Group: Ekovilaĝo


Rura kaj riĉenhava renkontiĝo de indignuloj en Capdesaso (Hispanio)


Karulo (Karles) *
March 20, 2012 - 202 visits

Rurales Enredadxs invitas vin partopreni en sia 2a Renkontiĝo, inter la 30a de marto kaj la 8a de aprilo de 2012. Tie naskiĝos stabila setlejo sur la teritorio de Capdesaso (Huesca, Hispanio) kun la celo lerni kaj apliki ekologian terkulturadon kaj praktiki kunvivadon en rura medio.
Oni ellaboris kelkajn formularojn por plenumo far la interesiĝantoj, dependante de la dezirata implikiĝo. Simplaj partoprenentoj turnu vin al

ruralesenredadxs.org/formulario-participacion
Se vi deziras organizi specifan aranĝon, turnu vin al

ruralesenredadxs.org/formulario-talleres
Por interkonsenti kun aliaj homoj cele al kunveturado:

ruralesenredadxs.org/encuentro2/viaje


Noto: Mi proponis al la organizantoj kurseton pri enkonduko al Esperanto. Se iu ajn esperantisto interesiĝas, bv kontakti mi por pluinformiĝi, kunaranĝi kaj eventuale kunvojaĝi.

www.ipernity.com/blog/berga/381097

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Ekovilaĝo