Group: International Working Group "Lingvolanĉilo"


Lerneja kunlaboro inter hungaroj kaj svedoj.


GiTa
By GiTa
September 29, 2011 - 3 comments - 603 visits

Komence de la lerneja jaro 15 gejunuloj el nia ĝemelurbo Kesckémét en Hungario dum semajno vizitis mian hejmurbon Lidkoping en Svedio. La hungaraj gejunuloj renkontiĝis kun samaĝaj svedaj lernejanoj de la gimnazio De la Gardie. Ili loĝis ĉe familioj de la svedaj gimnazianoj, kiuj pasintan jaron estis gastoj en Hungario. Tiam kelkaj muzikstudantoj el Lidkoping ĉeestis kulturfestivalon en Kesckémét. Krome ili mem donis rokan kaj popan koncerton.
La hungaraj gejunuloj havis riĉan programon. Ili faris ekskursojn kaj en la urbo kaj en la kamparo. Ili provis multajn aktivadojn, svedajn ludojn kaj eĉ filmadon. Laŭ la persono, kiu verkis la artikolon pri la okazaĵo, "la angla lingvo ankoraŭ ne estas granda en Hungario, sed kelkaj plenkreskuloj kun bonaj lingvoscioj estis kune kun la grupo kaj plifaciligis la kunestadon".
Venontan jaron svedaj gejunuloj vizitos Hungarion.

Mi bedaŭras, ke oni ne lernis Esperanton! Sed kiel instigi la lernejojn instrui Esperanton? Mi scias, ke multaj hungaroj jam studis ĝin. Ĉu troviĝas iu en Kesckémét, kiu havas kontakton kun lernejoj en tiu urbo? Tiuokaze oni povus proponi, ke kelkaj hungaraj instruistoj studas Esperanton samtempe kiel svedaj instruistoj studas ĉi tie?
Comments
Dr. Molnár Lajos
Dr. Molnár Lajos
Kara GiTa!

Se venontjare svedaj gejunuloj vizitos la hungaran urbon Kecskemét, ni povus organizi ilian renkontiĝon kun esperantistoj de tiu ĉi urbo.

Bonvolu skribi kaj sendi al mia retadreso ( ludoviko @ t-online.hu ) la alvokon, kiun mi plusendos al keĉkemetaj esperantistoj. (Bonvolu forigi la spacetojn ĉirkaŭ @...)

En Keĉkemét estas vigla Esperanto-vivo.

Ĉiuokaze minimume unu persono el inter la gastoj parolu Esperanton.

Plej amike
Ludoviko
6 years ago.
GiTa
GiTa
Koran dankon! Mi intencas havi kontakton kun la svedoj, kiuj organizas la kunlaboron.
Bedaŭrinde mi aŭdis la malon pri vigla Esperanto-vivo en Kesckémét. Oni skribis al mi, ke oni ne plu havas klubon tie, kaj ke oni tre malofte havas kunvenojn.
Sed se troviĝas junulo/junulino en la urbo K, kiu lernas Esperanton, mi povus provi instigi svedojn lerni la lingvon.
En la svedaj lernejoj oni ne rajtas instrui Esperanton. Do, la gejunuloj devas uzi libertempon por lerni. Mi konas instruiston, kiu instruas Esperanton en la proksimeco de Gotenburgo ĉi tiun jaron, sed poste li verŝajne ne plu rajtas. Tiu lernejo estas la sola en Svedio, kie oni ĝis nun havis eblon instrui Esperanton (dum la lastaj dek jaroj).
6 years ago.
Dr. Molnár Lajos
Dr. Molnár Lajos
Kara GiTa!

Mi proponas inviti Viajn geamikojn en la diskutliston esperanto-en-lernejojn@googlegroups.com . Tiu ĉi vigla diskutlisto atingas pli ol 200 homojn en pli ol 40 landoj. La membroj de la diskutlisto de jaro al jaro ricevas la adresarojn de bazgradaj, mezgradaj kaj triagradaj lernejoj, kiuj instruas Esperanton. Tiuj ĉi lernejoj povas tre facile kaj rapide trovi unu la alian, - kaj komenci kunlaboron...
Plej amike
Ludoviko
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join International Working Group "Lingvolanĉilo"