Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda


deklaracio universala pri la homaj rajtoj


rughulo
By A rughulo
April  2, 2012 - 38 comments - 1 181 visits

Ĉar dum diskuto pri la spirito de SAT ni trafis la temon de
homaj rajtoj , mi proponas pritrakti ĝin sisteme de la komenco ĝis la fino.

En la konstitucia ĉarto de E- civito ĝi estas eksplicite menciita kiel bazo kaj fundamento - sed ĝi mankas en la statuto de SAT
38 comments - The latest ones
Pierre Levy
Pierre Levy
Ĉi tie ne estas loko por diskuti pri E-civito.
5 years ago.
Roland
Roland
Neniu intencis diskuti pri civito, sed pri la statuto de SAT.

Mi pensas, ke estas bone, ke mankas. La t.n. homaj rajtoj estas instrumento de la malvarma milito. Oni kutimas forgesi tion. La okcedentaj ŝtatoj prezentis rajtojn de individuoj, kiuj estis kontraŭ la socialisma modelo.

Ekzemple mankas la rajto je laboro.

Pri taktikaj kialoj la socialismaj ŝtatoj decidis akcepti la homajn rajtojn. Eble ĉar ankaŭ la kapitalistaj ŝtatoj ne perfekte realigis ilin.

Oni ne davas postkuri ĉion oston, se oni estas SAT.

Aliflanke mankas ekzemple ekologiaj aspektoj.

Se la Civito transprenas la okcidentan ideologion, oni bezonas fortan alternativon kun moderna statuto. Bedaŭrinde SAT ne kapablas fari tion.
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
"Art.23 (1) Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj
kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco.
(2) ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala laboro.
(3) Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por li
mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu,
laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
(4) Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de siaj interesoj."

SAT, "kiu celas: a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj
celoj de la Laboristaro tutmonda; ...", ne bezonas ŝarĝi sian statuton per teksto,
kiu jam estas la fundamento de internacia juro kaj kies preskriboj principe jam
estas devigaj por ĉiuj ŝtatoj de la tuta mondo. SAT, sen ŝanĝo de sia statuto,
povas leĝe agadi kaj proponi kunagadon al ĉiuj esperantaj aŭ laboristaj
organizoj por apliko de tiuj bonaj preskriboj. Ĉi tiujn evitas la kapitalistoj dirante
"ni ja volus apliki tiujn bonajn principojn, sed ni ne povas nun pro la
konjunkturo." Ili neniam povos ĉar la kresko de la kapitalo neniam ebligos tion.
Tial lastanalize necesas renversi la kapitalismon. Tiu konkludo ne estas nur
mia, sed ĝi ne estas skribita en la Universala Deklaracio de UN pri Homaj
Rajtoj, nek en la statuto de SAT. Ĝi ne povas esti deviga sed estas diskutebla,
nuancigebla kaj eĉ karikaturebla.
5 years ago. Edited 4 years ago.
Ed Robertson
Ed Robertson
La Civito ne restu imuna al pridiskutado, nek la statuto de SAT. Mi kredas, ke ambaŭkaze la kutima aliro al la temo koncentriĝas pri tro-leĝisma pensmaniero, kaj nesufiĉe permesas la interŝanĝon de opinioj kaj ideoj. La Civito ĉefe volas ornami sin per la pompaj burokratio kaj titoloj de (mem)grava organizo, SAT agas tro kvazaŭ ĉio estus unu fojon por ĉiam decidita antaŭ jardekoj, kaj ĉio estas registrita per belaj vortoj, neŝanĝeblaj sen senfina harfendado pri nuancetoj. Kaj Roland volas redebati la malvarman militon, esperante pri alia rezulto ol tiu, kiu fakte okazis.

Tamen, ni ekzistas en la reala mondo, kie estas realaj luktoj, pri realaj temoj. Ĉu la "Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj" adekvatas kiel listigo de principoj? Jes kaj ne.

Ĉu ĝi traktas certajn aferojn laŭ siatempa maniero, kaj celante kelkajn mankojn en kelkaj landoj, kaj preteratente kelkajn aferojn aliloke? Certe. Ĉu multo tamen validas? Absolute. Ĉu ĝi estu komencpunkto por debato? Kial ne?

Ni prenu ekzemple artikolon 18. "Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio ; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado."

Ĉu tio signifu, ke ni permesu manifestacion de faŝistoj en mia urbo, kiuj sloganumos kaj esprimos malamon kontraŭ aliaj homoj pro ilia haŭtkoloro aŭ religio? Ne. Tiukaze, eĉ se la polico kaj instancoj permesos la manifestacion, tiam bonkoraj homoj miaopinie agu kune kun aliaj, por malhelpi la okazigon de tia celebro de malamo.

Ĉu tio signifu, ke ni permesu la funkciadon de religioj kiuj akuzas infanojn pri diabla posediteco, aŭ postulas ke lernejoj instruu teoriojn kontraŭ evoluo? Kio pri la rajtoj de ateistoj, ne menciataj en tiu artikolo?

Aŭ artikolo 16: "(1) Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon. (2) Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj. (3) La familio estas la natura kaj fundamento grupunuo de la socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la ŝtato."

Ŝajnas al mi, ke la "familio" respondecas pri unu el la ĉefaj krimoj kontraŭ homa libereco en la kampo "geedziĝo", nome aranĝitaj "geedziĝoj", en kiuj la geedziĝontoj ne havas veran elekton pri partnero.

Kaj kio pri homoj kiuj geedziĝas ne por "fondi familion", sed "nur" por esti kune? Ĉu ili ne rajtu geedziĝi? Kio pri samseksemuloj? Aŭ pri tiuj kiuj volas esti en rilato kun pli ol du partoprenantoj? Kio pri la persekutado aŭ eĉ mortpunado en kelkaj landoj kontraŭ homoj kiuj havas seksan rilaton ekster geedzeco?

Artikolo 13? "(1) Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn ŝtato. (2) Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon."

Do, jes, kredeble specife verkita por bonvenigi (limigitan) kvanton da (espereble etburĝaj) politikaj kaj kulturaj disidentoj fuĝi al la okcidento en antaŭa epoko. Tamen, kio nun pri homoj kiuj devas migri pro ekspluatado kaj malriĉigo de sia propra lando far imperiismaj potencoj kaj korporacioj?

Kaj kiu rajtas decidi kaj pridebati la "limojn de ŝtato"? La hispana konstitucio diras ke la teritorio de la ŝtato estas nedividebla kaj malpermesas la libervolan eksiĝon de ekz. Eŭskio aŭ Katalunio, dum kontraste en la "Unuiĝinta Reĝlando" estas (nun) libere agnoskate ke la konsistigaj landoj de tiu imperiisma akcidento de historio rajtu eksiĝi kiam ajn.

Ĉu tiu "Universala" Deklaracio estu debatebla kiel komencopunkto? Certe. Akceptinda kiel tuton sen plia diskuto, kvazaŭ memevidentaĵo? Mi kredas ke ne.
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La Civito estas sendube diskutebla laŭplaĉe, sed prefere ne en ĉi tiu grupo, kiu
rilatas al SAT. La statuto de SAT principe starigas praktike senliman diskutejon.
Ĝi mem siaprincipe estas diskutebla kaj ni diskutas ĝin. Oni povas aldoni
konforme al ĝi ĉion ajn sen bezono de ĝia ŝanĝo. La plej grava eraro estus limigi
la debaton de SAT nur al debato pri SAT.
Pri interalie la Universala Deklaracio de UN pri Homaj Rajtoj, la debato
memkompreneble devas esti kaj efektive estas malfermita. Necesas tamen
distingi inter la jura kaj filozofia aspektoj de tiu debato. La jura debato pri tia
bazo de internacia juro ne estas facilanime kaj senrezerve traktebla. Precipe
atentindaj estas la artikoloj 29 kaj 30 kaj la motivoj prezentitaj en la antaŭparolo.
"29:(1) Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera kaj
plena disvolviĝo de lia personeco.
(2) En la uzado de siaj rajtoj, ĉiu estu subigita sole al tiuj liimigoj, kiuj estas jure
difinitaj ekskluzive kun la celo certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la
rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por konformiĝi al justaj postuloj de moralo,
publika ordo kaj ĝenerala bonfarto en demokrata socio.
(3) Tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la
celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
30: Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn ŝtato, grupo
aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon aŭ plenumi ian ajn agon, kiu
celus detrui kiun ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj."

Neniu ŝtato, grupo aŭ unuopa persono rajtas ŝanĝi la tekston de la Deklaracio,
sed ĉiu rajtas komenti ĝin por plibonigi ĝian aplikon favore al demokrata socio.

Filozofie, ĉio en la Deklaracio estas diskutebla kaj eĉ kontestinda, ĉi tie sen ia
risko krom rebato aŭ respondo.

Publika esprimo de malamo al aliaj homoj pro ilia haŭtkoloro, religio ktp.
klare kaj rekte malrespektas la art. 2 de la Deklaracio. La devo de ĉiu ŝtato
estas malpermesi ĝin. Aliokaze koncerna ŝtato prenas la riskon provoki
plenrajtajn reagojn, pri kies konsekvencoj ĝi mem plene respondecas.

Necesus forte tordi la sencon de vortoj por trovi en la Deklaracio aprobon
pri la krimo, akuzi infanojn pro "posediteco". Tian torditan interpreton
klarvorte kondamnas la artikoloj 29 kaj 30.

La rajtoj de ateistoj estas klarvorte esprimitaj en la art. 18, aŭ ĉu ateismo
ne estas objekto de penso kaj konscienco?

"Aranĝitaj geedziĝoj" malrespektas la artikolon 16 (2). La artikoloj 29 kaj
30 evidente malpermesas uzi la artikolon 16 (3) kontraŭ la artikolon
16 (2), kiu estas mem grava protekto de la enhavo de la artikolo 16 (3).

Pri seksaj aferoj inter plene konsentantaj plenkreskuloj, mi ne trovis
klare esprimitan juran principon: ili dependas de demokrate starigitaj
leĝoj. Tamen certe aplikiĝas almenaŭ la artikolo 29 (2) (vidu pli supre),
la artikolo 3 (Ĉiu havas la rajton je vivo, libereco kaj persona sekureco.)
kaj la artikolo 5 (Neniu suferu torturon aŭ kruelan , nehoman aŭ
sendignigan traktadon aŭ punon).

Nenio permesas pensi, ke la art. 13 estas specife verkita ekskluzive por
bonvenigi (limigitan) kvanton da (espereble etburĝaj) politikaj kaj kulturaj
disidentoj fuĝi al la okcidento en antaŭa epoko. Ĝia apliko al "homoj kiuj
devas migri pro ekspluatado kaj malriĉigo de sia propra lando far
imperiismaj potencoj kaj korporacioj" estas logika kaj morala kondiĉo,
politike trudenda, de permeso de senlima cirkulado de kapitaloj.

Pri la limoj de ŝtato la Deklaracio de UN laŭ mia kompreno estas muta.

Certe estus eraro pensi, ke la Deklaracio de UN per si mem solvas ĉiujn
problemojn kaj do fermas ĉian politikan debaton aŭ agadon. Ankaŭ per
la statuto de SAT ne estas ebla tia ekstermezura (kaj eĉ kontraŭstatuta)
pretendo.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Mi miras , ke ni debatas pri " la deklaracio de homaj rajtoj " en lingvo, kiu estas ne agnoskita, kaj ankaŭ ne valida.

En juro gravas ĉia nuanco , tial ekzistas ekz. diferencoj de interpretoj el la originale verkitaj versioj. ( krome ekzistas multaj aldonoj kaj precizigoj)
Kiel ni vidis : eĉ la interpretado de unuopaj artikoloj estas tre malfacila.

En SAT statuto ĝi mankas , ĉar la organizo SAT fondiĝis jam en jaro 1921-a. Tiam ankoraŭ ne ekzistis la deklaracio.
Tutcerte neniu deklaracio povas solvi ĉiajn problemojn de la mondo , ĝi similas al ilo por almenaŭ plibonigi ĝin. Kiel nia E- lingvo ĝi neniel estas perfekta.

Sed internacie estu agnoskata la sinsekvo de numeroj.


post artikolo 1 ne sekvos la artikolo 13-a, aŭ 30-a .

Pri la E- civito aŭ aliaj naciaj civitoj nepre necesas diskuti .

Ili estas la fundamento de homaj rajtoj .

Krome mi atentigas: ke ĉia homa grupo estas nomebla pompa, fikcia aŭ fantazia kaj tute ne reala. Hodiaŭ mi spektis per TV la reĝinon el britio en tia fabela robo kun diamanta krono sur kapo- sed tia vidaĵo estas bedaŭrinde reala- eĉ ŝi povus aserti la plenan respekton de homaj rajtoj.
Por reveni al la ĉefa temo : . En SAT same validas la nacia ( franca) juro kaj fundamentas principoj. ( legebla ekz. en Libera folio )
5 years ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Libera Folio ne estas valida informfonto pri SAT.
20 months ago.
rughulo
rughulo
Jen la diskutinda artikolo unua:
Ĉiu homo estas denaske libera k. egala laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon kaj devas konduti unu al alia en spirito de frateco .
Tutcerte novnaskito ne ĝuas plenan egalan rajton , novnaskita homo ankaŭ ne estas libera, ĉiu homo nepre dependas de alia. .

Gramatika problemo estas la uzo de pronomo " Ili" por unu homo . Homo nepre estas civitano, kaj tial malegala .
"Racio kaj konscienco " estas subjektivaj kaj ne mezureblaj.

La "spirito de frateco" estas tute ne racia, ĉar evidente ankaŭ ekzistas fratinoj .

La E- tekston mi trovis per " Guglo"
5 years ago.
rughulo
rughulo
Vi.bv. doni vian komenton!
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi donos komenton, same kiel ĉiu deziranta komenti, laŭ propra
ritmo.
En la "spirito de frateco" evidente ne estas konsidero pri sekso,
sed la spirito de frateco egale koncernas ĉiujn homojn kiel gefratojn.
En la spirito de la Deklaracio same kiel en la statuto de SAT,
malpermesita estas ĉikana interpreto celanta kontesti respektive
homajn rajtojn aŭ bonan funkciadon de la Asocio.
La gramatika problemo, kiun vi trovas en "Ili" por unu homo, probable
estas ligita al la angla lingvo de la tradukinto. Mi ne korektis ĝin ĉar
ĝi ne devus ĝeni la komprenon.
Vi prave rimarkigas, ke la Esperanta versio de la Deklaracio jure estas
nevalida. Ĉi tie ni ne debatas en jura proceso, kaj la jurajn nuancojn,
kiuj grasigas juristojn, ni povas simple ignori aŭ kune akcepti en
spirito de bonvolemo kaj interhoma frateco. La Esperanta teksto, kiun
vi trovis per Guglo ne nepre estas ekzakte laŭvorte la sama, kiel tiu,
kiun mi havas. Tio ne gravas: okaze de konkreta afero, necesus uzi
la servon de agnoskitaj fakuloj.
Metante la principon, ke homoj denaske posedas racion kaj konsciencon,
la Deklaracio ne proponas pri ili mezuron. La Deklaracio ne atribuas
al novnaskito kapablecojn de plenkreskulo, sed indikas kiel ŝtato
devas trakti lin.
Ĝis plu.
5 years ago.
rughulo
rughulo
PIV ilustras.: frat/ virseksa ido
Tial estas maljusta la artikolo unua en la deklaracio . La sama problemo aperos ankaŭ en sekvaj artikoloj.
Mia interpreto tute ne estas ĉikana, ĉar la egaleco de seksoj troveblas en preskaŭ ĉiuj konstitucioj de modernaj ŝtatoj .
La " homo " nek estas vira nek ina - tial estus tute konsekvenca postuli la "gefratecan " spiriton.
Sed konvencie ankaŭ ekz. Z verkis poemon nur por la "fratoj" .
Tutcerte ĉiu homo rajtas kontesti la homajn rajton , ĉar la kontesto mem ja apartenas al la homa rajto . Ĝi estas nomata " libereco de konscienco " / tio ĉi artikolo havas alian numeron .

La unua artikolo neniel difinas kiel "Ŝtato " devas trakti siajn civitanojn ,
Sed mezuras la homon fakuloj, kiuj obeas la leĝojn de sia ŝtato.
La deklaracio pri homaj rajtoj ne estas kriminala kodo. Neniu homo devas respekti ĝin . Ĝi nur estas formala kvankam "solena deklaro".

Mi dankas vian kontribuon.
5 years ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Oni ne povas samtempe proklami principan egalecon de seksoj
kaj postuli principan juran diferencigon inter "frateca spirito", "fratineca
spirito" kaj "gefrateca spirito".
Homo kutime estas viro aŭ virino sed nur nenormale povas esti ambaŭ
samtempe. Tamen ankaŭ nenormala homo ankoraŭ estas homo kaj
rajtas egalecan traktadon. Egalrajteco ankaŭ ne estas prokrusta lito.
Homo kiu kontestas homajn rajtojn per tio kontestas ankaŭ siajn
proprajn rajtojn inkluzive sian rajton kontesti. Sed la Deklaracio estas
turnita ne al privatuloj sed al ŝtatoj kaj protekte al privatuloj. La
libereco de konscienco (filozofia libereco) ne estas submetebla al
leĝo nek bezonas leĝan protekton. Juran protekton bezonas nur ĝia
esprimo.
Ne nur la unua artikolo, sed la tuta Deklaracio havas kiel unikan
objekton difini kiel ŝtatoj devas trakti siajn civitanojn. Ĝi estas super
ĉiuj leĝoj, al kiuj obeas fakuloj. La Deklaracio ne estas kriminala
kodo sed estas super ĉiuj juraj kodoj. Ŝtato, kiu aplikas leĝon, kiu
malrespektas la spiriton de la Deklaracio, konkrete estas en rompo
kun la internacia juro kaj riskas sankciojn. La preskaŭ universala
"realpolitiko" estas krima kaj tial meritas universalan denuncon.
Ne kredu, ke tio estas vana: nenion timas pli la tiranoj, ol kondamnon
de publika opinio.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Artikolo 2

Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato. Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.

Jen , reaperis jam la sekso - sed mankas eksplicite la mencio de handikapitoj , ĉar ili konsistigas la plimulton de homaro.

ne ekzistas loko por sennaciuloj - ĉar nur
estas esprimita la fundamenta " suverenco" de landoj."Sendependa" ŝtato certe ne ekzistas .

Persono ne estas homo . ( ankau tio ne estas ĉikano, sed kontesto d la teksto )
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
"Sendependa" kompreneble devas esti komprenata en la politika
senco, nome en la senco de la internacia juro.

La sorto de sennaciuloj estas aparte malfeliĉa en la nuna mondo
bazita sur naciismo. Jes estas loko por la protekto de sennaciuloj
en la Deklaracio.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Vi bv. nomi tiun juron internacian, kiu difinas la suverenecon de ŝtato.
Ankaŭ bv. klarigi kial estas protektata sennaciulo ? . Ĉu ankoraŭ ekzistas la pasporto de Nansen? Ĝi ankaŭ ne estis pasporto de sennaciulo, sed tiam nur agnoskebla de naciŝtato.

Lando kaj teritorio ne estas juraj fakterminoj .
Ekz. en antarkto ne laboras sennaciuloj
5 years ago. Edited 5 years ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Internacia juro ne difinas suverenecon de ŝtato, sed suvereneco
de ŝtatoj jam de ĉiam difinas internacian juron. Suverenecon de
ŝtato difinas la ŝtato mem kaj konsento de aliaj ŝtatoj.
Mi ne scias, ĉu ankoraŭ ekzistas la pasporto de Nansen. Esplori
tion vi povas fari same bone kiel iu ajn.
Mi ne komprenas kiel ekzemplo pri Antarkto rilatas al la temo.
La juro estus tute nekomprenebla, se ĝi pretendus uzi nur
jurajn fakterminojn.
5 years ago.
rughulo
rughulo
3. La rajto vivi
Ni ĉiuj havas la rajton je vivo kaj la rajton vivi libere kaj sekure.

En kelkaj versioj estas menciita la malpermeso de mortpuno .
En svislando estis abolita la lasta mortpuna artikolo nur antau kelkaj jardekoj.
Lastsemajne oni prifestis en katedralo de Zuriko la lastan ekzekuton de sorĉistino en eŭropo.

La rajto je libero kaj sekuro estas nefacile difineblaj.
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ĉiu rajto estas pli facile kontestebla de potenculoj ol trudebla al
ili. Tial la defendo de homaj rajtoj kaj eĉ jam nur la koncepto
pri homaj rajtoj estas ege klasbatalaj.
Kiam la Franca Revolucio de 1789 proklamis la Deklaracion
pri la rajtoj de homo en lia kvalito de civitano, la tiama papo plej
urĝe tuj kondamnis ĝin.
5 years ago. Edited 5 years ago.
rughulo
rughulo
ĉu en francio oni ne malliberigas krimulojn . Ĉu polico ne rajtas mortpafi amokulon?
Kiel estas difinebla la rajto je vivo- ĉu ĝi ankau aplikeblas al fetoj? ĉu ankaŭ bestoj ĝuas la rajton de digna vivo?

La franca revolucio okazis certe ne en jaro 1 9 8 9
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
"La franca revolucio okazis certe ne en jaro 1 9 8 9".
Tre prave, ĝi okazis en 1789 kaj Napoleono pretendis
fini ĝin, sed ĝi ne estas finita.
Mi korektis mian tajperaron.
5 years ago.
rughulo
rughulo
Ni traktu la artikolon 4-an
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Kara Kamarado Ruĝulo,

Vian proponon bedaŭrinde antaŭ 8 semajnoj ne estis signalita sur mia
retlegilo, kaj mi ĵus legis ĝin. Jes, tiun artikolon 4-an ni traktu, ne forgesante,
ke ĝi estas nedisigebla disde la aliaj.

"{Artikolo 4:} Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco; sklaveco kaj
sklavkomerco estu malpermesitaj en ĉiuj siaj formoj."

Unua rimarko: la Deklaracio ne difinas sklavecon, nek servutecon. Tio
malfermas eblecon de interpretoj kaj do ankaŭ kontestoj. Necesas
trakti la aferon en la spirito de la Deklaracio, t.e. laŭ maniero, kiu ne
kontraŭu ĝiajn homliberigajn intencojn.
3 years ago.
rughulo
rughulo
La sklava kaj servuta socioj estas difinebla de historiistoj. PIV difinas la servuton sub siglo " f"
Mi povus citi aktualajn ekzemplojn de E- istoj en svislando:
Kuracisto kiu laboregas plenan semajnon , nur dimanche ferias.

la laborkondiĉoj en KCE kun nigra kaj volontula laboro.
Krom mi devas mencii malaltan salajron de E- isto en IZ Lome , Togolando
3 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Multaj t.n. kulturaj asocioj, kiuj havas salajrulojn, ne aŭ nur parte respektas laborleĝojn.
Se oni tion rimarkigas al ili, ili preskaŭ ĉiuj povas respondi, ke ili ne estas sufiĉe riĉaj por
funkcii alimaniere. Tio estas ekzakte la respondo, kiun ĝenerale la kapitalistaro donas,
por klarigi kial iuj homaj rajtoj "ankoraŭ" ne estas respekteblaj.
Oni povas ankaŭ demandi, kial tiom da asocioj estas tro malriĉaj por respekti la
laborleĝojn.
MOK (Monda Organizo de Komerco) funkcias ekster la kadro de UN kaj do plene
ignoras la Deklaracion pri Homaj Rajtoj de UN, precipe kiam temas pri laboristaj
rajtoj .
Tio estas tre grava debato kun multaj aspektoj.
Ruĝulo, estu singarda, ĉar la temo estas brule tikla, sed ne timu esprimiĝi.
Tiu debato havas ĉi tie plenrajtan lokon.
3 years ago.
rughulo
rughulo
Laŭ mia scio UNO ne estas ŝtato - kaj ne devas respekti ies laborleĝon .
Kiel internacia organizaĵo ĝi havas propran buĝedon, per kiu ĝi pagas la dungitojn.
Certe mi sole ne kapablas fondi pli justan mondon, Sed evidente estas brule tikla la abismo inter malriĉo kaj riĉo ,
La eŭropo Unio ĵus ordonis al limgardistoj kun nomo "Frontex" savi la rifuĝintojn el mortodanĝero - tamen pereis en la lastaj jaroj 30000 homoj ĉe la limoj de eŭropo .
3 years ago.
Riŝo
Riŝo
Tamen ekzistas IOL, organizaĵo de UNO, kiu okupiĝas pri homaj rajtoj de laboristoj tutmonde:
eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Organiza%C4%B5o_de_Laboro
Tio estas nur jura kadro, traktato tripartia inter sindikatoj, mastroj kaj ŝtatoj, kaj ĝi kompreneble ne anstataŭas la surlokan agadon de la memdefendaj organizoj de salajruloj.
3 years ago. Edited 3 years ago.
rughulo
rughulo
Estas apenaŭ konata la ekzisto kaj laboro de ILO.
3 years ago.
Riŝo
Riŝo
Vi pravas, ili ĉefe publikigas en la angla, franca kaj hispana. Pliajn informojn kun ligiloj ankau en la germana:
de.wikipedia.org/wiki/Internationale_Arbeitsorganisation
3 years ago.
rughulo
rughulo
Antaŭ ne longe la organizo ILO denuncis sklavecan laboron en svislando .

Bv. ne aldoni krokodillingvajn ligilojn. En la revuo " Esperanto " ne plu legeblas informoj pri la agado de ILO - tiaj informoj nur restis efemeraĵo
3 years ago.
rughulo
rughulo
Nuntempe gravas la fama artikolo pri la libereco de homo , ekloĝi kie ajn.

Tiu ĉi rajto nur ekzistas teorie, ĉar en realo ĉiu unuopa ŝtato rajtas rifuzi tian peton .

Eĉ azilrajto estas kontestata.
19 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Tiu rajto ekzistas jure, teorie kaj praktike. La ŝtatoj, kiuj rompas ĝin,
rompas la internacian juron kaj tial rompas la fundamenton de sia
propra ekzistorajto. Trudi ĝin al sia ŝtato estas tasko de la popoloj
mem. Malbonintenculoj grumblas, ke rajton devas akompani devon.
Tio signifas, ke ili ne legis aŭ mislegis la Deklaracion, ĉar ĉiu civitano
havas, krom rajtoj kaj aliaj devoj, la devon defendi la Homajn Rajtojn
kontraŭ ribela ŝtato, kiu neglektas ilin. Krimuloj estis pendigitaj en
Nuremberg pro tia ekstermezure facilanima neglekto.
19 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La Universala Deklaracio de UN pri homaj rajtoj _ne kreis_ la homajn
rajtojn: tiuj ĉi jam ekzistis pli frue, ekzistas principe kaj ekstertempe. La
Deklaracio nur konstatis ilin kaj neniel estas ekskluziva. Ĝi ne
malpermesas rajtojn, pri kiuj ĝi silentas, sed ĝi subkomprenigas ilin.
Ekzemple, la franca Deklaracio pri Homaj Rajtoj de 1989, ĉiam
valida, proklamas la popolan rajton pri rezistado al subpremado. La
UD de UN ne reprenis ĝin sed subkomprenigas ĝin en sia artikolo 29 (1),
kiu tekstas: "Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla
la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco."
19 months ago.
rughulo
rughulo
Eĉ por turismi homo bezonas vizon de ŝtatoj - miloj da homoj nun mortas pro rifuzo de azilrajto - neniu defendas ŝajne la homrajton .

Neniu akuzas ŝtaton pro tia krimo!
19 months ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Kial do ne vi, supozita komunisto?
19 months ago.
rughulo
rughulo
Por tia krimo - ne ekzistas tribunalo . En Den Hago, nederlando oni nur akuzas prezidentojn el Afriko.

Privatulo aŭ normala homo ne komprenas tiajn krimojn - kaj normala homo ankaŭ ne rajtas akuzi ŝtaton .
19 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ĉiu rajtas akuzi ŝtaton antaŭ la tribunalo de la publika opinio kaj
de la universala konscienco.
19 months ago.
rughulo
rughulo
La tribunalo de publika opinio k universala konscienco estas tute senpova.

Eĉ tute ne ekzistas ĝenerala publika opino, nek universala konscienco.
6 weeks ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Kial do diktatoroj tiom timas publikan opinion kaj univrsalan konsciencon, kiuj ne ekzistas?
5 weeks ago. Edited 5 weeks ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda