Group: II. "IRIS" Inter - Regiona Internacia Semajno


Ĉu organizi la plej grandan Mez-Eǔropan Ipernity-Renkontiĝon?


Ferenc Harnyos
March 23, 2008 - 8 comments - 1 543 visits

Kial ni ne realigu pretendon de la Ipernity-anoj kuniĝi ĝuste dum II. IRIS?
Mi serĉas anojn, kiuj konsentas kun nia ideo kaj pretas helpi!

The topic of this discussion has been edited by Ferenc Harnyos 9 months ago.

8 comments - The latest ones
Roberto Tresoldi
Roberto Tresoldi
Temas fakte pri tre interesa ideo: kvankam mi ankorau ne scias, chu mi partoprenos en IRIS (mi volonte faros, se mi estos libera en tiuj tagoj!), mi opinias ke nenio plibonas, ol renkontighi persone...Amike. Roberto
10 years ago.
Dimitrije Janicic
Dimitrije Janicic
Bonan dezirojn al organizantoj! Mi ne estas certa ke mi partoprenos, sed propono meritas atenton.
10 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Mi verŝajne ne apartenos al la vizitantaro de via renkontiĝo (ne pro nevolo, sed kaŭze de nepovo); mi tamen ja volas diri ke la ideo ŝajnas bonega al mi. Sukceson!
10 years ago.
jen maljen
jen maljen
Ĉu la loko k la periodo de tiu ĉi renkontiĝo estas jam proponitaj? La ideo ĝi mem estas tre bona! Laŭkonvene mi partoprenos!
10 years ago.
Ferenc Harnyos
Ferenc Harnyos
La renkontiĝon ni okazigos dum la II. IRIS festivalo 7 - 14 de julio en hungara urbo Szolnok. La precizan daton ni ankoraŭ pridiskutas.
10 years ago.
Dorota
Dorota
Estas tre bona ideo nur ... nur ĉisomere mi jam ne povas havi pli da liberaj tagoj. mi tre bedaŭras, ĉar mi nur unufoje estis en Hungario, partoprenante esperantan aranĝon.
10 years ago.
Ferenc Harnyos
Ferenc Harnyos
La renkontiĝon ni planas okazigi la 12-13-an de julio (sabate kaj dimanĉe) en urbo Szolnok dum IRIS festivalo.
La kondiĉoj de partopreno estas samaj, kiel la partopreno de IRIS festivalo.
Ni petas plenigi la aliĝilon ĉi tie http://iris.eszperanto.info kun rimarko, ke vi estas Ipernity-ano.
10 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Mi provos trovi manieron por veni, sed mi sufiĉe senesperas... Verŝajne la 13-an mi jam ekvojaĝos aliloken...

Ĉiuokaze mi ripetas mian bondeziron al la renkontiĝo. Sukceson!
10 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join II. "IRIS" Inter - Regiona Internacia Semajno