Group: Ridu foje denove! Riez à nouveau ! Laugh off again! Lach mal wieder! ¡ Rie de vez en cuando! Ria mais uma vez! Nevess mégegyszer! Смей се отново! Смеј се наново! Lach mol wedder! Riu de tant en tant! Nasmij se ponovo!!!!


Ŝercoj


Ferenc Harnyos
March 10, 2009 - 7 comments - 1 186 visits

Jen la unua:

ĈIELIRO

Pastro riproĉas religiulon, ĉar li
ne frekventas regule la preĝejon.
-- Vere, mi lastatempe neglektas
la mesojn. Ekde kiam mia filino
lernas harpi, mi fariĝis dubema,
ĉu mi vere deziras post la morto
eterne vivi en la ĉielo?


Dua:

-- Joĉjo, en malhelo vi neniam estis tiel pasia, kiel nun! Kio okazis?
-- Nur tio, ke mi ne estas Joĉjo, sed Johaĉjo.

Tria:

REKLAMACIO
-- Sinjoro doktoro, mian deŝiritan orelon
mi perdis dum la akcidento.
-- Ĝi ne estas perdita. Mi sukcese alkudris
ĝin. Vi dormis dum la operacio.
-- Jes, sed tiu orelo ne estas la mia.
-- Kial vi opinias tion?
-- Apud mia orelo estis ŝovita krajono, per
kiu mi ofte skribis.

The topic of this discussion has been edited by Ferenc Harnyos 6 years ago.

7 comments - The latest ones
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Tion mi povas kompreni, la troa harpoludado povas frenezigi homon!. Prefere kartludi en la infero! Kun infera biero! Kaj dolĉa ina diableto flanke:)!
8 years ago.
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Mia filino tamen talentas pri harpludado.
8 years ago.
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Ankaŭ tion mi povas bone kompreni:)!
8 years ago.
Mirka Kubicka
Mirka Kubicka
Tamen memoru, Cezar, ke la infera biero estas varma!
8 years ago.
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Ĉu vi pensas vere? :) Mi pensas, ke en ĉiu bona infero ankaŭ estas fridujo, ankaŭ diabloj volas iom malstreĉiĝi de tempo al tempo, ĉu? Kial la diablo vivu pli maloportune ol Dio, ambaŭ estas ja el unu ŝtofo faritaj, ĉu ne? Dio ne povus ekzisti sen la diablo, kaj tiu ne sen Dio. Do tiuj estas amikoj, tute certe. Kiel mi aŭdis eĉ veturadas aerbusoj inter ĉielo klaj infero, por tiuj, kiuj tro enuiĝas en nur unu parto de la transmondo. Por Petro kun la ŝlosilfasko tio estas bona kromnegoco, je ĉiu veturo li enkasigas kvin stelojn, tio estas la sama kiel tuta bovo je infera rostkrado aŭ nova harpo anĝela. La biero laŭ mia scio estas sendata rekte el Plzeno, Ĉeĥio, kun aertaksio:). Sed barelo kostas unu koruptitan politikiston, sed tiuj ekzistas en sufiĉe grandaj kvantoj, do ankaŭ tio ne estos problemo por mi.

Via Cez!
8 years ago. Edited 8 years ago.
Ferenc Harnyos
Ferenc Harnyos
Mi aperigis plus 2 mumuraĵojn. Mi promesas, ke mi aperigos multajn en la estonteco.
6 years ago.
Ferenc Harnyos
Ferenc Harnyos
* humuraĵoj
6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Ridu foje denove! Riez à nouveau ! Laugh off again! Lach mal wieder! ¡ Rie de vez en cuando! Ria mais uma vez! Nevess mégegyszer! Смей се отново! Смеј се наново! Lach mol wedder! Riu de tant en tant! Nasmij se ponovo!!!!