Latest discussions
Der Schatz am Rande des Regenbogens
Updated 17 months ago
1 reply
Molt bona idea!
Updated 21 months ago
1 reply
Rainbow theme in music / Arc-en-ciel motif dans la musique / Ĉielarko en muziko
Updated 22 months ago
1 reply
Ni invitu iujn?

Ni invitu iujn?

posted by A Jan Popelka
Posted on Tuesday November 20, 2007 at 11:05. 742 visits. ( permalink )
Mi provis serĉi dokumentojn pri "rainbow" kaj la rezulto donas 593 dokumentojn.
Ĉu ni invitu iujn aŭ nur atendu?

3 Replies

A Lars Sözüer pro says:
Fakte ni ja bezonas inviti, sed ni faru tion ne amase.
Ankaŭ estas kelkaj kiuj ne ŝatas esti en grupoj, kaj sentas grupinviton ĝeno. Tial mi kutime invitas nur tiujn, kiuj jam membras en kelkaj grupoj.
Certe vi scias ke la komenta grupinvito aperas en tiu lingvo, kiun vi mem uzas por ipernity; do laŭeble mi ŝaltas al la lingvo de la uzanto antaŭ ol mi sendas la inviton.
Kaj estas multaj, al kiuj ne plaĉas legi simple nur la aŭtomatan invitotekston. Tial mi kutime aldonas ion individuan pri la bildo en la komento.
Ĉio ĉi estas nur konsiloj, vi mem elektu en kia stilo vi deziras inviti.
Dankon pro via kunlaboremo!
Posted 2 years ago. ( permalink )
A Jan Popelka replies:
Ho, tro malfrue mi tralegis vian respondon. Mi jam invitis multajn taŭgajn fotojn el la unuaj 6 paĝoj da rezultoj pri "rainbow" kaj mi invitis - Esperantlingve. Por mi ĉiu invito en ĉiu ajn lingvo estas honoro ne ĝeno. Mi ne kontinuos en tiu ĉi stilo tamen mi nun ne havas tempon por prilabori la senditajn invitojn.... Nepre mi almenaŭ komentos la fotojn, kies aŭtoroj akceptos la inviton, la aliaj povas facile viŝi la inviton per unu klako do mi esperas ke tio ne tre ĝenos ilin.
Fakte mi konsentas kun viaj konsiloj.
Posted 2 years ago. ( permalink )
A Lars Sözüer pro replies:
Ne timu, neniu ĝis nun esprimis ĝeniĝon pro via invitstilo. Laŭ mi vi daŭrigu tiel, kaj ni observu ĉu la homoj aprezos tion aŭ ne. Ni ja povas mezuri laŭ tio, ĉu ili kontribuos al la grupo aŭ ne.
Posted 2 years ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...