| Latest discussions |
|---|
|
new
subsidiua au subsidiara
Updated 39 hours ago 9 replies |
|
aktuala milito en afganio
Updated 2 days ago 10 replies |
|
Kien la socialismo ?
Updated 2 days ago 76 replies |
|
La plej grandioza eksperimento en sinkrotrono apud Ghenevo .
Updated 2 days ago 18 replies |
|
Kion vi opinias -......
Updated 4 days ago 26 replies |
|
new
Chu estu pagataj la sthatestroj por prizorgi shtatanojn?
Updated 4 days ago 1 reply |
|
Mi ne povas sindeteni - jen iom da silferaĵoj (HeKo)
Updated 4 days ago 40 replies |
|
Pri marksismo
Updated 4 days ago 32 replies |
|
Enketo: Kion vi opinias pri mensogo?
Updated 5 days ago 37 replies |
|
Kiaj diferencoj inter la diversaj asocioj en la E-a movado ?
Updated 6 days ago 50 replies |
| ... view all the discussions |
|
Ĉu SAT estas komunisttendenca asocio?posted by RiŝoPosted on Tuesday April 1st, 2008 at 04:06. 388 visits. ( permalink ) |
This topic has been edited by Riŝo 5 months ago.
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Latest comments
–
Subscribe to the comment feed for this topic.
Estas la batalo de ekspluatatoj kontraŭ ekspluatantoj. Kaj jen, kial interalie mi havas problemojn kun uzado de la vorto klasbatalo en la statuto de SAT. Kiu estas nun la ekspluatantoj kaj kiuj la ekspluatatoj. Per kreado de meza klaso al kiu precipe la social-demokratio estas tre helpa, ni eniras tute alian situacion. La meza klaso, kaj vi mem definu ĉu vi apartenas al ĝi, estas parte ekspluatanto kaj parte ekspluatata. La preskaŭ nigra blanka ideo de Marx ne plu ekzistas, pardonu mi korektas; la interpretatdo de la verkaro de Marx kiel faras ĝin multaj komunistoj ne plu ekzistas.
La ekonomia klasa diverseco eterne ekzistas kaj ekzistos, pri tio ne ekzistas dubo . Tre interesan tezon pri tio donis Francis Fukuyama.
Mi havas prelegon kiun mi jam ofte prezentis en diversaj kluboj kun gravaj kaj instruaj diskutoj poste. Bedaŭrinde dum SAT Kongreso en Parizo la OKK ne donis al mi tempon fari la prelegon, ne disponigis la tempon fari seriozan prelegon kun profunda diskuto poste.
Per la prelego mi klopodas montri ke socialoga klasbatalo ne plu ekzistas simple pro ŝanĝiĝanta ekonomio dum la lasta jarcento. La kapitalismo devis, vere devis doni pli da rajtojn al la laboristaro por ne konstante esti konfrontita kun strikoj kaj rebelioj.
Laboristo kiu konscie tenas la manojn en poŝo, subfoas la potencon kaj hegemonion de la kapitalismo. Problemo estas nur ke ĉiuj laboristoj devas fari tion kaj tio neniam okazos. Jen tie iras la klasbatalo de la komunistaj amikoj.
Demando fakte estas; ĉu SAT estas komunista asocio? Se tiel estis, mi ne estus membro de SAT. Estas mi kiu siatempe diris ke mi fajfas pri la esprimo klasbatalo certe en senco kiel kelkaj komunistoj en SAT uzas ĝin, ja eĉ kiel kelkaj anarkiistoj uzas ĝin.
SAT estas kleriga asocio kaj en kleriga asocio ne estas loko por dogmoj kaj falsaj veroj mi pensas.
Mi ne scias la ekzaktan ciferon pri kiom da membroj de SAT estas komunistoj, anarkiistoj, social-demokratoj, dikredantoj. Tiuj ciferoj ne utilas por mi kiel prezidanto de P.K. de SAT, krom se mi celas havi potencon. Potencemaj homoj kalkulas kiom da de iu speco. Jen maniero por dividi homojn kaj malkonstrui unuecon, tipe sistemo per kiu kapitalismo dividas homojn laŭ identecoj.
Komunismo laŭ filozofa kaj sociologa elirpunkto certe devas esti pritraktata ene de laborista asocio kiel SAT. Sed rigardu al historio de SAT en rilato kun partipolitika komunismo (precipe la rusa). Lanti kondamnis ĝin kaj eĉ verkis pri tio temo, poste ni havis la gravajn kverelojn kun Dresen la esperantobrako de Stalin.
Mi pensas ke estas navia nescio nomi SAT komunistan asocion.
Kune kun Djemil Kesous mi puŝis jam kelkfoje por forigi la vorton klasbatalo el statuto de SAT, bedaŭrinde ne sukcesis kaj mi pensas ke tio kostas al ni novajn membrojn kiuj ne plu volas engluti la arkaikajn vortojn el tempo de antaŭ 100 jaroj.
Evidente mi plene transprenas viajn lastajn frazojn rilate la celo de SAT. Por realigi tion ni ne dividiĝas laŭ parti-politikaj programoj, sed unuiĝas laŭ ideoj de monda solidareco*.
Se tio povas esti instigi por homoj. Dum la 15 jaroj ke mi estas ano de SAT kaj prenas respondecon en al asocio, mi konstate devis studi kaj esplori por kompreni la ideojn de aliaj homoj en SAT, por kompreni la pensturniĝojn de kelkaj homoj. SAT vere edukis min, klerigis min kaj daŭre faras tion.
*Solidareco estas egalrajteco je ĉiuj niveloj.
Mi ne tro kritikos la nunan analizan tendencon en niaj diskutoj kiu kondukas al disiĝo en multnombraj temoj ŝajne malsamaj sed fakte ligitaj . Iam tamen ni devos sintezi,eliri la cirkonstancoj por aliri la esencon. Tiam fakte kaj nur tiam naskiĝos veran sennaciecan asocion ne nur strukture sed spirite. Ĉar nun SAT spirito restas bremsata de homoj kiuj ĝin ne komprenas.
Ĉu mi povas referenci al du artikoloj kiuj mi enretigis ĉe mia ret loko kaj ricevis ĉiu pli ol ducent vizitojn :
[www.ipernity.com/blog/gerardo-lieblang/34704]
[www.ipernity.com/blog/gerardo-lieblang/42521]
Gerardo edited this reply 6 months ago.
Peter Bowing says:
Estas ankaǔ alia aspekto. Kvankam oni povas aliigi la politikon pro deziroj, oni ne povas tiel ŝanĝi sociologiajn faktojn. Se ekzemple oni hodiaǔ legus la 1848 Komunista Manifesto, oni trovas, ke multe de la sociologia enhavo pri sociaj aferoj ankoraǔ validas. Do pri la politiko oni ne estas tute libera, ĉar faktoj regas validan politikon: kaj tial – kion ajn oni desziras – ni lernu de Marx.
Pri ekspluatado de homoj fare de liaj homoj, mi timas ke ni ne baldaŭ finos kun tiu plago. Ĝi komencis de la ektagiĝo de la civilizacio kaj ĝiaj plej krudaj aspektoj ankoraŭ ekzistas, mi aludas pri sklaviĝo. Ĝi ja rezistas al ĉiuj provoj por eradiki ĝin.. anekdote en niaj plikreskigitaj landoj tio povas koncerni eĉ civitanoj el nia nacioj [sklaviĝo de junaj britoj fare de sveda antrepreno ĝis la interveno de la polico !! ] pli grave kun la migrantoj. Certe niaj leĝoj ne permesas tiajn sintenojn sed ne vere tute malpermesas ke tio okazu.. sufiĉas depreni la paperojn de malfortaj homoj kaj kapti ilin malproksime de eventuala helpo..
Kion pensi pri la laboro de junaj infanoj ?..
Tiuj faktoj estas sufiĉe bone konataj kondiĉe ke oni ne preteratentu ilin.. Jes ja niaj ĵurnaloj, niaj televid ekranoj sufiĉe informas nin se ni plene uzas niajn okulojn kaj orelojn..se nia cerbo estas orientita al atento pri la realaĵoj de la mondo.
Fakte mi povus tute facile interkonsenti kun niaj komunistaj amikoj pri la diagnozo rilate la staton de la mondo.. Estas tamen io kiu ĝenas, la kredo [ne ĉe karl Marx sed ĉe la posteuloj kiuj volis lerni de li sed eraris] ke oni povas perforte ŝanĝi la socion, tio estas evidente la volo ŝanĝi la homojn.. Ĝis nun ĉiujn provojn ĉu de la komunistoj ĉu de aliaj ideologioj kondukis al sangaj tragedioj.. Homa socio estas tro kompleksa afero por ke ĉiu ajn inĝenierado povu sukcesi.. La vivo gardas sian misteron..
~ Lukaso ~ says:
Mi opinias, ke la forto de SAT estas ĝuste ĝia politika diverseco interne. Kiel liberecano (do, kritikulo de kapitalismo kaj komunismo - en iliaj teoriaj kaj praktikaj agadoj) kvankam mi estas en la rondo de - ĝenerale - maldekstrema pensmaniero (ja, anarkiismo estas maldekstrema, se ni konsideros ĝian historion) kaj esperas, ke ankaŭ por mi estus la loko en SAT :)
Alia afero estas, ke mi iom alie pritaksas komunistajn influojn. Mi sin sentas kiel sennaciulo kaj mia liberecana etoso estas samtempe kontraŭkomunista kaj kontraŭkapitalista - ne nur pro anarkiistaj tradicioj, sed ankaŭ pro historiaj faktoj kaj spertoj de la komunismo en Orienta Eŭropo.
Mi opinias, ke esprimoj kiel "klasbatalo" en malnova, marksista (komunista, anarkiista) senco estas jam mortaj. Ankoraŭ nun (ekz. anarkisindikatistoj en Pollando kaj kompreneble ne nur tie!) uzas la "klasbatalon" por klarigo de represiema karaktero de liberalismo kaj kapitalismo - laŭ mi tute erare, konsiderante nunan ekonomian situacion kaj "miksado" de sociaj klasoj (kun precipa substreko de pligrandiĝo de [larĝe komprenataj] mezklasanoj, kie troviĝas amaso da laboristoj, ja!) pro ŝanĝoj kadre de socioj, kulturoj kaj ĉirkulado de kapitalo...
Do, mi aprecas diversecon kadre de SAT kaj ankaŭ tial aliĝas al tiu ĉi grupo en Ipernity :)
Liberecane kaj amike!
rughulo says:
Ege ghenas min la multaj tajperaroj en viaj respondoj. Vi bv. almenau klopodi elsarki ilin!
Apenau eblas lerni el la verkaro de K.Marks. Simple- char mankas E- literaturo.
Tial mi verkis la primarksisman kurson en "I-isto" ( ekzemple Profesoro pri lingvistiko D. Blanke rezignis pri la traduko de " kapitalo" la fundamenta verko de k. marks, sed almenau li e-igis la komunistan manifeston !
la verkaro de K- Marks estas tre malfacile komprenebla , ech por germanlingvanoj- tial ekzistas novaj provoj komprenigi la esencon de lia pensado. ( sed modernaj filozofoj tute ne kapablas! )
En Svislando furoras nun klasbatalo inter burghaj partioj - la plej granda naciista kontrau la mezklasaj kaj liberecanoj ( malmoderna esprimo de liberaldemokrata partio)
sob al tia libereco !
rugh-gefrate salutas vin el la komunista frakcio de SAT d.rooke
Jakvo edited this reply 5 months ago.
Se modernaj filozofoj estus (laŭ via diro) malkapabla kompreni Marx signifas nur ke li ne havas talenton klare verki direkte al celgrupo kiu laŭ mi estis la proletaro? Mi ankaŭ vere dubas ĉu nunaj filozofoj ne havas la mensan povon kompreni Marx.
Prenu multe pli aĝa ol verkaro de Marx la verkaro de Seneca. Tute kaj plene komprenebla kaj klara estas verkaro de Hannah Arendt klare kiel akvo.
Pierre Levy says:
Kiam mi rimarkigis tion en la lasta SAT-kongreso, oni respondis, ke jes ja, se gxi ne ekzistas, gxi
tamen estas _subkomprenata_ en pluraj lokoj:
"1.a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda;"
Mia rimarko: la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda ne estas per si mem "klasbatalaj":
vivi en paco per sia propra laboro, ripozi kiam oni estas laca, ricevi kuracadon okaze de malsano kaj akcidento, nutri kaj eduki siajn infanojn, respekti kaj respektigi la naturon, ktp., tio per si mem ne rilatas al klasbatalo, sed estas implikata de la homekspluatantoj, nome, en la kapitalismo,
euxfemisme nomita "merkata ekonomio", de la kapitalista klaso. Vidi en tiu frazo aludon al klasbatalo sekve signifas subskribi la kapitalisman klasbatalan ideologion pri klasbatalo.
"SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke gxiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aux sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; ..."
Mia rimarko: SAT do ne intervenas rekte en la _klasbatalo_ sed celas _interalie_ helpi en iliaj
internaciaj rilatoj al klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj... ne al klasbatalaj kapitalistaj partioj kaj sindikatmovadoj. Tiaj ja ankaux ekzistas, ekzemple en Francio MEDEF, UMP, ktp.
Forigi tiun punkton el la statuto de SAT signifus do gravan sxangxon, _klasbatale_ favoran al
la ekspluatanta klaso, en la asocia ekzistokialo.
"Unuvorte, SAT celas ... helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj ... _elekti memstare la vojon_, kiun ili opinias plej rekta, aux plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta sxtupo de civilizo kaj kulturo."
Mia rimarko: Tre interesa estas la kompreno, ke la liberigo de la laborista klaso nepre estas
klasbatala. Cetere SAT ne donas al si la taskon, regi la mensojn kaj konduton de siaj membroj.
"26. ..., cxies devo estu do memedukigxi por farigxi cxiurilate inda batalanto laboranta efike al starigo de senklaseca kaj senekspluateca socio."
Mia rimarko: SAT do klarvorte admonas siajn membrojn, ne klasbatali por klasbatali, sed efike labori al la starigo de _senklaseca_ socio.
Tiuj celoj de SAT estas ja komunistaj en la senco de la "Manifesto de la komunista Partio", redaktita de Marks kaj Engels laux mendo de la fondintoj de la Unua Internacio; sed nomi ilin "komunistaj" en la ekskluziva senco de stalinismo, estas insulti al multaj partioj aux movadoj, kiuj ankoraux agnoskas la klasbatalon aux diversmaniere kontrauxas la homekspluatadon aux gxiajn plej negativajn konsekvencojn.
Cetere la vorto "komunismo" ne nepre havas cxie la saman sencon. Ekzemple iuj usonanoj opinias, ke la eksprezidanto de la Franca Respubliko, Jacques Chirac (jxak sxirak) estas komunisto...
SAT estas nek "ombrela" nek "tegmenta" federacio de diversaj tendencoj, kaj gxi neniam
akceptis meti sin sub ian similan fremdan "tegmenton" aux "ombrelon". Ni diras, ke gxi estas _supertendenca_. Tio ne signifas, ke por gxi unu politika aux filozofia tendenco, eventuale
kreita de gxi mem, superas kaj regas cxiujn aliajn kaj la mensojn de la membroj, sed ke tiuj
cxi mem elektas sian propran vojon sen ia ajn asocia kuratoreco.
Povas esti aktiva membro de SAT cxiu esperantisto, kiu akceptinte gxian statuton, pagas la jarkotizon.
rughulo says:
Uzante fuelon faritan el maizo , vi certe ne rekte mortigas . Jughisto subskribinte mortverdikton ,
ankau ne batalas. En nia himno ekzistas pacaj batalantoj - sed tute ne estas dirita por kiu klaso !
Hodiau iu pastro asertis antau laboristoj dum festo de unua de majo - ke jesuo estis komunisto .
La komunista manifesto estis verkita kiam ankorau ne ekzistis " Stalin"
Por mi SAT estas klare io tegementita- tre kaj tro europeca - kelkaj arogas al si pli da rajtoj ktp.ktp
Tion konstatus unuavide simpla laboristo .
Al k-do jakvo : minuskla svislando ne estas eraro- sed devo por sennacisto !!!
Pierre Levy replies:
sangoversha. Ekzemple mi batalis dum monatoj por lerni la esperantan vortaron,
kvankam gxi estas multe pli simpla ol la franca, kaj alian batalon mi bezonis
kontrau min mem por liberigi miajn parolorganojn el iliaj franclingvaj rutinoj... Tio
ja havas nenian rilaton kun barikadoj kaj strataj sangobanoj.
Jughisto subskribinte mortverdikton, ankau ne rekte batalas; sed kiam li pli volonte
sendas al morto homon kun bruna hauto ol homon kun pala hauto, tiam li rasisme
batalas; kaj kiam li pli volonte pravigas dunganton ol dungiton, tiam li klasbatalas;
ktp.
Kiam pastro asertas, ke Jesuo estis komunisto, li ne mensogas, char ja ekzistas
kristana komunismo. Ghi tamen ne estas la komunismo en la senco de la "Manifesto
de la Komunista Partio". La monahhejoj estas ilustro de la kristana komunismo.
La Manifesto de la Komunista Partio estas redaktita de Marks kaj Engels lau ilia
propono sed lau _mendo_ de la dua Kongreso de la ligo de Komunistoj, okazinta
en Londono en novembro-decembro 1847. Konfirmas tion severa admono sendita
de la Centra komitato de la Ligo al la Regiona komitato de Bruselo la 26-an de januaro
1848:
"La Centra komitato komisias per chi tiu letero al la Regiona komitato de Bruselo la
taskon, informi la civitanon Marks, ke se la 'Manifesto de la Komunista Partio', kies
redaktadon li akceptis en la lasta Kongreso, ne atingos Londonon antau la 1-a de
chi-jara februaro, rimedoj konsekvence estos uzataj kontrau lin.
En la okazo, se la civitano Marks ne plenumus sian laboron, la Centra komitato
postulos la tujan resendon de la dokumentoj disponigitaj al Marks.
Por kaj lau mandato de la Centra komitato,
SCHAPPER, BAUER, MOLL."
La malfido de laboristoj kun kaloj che la manoj al babilemaj intelektuloj estas
nenio nova ... Stalin, sed ankau Lenin, ankorau ne estis naskitaj. Cetere, oni
rajtas supozi, ke la funkciado de la poshto en Europo en la 19-a jarcento estis
pli rapida kaj fidinda ol nun. :)
La verko estas unue publikigita sen persona nomo de verkinto sed sub la
shildo de la Londona asocio por la formado de la germanaj laboristoj. La
unua Internacia Asocio de la Laboristoj estas naskita sur ghia bazo. Ghi ne
apartenas do propre al la komunistoj, _nek al la marksistoj_, sed al chiuj
aktivuloj, kiuj rekte au nerekte referencas al tiu unua Internacio. Interalie sed
ne nur: komunistoj _diverstendencaj_, socialdemokratoj, liberecanoj...
La komunismo naskita de la Revolucio de 1917 estas stampita de la penso de
Lenin. La programo, kiun li proponis post sia reveno al Rusio, konsistas en:
- fino de la milito kun Germanio,
- redono de la grundo al la kamparanoj, kiuj prilaboras ghin,
- kapto de la okazo, dum la rusa burgharo ankorau estas malforta, por tuj
transformi la kontraucaran revolucion al socialisma (=kontraukapitalisma)
revolucio, sen intera burgha etapo, do surbaze de la sovetoj (laboristaj
konsilantaroj) plus la elektro.
Se oni reduktas la komunismon al tiu programo, ghi evidente estas kaduka.
Sed la leninismo ne reduktighas al tiu cirkonstanca programo.
Lau Marks kaj Engels,
"... por la _praktika_ materiisto, temas pri tio, shanghi la ekzistantan mondon,
ataki kaj transformi la staton de la aferoj, kiujn li trovis."
Tio signifas, por ni: observi kaj analizi la homekspluatadon por kontraubatali
ghin ghis ghia forigo.
Se SAT ne estus europeca, ghi simple ne ekzistus, char la kondichoj de ghia naskigho
aperis en Europo kaj la kondichoj de ghia disvastigho ekster Europo estas ligitaj kun la
kondichoj de ghia disvolvigho en Europo.
Mi ne konas ortografian devon de sennaciisto.
rughulo says:
Por kompreno tute ne gravas usklado , sed cerbo , pri kio vi ja abunde disponas !
rughulo says:
Ekzistas miloj da aliaj alfabetoj kaj skribsistemoj - chiuj nur uzataj de fanatikuloj .
Ekzemple japanoj ne kapablas skribi la nomojn el europaj lingvoj- lau informoj de estarano el UEA Hori jashuo .Ankau ne kapablas prononci la nomon de karlo marks chu per X-o au per ikso.
Komunismo, chu ekzistas en japanio ?
Pierre Levy replies:
latinan alfabeton (nur 26 signoj inter la miloj da signoj propraj al la japana!). Due ili prefere
uzas japanan silabaron el chirkau 50 signoj, nomitan "katakana", specialigitan en la
skribo de europaj vortoj kaj nomoj.
Kiel la europanoj, la japanoj bone scias tion, kion ili bone lernis. :) Ghenerale, ili ne pli malbone
uzas Esperanton, parole kaj skribe, ol europanoj.
rughulo says:
Lau mia scio ekzistas iaj fanatikuloj japanaj kiuj tendencas al komunismo. Sed IKEK membro estas nur unu.
lau mia scio ne ekzistas komunista partio en japanio sed certe ne ekzistas en la registaro. nek en parlamento .
iu atribuis al budhismo anarkiecan trajton- kial ne komunisman au naciistan?
Kurisu Kei estis plurfoje en mallibereo pro lia komunisteco, Ah diable, mi verkis la Japanajn rakontojn kiuj aperis en S-ulo kaj rakontas pri miaj kontaktoj kun komunistoj kaj eĉ vizitis tombejon de vera komunisto ne unu de tiuj postkurantoj de bildoj de Marx, Lenin kaj aliaj aŭ flirtigantoj kun flagetoj, sed aŭtentika komunisto kiu estas mortpafita pro lia konvinko.
En alia ero vi diras ke vi faros prelegon en Vilnio pri rilato SAT kaj komunismo. Mi esperas ke vi scias pli pri komunismo ol vi montras en ĉi tiu rondo alie mi forte malrekomendas ke vi faras la prelegon.
Pierre Levy replies:
decido de la nuna japana (dekstra) registaro, akceli per tiucela bugheto preparon
al milito, notinde en la kosmo.
rughulo says:
En i-sto mi verkis primarksisman kurson - krome mi kontribuas al kelkaj e-gazetoj .Tio chi estas mia homa rajto . Kvankam vi forte malrekomendas , tia via averto nur ridindigas onin.
Kristanismo ankau estas orienta religio - ekzistas komunistoj dikredantaj au kredantaj je misteroj.
Kion Ruĝulo faras: ataki aliajn membrojn de SAT propagandi pri ruĝo kaj liaj komunistaj ideoj kaj bleki ke li ne povas iri al Konflikt-komisionon. La konflikt-komisiono en ĉi tiu listo estas la partoprenantoj mem kaj kiam iu sentas sin atakita li mesaĝas tion al mi kaj mi kontrolas ĉu necesas forigi la eron , frazon aŭ tutan tekston.
Kiam mi skribas; Ruĝulo kiel stulte vi povas esti, mi ne diras ke vi estas stulta, mi demandas al vi ĉu vi estas stulta.
En Ipernity, kiam vi kapablas meti tekston sur via blogo (demando ne ofendo) vi povos aperigi iu ajn. Tuj vi povas sekvi kiom da homoj legas viajn tekstojn aŭ donos rimarkojn. Ĉu eble vi timas ke homoj tro negative reagos al viaj tekstoj???
Prenu viajn homajn rajtojn de libereco kaj plenskribu vian blogon.
Dogmemuloj el ĉiuj landoj enuiĝu aliajn! Jen la homa rajto ĝeni aliajn homojn.
rughulo says:
la temo de tiu chi pagho estas " chu SAT estas komunisteca organizo "? kaj mi prenis la rajton je respondo!
chiu homo rajtas esprimi sian opinion - sed ne ekzistas rajto gheni alian.
Tro negativan respondon mi tute ne timas.