ĵeromo

portretoj de libro-kaperantoj

posted by ĵeromo
Posted on Monday October 25th, 2010 at 10:03. 450 visits. ( permalink )
eta enketo el 2010-10 prezentas la francan mondon de interretaj libroŝtelantoj (lemotif.fr). la enketo konsideras ŝtelkopion de libroj kaj bildstrioj, ne de gazetoj. mi resumas...


la kaperado de libroj malpli viglas, ol tiu de muzikaĵoj kaj filmoj. ĝi tamen ekzistas.

homoj librojn kaperas el la ne-papera merkato, en francio sufiĉe freŝe naskiĝinta. simile al muzik-kaperantoj, ili ankaŭ estas el la pli viglaj konsumantoj de la laŭleĝa oferto, inkluzive de la papera oferto. simile al muzik-kaperantoj, ili argumentas kontraŭ la protektoj, kontraŭ la iliatakse tro altaj prezoj (laŭ alia enketo ili aĉetus sub 10 dolaroj). kaj ankaŭ simile al aliaj kaperantoj ili havas pozitivan bildon de la aŭtoroj, kaj iagrade malpozitivan de eldonistoj ("ni faras bele, fidinde, pli bone ol komercaj bit-libroj, inter kiuj ekzistas skandale malbone editoritaj"... "se la legantoj [de kaperaĵoj] povus certe scii, ke pliparton de la aĉet-mono ricevas la aŭtoro, ili eble pli sentus kulpon").

ili ne estas dekkelkjaruloj – la mezuma aĝo estas 29 jaroj. ili legas kaj poste forĵetas la dosierojn. ne estas inter ili maniaj kolektantoj, sed precipe homoj, kiuj deziras ekkoni iujn librojn, legas parte aŭ tute, kaj malofte konservas. ilin ankoraŭ ĝenas la malkomforta legado sur ekrano aŭ la kosto de privata printo, kaj la manko de legiloj.

en forumo de sufiĉe novaj kaperaĵoj, la formatoj estis epub (64 %), pdf (17 %), doc aŭ odt (15 %), txt (2 %) kaj aliaj.

iuj estas blinduloj, kiuj intersanĝas bit-librojn por kompensi la mankon de haveblaj legaĵoj. iuj kaperas profesie bezonatajn kaj tre kostajn eldonaĵojn, ekzemple iu atestanta medicin-studanto.

proksimume 40 elcentoj da kaperantoj laboras teame, precipe tiuj, kiuj celas verkojn ekzistantajn nur papere, sub aŭtorrajto. la taskoj pli pezas. ili ĉasas librojn en bibliotekoj aŭ aliaj lokoj, ciferecigas, korektas, relegas indeksas kaj editoras, kaj fine disdonas. iu proksimume 20-homa teamo antaŭtempe kaj eksterleĝe tradukadas japanan manga-serion, kun la kromaj taksoj de kontrolo de bildkvalito, tradukado, kaj desegnokorekto en la lokoj, kie skribaĵoj aperas en la bildoj.

en somero 2009a oni povis trovi inter 4000 kaj 6000 franclingvaj kaperitaj titoloj, el kiuj 3000 ĝis 4500 estis bildstrioj.
(translate into English)

2 Replies

Cindy McKee
Cindy McKee pro says:
Interesaj kaj utilaj statistikaĵoj!
18 months ago
Paŭl
A Paŭl pro says:
Interese. Dankon!
18 months ago

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...