Latest discussions
Libera diskuto :Ĉu eblas havi liberan diskuton?
Updated 13 days ago
95 replies
La mondofino
Updated 2 weeks ago
41 replies
Origino de homa penso
Updated 2 weeks ago
16 replies
Pri marksismo
Updated 2 weeks ago
24 replies
Novaj anoj
Updated 2 weeks ago
8 replies
Deklaro
Updated 2 weeks ago
8 replies
Kiaspeca stultaĵo estas EDE?
Updated 2 weeks ago
15 replies
Cenzuro en nacia gazetaro
Updated 3 weeks ago
1 reply
La iluzio pri dio . libro de Dawkins
Updated 3 weeks ago
65 replies
Pri nacioj, nacieco, sennaciismo
Updated 3 weeks ago
105 replies
... view all the discussions

40- jara jubileo de mita jaro 1968

posted by rughulo
Posted on Tuesday July 8, 2008 at 11:29. 88 visits. ( permalink )
Chu chiam oni nur rememoras sangajn eventojn - barikadoj sur strato- vunditoj . murditoj . ribeloj - intercivitanaj militoj, insurektoj .
Jen opinioj kaj rememoroj de partoprenantoj el la mita jaro 1968 en svislando( artikolo aperinta en sindikata gazeto de publika servo VPOD - en kiu mi membras )
Graziano Pestoni :
Tiam mi estis en Lausanne - Grandiozaj rememoroj- chio shajnis ebla , Restis pli da demokrataj rajtoj.Dauras pozitiva spirito che multaj 68-uloj. Tute klare- ni intencis shanghi la mondon!Ghi ja ankau shanghighis, sed tute ne tiel, kiel ni revis. - Eraroj- Neniaj ! Kvankam ni postulis ion nerealigeblan .
Nova 68 estus necesa- relancho de novaj songhoj, revoj, utopioj. Estonto sen revo estus mizera .

Jean Queloz .
...Ne eblas solidareco inter studentoj kaj laboristoj

Cecile Bühlmann. ( prezidanto de Greenpace)
Virinoj ne plu estas kuiremuloj- ni luktu kontrau novliberalismo, kontrau detruo de naturo!

Jo Lang ( nuntempe deputito de alternativa partio en svisa parlamento)
En 1968 mi timis la komunismon .

Elizabeth Joris. ( ina historiisto) :
Fiaskinta espero- la solidareco internacia

7 Replies

Pierre Levy says:
La okazaĵoj en 1968 estas multaj kaj multaspektaj.
En Francio, estas du ĉefaj aspektoj:
- Studenta movado, kiu mem ne povas esti rigardata kiel nigra aŭ blanka. Unu el ĝiaj plej
negativaj aspektoj estas ne ĝenerala sed superreganta kontraŭkomunismo. Cohn-Bendit, unu el la plej popularaj gvidantoj de la studenta movado, estis ĝisosta kontraŭkomunisto kaj de tiam ne ŝanĝiĝis tiurilate.
- Dek milionoj da strikantoj kun rezultoj konsiderinde pozitivaj por la franca laborista klaso.
Mi ne konsentas kun Jean Queloz: tute natura estas solidareco inter studentoj kaj laboristoj,
kaj ĝi okulfrape disvolviĝas en Francio.
La ardega parto de la maja movado en Francio finiĝis per politika malvenko de la maldekstrularo. Ĝiaj kaŭzoj certe estas diversaj, sed maldetale oni povas konstati
1) Timo pri perforta movado ĉiam plifortigas la dekstrularon.
2) Mankis al la maldekstrularo kaj unueco kaj difinita komuna celo.
3) La studenta movado tre kontraŭis "burĝan demokration" kaj do voĉdonadon: tio estis politike plifortiga faktoro por la dekstrularo
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
Estas kurioza , ke Cohn Bendit estas konata sub nomo la "rugha" lau mia scio nuntempe li estas deputito en la parlamento de europo.

Vi plene pravas . ege komplikas la pritakso de jaro 68 - En " laute jhus aperis opinia artikolo .
Char vi kiel franca loghanto rakontas pri eventoj en via regiono. por mi pli gravas la eventoj en okcidenta germanio dum" malvarma milito"kaj kun komunista onklino el orienta germanio .
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Pierre Levy replies:
Cohn Bendit ricevis la kromnomon "ruĝulo" ("Dany le Rouge") pro sia rufa hararo.
Mi ne riproĉus al li, ke iam li estis anarkiisto, sed ke li pli probable nur estis konbenditisto tre fervora kaj neniam ŝanĝiĝis tiurilate.

Por mi ankaŭ gravegas, ne nur pro scivolo sed pro granda proksimeco de klasaj interesoj, ĉio, kio okazas en iam nomitaj okcidenta kaj orienta Germanioj. Mi precipe pensas pri la "muro de la Honto", kiu disigis ambaŭ Germaniojn, sed kiun nun anstataŭas ŝengena traktato kaj papera muro kontraŭ enmigrantojn. Apud tiu eŭrobunkro kaj ĝia eŭrogulago, kiuj plu konstruiĝas, la berlina muro nur estis afabla ĝardenbordero. Estas rimarkinde, kiel diskriminacia estas la indignokapablo.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Pierre Levy edited this reply 5 weeks ago.
rughulo says:
Kara k-do
La "rugho" estis jam temo por alia diskuto pri simboloj. La jaro 68-a same estas konsiderebla simbolo kaj por dekstruloj kaj por maldekstruloj. Kelkaj indignighas pri muroj en urboj, aliaj pri muroj miljaraj. La percepto estas tre individueca. Pro la muro en berlino mi geedzighis blanke - sed mian kuzon mi ne rajtis geedzighi, char vira. Pro lia provo fughi al kapitalisma okcidento , li pasigis 8 monatojn en karcero .
la jaron 68-a mi spertis che landlimo ( urbo Plauen) inter socialismaj germanio GDR kaj tiama chehhoslovakio .
tra stratoj de urboj bruis tankoj el rughgefrataj shtatoj de varsovia pakto- tion mi ne nomus ghardenbordero afabla . Samtempe okazis la milito en vjetnamio, kolektighis e-istoj en madrido sub alta protektanto fashisto franco - ankau ege indigniga
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Riŝo says:
Pierre skribis :

- Studenta movado, kiu mem ne povas esti rigardata kiel nigra aŭ blanka. Unu el ĝiaj plej
negativaj aspektoj estas ne ĝenerala sed superreganta kontraŭkomunismo. Cohn-Bendit, unu el la plej popularaj gvidantoj de la studenta movado, estis ĝisosta kontraŭkomunisto kaj de tiam ne ŝanĝiĝis tiurilate.

Riŝo :

Kontraŭkomunismo en 1968 ne mirigas. Estis malvarma milito, post la stalinismaj procesoj en Sovetio, Pollando, Hungario ktp., la invado de sovetiaj tankoj en Hungario 1956 kaj la denova perforta disciplinigo fare de « la pli granda frato » en la jaro 1968 de la Praga printempo, kiu lasta celis humanan socialismon kun pli da liberoj, la vera vizaĝo de la tiel nomata « reale ekzistanta socialismo » elrevigis multajn socialistojn kaj komunistojn en okcidenta Eŭropo. Tamen restis kelkaj ordinaraj homoj, sed ankaŭ intelektuloj, kiuj kredis je komunismo, por iuj ĝi eĉ fariĝis kvazaŭ religio kaj la diktaturo de la proletaro defendebla ideologio ĝis en la okdekaj jaroj. Kompreneble tia tipo de naiva komunisto en SAT estis malofta fenomeno, ĉar la kritika kaj klarvida Lanti kaj aliaj SAT-anoj laŭ propraj spertoj kaj kontaktoj sciis jam ek de la tridekaj jaroj ke malantaŭ la fera kurteno ne estis laborista paradizo, sed totalisma reĝimo. Intertempe komunismo en Eŭropo iasence iĝis mito tute same kiel Majo 68 en Francio.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 5 weeks ago.
A Jakvo pro replies:
Mi aplaŭdas la pravajn dirojn de Riŝo.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
La mita jaro 68 estis cifero - simbolo kiel multaj aliaj tra la historio . Sed ghi ja dauros - aperos novaj ciferoj - kaj la novajn ciferojn kreos homoj , kaj ne iu dio .
unu el miaj pripensemaj koleginoj pripensis sloganon "progreso estas regreso" ankau chi slogano apartenas al ideologio de 68 .
Mi tamen havas alian pli pozitivan sintenon - por mi ne estas mito la komunismo - tial mi agas por ghi per esperanto . la 16-an de julio mi renkontos s-anojn kaj rugh-gefratojn en Rotterdamo .
la t.n " diktaturo de proletaro"estis nur etapo en la rusa revolucio .
Nuntempe en okcidenta europo pli influas la socialdemokratio - la prezidinto de svisio Leuenberger- ankorau ministro, deklaris pri la 68-a ke li simpatiis al la movado , sed ne apartenis al ghi .
Li instruis marksismon ( chu li sekvis mian kurson? ) al grandkapitalistoj okaze de monda ekonomia forumo en Davos
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.