Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda


La estonteco de Eŭropo: Vivu la eŭropa respubliko!


Roland
By Roland
June  3, 2013 - 2 comments - 254 visits

Dum konferenco kun la francaj asocio Eurocapitals (en franca lingvo) mi renkontis la ĵurnalistinon Ulrike Guérot, kiu prezentis kun la aŭtoro Robert Menasse manifestacion pri la estonteco de Eŭropo. Estas interesa, ke la manifesto foje mencias la nuligon de naciaj ŝtatoj.

Certe pasxo al sennacieca pensmaniero, sed mi jxuras, ke ili ne konas la aktivecojn de SAT (de kie diable?)

Eble diskutinda por la SATanaoj.

-----------------

La estonteco de Eŭropo: Vivu la eŭropa respubliko!

Auskultu al la revuloj! Ili estas la veraj realistoj. Ili savas eŭropon kaj la demokration. Neniu nacia ŝtato kapablas sole solvi la problemojn

De Ulrike Guérot und Robert Menasse

Robert Menasse estas verkisto. Li ricevis la 27-an de Marto 2013 la Heinrich-Mann-Premion de la Berliner Akademie der Künste.

Ulrike Guérot estas politologino. Ŝi gvidas la berlinan oficejon de la European Council on Foreign Relations

La eŭropaj estroj de ŝtatoj kaj registaroj intertraktas en brulanta domo, kiu sumo estas bezonata por la kompensi la damaĝon de la akvo se oni estingas la fajron. La riproĉo, ke ili perdis la kontakton al la enloĝantoj ne pravas. Ĉi tio kontakto neniam ekzistis. Estas la sistemo, kiu nek antaŭvidas, nek permesas la rajtigitan representejon de la eŭropa enloĝantaro. Kiu hodiaŭ en la decida instanco de la Eŭropa Unio postulas aŭ ricevas la gvidan rolon: Li aŭ ŝi ne estas elektita en dudekses de dudeksep membraj ŝatatoj.
Kiu "demokrate legitimita", do elektite, en eŭropo politikumas, atingis sian pozicion nur per naciaj elektoj kaj devas, por travivi politike, defendi la fikcion de "naciaj interesoj." Tial precize tiuj, kiuj deziras evoluigi la postnacian eŭropan projekton, estas en kontraŭdiro al la ideo de la projekto: venki la naciismon. Kiu hodiaŭ okaze de la pintaj konferencoj de la Eŭropa konsilantaro baras la komunajn interesojn por gajni la aprobon de sia nacia elektularon, malhelpas al la aliaj kaj pro la ekonomiaj interligoj de la interna eŭropa merkato kaj de la Eŭrozono finfine ankaŭ al la propra lando.
Kaj la balotantoj, kiuj aplaŭdas stultiĝas per noco. Neniu eŭropa nacia ŝtato kapablas sole solvi iu ajn problemon. Sed la institucia strukturo de la Eŭropa komunumo malhelpas komunajn solvoj. Kion ni nomiĝas krizo estas ĉi tiu kontraŭdiro kaj kion ni diskutas estas nur ties simptomoj.
Disŝirigas Eŭopon. Inter la politikaj reprezentantoj, laŭ ilia memkompreno prag­matuloj, kaj la civitanoj kaj diversaj revuloj minacas abismoj. Al la pragmatikuloj ni dankas la krizon. Ĉu ne estis pragmatikuloj, kiuj ĉiam decidis la "eblan" Ekzemple la transnacian valuton, kiu ne povas funkcii, sed perfidas sian propran ideon, ĉar la naciaj skrupuloj baris la instrumentaron, kiu estus necesa por administri la valuton.
Kontraste al tio la problemoj, kiuj ekestis el ĉi tiu kontraudiro, estis naciigitaj, ŝuldoj estas difinitaj kiel ŝuldoj de nacioj kaj ili estas devigitaj la naciaj penoj, kontraŭ kiuj la civitanoj prave manifestacias surstrate. Kiel la pragmatikuloj deziras solvi la krizon? Per politika premo de malsupre? Al la civitanoj ni dankas la legitimacion de la produktantoj de la krizo. Ili perfortas siajn reprezentantojn al politika imitiokamuflo, ili deturnas sind de Eŭropo kaj postulas, se ili ne kontentigas per antaŭjuĝoj, la renaciigon de la eblecoj partopreni en la politiko, la plifortigon de plebiszita demokratio. Tio povus esti proksime al la ideo de la eŭropa subsidareco, se ĝi ne estus kontraŭeŭrope instigita.
Kaj la revuloj. Ho ve, la revuloj! Ili estis kaj estas la veras realistoj, al ili ne dankas la plej belajn ideojn kaj la fundamenton de la moderna Eŭropo, la realpolitika realigo de la raciaj, siatempe utopie aspektantaj konsekvencoj el la spertoj kun la naciismoj kaj la eŭropaj realpolitikistoj, kiuj cindrigis la kontinenton. La unua prezidanto de la Eŭropa Komisiono, la germano Walter Hallstein diris: La nuligo de la nacio estas eŭropa ideo". - Frazo, kiun nek la hodiaŭa prezidanto de la Komisiono, nek la aktuala germana kanclierino aŭdacus diri. Tamen, la frazo diras la veron.
Hodiaŭ ni povus danki al la revuloj la solvon de la krizo. La revo, la solvo, la eŭropa respubliko. La ideo de eŭropa respubliko, en kiu regionoj sen perdi sian individuecon libere kuniĝus en la kadraj kondiĉoj de sen esti organizita en nacioj, kiuj estas kokuras inter si. - Ĉi tiu ideo estus la normo por prijuĝi ĉiujn eŭropopolitikajn decidojn en racia maniero. Ne ekzistas naciaj interesoj, ekzistas homaj interesoj, kaj ĉi tiuj estas en Alentejo ne malsama al Heslando.
Por la establo de la eŭropa respubliko ni bezonas la rekonstruon de la ideo, per kiu la eŭropa projekto komenciĝis. Nuntempe oni estas tenata en neproduktiva diskuto. Ne temas pri "pli da Eŭropo", sensenca termino, ĉar pli da Eŭropo ne povas ekzisti sen erodi la (restantan) suverenecon de la naciaj ŝtatoj.
La Eŭropo, en kiu ni vivas en sia politika ekonomio ne estas stabila kaj implodus, ĉar nacia demokratio kaj transnacia ekonomio disfalas. Ni vivas en spaco kun unueca valuto, sed ni ŝajnigas, ke la ekonomioj estus naciaj, kiuj necese konkuras. Sed la konkurenco ne finigas, sed kreas la mizeron.
Tial la Eŭrolando bezonas transnacian demokration, eŭropan respublikon kun egalajn politikaj, ekonomiaj kaj sociaj rajtoj por ĉiuj. La politika sistemo de Eŭropo ne kapablus longe ignori la demandon, se ĝi deziras resti demokrata kaj socia. Joachim Gauck, la germana prezidanto dufoje utiligis en sia parolado pri Eŭropo la terminon de eŭropa "res publika" anstataŭ la sintagmon de la "Unuĝitaj ŝtatoj de Eŭropo" La "Uniuiĝitaj Ŝtatoj" estas la malnova projekto. Europanoj konkeris en Ameriko perforte teritoriojn, unuiĝis per kruela civita milito kaj finfine fondis nacion, kiu estas en ĉiu momento preta, realigi per armiloj realigi siajn interesojn. Sed la EU estas la nova eŭropa projekto kaj en ĉiu aspekto la kontraŭo. Ĝi organizas sian teritorion per libervola aliĝo, unuiĝas per kontraktoj sur la fundamento de daŭripova paco, transiras la ideon la nacio kaj konstruas la unuan postnacian kontinenton de la historio. Unuiĝitaj Ŝtatoj tio estas "retro", EU estas avangardo.
Jen la ideo. Sed la nacia ŝtatoj ankoraŭ estas la problemo. Ili troviĝas inter la civitanoj kaj la eŭropa demokratio. La Eŭropa Konsilantaro kaj la per tio la naciaj ŝtatoj postulas la aŭtoritaton por la eŭropa intergriĝo, kiu ne povas ekzisti, se samtempo estas prezentata kontraŭ la naciaj balotantoj la mensogema dramo de la defendo da la nacia suverenco. La suverenco de la naciaj ŝtatoj estas la malsaniga iluzio de Eŭropo.
Enŝovante la terminon de eŭropa "res publika" en la diskuton, prezidanto Gauck palpserĉis la punkton, kiu povus gvidi la eŭropan komunumon en novan politikan staton, en kiu la eŭropa civitano, ne la nacia ŝtato estas la konstitutiva faktoro.
Se Eŭropo evoluiĝas per la unuiĝo de la bankoj kaj la fondusoj por repagi la ŝuldojn al obliga unuio, tiam oni ankaŭ devas organizi la decidojn pri la elspezoj alimaniere, por ke la principo ,no taxation without participation’ ankaŭ funkcios sur eŭropa nivelo. Eŭrolando kiel ĉelo de eŭropa respubliko bezonas parlamenton por la zono, en kiu validas la Eŭro-valuto kun la rajto proponi leĝojn kaj balotosistemo liberigita de naciaj listoj, buĝeto, kiuj estas ligita al la balotoperiodo kaj almenaŭ parte eŭropa impoŝto-suvereneco.
En la logiko de la eŭropa "res publika" oni devus transnacie disdoni la profitojn en la tuteŭropo plivaloriga ĉeno kaj strebi la ekonomia ekvilibro inter la centro kaj la periferio. En ĉi tiu logiko la eŭropa asekuro kontraŭ senlaboreco ebligas sperti la turniĝon al eŭropa sistemo de socia prizorgo. Ĉi tiu asekuro povas multe pli stimuli la senton de komuna identeco kaj antaŭenigi la publikan diskuton ol la redukto al "netaj transferaĵoj" inter donacantaj kaj ricevantaj ŝtatoj.
Ekonomio, valtuo kaj politiko estu komunaj kaj nur tuteŭropa per supranacia demokratio rajtigita politiko povas rekonkeri la superecon kontraŭ la ekonomio. Naciaj eksportobilancoj en estas strategio! Ili estas eŭropa financtrompado, se 80 % de la eksporata profito estas realigita sur la interna merkato.
La termino de la "res publika" estas la plej valora en la historio de politikaj ideo de eŭrope ekde Platono. Estas eŭropa unikaĵo, kiu povas basiĝi sur eŭropa "Ni-sento". Ĉar "res publika" ampleksas la konfeson al politika organizo de la socio, de kiu socia justeco kaj ĝenerala bonfarto deveneblas kiel normativaj celoj. Tion oni trovas en Usono, ne en la aŭtokrate-oligarĥia Rusio kaj ne en la antaŭdemokrata Ĉinio. Res publika estas la esenco de Eŭropo.
Neniu scias nun, kiel aspektas la avantgarda projekto, la postnacia eŭropa demokratio konkrete aspektos. Tion diskuti, kun la plena kreemo de la kontinento, estas la aktuala tasko. Alie la eŭropa pacprojekte nur vagus kiel fantomo de si mem en Eŭropo.
Vivu la eŭropa respubliko!
Comments
Riŝo
Riŝo
Dankon, Roland, pro la informo. Mi ne ankoraŭ legis librojn de ĉi tiu aŭtoro, sed aŭskultante radioelsendon mi ekskciis pri la ideoj de Robert Menasse en intervjuo de la svisa radio:

www.srf.ch/sendungen/kontext/europas-zukunft-ist-grenzenlos

Traduko de la radioelsenda prezento «La estonteco de Eŭropo estas senlima»:

«La aŭstra verkisto Robert Menasse tediĝas de la fruntsulkigoj, kiujn provokas la Eŭropa Unio ĉe multaj intelektuloj. Li skribis pamfleton pri la necesa pereo de la naciaj ŝtatoj. Li riproĉas al la politikistoj de la naciŝtatoj omaĝi al ĉio nacieca pro elektotaktikaj motivoj. La krizo en EU konsekvence ne estas financa, sed politika, tion li skribas en sia nova libro «Der Eŭropäische Landbote» (La eŭropa landmesaĝisto).»

Kelkfoje intelektuloj subtenis la ideojn de sennaciismo kaj eĉ SAT-on. Lanti laŭ mia memoro sukcesis ricevi la apogon de francaj intelektuloj (Rolland, Barbusse...) kaj ankaŭ poste diversnaciaj intelektuloj apogis la ideojn de sennaciismo kaj de SAT. En Vikipedio kaj la retpaĝo de SAT tiuj faktoj devus esti menciataj kaj troveblaj, ĉu ne?

eo.wikipedia.org/wiki/SAT

satesperanto.org/spip.php?page=sommaire
5 years ago.
Roland
Roland
Koran dankon por la interesa elsendo en Svislando. Ni Germanoj kutimas nglekti la Alpajn popolojn.

Kompreneble mi vidas la ligon al SAT kaj informis ilin. Sed mi timas, ke SAT denove ne sukcesas kapti la okazon, krei kontaktojn al intelektuloj.

La ideo de sen-naciismo kompreneble en la germana socio tute ne estas konata. Tamen pli kaj pli da intelektuloj mencias la neceson detrui la ŝtaton.

Sed ili bezonus germanlingvan informon pri SAT, kiu estu sur certa lingva nivelo sen tro da nostalgio.
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda