Group: Ask an atheist


Pri apostatado


Karulo (Karles) *
February  5, 2008 - 4 comments - 1 340 visits

Ĉu iu konas tekstojn en esperanto pri la temo apostatado? Mi ŝatus ion publikigi en mian blogon kaj tio helpus min tempe kaj inspire. Ankaŭ se iu grupano emas memverki kaj deziras disvastigi sian opinion, mi tre volonte eĥos.
Comments
Gerardo
Gerardo
Fakte, mi ne vidas la utilecon de tiaj klopodoj.. Mi apostatis en la faktoj jam de longe. Tio estas ke mi forgesis la eklezion kaj ke gxi forgesis min. Sed laux mi multe pli gravas en kelkaj religioj kie regas denove integrismaj / totalismaj tendencoj. Tiakaze apostato ecx se ne deklarita estas dangxera ago [kiel devis esti kaj ankoraux devas esti cxe katolikismo en la pasinteco kaj en lokoj sociale fermitaj]
9 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Laŭ mi ankaŭ ateismo estas siaspeca religio. Mia kredanta amiko eĉ diras, ke mi pruvas la Di-ekziston ĝuste per mia nekredo. Ankaŭ mi ja estas baptita, tamen ne kredas kaj fakte eĉ neniam kredis, eĉ ne infanaĝe. Por kio povas utili iu oficala dokumento, ke mi estas nekredanto?
9 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Kara Xavier, ĉu en Hispanujo iel valoras esti aŭ ne esti Di-kredanto? Mia lando (Ĉeĥa respubliko) estas eble tiu plej ateista en la mondo. Mia amiko, pri kiu mi skribis, estas fakte rara ekzemplo de vera kaj arda kredanto krom kelkaj maljunulinoj. Ĉu mi kredas aŭ male estas tute mia afero kaj neniu zorgas pri tio. Ĉu en Hispanujo estas aliel?
9 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Ask an atheist