Latest discussions
Pri la genezo kaj aliaj fabeloj
Updated 6 weeks ago
Cxefurbo de sendiuloj
Updated 3 months ago
3 replies
La ateista buso
Updated 8 months ago
2 replies
budhismaj konsideroj
Updated 9 months ago
1 reply
Ateismo en la blogo & retejo de R. Dumain
Updated 10 months ago
1 reply
The God Delusion (ligilo al angla- kaj hispanlingva video)
Updated 10 months ago
Pri apostatado
Updated 18 months ago
6 replies
La logiko de fido
Updated 21 months ago
3 replies
Kial iuj el ni elektas labori por la justeco, esti etikaj, morale bonaj?
Dio laŭbezone...
Updated 23 months ago
5 replies
... view all the discussions

Kial iuj el ni elektas labori por la justeco, esti etikaj, morale bonaj?

posted by Joan Inglada
Posted on Saturday December 29, 2007 at 16:40. 447 visits. ( permalink )
Se la vivo de homa estaĵo estas malpli ol cent-jara, -kio estas tute ne perceptebla en la senlimeco de la Universo- kial iuj el ni elektas esti etikaj, morale bonaj? Kiu estas la celo de tiu elekto? Kial la bono estas celinda? Kial ni elektas plenumi la sociajn devojn? Kial iuj homoj decidas labori por la justeco kaj la libereco?

Mi elektis esti tia kaj agi tiel kaj mi ne kapablus ŝanĝi, sed pasintnokte min vekis tiuj demandoj.

Mi scias, oni povas rekomendi min legi tiom da libroj... Tamen mi pensas post ne multe -malpli ol cent jaroj ;-) - mi mortos kaj kiel diris amikino mia, "kiam mi mortos la mondo finiĝas", nu, kial mi ne elektis mensogi por leĝe rabi, lerni metaforojn por konvinki miajn ekspluatitoj ke mi favoras ilin, ktp, ktp?

7 Replies

A Lluís says:
Laŭ mi, tiu ĉi demando iom koincidas kun tiu klasika "kiu estas la celo de nia vivo, pro/por kiu ni vivas?".
Mi konsentas kun la eksplikoj de Alfred Korzybski rilate al tiu ĉi temo. Laŭ mia kompreno, li konsideris la homojn ne sendependaj, en la senco ke ĉiu ne simple naskiĝas, lernas de nulo, faras ĉion de nulo, kaj mortas. La homoj kapablas transdoni konojn kaj spertojn preter sia morto, per la uzo de la lingvoj kaj simboloj.
Tiu sence, vivon de homo oni ne komprenu ekster *la homaro*. Kaj la homaro ja ne vivas cent jarojn - fakte ĝi evoluis ĝis nun, kaj ĝi plu vivas.
Homojn, kiuj ne kontribuas al pli sukcesa homara vivo, mi konsideras malsanaj - *sendepende de la intencoj* de tiu homo.

Tiu amikino via ŝajne imagas ke ŝi vivas sendepende de la homaro, kaj konsideras nur sian vivon.

Mi uzas similajn argumentojn de homo-en-homaro por kontraŭi la "rajtojn de aŭtoro". Kvazaŭ pri laboro, kiun oni faras, meritas *nur* la t.n. "farinto"! Laŭ mi, eĉ se "mi" verkas programon aŭ tekston, certe *ne nur pro mia kontribuo* aperas la rezulto.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Kiam mi skribis la mesaĝon mi pensis nek pri la kaŭzo nek pri la celo de mia vivo. Mi simple pensis pri mi. Se mi estus riĉa mi povus ĝui aferojn kiujn mi ne povas ĝui nun; ekzemple vojaĝi senzorge pri la elspezoj, ĉeesti teatraĵojn, koncertojn, festivalojn, simpoziojn, viziti la plej vizitindajn lokojn historiajn, naturajn, artefaritajn, gravajn muzeojn, urbojn, montarojn famajn, marojn, la polusojn, karibiajn areojn, dezertojn, ĝangalojn, ktp. ie ajn en la mondo, ne gravas kie.
Tamen, post legi vian respondon, min interesas tiu koncepto "homo-en-homaro" kontraŭ "aŭtorrajtoj". Mi devas legi tiun aŭtoron Korzybsky. Dankon amiko pro komuniki tiun potencan ideon.
Tio pri "aŭtoraj rajtoj" memorigas min pri kio iam diris Heribert Barrera, "teknologio -laŭ mi, plivastige, sciado- estas homara hereda havaĵo".
Kaj tio pri la kaŭzo de la rezulto de via laboro, ankaŭ memorigas min pri "revolucia" pentristo Armand Cardona Torrandell kiu diris: " La vivo nin modlas perpugne. Se vi konsideras tiujn pugnobatojn kiujn oni nin donas, tiujn kiujn ni donas, kaj tiujn kiujn ni nin donas, tiel nin rezultas. Tio pri naskiĝi pentristo estus io tia, simila al naskiĝi afazia aŭ freneza. Kaj tio pri sin deklari aŭtodidakton, krom ŝajni tre malbela, kiel dirus nia amiko Sueiro, vin krevigas per ridado. Mi ne bezonis la pentrartan lernejon por deveni pentristo, kontraŭe, mi bezonis la vivon aŭ la librojn por pentri. La librojn kaj precipe la stratojn, plenajn da amikoj kaj malamikoj. Kiu orgojlo, tiu de la ulo kiu kapablas sin deklari aŭtodidakton se oni konsideras la bildokvanton kiu falas senĉese sur nin. Aŭtodidakto estas tiel malbela vorto kiel katedristo (pro tio en esperanto ne ekzistas ĉi tiu lasta vorto;-). "
Posted 23 months ago. ( permalink )
Joan Inglada edited this reply 23 months ago.
Joan Inglada replies:
Vi diris ke la homojn, kiuj vivas sendepende de la homaro, kiel ŝajne faras mia amikino, vi konsideras malsanaj. Nun mi pensas ke ĉiuj homoj kunlaboras, ĉu konscie ĉu senkonscie, ĉar tiuj kiuj vivas sendepende de la homaro informas nin ke ekzistas homoj kiuj ne kapablas "lerni" el la akumulita scio de la homaro. Tio informas nin ke ni devas labori pli pri la riĉigo de la komuna ĝenerala scio tial ke la novnaskitoj, tra la tempo, pli kaj pli sin sentu pli engaĝitaj al la homaro, sin sentu "homoj-en-homaro".
Posted 23 months ago. ( permalink )
A Lluís replies:
Mi troigis pri takso al via amikino, ĉar mi apenaŭ kredas ke ŝi vivas sendepende de la homaro. Tamen plej bone ŝi konsciu, kiom la homaro faciligis ŝian vivon. Ŝi imagu sian vivon, sen la laboro de niaj prauloj kaj samptempuloj!
Sen domoj, stratoj, aŭtoj, kuraciloj, hejtiloj, ... Laŭ mi, sana homo emos kontribui al la homaro, se tiu konscie konsideras la bonaĵojn ricevatajn de ĝi. Kaj frazojn kiel "kiam mi mortos la mondo finiĝas" nepre oni revizios. Unue, pro la danĝera uzo de la vorto mondo. Klaras ke en tiu frazo ĝi ne koincidas kun la kutima signifo "nia planedo", aŭ "tuto spacotempe, preter unuhoma vivotempo".
Lingvoj potenciale danĝeras, same kiel skribiloj. Skribiloj, same kiel lingvoj, povas dikti murdojn, genocidojn, aŭ povas savi vivojn, kaj pliriĉigi la homaron. Ne kulpas la lingvoj aŭ la skribiloj pri tio - kulpas iliaj uzantoj.
Tiu frazo "kiam mi mortos la mondo finiĝas" restu nur en *arta kampo*. Imagu ke oni komprenus ĝin povorte, sen konsideri la alegorion de "mondo". Ĉu vi pensas ke homo blinde kredanta je tiu frazo, racie klopodos postlasi bonaĵojn por la cetero de la homaro, por la venontaj generacioj?
Multaj homoj blinde fidas frazojn plenajn je alegorioj, kaj sur ili bazigas sian konduton. Ĉu ne freneze malsane?
Lingvo havas grandan potencialon. Same kiel stiristoj lernas ne stiri danĝere aŭ malhelpe, oni devus ankaŭ lerni tion pri la lingvouzo (laŭ mi, oni ne instruas tion en lernejoj). Tio ne signifu cenzuron je paroloj. Al stiristoj oni ja ne ordonas, kien ili iru. Sed ili respektu regulojn, por ne endanĝerigi sin kaj aliajn homojn.

Aldone, nun ne eblas pensi ke ĉiuj same kontribuas al la homaro. Inter ni, ankoraŭ multaj homoj apenaŭ komprenas esprimajn problemojn, lingvajn trompojn, publikajn mensogojn, ... Psiĥiatre, mi kuraĝus taski tiun malkapablon racie kompreni la mondon "infana". Mi citas alian frapan parton de Science and Sanity (de 1933), kiun mi legis hieraŭ:
[paĝo 486]We must accept the obvious facts which make the older theoretical 'democracy' or the older theoretical 'socialism' a scientific impossibility. If, in 1933, 99% of the population of the globe appear as infantile or 'mentally' defficient, how can any one expect that the majority or the mass could ever have proper evaluation or non-pathological semantic reactions? All history shows at present, and this evidence should not be taken lightly by scientifically enlightened society, that the majority appears 'always wrong', and that all that we call 'progress', 'civilization', 'science'., has been achieved by a very small minority. Such an understanding should guide our future conduct if we desire better results than we have at present.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Povas esti ke, tiuj kiuj plej sin sentas homoj-en-homaro intuicias ke absoluta morto, eĉ unuopula, ne ekzistas. La faktoroj kiuj permesis al mi naskiĝi povas reeldoniĝi per alia vojo. Mi ne aludas ekzakte al la teorio de renaskiĝo sed al la pli okcidentscienca aserto ke nenio tute malaperas. Sekve, en unu aŭ alia maniero, ni ĉiam estas en la vivoplanedo. Kial do, damaĝi io ajn el ĝi? tio ne nur malbonas al aliaj sed ankaŭ al ni, sendube.
Laŭ mi, la malbonemo estas speco de intelecta miopio...finfine malsano.
Posted 23 months ago. ( permalink )
A Lluís replies:
Mi sufiĉe konsentas kun tio. :)
Nu, mi konsideras ke ĉiu dum vivo lasas restaĵojn, kiujn la novaj homoj konsideros ankoraŭ kelkajn aŭ multajn generaciojn plu.
Nu, mi ne esprimus ion kian "ni ĉiam estas en la vivoplanedo", tamen ŝajne mi komprenas vin.
Mi ĝojas ke vi simile komprenas tion pri malsano.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Rilate al la kunlaboro por plibonigi la socion, pasintnokte venis al mia kapo ke tio kion Lluis diris: "homo-en-homaro por kontraŭi la "rajtojn de aŭtoro"" en la nuna socio estas la escepto el la regulo. La plejmulto, pere de sciencaj aŭ universitataj aŭ simple leĝaj profesioj, nur celas gajni monon, kiel eble plej multe, kaj, ĝenerale, ne tre gravas al ili ĉu ilia agado kontribuas aŭ ne al la plibonigo de la homaro. Se ni estus kapablaj krei retojn pri la diversaj bazaj fakoj, medicino, edukado, ktp. kiel tiu granda revolucio okazinta pri la informadiko, t.e. GNU, Liber-Programara Fondaĵo, GFDL, Libera programaro, Linukso, ktp, tiam ni estos en la vojo "homo-en-homaro".

Krome, mi trovis du-paĝan recenzon pri Science and Sanity de konatulo mia, farita antaŭ kelkaj jaroj, kiun mi tradukis kaj ĝin alŝutos al mia blogo.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Joan Inglada edited this reply 22 months ago.

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...