Group: Bibliografio de Esperanto


Biogaso kaj aliaj energifontoj en Esperanto


Roland
By Roland
December 26, 2012 - 552 visits

Mi supozas, ke mi estis la unua, kiu parolis pri biogaso en Esperanto. Mi retrovis tekston el la jaro 1985 proksimume.

La titolo estas tre moderna kaj antaŭvidis aktualan diskuton (food - feed - fuel). Plej verŝajne la enhavo ne plu tute pravas. Ekzemple estis ignorata la biomaso en la maro. En oktobro 2012 mi prelegis dum konferenco en Dresden pri bioenergio el algoj.

Supozeble ekzistas aliaj tekstoj pri ĉi tiu temo kaj mi ne scias, kielmaniere tio influas la aktualan termninologion.

Okupiĝante pri kvinoo okaze de la internacia jaro de kvinoo 2012 mi konstatis, ke la terminologia laboro ne estas sur aktuala nivelo. Ekzemple oni uzas - inter alie en Vikipedio - la ne tute taŭgan terminon "kvinoo", kvankam ekzistas pli bonaj solvoj. Sed ni evitu diskuton dum 2013!

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Bibliografio de Esperanto