Group: Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante


Dek plej elstaraj verkoj espaj


M. Strid #ЄЭ#
January  5, 2009 - 10 comments - 1 543 visits

Mi opinias ke el dek plej elstaraj originalaj verkoj en esperanto troveblas "La infana raso" de William Auld, "Sekretaj Sonetoj" de Peter Peneter kaj "La stranga butiko" de Raymond Schwarc.
Ĉu mi pravas?
Kiuj estas la sep (aŭ ok aŭ naŭ aŭ dek?) aliaj?
10 comments - The latest ones
Paŭl
Paŭl
Al la unuaj dek certe apartenas ankaŭ La Ŝtona Urbo de Anna Löwenstein.
8 years ago.
Roland Platteau
Roland Platteau
Kiel Akvo de l'Rivero
8 years ago.
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans
Nepre 'La infana raso' kaj 'La stranga butiko'... Mi ne legis sufiĉe da Esperanto-klasikaĵoj por nomi aliajn kandidatojn.
8 years ago.
Paŭl
Paŭl
Vidu ankaŭ la liston de la bazaj Esperanto-verkoj, kiuj laŭ la granda poeto William Auld estas nepre legendaj.
8 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Mi volonte provokas, do:

Ĉu ni entute havas elstarajn originalajn verkojn? Do verkoj, kiuj laŭ stilo kaj lingvouzo kaj enhavo estas modelaj?
8 years ago.
Paŭl has replied to Michael Lennartz
Mi nur nun vidas vian "provokon" ;-) Jes, certe ekzistas pluraj. Mi pensas pri la verkoj de Anna Löwenstein, Trevor Steele, Krys Ungar ...
7 years ago.
Stanislavo
Stanislavo
Tre impresis min "Ombro sur interna pejzaĝo" fare de Spomenka Štimec
7 years ago.
Ardo
Ardo
Tre legenda poemaro de ĉina poeto : Poemoj de Armand Su
5 years ago.
Josep V.
Josep V.
Tre rimarkinda estas "Poemo de Utnoa" de Abel Montagut (1993).
Temas pri epopeo sepmilversa kiu pritraktas, interalie, la lukton inter perforto kaj pacismo.
5 years ago.
ĵeromo
ĵeromo
mi ne legis ĉion, sed mi plezure memoras pri
- ombro sur interna pejzaĝo / s. štimec
- sur sanga tero / j. baghy
- kiu semas plorante / e. tófalvi kaj o. kníchal
4 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante