Group: Ask an atheist


La ateista buso


Karulo (Karles) *
January 13, 2009 - 2 comments - 923 visits

En Barcelono kaj Madrido estas tuj komenciĝanta kampanjo de la organizitaj ateistoj, ĉu oni diru ke ateistoj eliras el la ŝranko? ;) Post la foriro de la dikredantaj reĝoj sur kameloj alvenas la nekredantaj busoj: busateu.org
Mi aŭdis de respondeculo ke ili elektis la formulon ... "probablement(e)" no existe(ix)...* ĉar oni celis instigi debatojn anstataŭ krude kontraustari kredantojn (per la malesto de la adverbo).
Estos interese vidi la efikon de tiu kampanjo.

*(mi tradukas per ..."verŝajne" ne ekzistas...)

The topic of this discussion has been edited by Karulo (Karles) * 8 years ago.

Comments
Tjeri
Tjeri
Jen erarego.
Se iu diras, ke dio probable aŭ verŝajne ne ekzistas, tiu ankaŭ konsentas, ke dio neprobable ekzistas. Do akceptas la ideon mem de dio kaj ties ekzisto. Mi ne.
8 years ago. Edited 8 years ago.
Roland
Roland
Ankaux mi menciis la busojn.

www.ipernity.com/blog/87320/132161
8 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Ask an atheist