Group: Lingvaj demandoj de Esperanto


fare de au ate de?


Johan Derks
September 13, 2015 - 3 comments - 319 visits- Permalink

La novvorto "far" estas kontraufundamenta char jam ekzistas fundamenta vorto "de" kun la sama signifo.
Tamen lau pluraj esperantistoj la signifoj de "de" estas tro multaj: separigho, posedanteco, aganto de verbo en pasiva vocho, mezuro ekde la tempo estas mezurata ktp.
Ili deziras apartan vorton por esprimi la aganton apud verbo en pasiva vocho.
Por tio oni kreis "fare de", lau analogio kun "pere de". Sed "far" ne estas prepozicio, de kiu oni povas formi adverbon, ghi estas radiko kun verba karaktero.
Tiu fenomeno ne estas nekonata, ja oni povas diri "Rilate tiun aferon mi ne estas informita." Sed tio estas speciala dirmaniero, en kiu "tiu afero" estas la rekta objekto de "rilati".
En la kazo de "fare" oni atendus esprimon de la ago, ne esprimo de la aganto.
Konklude, "fare de" estas ne-fundamenta.
En "ate de" "at" estas morfemo, kiun oni, lau la Fundamento povus uzi memstare.
Estas ekzemploj de tia uzado, ekzemple "onta" en la signifo de "estonta".
Tial oni povus ankau transformi la frazon "Li estis batata de Filipo" al
"Li estis frapata ate de Filipo" au malpli pleonasme: "Li ricevis frapadon ate de Filipo".
Tio shajnas esti tute superflua en tiu chi kunteksto, sed malpli superflua ghi estas en la frazo
"La frapo de la jughisto ate de la jughato" anstatau "La frapo de la jughisto de la jughato"
Comments
 Pierre Levy
Pierre Levy
Mi neniam uzas finaĵojn aŭ kunmetojn de nur finaĵoj kiel memstarajn vortojn,
ne nur pro principo, sed ĉefe ĉar mi ilin neniam bezonas.
Pri "de": kun pasiva verbo, ĝi ne povas havi alian sencon ol tiun, enkonduki
aganton. Kiam necesas, post verba substantivo, por indiki la suferanton
de la koncerna ago, mi uzas la prepozicion "je". .

Ne pripensita uzo de "far" estas eraro. Pripensita, ĝi estas reformo el la plej
riproĉinda speco.
4 years ago. Edited 4 years ago.
 Pierre Levy
Pierre Levy
Mi ne uzas "onta" anstataŭ "estonta".
4 years ago.
 Pierre Levy
Pierre Levy
Kompreneble, mi konsentas kun Andreas por malaprobi la "novan"
(novisman, reformisman) regulon, ke la radiko "est' " estas forlasebla.

La ideo, ke "onta" samsignifas kiel "estonta" estas sama kiel la ideo,
ke "i" signifas "esti', "as" signifas "estas", ktp.

Por konstati la eraron de tia kompreno, sufiĉas konsideri ian ajn
ordinaran verbon: "manĝi" ne signifas "esti manĝa", "marteli" ne
signifas "esti martela", "iri" ne signifas "esti ira", "iĝi" ne signifas
"esti iĝa" ktp. ... eĉ "esti" ne signifas "esti esta".
4 years ago. Edited 4 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)