Group: Elektronike kaj esperante


e-libroj de Sezonoj


La Ondo de Esperanto
September  9, 2011 - 5 comments - 506 visits

Ĵus enretigita estas la novelo "Palto" de Gogol, kiu antaŭ ok jaroj estis publikigita en la kolekto "Rusa Novelaro". Ĝin kaj aliajn elektronikajn librojn de Sezonoj oni povas elŝuti en la virtuala kiosko de Sezonoj:
esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php
Comments
La Ondo de Esperanto
La Ondo de Esperanto
Antaŭ ĉirkaŭ unu jardeko, la apero de la reta eldonado akcelis la finon de kelkaj gazetoj (ekzemple, “Eventoj”) aŭ virtualigis ilin (ekzemple, “El Popola Ĉinio”), dum kelkaj plu persistis nur papere (ekzemple, “Literatura Foiro”). Sed pluraj Esperanto-redakcioj sekvis la ekzemplon de la monda gazetaro kaj aldonis al la tradicia papera versio ankaŭ la elektronikan version. Inter tiuj estas “La Ondo de Esperanto”, sesono de kies abonantaro legas elektronikan (pdf) version. Ankaŭ la eldonejo “Sezonoj” komencas proponi elektronikajn (pdf, epub) librojn.

Pri la elektronika eldonado de “La Ondo de Esperanto” / “Sezonoj” rakontis kaj montris Aleksej Korĵenkov la 25an de septembro en ARKONES 27 (Poznań, Pollando). Iom vastigita teksto de lia prezento “Ne nur papere” aperis hodiaŭ en la retejo “La Balta Ondo”:
sezonoj.ru/2011/10/e-eld

Interalie, dum la du lastaj semajnoj en ĉi tiu retejo ĉiutage aperas nova materialo:
sezonoj.ru
5 years ago.
La Ondo de Esperanto
La Ondo de Esperanto
En la elŝutejo de “Sezonoj” hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo “Fjodor Dostojevskij en Esperanto” de Aleksander Korĵenkov.

Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro “Blankaj noktoj” de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita en Poznano (Pollando), Glasgovo (Skotlando), Kaŭno kaj Birštonas Litovio), kaj en Sabadell (Katalunio). Ĝi aperis, iom reduktite, en “La Brita Esperantisto” (aŭtuno 2003, №955). En 2005 la prelegoteksto estis eldonita kiel la dua kajero en la kleriga serio “Sed ne el katedro.” Ĉe pretigo de la nuna elektronika eldono la aŭtoro iom ampleksigis la komencan (biografian) parton.

Same kiel ĉiuj eroj de la serio “Sed ne el katedro”, ĉi tiu eseo estas kleriga, ne scienca. Ĝi nur celas rakonti al la ĝenerala esperantista legantaro (ne al literaturologoj kaj kritikistoj) pri la ĉefaj vivoŝtupoj de Fjodor Dostojevskij kaj prezenti ĉefajn specifaĵojn de la stilo de Dostojevskij kaj ilian transdonon en Esperanto.

La nova e-libro enhavas ankaŭ la novelon de Dostojevskij “La kampulo Marej” kaj bibliografion de verkoj de Fjodor Dostojevskij, eldonitaj en Esperanto. Ĝi estas la dek-dua eldonaĵo en la e-libra kolekto de “Sezonoj” kaj la oka ero en la serio Virtuala Biblioteko.

Ĝi estas senpage elŝutebla en la formatoj (prezentomanieroj, dosierformoj) pdf kaj epub:
esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

La e-libroj de “Sezonoj” estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj kaj diskonigu la adreson: esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon.
5 years ago.
La Ondo de Esperanto
La Ondo de Esperanto
En la retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj ĵus aperis la sep komencaj ĉapitroj de "La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika" de Charles Dickens – la lasta (kaj nefinita) traduko de Bill Auld, kiun li komencis en la 1999a jaro por la Ruslanda eldonejo "Sezonoj". "Pikviko" en Esperanto enretiĝis la 7an de februaro, kiel donaco de "Sezonoj" al la esperantista legantaro, okaze de la 200a naskiĝdatreveno de Dickens, festata hodiaŭ.
Legu pli en "La Balta Ondo"
sezonoj.ru/2012/02/pikviko
5 years ago.
La Ondo de Esperanto
La Ondo de Esperanto
"Unu Ringo ilin regas" estas eseo de Aleksander Korĵenkov pri la projekto "Tolkien en Esperanto", kadre de kiu estis eldonita la Esperanta versio de "La Mastro de l' Ringoj" en la majstra traduko de Bill (William) Auld. Ĉi tiu eseo aperis en 2008 en kleriga libroserio "Sed ne el katedro". Ĵus ĝi aperis ankaŭ elektonike kiel la deka ero en la serio Virtuala Biblioteko de Sezonoj.

Ĝi estas senpage elŝutebla en la formatoj (prezentomanieroj, dosierformoj) pdf kaj epub:
esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

La e-libroj de "Sezonoj" estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj kaj diskonigu la adreson: esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon.
5 years ago.
La Ondo de Esperanto
La Ondo de Esperanto
Inter la laste aldonitaj e-libroj en nia elŝutejo estas "Princidino Mary" de Lermontov (tute senpaga) kaj "Kongresaj paroladoj" de Zamenhof" -- aĉetebla versio kaj provlibro.
Vidu ĉi tie
esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
23 months ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Elektronike kaj esperante