Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda


Nia malsamideano Soros


rughulo
By A rughulo
January 28, 2014 - 9 comments - 1 037 visits

Ĵus finiĝis la Monda Ekonomia Forumo 2014 en svisa turisma urbeto Davos.

Laŭvice partoprenis ĝin nia malsamideano Georgo Soros .

Li kundecidis pri la monda financa politiko.Ekzemple li solvis la tutmondan financan krizon per fondo de " malveraj bankoj "

Li sukcese spekulaciis per la prezo de oro, kaj gajnis en unu nokto 2 miliardojn da dolaroj.

Nuntempe li posedas 22 miliardojn .

Ĉu li ne povus instrui al ni kiel aspektos pli justa mondo ?

Por la viktimoj de siria milito li promesis kelkajn milionojn - por E-to li elspezis kelkajn dekmilojn.

Dum renkontiĝo kun eksprezidanto de UEA, H. Tonkin li citis la versojn : eĉ guto malgranda konstante frapante- traboros la monton granitan
9 comments - The latest ones
rughulo
rughulo
Laŭ ne konfirmita informfonto, G- Soros miksis sin en la konflikto en Ukrainio
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Laŭ diversaj fontoj, Soros grave rolis en la faligo de socialismaj reĝimoj
en Orienta Eŭropo, precipe dum la jaroj 1989-1990.
Interalie, liaj renkontoj kun Gorbaĉov kaj Jaruzelski ne estis simplaj,
bagatelaj babiladoj inter ĝentiluloj. Li konsilis al la pola registaro la
eniron de Solidarnosc por kvietigi la tumulton, kiun povus provoki la
preparataj kontraŭsocialaj fireformoj, kiuj celis la transiron al restarigo
de la kapitalismo.
Li mem deklaris sin senskrupula.
Li en Okcidento estas iniciatinto de la rabistaj "edge funds" kaj "LBO"
(procedoj por laŭleĝe kun banka helpo ŝteli kaj ruinigi entreprenojn).
Li estas ankaŭ "granda filantropo": lia filantropio konsistas en la
ĉiujara elspezo de ĉirkaŭ 300000 dolaroj por kontraŭkomunista edukado.
Ankoraŭ nun, iom malpli ol 90-jara, li estas tre aktiva, vojaĝanta tra la
mondo.
Iuj esprimas la dubindan opinion, ke li hipokrite celas la detruon de
kapitalismo. Aliaj diras, ke oni povas vidi la inferon en liaj okuloj.

Lia "denaska esperantisteco" estas legendo. Li lernis Esperanton
dum sia infaneco sed neniam estis aktiva. Esperanto ĉefe utilis al
li por ricevi helpon de esperantistoj en Britio post sia forkuro el
Hungario en 1947..
2 years ago. Edited 2 years ago.
rughulo
rughulo
Soros estis aktiva esperantisto- li partoprenis TEJO kongreson kaj uzis la ŝancon rifuĝi el Hungario .
Li amikiĝis kun eksa prezidanto de UEA H. Tonkin en Novjorko , kie li recitis la faman verson : eĉ guto malgranda konstante frapante traboros la monton granitan. li donacetis ĉ- 30 mil dolaroj al E- movado.
2 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Tio vere estis sensignifa donaceto, almozeto.
2 years ago. Edited 2 years ago.
rughulo
rughulo
En 2016 li anoncis la finon de ekonomia zono EU !
21 months ago.
rughulo
rughulo
Pri esperantisto Soros ekzistas vasta konspirteorio!
2 months ago. Edited 12 days ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ba jes, estas kompreneble, ke liaj bonfaregoj vekis akrajn envion kaj ĵaluzon.
Homoj estas malicaj kaj malŝatas, ke virto ricevas ĝustan rekompencon.
2 months ago. Edited 6 weeks ago.
rughulo
rughulo
Per liaj "bonfaregoj" li kaŭzis mortojn de multaj senkulpuloj.
12 days ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Mia pli frua ĵusa kontribuo estas ironia.
10 days ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda