Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda


Pretendita "klasbatala propagando" de francaj sindikatoj


Pierre Levy
August  7, 2011 - 6 comments - 513 visits

Malnovaj aŭ novaj, la francaj sindikatoj neniuokaze havas la sensencan celon "propagandi klasbatalon". Ilian celon, sur kiu nepre baziĝas iliaj statutoj, difinas la franca leĝo:

"Art.L411.1.Les syndicats professionnels ont exclusivement pour objet l'étude et la défense des droits ainsi que des intérêts matériels et moraŭ, tant collectifs qu'individuels, des personnes visées par leurs statuts."

Traduko:

"Art.L411.1(de la Laborleĝaro). La profesiaj sindikatoj ekskluzive celas studi kaj defendi la rajtojn kiel la materiajn kaj moralajn, same individuajn kaj kolektivajn interesojn de la personoj koncernataj de iliaj statutoj."

La franca leĝo pri sindikatoj konformas al la Antaŭparolo de la Franca konstitucio, kiu tekstas:

"Ĉiu homo (*) povas defendi siajn rajtojn kaj interesojn per sindikata agado kaj aliĝi al sindikato, kiun li mem elektis."

(*)Ne nur franco, sed ĉiu homo, t.e. viro, virino aŭ infano, sen konsidero pri nacieco, civitaneco ktp.

La Antaŭparolo de la Franca konstitucio mem konformas al la pli nova Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj de UN, kiu estas la bazo de la internacia publika juro (ŝtatoj, kiuj rifuzas ĝian aplikon, estas en situacio de rompo kun la internacia publika juro):

Art.23(4). "Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de siaj interesoj."

La diferencon inter malsamaj sindikatoj faras la konscio kaj kompreno de iliaj membroj pri siaj rajtoj kaj interesoj, kaj la lojaleco de la reprezentantoj, delegitoj kaj gvidantoj, kiujn tiuj membroj devas demokrate elekti.

La sukceso de ilia agado dependas de la rilato de fortoj, en kiu partoprenas la sindikatoj. La sindikatoj de salajruloj estas grava faktoro de demokratio ĉie en la mondo.

Ekde la unuaj paŝoj de la francaj sindikatoj, kiujn forte inspiris liberecana kaj pacista movadoj, la organizita mastraro faris sian tutan eblon por sufoki, detrui kaj korupti ilin. Tio estas klasbatalo. Malgraŭ la fakto, ke per la Konstitucio de 1946, ili fariĝis konstitucie agnoskitaj institucioj, la franca mastraro neniam ĉesis trakti ilin kiel submetendajn instrumentojn aŭ detruotajn malamikojn. La jaro 1983
estis rekorda jaro de juraj kontraŭsindikataj atakoj. La mastroj ĝenerale
perdis siajn procesojn, sed ne gravas al ili. La celo estis paralizi kaj sufoki la atakitajn sindikatojn per elĉerpo de iliaj homaj kaj monaj rimedoj.

Kompreneble SAT celas, interalie, per Esperanto faciligi la rilatojn inter sindikatanoj el la tuta mondo, sed ĝi nepre ne havas la sensencan celon "propagandi klasbatalon". Vole nevole, klasbatalo ne bezonas "propagandon" por esti praktikata, interalie, de tiuj, kiuj neas aŭ pretendas rifuzi ĝin.

The topic of this discussion has been edited by Pierre Levy 6 years ago.

6 comments - The latest ones
Tjeri
Tjeri
Mia sperto pri francaj sindikatoj instruis al mi, ke ili ofte pasigas pli da tempo por malhelpi unu la aliajn ol por klasbatali.
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Eble vi ne sufiĉe atentis pri la rolo de klasbatalo en tiu malhelpo.
Laŭ mia sperto, mastroj volonte subtenas diversmaniere koruptitajn sindikatojn por laŭeble malhelpi sindikatojn, kiuj lojale faras sian sindikatan laboron, defendi la interesojn de laboristoj.
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
jes, vi pravas, ili ĉiuj denuncas la koruptitajn aliajn.
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Kiam oni estas en la konkreta situacio, estas facile rekoni,
kiu faras kion. La mastra kontraŭsindikata strategio
estas realaĵo.
6 years ago.
Tjeri
Tjeri
En la konkreta situacio, kie mi estas, tiu de granda franca firmao, mi aŭdas malsimilajn frazadojn, kiuj ĉefe celas montri ke la aliaj malbone agas, kaj akiri mian voĉdonon por la t.n. Entrepreneja Komitato per kiu ili akiros potencon por fanfaroni, kaj sociajn avantaĝojn por distribui.
Tiel farante, en Francio ni havas nun la plej grandan nombron da sindikatoj kaj la plej malgrandan nombron da sindikatanoj en Eŭropo (nu, mi ne kontrolis tiun aserton, sed mi ne devas trafi malproksime de la vero)
Ho! Jes, mi forgesis, ili foje subskribigas petskribojn.
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Bedaŭrinda situacio, en kiu la salajruloj mem havas sian parton de respondeco.
En tiu granda firmao, la mastroj povas froti al si la manojn pro kontento.
Jes, tia situacio ekzistas kaj erare dirigas, ke "klasbatalo estas finita".
La salajruloj ne povas atendi ion de sindikatoj, kiujn ili neniel subtenas, en kiuj
ili ne volas partopreni. Sindikatoj ne estas asekurkompanioj. Sindikata efikeco
ne kongruas kun menso de konsumantoj.
La politika kunteksto ankaŭ gravas. La salajruloj kiel civitanoj havas ankaŭ tie
respondecon.
Sed se ĉio glatas (bonaj salajroj, bonaj laborkondiĉoj, bonaj rilatoj kun la
estraro, stabilaj laborpostenoj...) , eble la utileco de solidara sindefendo
malpli sentiĝas.
Ankaŭ bone mastrumataj bredejoj estas agrablaj al bredataj bestoj, ĝis
ĉi ties posedantoj sendas ilin al buĉejo.
6 years ago. Edited 6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda