Group: Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante


Brokantaĵoj


Johano NL
February  6, 2009 - 1 comment - 777 visits

Karaj geamikoj,

Hieraŭ mi vizitis UEA en Roterdamo kaj trovis por mi du interesajn brokantaĵojn. Temas pri du libretoj. La unua estis eldonita jam en 1908 kaj temas pri la landeto Neŭtra Moresnet, kiu ekzistis ĝis 1919. Esperantistoj provis en la komenco de la 20a jarcento ŝanĝi ĝin en la unuan Esperanto Ŝtaton en la Mondo. Oni eĉ eldonis propran poŝtmarkojn, havis propran himnon ktp. Ĉu vi konas la tre interesan historion?

La dua libreto temas pri enkonduko de nova alfabeto "Nova Skribo" por Esperanto. Tre interesa projekto. Kiu el vi scias pli? Pri tio.

Pri ambaŭ mi enmetis novajn dokumentojn. Se iu el vi deziras pli da informoj, bonvolu kontakti min.

Salutas Johano
Comments
Stano Marček
Stano Marček
Karaj,

pri la landeto Moresnet kaj la Esperanto-ŝtato Amikejo mi siatempe spektis tre interesan prelegon de Marcel Delforge. Sed nun mi trovis 12-minutan filmon de Peter Bouhuijs pri la temo kun Esperantaj subtitoloj ĉe: http://video.google.nl/videoplay?docid=-6942332229937461342&ei=. Ĝi estas eĉ elŝutebla en la formato MP4 (40MB), kion mi tuj faris.

Amike salutas

Stano Marček
7 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante