Group: Haiku Bouquet


Aŭtuno -fino


Erzsébet Tuboly
16 Dec 2012 - 325 visits- Permalink   |   Translate title into English

Nuboŝafaron
Pelas ventopaŝtisto
Tra bluaj kampoj.

Tra bluaj kampoj
Ventopaŝtisto pelas
La nubŝafaron.

La nuboŝafoj
Postlasas la brilantan
Bluan kamparon.

La nuboŝafoj
Terenfalintaj iĝas
Lanmola neĝo.

Tra la ĉielo
Grizajn nuboĉifonojn
Pelas ventego.

Kolera vento
Nuboĉifonojn pelas
Tra la ĉielo.


El nubĉifonoj
Elverŝiĝis abunde
Lanmola neĝo.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)