Group: II. "IRIS" Inter - Regiona Internacia Semajno


II. "IRIS" Inter - Regiona Internacia Semajno, 2008


Ferenc Harnyos
March 17, 2008 - 1 comment - 1 072 visits

Partoprenkotizo: 5000 Ft/tago (ĉ: 19 EŬR), kiu inkludas la elspezon de tranoktejo kaj manĝado, respektive la kotizon de programoj. Ni ofertas ankaŭ al vi la senpagan partoprenon, kiu certigas al vi la senpagan tranoktadon kaj manĝadon por 7 tagoj, eĉ eblas partopreni kelkajn tagojn.
Se vi partoprenos la festivalon, kiel kunlaboranto, helpanto, ni povas doni rabaton en 3 kategorioj:

1. Helpeganto: kiu partoprenas en la organizado kaj aranĝado de komenco ĝis fino, por tiu ni donacos 100% rabaton.
2. Helpanto: kiu povas helpi nur kelkajn programerojn, por tiu ni donacos 50% rabaton.
3. Helpetanto: kiu povas helpi nur unu programeron, por tiu ni donacos 25% rabaton.


Vi povas registri vin sur TTT-ejo iris.eszperanto.info
Vi povas informiĝi pri la planitaj, tagaj programeroj uzante la ligilon „tagaj programeroj” dekstre supre.
Se vi havas iun ajn demandon aŭ bezonas helpon ĉe registriĝo, turnu vin al retadreso mesz@eszperanto.info, aŭ esperantohea@t-online.hu
Se vi ŝatus ekhavi daŭrajn informojn kaj partopreni la interŝanĝojn de tagaj informoj
aliĝu al la junulara info@heszperanto.hu kaj plenkreskula eszperanto@googlegroups.com
listoj.

The topic of this discussion has been edited by Eszényi József 8 months ago.

Comments
Ferenc Harnyos
Ferenc Harnyos
2. Esperanto - Festivalo "IRIS" - tagaj programeroj
(ne kronologie, sed alfabete)

1. Adiaŭa vespero
2. Banado en la strando
3. Boatveturado
4. Damludo
5. Diskutforumo pri Esperanto-movado
6. Ekspozicio pri fotoj
7. Ekskurso al urbo Kecskemét, al la „Csipero” (X. „Futuro de Eŭropo” Infana kaj Junulara Renkontiĝo)
8. Ekskurso per plezurŝipo
9. Esperantaj krucenigmoj
10. Esperanta „Kiu kion scias?” (poemoj, kantoj, teatraĵoj ktp.)
11. Esperanta lingvoklubo
12. Esperanta poemklubo
13. Esperanta teatro
14. Esperanto-kurso (Stanislaw Mandrak)
15. Filmklubo (kun Esperantaj filmoj)
16. Hejmpaĝredakta konkuro
17. Hungaria Esperanto-Kongreso
18. Infanprogramoj
19. Instruada Rondtablo
20. Interkona vespero
21. Internacia vespero
22. Internaciaj Esperanto-provekzamenoj
23. Karaokeo
24. Karateprezentado
25. Kartludo
26. Komuna kantado kun gitara akompano
27. Koncerto de Anjo Amika
28. Konkursverka konkuro
29. Lernado de hungaraj popolkantoj Esperante
30. Ludodomo por infanoj
31. Modlado por infanoj
32. Muzikklubo (kun Esperantaj kantoj)
33. Orientiĝo-konkuro
34. Origamio
35. Patkukfarado
36. Pentristoj el urbo Tata
37. Polica prezentado
38. Prelegoj en la kongreso
39. Prezentado de civilaj organizaĵoj de urbo Szolnok
40. Prezentado de esperantaj civilaj organizaĵoj
41. Prezentado kaj foiro de malnovaj insignoj, medaloj kaj moneroj
42. Programo de popoldancgrupo „Jászság Népi Együttes”
43. Programo de operetkantisto Károly Sülyi
44. Pupofarado por infanoj
45. Pupteatro
46. Puzlo-konkuro
47. Rimverka konkuro
48. Ŝako-konkuro
49. Salsa-kurso
50. Ultimo-ludo
51. Urbokona kvizo
52. Urborigardado en Szolnok: Muzeo de Aviadiloj, Muzeo Damjanich, Teatro Szigligeti, promenado ktp.
53. Ventrodancado
10 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join II. "IRIS" Inter - Regiona Internacia Semajno