Group: Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante


"Poemoj pri diversaj universoj"


Sébastien
March  2, 2010 - 1 comment - 393 visits

"Poemoj pri diversaj universoj"

Karaj geamikoj,

Mi fieras sciigi al vi la publikiĝon de mia lasta libro, verkaro titolita Poemoj pri diversaj universoj. Tiu libro de 97 paĝoj enhavas 45 esperante originalajn poemojn (aŭ verkaretojn), el kiuj la plej mallonga estas unulinea kaj la plej longa okpaĝa. La libro dividiĝas je tri partoj : Rondelaro, Hajkaro kaj Multformaj poemoj.

Vi povas havigi al vi Poemoj pri diversaj universoj per la retpaĝaro de Blurb (la distribuanto) ĉe : http://www.blurb.com/bookstore/detail/1166966 .

Vi ankaŭ povas legi kelkajn eltiraĵojn ĉi-malalten.

__________

Eltiraĵoj

(© Sébastien Garant 2010)

ATELIERO DE ĜENJO


Ŝian strangan arsenalon

Ĉiutage mi eniras


Tie vigle mi admiras

Ĉiun ĵetitan detalon

En buntan mutan batalon

Kie timojn vivo ŝiras


Ŝian strangan arsenalon

Ĉiutage mi eniras


Tie subtile mi spiras

La bonodoran santalon

Iun plukitan konvalon

Revadon kiu ŝin diras

Ŝian strangan arsenalon


SOMERO (HAJKARETO)


Etaj infanoj

Kun dorsosakoj kubaj

Paŝas preter mi


Sen vent’ subiris

Suno ruĝa humida

Penigonta nokt’


Krak ! – fulmotondras

Akvofalas pluv’ hajlo

Kie la ŝlosil’ ?


Jam du babilas

Surbenke apud preĝej’

En urb’ matena


Jen ĉielarko

Super l’ altaj aceroj

De l’ boksoklubej’


Ene incenso

Fermita ĉiu fenestr’

Mefit’ ekstere


Astrofotado

En kampo apud la urb’

Kantadas griloj


En bluverda mar’

De silenta cikori’

Du rozalteoj


MEKANIKISTO ROBERT'


Somere la bona maljuna mekanikisto Robert’

Kune kun lia hundo

Paŝas laŭ la bordo ĉiun aŭroron

Kaj kontemplas la tagiĝon

Tra la mara brumo


Li laboras ofte la tutan matenon

En sia aŭtejo

Dum lia katino

Dormetas kun la hundo

Antaŭ la ŝarĝaŭto


Posttagmeze

Li dormas siavice pace

En sia apogseĝo

Sciante ke li prizorgos la florojn

Antaŭ vespermanĝo


Liaj filoj kaj liaj amikoj

Venas poste viziti lin


Kiam la vizitantoj

Petas de li rakonton

Neniam li rifuzas

Ĉar li ŝatas

Rememori

Rakonti

Komenti


Sed noktokomence

Li sidas

Sola kun liaj bestoj

Kaj sub la siringo

Li priploras

Silente

Pri sia luma

Mortinta

Edzino

Kara

Kara


Lea


SOMERE SUR KAMPA TERAS'


Nu ... Helpeme sed supere

Kelnero teleron prenos

Sub la luna lum' maljuna

Kaj kantados kvar koboldoj


2003 – SONETO


En tiu terura jaro

Morto ne frapis izole

Sed ĉiam pli senkontrole

Ekde dura Januaro


Kun bruego de fanfaro

Silente aŭ eĉ frivole

Ja daŭradis diabole

Tiu sinistra koŝmaro


Ve ! Patro geonkloj kato

Amikoj mortis laŭvice

Preskaŭ je ĉiu monato


Ŝajnas ke eĉ Viv’ komplice

Agis kvazaŭ renegato

En tiu jaro malice
Comments
Ardo
Ardo
Aŭdaca provado de poetiko !ĉu vi provis per ĉinesko?
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante