Group: Ekovilaĝo


Ekovilaĝoj alilingvaj


Karulo (Karles) *
September 30, 2008 - 2 comments - 674 visits

Hieraŭ nokte mi ne povis facile endormiĝi, eble ĉar mi enlitiĝis tro frue post la vespermanĝo, tial mi cerbumis pri diversaj aferoj. Unu el ili estis rilata al nia grupo: kiel oni faru por ke neesperantistoj povu aliĝi al la projekto Ekovilaĝo?
Jen mia sekva penso: oni povus reprodukti, t.e. krei aliajn grupojn kun la sama rubriko (Ekovilaĝo) sed en la gepatra lingvo de la kreanto. Ekzemple hispano povas krei la grupon Ecoaldea, franco Ecovillage, ktp.

Ĉiu kreinto povas mastri sian (lingvan)grupon per propraj proponoj aŭ per traduko de la esperantaj tekstoj aperantaj en Ekovilaĝo, plukante laŭ lia/ŝia bontrovo.
Tiel la internacieco de Ekovilaĝo kreskos, kreskos la kontribuoj, la riĉecon kaj eĉ la diskonigo de esperanto ĉar esperantistoj estus la ponto inter ĉiuj grupoj.
Kion vi opinias?
Comments
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Kelkaj homoj proponis kunigi en Ekovilaĝo ĉiujn homojn kaj ĉiujn lingvojn anstataŭ disigi la projekton laŭ lingvoj.
Jen mia vidpunkto:

mi komprenas tiun vidpunkton kaj ĝin valorigas, pli pro la intenco ol pro la rezulto. En la enkonduko de la grupo Ekovilaĝo mi menciis kiel grava punkto efikecon. Miksi lingvojn estas politike kaj stetike tre bela sed ni riskas implikiĝi en miskomprenoj kaj tedaj lingvaj komplikaĵoj ĉar se mi bone komprenas, diversaj lingvanoj uzus diversajn lingvojn (inter 2 kaj 6.000 lingvojn) laŭ la sukceso de la grupo.
Mi ne bone scias kiel ĉiuj homoj povus sekvi la projekton kun homogena kompreno. Ĉu ne plurlingvanoj havus avantaĝon super unulingvanoj? ĉu tio ne estus ia formo de diskriminacio?
Mi kredas ke unulingva grupo progresus multe pli rapide ol plurlingva (atentu ke unulingva grupo tute ne signifas unulingvaj homoj kaj aliĝo al nur unu lingvogrupo!)

amike,
Karles
9 years ago.
Karulo (Karles) *
Karulo (Karles) *
Kvankam ne temas pri ekovilaĝo mi volas notigi ke mi publikigas miajn spertojn kiel memzorganto, en forlasita vilaĝo Rúbies, ĉe mia blogo Sendependa Respubliko de Rúbies: http://racodintercanvi.blogspot.com
La blogo estas dulingva, kataluna kaj esperanta.
6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Ekovilaĝo