Group: Economics


Pli etikaj bankoj kaj saĝa aĉetado


Lluís
By A Lluís
December  5, 2007 - 3 comments - 1 434 visits

Kvankam la temo aspektas oksimore, jen hodiaŭ mi eksciis pri la jena banko:
www.triodos.es
Ĝi havas unu oficejon en Barcelono, kaj unu en Madrido. Ili naskiĝis en nederlando, do ne-katalunoj serĉu la nomon Triodos rete. Vidu la kondiĉojn de iliaj kontoj/karto. Ili ne havas kontantan monon en Barcelono, do se vi volas demeti monon de via konto, vi devas transmovi iom da mono al alia banko, kaj poste de tiu banko demeti la kontantan monon. Mi jam pretas movi ĉiujn miajn sparaĵojn tien. Je transmeto de mono al alibanka konto, ili tion realigas en malpli ol 24h (laŭ sperto de Arcadi Oliveres)

Mi eksciis ankaŭ pri la kataluna coop57.coop Temas pri restintoj de la antaŭa eldonejo Bruguera, kiuj starigis financan kooperativon. Ili ne donas tiom altan intereson kiom Triodos, kvankam nian monon ili investos pli proksime. :)

Ah, por iom lerni pri la entreprenoj, kiuj vendas varojn (ĉu manĝaĵojn, ĉu aparatojn), vi povas aliĝi al la kataluna revuo Opcions (www.opcions.org). Mi ankaŭ al ĝi aliĝis. Kaj lingveme, mi aliĝis al la antaŭ-ne-longe propagandita www.llenguesvives.org, ankaŭ ne multekosta.

Ĉu vi konas aliajn entreprenojn tiajn?

Bonan etikan ŝparon kaj aĉeton!

The topic of this discussion has been edited by Lluís 9 years ago.

Comments
Joan Inglada
Joan Inglada
Lluís, vi estas tre kuraĝa homo sed kongrua. Mi jam konis Triodos-n kaj opcions-n de antaŭ iom. Mi havas miajn ŝparaĵojn en loka kooperativo Grup Qualitat kiu prunteprenas monon kiel persona prunto. Ĝi apartenas al grupo CLADE www.grupclade.com inter kies membroj estas ABACUS.

La ligilo al Llengües vives estas: www.llenguesvives.org
9 years ago.
Lluís
Lluís
Dankon pro via korekto!
Mi ne konas tiun lokan kooperativon. Ankaŭ vi agas kongrue, amiko! De tie, kien mi iras, vi jam venas. ;)
9 years ago.
Lluís
Lluís
Pri kuraĝo... mi ne certas ĉu mi kuraĝas, aŭ simple malsaĝas. :)
9 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Economics