Group: ELIRO Amikoj


Artikolo pri lidepa en la Esperanto revuo “La riverego”


Attilio Liotto
December 16, 2011 - 243 visits

Artikolo pri lidepa en la Esperanto revuo “La riverego” paĝo 17

lingwadeplaneta.info/files/La%20Riverego%20autuno%202011.pdf


Lingwa de Planeta, ĉu hodiaŭa Esperanto ?

de Silvano La Lacerto Auclair


Si l’esperanto avait ete invente non en 1887, mais en 2011, il aurait surement ete assez different de l’esperanto que nous connaissons. Cet esperanto de 2011 aurait peut-etre ressemble a la ≪ Lingwa de Planeta ≫, aussi connue sous le nom abrege de ≪lidepla≫, qui, entre autres particularites, tire une partie importante de son vocabulaire de langues non-europeennes.

Homoj interesiĝantaj pri la socia historio de lingvoj tuj povas rimarki, en kiu epoko Esperanto estis kreita. Ili ne nur rekonos latinajn (sed, tamen), kvazaŭlatinajn (kvankam, aŭ) kaj grekajn (kaj) vortojn, sed la ekziston de gramatikaj kazoj (eĉ se nur du), reguloj kiel akordo inter substantivoj kaj adjektivoj, la preciza gramatiko kaj la regado de la franca en la vortaro certe kaj prave direktos ilin al la koncerna epoko: fino de la 19-a jarcento aŭ komenco de la 20-a. Cetere, ili povus ankaŭ eltrovi el la prononco, ke Esperanto estis kreita ie en Slavio…
Se iu volus simile, sed nuntempe, krei internacian lingvon, kia ĝi estus? Certe en la vortaro malpli gravus la franca, la latina kaj la greka, sed pli la angla kaj ekstereŭropaj lingvoj; ĝi ne havus kazojn, kaj, pli ĝenerale, ĝi kontentiĝus per malpli precizaj gramatiktaj iloj; ĝi estus fonetike pli respektema al diversaj popoloj. Ĉu ekzistas tia lingvo ? Jes. Ĝi nomiĝas Lingwa de Planeta.


Lingwa de Planeta

Lingwa de Planeta (traduki tiun nomon oni ne vere bezonas, krom en tio, ke en la lingvo ne ekzistas artikolo) estas juna, sed populariĝanta kreaĵo de du rusoj de Sankt-Peterburgo, Dmitrij Ivanov kaj Anastasia Lysenko. Kiel multaj internaciaj lingvoj, ĝi prenas siajn vortojn el pluraj lingvoj, havas simplan kaj regulan gramatikon, havas rimedojn por fari, ekzemple, verbon aŭ adjektivon el substantivo, kaj celas unuecon de la homaro: ĝia slogano estas Fo unitaa de Arda — por la unueco de la Tero.

Le vortoj de lidepla (mallongigo) venas ĉefe el eŭropaj lingvoj, sed kelkaj oftaj vortoj venas ankaŭ el la araba, la hindia aŭ la ĉina. Tio ne nur donas al la lingvo pli da internacieco, en iu senco, sed
ankaŭ ebligas respekti la tre simplan fonetikon de la lingvo.
Nu, LdP (alia mallongigo…) posedas nur 22 sonojn: la kutimajn kvin vokalojn kaj nur 17 konsonantojn. Krome, ne devas esti necese distingi inter J (= ĝ) kaj ch (= ĉ). V kaj W havas la saman sonon (= ŭ), kaj ne gravas ĉu S donas la sonon Z aŭ S. Fine, por certigi klaran komprenon fare de ĉiuj popoloj, la distingo inter
P/B, T/D kaj K/G ne nur konsistas el voĉeco, kiel en la franca, sed ankaŭ en tio, ke P, T kaj K estas aspiraciaj (en IFA: ph, th kaj kh), kiel en la ĉina kaj iom en la angla.

Nu, pro la diversa deveno de la vortoj, oni povas krei frazojn, kiuj
tre similas la rusan: yu snova dumi om sey nove filma (vi denove pensas pri tiu nova filmo), la ĉinan: ta shwo ke ta bu yao chi yan, ta yao nangwa (li diras, ke li ne volas manĝi ŝafaĵon, li volas kukurbon), la hindian: me jan ke mata pri pi chay (mi scias, ke la patrino ŝatas trinki teon) aŭ la araban: sitdi sabah me safari. (sabaton matene mivojaĝos).

Gramatiko
La gramatiko de LdP estas tre simpla, sed, anstataŭ uzi multajn finaĵojn, ekzemple, por verbaj modoj kaj tempoj, ĝi prefere uzas helpvortojn. Ekzemple, oni markas la futuron per la vorteto ve, la kondicionalon per wud, la paseon per he aŭ per la sufikso -te (kun
la liga streketo). Por ĵus, oni uzas la vorton yus, kaj sal por tuj.

La vortoj estas plej ofte tre mallongaj (pri estas ŝati, chi estas manĝi, flai estas flugi, yao estas deziri, kaj vidi, audi, fini kaj sidi signifas same kiel en Esperanto), la rezulto ofte estas senfina aro da mallongaj vortojn, kion oni povas trovibela aŭ ne.
Kategorion de vortoj ne indikas nevariaj finaĵoj, kiel en nia lingvo. Substantivoj povas finiĝi per -a aŭ konsonantoj, aŭ eĉ, sed malofte, alia vokalo.
Adjektivoj kutime finiĝas per -e (kiel forte, forta), sed derivitaj adjektivoj finiĝas per –ney (kiel sekret-ney, sekreta), kaj estas esceptoj: inter aliaj, blan signifas blanka, hao signifas bona (el ĉina deveno) kaj muhim signifas grava (el la araba). Krom tio, estas adjektivigaj finaĵoj, kiel en joisaful, ĝojplena, aŭ ginalik, virineca.

La deriva sistemo estas, laŭ mi, iom ajna. Sufikso –ney kutime kreas adjektivojn el substantivoj, sed oni kreas kordiale el kordia (koro), kaj harmonike el harmonia. Kial? Mi ne scias.

La akcento regule falas antaŭ la lasta konsonanto, krom por kelkaj malmultaj finaĵoj.
Neregulan akcenton oni markas per duobla vokalo, kiel en unitaa, unueco, malgree, malgraŭ, aŭ bifoo, antaŭ.

Klaro kaj sufiĉo
Esperantistoj foje alvokas la principon de klaro kaj sufiĉo por klarigi kelkajn lingvajn regulojn aŭ uzojn. Nu, LdP iras multe pli antaŭen en tiu direkto.
Pluraloj ne estas devigaj, kaj tute ne estas akceptataj se estas nombro: pet jen, kvin homoj (fakte: kvin homo).
Same, uzo de vorteto por paseo aŭ futuro ne estas necesa se estas alia tempindiko: aftemanya me go fishi: postmorgaŭ mi iros (fakte: iras) fiŝi.
Tiu emo al simpla esprimo ankaŭ konkretiĝas en la verbo fai. Tiu verbo ne havas propran sencon (iel kiel la Esperanta prepozicio je), sed simple asertas, ke estas plenumata la normala ago aludita de la
komplemento. Ĝi iom similas la verbon fari, sed kun pli larĝa uzo. Ekzemple: me fai kwesta, mi metas demandon; yu fai kitaba, vi legas libron; lu fai kino, li spektas filmon, li ĉeestas en kinejo; ela fai kama, ŝi iras al lito, ŝi iras dormi.

Simila estas la esprimo de sekso. Ekzistas en lidepla
kvar singularaj triapersonaj pronomoj : it, ĝi; lu, li; ela, ŝi; kaj ta, li aŭ ŝi. Tre eleganta solvo al problemo, kiu delonge frapadas Esperanton.

Por substantivoj, estas simile. Ĉiuj nomoj estas baze neŭtraj; por
indiki sekson, oni aŭ antaŭmetas gin- aŭ man- (virino — viro), kun la liga streketo, aŭ aldonas finaĵon -o por virigi kaj -ina por inigi: rega — reĝo aŭ reĝino; rego — reĝo; regina — reĝino. Komprenble, indiko de sekso okazos nur kiam necesas.
Nu, ekzistas ankaŭ kelkaj vortoj malsimilaj laŭ la sekso:
mata/patra, oma/opa (avino/avo), docha/son, tia/onkla, sista/brata, madam/sinior, gela/boy, gina/man.

Vortfarado
Ĉu paroli pri vortfarado? Nu, ne estas multo por diri pri ĝi. Lingwa de Planeta funkcias iom kiel Esperanto, kun sufiksoj, prefiksoj kaj vortkunmetoj.
Pluraj el tiuj afiksoj similas tiujn de Esperanto. Ni listigu ek- (ŝajne el la hindia …), fuy- (fi), kontra-, mis-, pra-, tra-.
La sufiksoj por -igi kaj iĝi estas –isi kaj -ifi, sed estas ankaŭ prefiksoj fa- kaj mah-. Alia mistero.
Sufiksoj -eg- kaj -et- estas tradukitaj per gro- kaj -ki. (Kaj la aŭtoroj de LdP fieras pri tio, ke tiaj vortoj reprenas universalan vokalan simbolecon, laŭ kiu a kaj o signifas ion grandan aŭ foran, i, ion malgrandan aŭ proksiman).
La sufikso –ki ankaŭ uziĝas por krei infanan karesnomon, sed por
plenaĝuloj oni simple finu la nomon per i:
Dimitri -> Dimi ; Oxana -> Oxi.
Du amuzaj sufiksoj, kiujn eblas traduki per -ano aŭ -ulo: la rusa -nik, kiel en sindomnik, senhejmulo, novnik, novulo; kaj -jen, el la ĉina, ĝen laŭ esperanta transskribo, kiel en auslandajen, eksterlandano, jadujen, sorĉisto, aŭ Suomi-jen, Finnlandano.

Prepozicioj:
Prepozicioj estas pli-malpli ordinaraj, sed, fi! Lidepla posedas tiun damnan prepozicion, kiun (nerusaj) Esperantistoj tre ofte misuzas: po! Bonŝance, estas ankaŭ prepozicio per por divido: po cent gramoj por kilo: sto gram per kilo. Fu!

Internacieco
Por nomoj de landoj kaj de lingvoj, LdP decidis ne decidi.
Jen kelkaj landoj: Espania, Jungwo, Doichland, Frans; kaj adjektivoj: ruski, inglish, portuges, ukrainska, nihon.
Nu, LdP ricevas vortojn el tre multaj lingvoj; kial ĝi ne ricevu tiujn vortojn el la koncernaj lingvoj, kiel eble neŝanĝitajn?

Por saluti, ja estas pure lideplaj vortoj, kiel hao dey
por bonan tagon, sed kial ne, ankaŭ en tiu kazo, agi
kiel eble plej internacie? Tiel, en LdP, vi povas saluti
per jenaj vortoj: Namastee, salam, marhaba, heloo,
ola, hay, nihao, chao, sdrastvuy(te), sdraste, privet,
haloo, salve, salut kaj salud! Nur mankas saluuton!

Konkludo
Mi ne tro scias, kion pensi pri LdP. Ĝi foje aspektas, kiel sengramatika piĝino, kiel malbela sinsekvo de silaboj, kiel hazarda kaj ĥaosa kunmeto de diversaj vortoj, sed mi devas konfesi, ke ĝi ŝajne funkcias.

Ekzistas videaj lecionoj kaj subtitolitaj rakontoj
(videblaj ĉe YouTube). Ĝia pli granda internacieco kaj nuntempeco eble estiĝos danĝera por Esperanto, eĉ!

1. Strange, la vortaro donas petdi, el nombro pet, kvin, anstataŭ
juma por vendredo.
2. Multaj verboj finiĝas per -i, sed ne ĉiuj.
anglalingva retejo: lingwadeplaneta.info/en/index.shtml

dialogoj en Esperanto kaj LdP:
lingwadeplaneta.info/files/eodialog.htm

*
LIDEPLA – GRUPO POR ESPERNTISTOJ KAJ ALIAJ PLANLINGVANOJ www.facebook.com/group.php?gid=111270655599347

Toki-kursa (konversacian kurson eksplikata en Esperanto).
ĈI Tie oni povas pridemandi en Esperanto kaj oni respondas dulingve, en lidepla kun Eo traduko.
Ĝis nun aliĝis 140 personoj el 52 landoj.
Ĉi tiu grupo estas konsilata por lerni la lingvon “lidepla”
.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join ELIRO Amikoj