Group: Ask an atheist


Cxefurbo de sendiuloj


Roland
By Roland
April  2, 2009 - 5 comments - 851 visits

Lau raporto de la cxiutaga gazeto "junge Welt" la nombro de la Di-kredantoj en la germana cxefurbo Berlin konstante malkreskas.

www.jungewelt.de/2009/04-02/034.php

La regionoj, kiuj estas plej vaste forlasita de dioj estas la orienta logxkvartalo Hellersdort, kie malpli ol 10 % estas dikredantoj.

En la tuta urbo malpli ol 30% estas enskribitaj membroj de kristana religia asocio.

Tamen tio negelektas la neregestritajn religiajn komunumojn, kiuj ankaux ne pagas imposxton kaj la ne-kristananaj religioj.

Sed laudire ecx la turkoj kutimas ignori la religion pli kaj pli.
Comments
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Mi opinias, ke post iom da tempo (jaroj, jarcentoj?) religioj tute malaperos pro perdo de intereso.
8 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Kalkuli la veran nombron de dikredantoj estas malfacile, aŭ almenaŭ subjektive. Iom simila al kalkulado de esperanto-parolantoj.
Mi konis multajn homojn kiu sindeklaris dikredantoj sed sekvis neniun ajn religian regulon. Ili ne vizitas preĝejon (krom eventuale por geedziĝo), ili ne preĝas kaj mi ne perceptis ke ilia etiko estas malsama ol tiu de iliaj ĉirkaŭantoj. Ili kredas en IO sed ne DIO, litero D perdiĝis survoje.
Dio fariĝis abstraktaĵo, subkonscia restaĵo. Oni konservas tiun sintenon en angulo de la menso mi ne scias kial, ĉu pro inerco, ĉu pro la pradeziro senti sin protektata, ĉu pro la pigro kontraŭstari familian tradicion,...
8 years ago.
Lluís
Lluís
Eĉ ne necesas Dioj, por ke homoj plu tenu religieskan rilaton al mondaj aferoj. Kelkaj plu ne diskutemas siajn iam elektitajn opiniojn, ĉu politikaj, ĉu mondregaj aŭ mondkreaj.
Eble religieskajn alirojn ni vidos por aliaj popularaĵoj, anstataŭ por Dioj. Jam iom okazas pri iuj muzikistoj, sciencistoj, eksterteranoj, ...
8 years ago.
Franz Knöferl
Franz Knöferl
La kultura premo de la religio(j) estas preskaŭ ĉie en la mondo perceptebla. Apenaŭ urbo aŭ vilaĝo, kiu ne havas (ofte centre) religian konstruaĵon. Ja eĉ multaj urboj portas religidevenan nomon. Same tio rilatas al lingvoj. Multaj lingvoj uzas iun religian vorton aŭ esprimon por ekz. saluti. Ankaŭ Esperanto uzas ekz. "Dank' al dio" mi estas .... Eĉ mi aŭdis la jenan eldiron "Dank'al dio mi estas ateisto". La religioj estas iel omniprezenta same kiel la angla estas omniprezenta. Do renkontoj ne eviteblas. Ekz. la ekonomiestro de nia loka malprokzima abatejo Scheyern disponigas al ni belan kaj bonekipitan kursejon por niaj Esperantokursoj. La varba efiko tamen estas konsiderinda.
4 years ago.
Roland
Roland
Ne estas necesa iri al abatejo por instrui Esperanton. La Esperanto-grupo de Darmstadt kunvenas en la domo de ateista asocio!
4 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Ask an atheist