|
[eo] Ĝeneralaj reguloj kun klarigoj
Posted on Friday March 7, 2008 at 12:41.
650 visits. (
permalink
)
|
Temo: ŝanĝiĝos ĉiumonate
La temo ĉiam dependas de la sekva monato, en kiu aperos la venkanta bildo sur la frontpaĝo, kaj estos elektata laŭ sezono ktp. (en konsento kun la ipernity-teamo).
Pri partopreno:
Apud la temo la proponataj bildoj devas plenumi jenajn kondiĉojn. Ili necesas, ĉar la venkantaj bildoj iumaniere reprezantas ipernity.
- Formato pli larĝa ol alta, la rilato inter la longeco de la flankoj proksima al 3:2, grandeco minimume 560*373
- La bildo ne rajtas havi kadron, neniujn videblajn akvomarkojn (ankaŭ nomataj filigranoj, t.e. skriboj aŭ signoj aldonitaj al la bildo por indiki la aŭtoron), neniujn menciojn de kopirajto aŭ de nomo
(ĉi tiuj du kondiĉoj necesas por teni la aspekton de la frontpaĝo "pura")
- Vi devas esti mem farinta la bildon kaj posedi ĉiuj rajtojn de publikigo (ekz. ankaŭ rajtigon de la modelaj personoj)
- Vi devas kunhavigi la bildon al ĉiuj (ne nur al amikoj aŭ familio)
(ĉi tiuj du kondiĉoj havas jurajn kaŭzojn, ĉar la bildo eventuale publikiĝos sur la frontpaĝo)
- nur po unu bildo por ĉiu partoprenanto
(estas ja ĉiun monaton nova konkurso, do vi havos sufiĉe da eblecoj partopreni)
La ĉi supraj kondiĉoj estas nepraj, se ili ne estas plenumitaj, la bildo estos forigata el la konkurso.
- Ideale estus se la bildo havas titolon
(tiu povas esti menciata sur la frontpaĝo)
- Ideale la bildo havu permesilon de Creative Commons (Krea Komunaĵo)
(La teamo subtenas la uzadon de "Creative Commons"-permesilo)
- La bildo devas konformi al la servoj kaj marko de ipernity
(ipernity estas varmarko, tial ili devas atenti, kiel ili prezentas sin publike. Mi scias, ke tio limigas la artan liberecon, sed kontraŭ tio vi ricevas la eblecon havi vian bildon sur la frontpaĝo. Dum voĉdonado vi konsideru ĉi tiun punkton kune kun la temo.)
Observu ankaŭ ĉi tiujn regulojn. Principe ankaŭ la lasta punkto povas konduki al forigo el la konkurso.
Enmetu vian bildojn en formato "meza" en la respektivan diskuton (ne enmetu ĝin en la kolekton de la grupo; ĝi estas rezervita por la venkintaj bildoj). Ankaŭ aldonu la numeron (komencante per #1).
Kiam la konkurso fermiĝas, komenĉigas la voĉdonado. Vi povas voĉdoni por tri bildoj. La unua ricevos 3 poentojn, la dua 2 poentojn kaj la tria 1 poenton:
#x - 3pts
#y - 2pts
#z - 1pt
La bildo kun la plej multaj poentoj venkas kaj eniras la elekton de la frontpaĝaj bildoj por la sekva monato.
La unuaj tri bildoj estos montrataj sur la grupa paĝo kaj invitataj al la grupa kolekto.
Lumon...
This topic has been edited by tuvalu 18 months ago.
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Lumon...
Paŭl Peeraerts pro says: