Group: Bibliografio de Esperanto


Broŝuroj pri Hiroŝimo kaj Nagasako en CDELI*


Riŝo
By Riŝo
August 12, 2008 - 4 comments - 2 026 visits

Okaze de la memoro pri la 63a datreveno de la atombomba detruo de du japanaj urboj, eblas legi en esperanto inter aliaj la sube listigitajn erojn.

CUĈIDA, Jasu. Hiroŝimo en la 6a de aŭgusto ; Hibakŝoj (postvivantoj) post la tago. Jokohama : Esperanto-Rondo, 1968 (?), 63 p.
Travivaĵoj de postvivantoj al la katastrofo.

En la nubon ŝi sorbiĝis for ! : la apelo el Nagasaki. (La originalo kompilita de la Grupo de atombombitaj instruistoj, la redakta komitato de materialoj de porpaca edukado en Nagasaki.) Kanda-mati : Kjuŝua Esperanto-Ligo, 1973, 62 p.
Rakonto aranĝita por infanoj pri la atombombo kaj la sekvoj.

Hiroŝima : el la filmo « Infanoj de l’ atombombo ». Kompilis : Kansai-Ligo de esperanto-grupoj. Osaka : Japana Esperanta Librokooperativo, 1952, 10 p.

KELEN, Stephen. Mi memoras Hiroŝimon. Traduko de R. L. Harry. Matraville : Aŭstralia Esperanto-Asocio, 1995 (?), 78 p.
La aŭtoro, speciala ĵurnalisto ĉe la « Novaĵo de la Brita Okuparmeo », pasigis pli ol tri jarojn en kaj ĉirkaŭ Hiroŝimo verkante kaj kaptante fotojn pri la detruoj.

NAKAZAŬA, Keizi. Nudpieda Gen. Tradukis IZUMI Yukio. Tokio : Rondo Gen, 1982, 284 p.
Bildrakonto pri familio provanta rezisti al la ĉirkaŭa militisma etoso kaj spertanta la bombatakon.

OGURA, Toyofumi. Kun la kadavro de l’ edzino. Tradukis TANAKA, Sadami. Osaka : Japana Esperanta Librokooperativo, 1954 (?), 52 p.
Profesoro de la Hiroŝima Universitato rakontas pri la tragedio tuj post la eksplodo kiun li postvivis sed ne la edzino.

OSADA, Arata. Infanoj de l’atombombo : alvokas geknaboj de Hiroŝimo. Resume trad. Kansai-Ligo de esperantaj grupoj. Osaka : Japana Esperanta Librokooperativo, 1951, 71 p. (kaj 2a eldono 1958, 71 p.)
Travivaĵoj de geknaboj spertintaj la atombomban eksplodon.

Viktimoj de la atombombo : travivaĵoj de atomvunditoj en Hiroŝima. Tradukita de Jui-Ĉunoŝin ; redaktita de Hukuta-Masao ; antaŭparolo de Hamai-Ŝinzo. Tokio, 1968, 133 p.
29 atestoj de hiroŝimanoj, viktimoj de la atombombo.

* CDELI : Centro de esploro kaj dokumentado de la internacia lingvo,
Biblioteko de la Urbo, CH-2303 La Chaux-de-Fonds, Svisio:
http://www.esperanto-gacond.ch/CDELI.html
(provizora ligo pro modiflaboroj en la biblioteka servilo)

Serĉo en la reta katalogo:
http://opac.rero.ch/gateway?skin=rbnj
(Tajpu aŭtoron kaj titolon (aŭ "cdeli") en "Recherche rapide",
ekzemple: "privat vivo zamenhof".)

The topic of this discussion has been edited by Riŝo 5 months ago.

Comments
NicoRay
NicoRay
Ŝajnas, ke la ligilo al la CDELI ne bone funkcias...
Dankon, Riŝo por la informoj.
Eble tiu listo povas esti aldonita "atombombo" al la artikolo ĉe vikipedio.
Amike,
9 years ago.
Riŝo
Riŝo
Dankon pro la atentigo. Mi aktualigis la ligon kaj aldonis klarigon por trovi esperantan libron en la reta katalogo. Laŭ via sugesto mi aldonis ligon al "Atombombo" en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Atombombo
9 years ago. Edited 9 years ago.
Henri Masson
Henri Masson
Tre bonvena kompilo.
6 years ago.
Riŝo
Riŝo
Dankon, Henri, mi konstatas ke la ligiloj ankoraŭ funkcias. Ekzistas certe ankoraŭ aliaj dokumentoj pri la temo, kiuj mankas en tiu listo. CDELI danke akceptas donacojn de broŝuroj kaj libroj.
6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Bibliografio de Esperanto