Group: Ekovilaĝo


Memkritiko


Karulo (Karles) *
November 18, 2012 - 232 visits

Karaj,
kiam en 2008 mi entrepenis tiun ĉi grupon mi troviĝis en pli favora situacio, mona, labora kaj familia. Nun, en la lastaj jaroj mi iĝis senlaborulo (52jara) patro de 13jara infano. Miaj enspezoj estas ĉ. 450 eurojn /monate sumante el diversaj fontoj kaj mi vivas kun la minaco iam perdi mian lastan posedaĵon, la loĝejo heredita de mia patro.
Inter alie mi pasis longan deprimperiodon kaj mi scias ke kun mia librovendista sperto kaj mia manko de superaj studoj iĝas preskau neeble engaĝiĝi en normala laborokupo en tiu ĉi tempo de socia krizego.
Mia respondeco kiel patro (la filo loĝas kun la patrino en alia urbo) kaj la manko de mono devigas min prokrastigi mian revon loĝi en rura komunumo. Estas kelkaj aliaj komplikaĵoj sed mi ne volas tro enuigi vin.
Resume, mi estas en streĉa situacio kiu blokas multajn miajn planojn kaj tial mi ne sucesas trovi rimedon vigligi nian ekogrupon. Mi demandas vin ĉu vi deziras ke ni daure tenu ĝin au ĉu ni malfondu? ĉu iu alia deziras esti administanto kaj alporti novajn ideojn?
En kiu ajn kazo mi tre dankas vin ĉiujn pro via ĝisnuna ĉeesto kaj partopreno.

The topic of this discussion has been edited by Karulo (Karles) * 4 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Ekovilaĝo