Kontrolisto serĉata !!

posted by M Gerardo
Posted on Sunday May 11, 2008 at 08:22. 71 visits. ( permalink )
Karaj kamaradoj kaj amikoj,

Nia rondo estas konfrontita al nova fazo de sia funkciado.. Ĝi ricevis grandan intereson fare de la Plenum Komitato de SAT kiel lernejo de sennacieca agado.. Ĝi nun ne plu povas kontentiĝi per diskutoj pri la konsisto kaj celaro de SAT . Flekseblecon ni konservu , ĉiu el ni daŭre plenrajtas malfermi novajn diskut temojn laŭ sia bontrovo, sed ek al laboro ĉar klara mendo pri niaj estontaj prizorgoj estas aprobita :

1- direkten al helpo por pli efika funkciado de la SAT rondoj, nun difinitaj kiel la bazaj unuoj de SAT agado kaj plikreskiĝo

2- direkten al trastudo de la plej gravaj problemoj metitaj en la nunaj sociaj kaj socialaj vivoj

Tia nova celaro supozas novan orgnizadon.. Ĝis nun , tamen iom lame, du homoj sufiĉis por gvidi la funkciadon de la rondo : la administranto kaj la animanto..Tempo venas kiam necesas krei la postenon de kontrolisto..

Grava tasko atendas la homo kiu ricevos tiun oficon : doni koheron al niaj laboroj :

- Eviti kreadon de nenecesa [ĉar jam ekzistanta sub alia nomo] diskut temo
- Eviti elvojiĝojn en ĉiuj diskutoj
- Sugesti ŝanĝojn por plibonigi la esprimon de tiu aŭ alia ideo
- Proponi fermadon de diskuto se ĝi ne plu povas evolui
- Proponi al iu el ni ke li / ŝi enkonduku temon
- Averti pri eraro aŭ malperfektiĝo
- ...

Tiu taskaro devas esti plenumita per konstanta negocado.. uzado de perforto eblas tamen, laŭ la rajtoj donitaj de la sistemo Ipernity , en kazo de daŭra miskompreno.

Tia misio supozas ke la plenumanto ricevu plenan fidon de la rondanoj. Li aŭ ŝi devas esti elektita per baloto...

Vincent Charlot, nuna sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro proponas ke la kontrolisto estu Ĝenerala Konsilanto kiu raportas al la Ĝeneralan Konsilantaron de SAT. Tio supozas ke li / ŝi estu SAT ano..

Jen la problemaro.. La diskuto estas malfermita

2 Replies

A Jakvo pro says:
Kara Gerardo,
ankaŭ mi preferas ke ĉi tiu listo estu kontrolata kaj gvidata de anoj de SAT. Dum ne tro longe pasinta tempo ni suferis pri problemo kiun ni apenaŭ povis solvi kaj mi ne plu volas reiri en situacio kiel tiam.
Evidente kaj tion mi nepre volas substreki, neniu ne SAT ano devas pensi ke li ne ricevas plenan liberecon en esprimo en ĉi tiu diskutejo.

Ankaŭ evidentas ke la kontrolisto havas sian plenan rajton al libera esprimiĝo. Li havas sian taskon kaj lian individu rajto kiel ano de la listo.

Se iun mi ne bone klarigas Gerardo, nepre diru.
amike jakvo
Posted 2 months ago. ( permalink )
M Gerardo pro says:
sendita dimanĉe la 25an de Majo 2008)
Pri : Kandidatiĝo a la posteno de kontrolisto

Karaj kamaradoj kaj amikoj,

Nia rondo ja funkcias.. estas pozitiva konstato. Okazas viglaj diskutoj.. La nombro de vizitoj, certe grandparte venantaj el eksteruloj rapide plikreskiĝas. Evidente tiuj vizitoj okazas plej ofte ĉe la plej tiklaj aŭ ĉe la plej ĥaosaj diskutoj.. Ni havos kion ni meritos.. tiel daŭrigonte oni venos ĉe ni por viziti tiun zoologian parkon kie duon frenezuloj disputaĉas sen ke oni vere komprenu kiacele.

Mi opinias ke oni urĝe devas ordigi tiun ĵangalon.. Kelkaj diskutoj devas esti aparte protektitaj, ekzemple tiu pri marxismo.. Estus normale ke oni lasu homojn zorge elektitajn de K-do Pierre Levy, la lanĉinto de tiu diskuto interŝanĝi pri filozofia doktrino sufiĉe kompleksa.. Kritikoj [kaj mi estos inter la kritikantoj] havu sian lokon en alia diskut temo malfermita por kritikoj kaj respondoj por ne ĝeni nepre necesan pliprecizigan laboron.

Aliflanke devas esti kontrolita la elvojiĝemon kaj akremon de kelkaj intervenoj eĉ de kelkaj agresemaj titoloj..

Je tiu kosto de kontrolo kaj de iom da disciplino oni povus fari el nia grupo, por ni mem kaj por la eksteraj vizitantoj loko da intelekta kvalito kaj montro fenestro de niaj pripensaj kaj organizaj kapabloj.

Mi certe ne volas atenci la esprim liberecon de iu ajn . Estas sufiĉe da loko por ĉiuj el vi kaj ankaŭ por tiuj kiuj ankoraŭ ne prtoprenis . Ni estas 32 en la grupo kaj nur manpugno inter ni partoprenas.. Tio ne akcepteblas..

Por permesi tian pli harmonian plikreskiĝon, kaj ĉar neniu ĝis nun vere reagis al mia peto "Kontrolisto estas serĉata !" mi decidis kandidatiĝi por tiu posteno..

Se vi konsentas [baloto devas esti organizota de la administranto] tio signifus ke mi tamen ne povus esti Ĝenerala Konsilanto de SAT ĉar mi jam rekandidatiĝis por la Plenum Komitato..

Evidente se aliaj kandidatoj sin prezentos, mi revizitos mian pozicion laŭ mia sento pri la ĝenerala intereso.. Egale evidente, la voĉdonado havos la lastan vorton.

Bonvolu doni vian opinion pri tiu grava evoluo en la vivo de la grupo ĉe la temo "Kontrolisto estas serĉata"

Pri la baloto mem, la administranto donos al vi ĉiujn necesajn indikojn.

Kamaradece,

Gerardo
Posted 8 weeks ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.