Group: Elektronike kaj esperante


Naskiĝo de la Rustimuna ŝtalrato - plia senpaga libro en nia kiosko


La Ondo de Esperanto
August  9, 2011 - 346 visits

La 9an de aŭgusto en la virtuala kiosko de Sezonoj aperis nova elektronika libro — la sciencfikcia romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison. Ĉi tiun popularan romanon tradukis el la angla lingvo kolektivo de tradukantoj. La libro estis eldonita de Sezonoj en 1996). Ĝi elĉerpiĝis en 2001, kaj nun ĝi estas legebla en du popularaj formatoj (= prezentomanieroj) “pdf” kaj “epub”.

La romano de Harrison, kiu mem estas esperantisto, estas senpage elŝutebla en la kiosko:
http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php
kie estas pliaj sep libroj kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Elektronike kaj esperante