Soleco malamika.. soleco amika ??

posted by M Gerardo
Posted on Thursday May 15, 2008 at 18:28. 215 visits. ( permalink )
Nia kamarado Cezar rakontis al ni la teruran historion de tiu homo, senlaborulo, senvivrimedoj, kiu elektis memmortigi pro malsato en ĉasista embuskejo.

www.ipernity.com/blog/28475/58072

Ekstrema ekzemplo de tiu plago kiu fariĝis soleco en la nunaj « civilizitaj » okcidentaj landoj.. ekstrema ĉar al psikologia mizero pro soleco aldoniĝis la ĉesigo de ĉiu socia helpo.

Se tia situacio ne estas ofta [bedaŭrinde, ĝi tamen estas pli ofta ol oni volus] multaj homoj suferas , en etoso de daŭre elmontrata riĉeco, pro samtempaj manko de monrimedoj kaj soleco.

Homoj bonkoraj tuj serĉas tion kio kaj pli precize kiu kulpas.. evidente socio kiu kulturas individuecon kaj konkuradon.. postulataj de financa kapitalismo.. sed tiu analizo , se ĝi estas prava,alportas nenion tujan.. ĉu oni kulpigu la familianoj ? La najbaroj ? Ili estas kaptitaj de la terura pistado maŝino kies ekzisto kaj efiko ili ne konscias aŭ preferas ne rigardi.. Konata psiĥa fenomeno aldonas ĝian pluson : tio rezultas de la ne klareco de la respondeco en homamaso , tiam ĉiu rigardas nur sian propran situacion.. Iu parolis pri soleca amaso..kaj ofte oni konscias pri la problemo post ĝia mortiga fina solvo, kaj oni senutile bedaŭras..

Kiel eskapi tiajn mekanismojn ? Du solvoj .. tamen ne miraklodonaj !!

-la unua estas adaptiĝo al la soleco.. pli facile diri ol fari vi prave opinius, sed estas konate ke soleco, se akceptita, permesas trovi en si mem ne antaŭviditajn spiritajn riĉaĵojn..soleco amika..
-la dua estas zorgi pri aliaj homoj, kiu ajn estu la konsisto aŭ la maniero de tiu zorgo, najbara, asocia,..

Do karaj kamaradoj.. ĉu vi povas alporti vian vivsperton.. pensu ankaŭ ke en kelkaj aliaj landoj la situacio ne samas.. ekzemple, afrikanoj estas sufiĉe surprizitaj kiam ili vidas kia estas la vivmanieron ĉe ni, riĉuloj aŭ pli ekzakte malŝparemuloj..Kiu povus evolui en la estonteco nia ĉiutago por pli da homa solidareco..

16 Replies

A Jakvo pro says:
Oni povas suferi solecon, oni povas suferi kuneco. Jen kiu instruis al mi la libron de la vivo. Dekoj da ĉapitroj, libro dika. Mi ankaŭ ĝuis solecon kiel mi ĝuis kuneco. Mi pensas ke estas ege malfacila esprimiĝi pri sentoj tempaj. Eble dum alia tempo mi sukcesos kaj certe faros.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Socie - estis multoble pli homeca iama triba socio ol nuna familio limigita nur al gepatroj kaj infanoj - individualeca.( Devoj estis dividitaj - nuna patrino devas ĉion fari sole. ) Sed en urba medio ne eblas vivi en triboj.
Kiel urba ido, mi flegas kutimojn kulturajn - kinejo, teatro, koncertoj....Kaj multaj agrablaj manieroj por perdi tempon sen havi senton de perdo. Plej prefere tutesola. Do, el mia vidpunkto - soleco amika. En raciaj kvantoj, kompreneble.
Se vi rememoras poemeton pri sciuro (nomata "Soleco"), temas pri vera persono. Kiu en sia 86a vivjaro ankoraŭ trovas solecon amikan. Tutan vivon ŝi vivis ties, eĉ sen televidilo kaj radioaparato.
Posted 2 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Homo solecas, homo kunecas foje ghuanta foje suferanta . Lau mia mondkoncepto plej influas la homan sorto la ekzisto de klasoj. Se vi richas ,tiam vi povus venigi al vi klaunon por plezurigi vin.

Mia laboro en oldulejo plejparte estas konsoloj kaj karesoj al malrichuloj , Dumnokte ni nur estas duopo por 68 maljunuloj - tamen la plejmulto dormas - sed sufichas kelkaj demenculoj kaj soluloj kiuj postulas konversacion au tagmanghon je noktomezo .
Posted 2 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Kara k-do Cez,
Vi skribis kromlecionon al mia primarksisma kurso pri klasoj. Sed kiel diris z- proverbo. estas tubero en la afero- ekz. kiam en socialismaj shtatoj aperadas novaj klasoj kun priveligioj au kiam eksaj komunistoj farighas multmiliarduloj ( lau informo de p. levy) la sopirata solidareco nur estas rakonto el trans la montoj ankau Z. - la belan solidarecon postulas papoj, prezidentoj , kaj multege da bonfaraj organizoj. kia estus la ghusta solodareco kaj kiamaniere forigi kapitalismon?
Kiam mi konversaciis kun eksa GDR ano : tiu deklaris- ni estis cerbolavita per solidareco - esprimo jam nauzas min.
Ferdinand Hodler, patro de Hektor fondinto de UEA ankau pentris valore : iu svisa montaro kostas 20 milionojn- cetere li pentris sian propran filon tute nuda- vershajne pro skandalo la bildo kostus multe pli.
Posted 2 months ago. ( permalink )
A Jakvo pro replies:
La diskuttemo estas soleco. Kial vi komencas ŝanĝi la diskuton al prikomunisma kurso. Kreŭ propran diskuttemon pri komunismo kaj bleku laŭ neceso. Ne ĉiu temo rilatas komunismo kaj Marxsimo, do restu ĉe temo!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Jakvo edited this reply 2 months ago.
Tilio replies:
Bleku, hewhehe! Vi ekridigis min.
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
Pierre Levy says:
Hodiau matene mi audis che franca radio "FRANCEINTER", ke Bertrand Delanoe, "socialista"
urbestro de Parizo, anoncis sin liberalulo kaj favora al la konkurenco, sed tamen plu
socialisto.
"Dio gardu nin kontrau tiaj socialistoj", skribis Lenin en alia kunteksto ...
Posted 2 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Sed Lenin certe ne estis dikredanto ?! Chu necesas dio por ne senti solecon?
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
Pierre Levy replies:
Demandu al Lenin. Eble temas pri tradukeraro?
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
rughulo says:
jes , plej vershajne, char Lenin ja parolis ruslingve . Lingvon kiun mi ne komprenas kaj bedaurinde Mumio en mauzoleo ne plu kapablas respondi - kia definitiva soleco!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Tial mi aŭdacis malfermi novan temon, kie li povas senlime pridiskuti siajn obsedojn.
Posted 2 months ago. ( permalink )
rughulo says:
la temo estas soleco amika au malamika - al tiu chi temo mi kontribuis.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
Anstataŭ komento mi proponas al vi pripensadon de sekva demando (parte teoria kaj parte el la vivpraktiko):

Kiam homoj eniras mizeran vivsituacion ?

Eble ankaŭ en via regiono ekzistas telefona (aŭ reta) helpservo por personoj en malfacilaj vivsituacioj. Mi ĵus legis informon de responsulo de tia servo nomita "La etendita (helpa) Mano". Laŭ li homo estas plene integrita, feliĉa kaj kontenta, kiam li vivas en harmonio kun si mem kaj la ĉirkaŭaĵo. Li nombris ok viv-aksojn sin reciproke influantaj, kiuj estas la bazo por stabila vivo:
- monrimedoj
- profesia integriĝo
- formado (ne nur lerneja, sed ankaŭ iloj por majstri la vivon)
- socia integriĝo
- familia deveno (konsiderante infanecon kaj junecon)
- loĝsituacio
- jura statuso de restado (koncernas ĉefe migrantojn)
- sano

Se ĉiuj viv-aksoj estas nedifektitaj kaj sin influas pozitive, tiam "La etendita Mano" parolas pri "plena integriĝo". Ju pli da viv-aksoj estas difektitaj, des pli vundebla estas persono. Ofte ne multo necesas por ke homo "glitfalas" en la vivo. Malatento aŭ sortobato povas enirigi homon en malfacilan vivsituacion.
"La etendita Mano" diferencigas kvar kategoriojn: problemoj, streĉoj, krizoj kaj mizeraj situacioj. La plej oftaj alvokoj temas pri problemoj. Virinoj inklinas pli facile alvoki (120'000 en unu jaro) ol viroj (48'000). Multaj alvokoj venas de psikaj aŭ fizikaj malsanuloj. Multaj raportas pri perfortaj agoj.
Tia telefona aŭ reta servo por vivkonsiloj ebligas al homoj konfidi sin en anonimeco al persono, ĉar multaj homoj sin ĝenas demandi konsilojn al amikoj aŭ gepatroj. Eble tia helpservo povas esti utila en multaj kazoj de malfacila vivsituacio.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 8 weeks ago.
Tilio says:
Precizan diagnozon vi trafis, Rišo.
Posted 8 weeks ago. ( permalink / translate )
A Jakvo pro says:
Dankon Riŝo ke vi metis diskuton denove sur rejlon. Mi telefonis kun amiko hodiaŭ kiu ankaŭ miras ke ĉiuj diskuto devas havi la nomon komunisto aŭ Marx en ĝi. Tio obsedo de homoj pri tiuj temoj iom ĝenas homojn kiuj volas debati pri temo anoncita kaj ne atendas flankeniron al ĉiam sama temo.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
rughulo replies:
Kara k-do jakvo,
Soleco chiam estas la sama temo - ghin oni interpretas individue lau cirkonstancoj.

El la temo soleco ne eblas " flankeniri "

la etendita mano telefonservo ankau estas " flankeniro" same via opinio estas tute via privata flankeniro. ( sed por mi estas ege interesa via proponoj iri "vojon rektan kaj ne flankenighanta"

vi bv. montri ghin!
Posted 7 weeks ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.