ekzistas inter ili?
Jen la respondo:
1) La finiĝoj "-is, -as, –os”, estas homonimoj de la verboj "as, is, os"
2) La verbo-formoj “estis estas, estos”, as sinonimoj de la verboj “is, as, os” (samsignifaj)
3) La finiĝoj “-is,- as,- os”, estas tempaj precizigoj (pasinta, prezenca, futura).

Via fabelo pri la trajno kaj la limako, estas bela, sed vi devintus afiŝi ĝin en grupo por infanoj.

amike Attilio
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Tjeri says:
Iu eĉ uzis is-on kaj os-on, kiel radikojn:

Vulkano Aso
pensigas min pri iso
kaj eĉ pri oso

el "eklipsas", far Jorge Camacho
Posted 6 hours ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.