| Latest discussions |
|---|
|
Mond-socialisma Movado
Updated 4 days ago 3 replies |
|
La spirito de SAT [Sennacieca Asocio Tutmonda]
Updated 11 days ago 29 replies |
|
Ĉu SAT estas komunisttendenc a asocio?
Updated 2 weeks ago 53 replies |
|
deklaracio universala pri la homaj rajtoj
Updated 2 weeks ago 7 replies |
|
82a KONGRESO DE SAT: Debato inter Jakvo Schram (SAT) kaj Probal Dasgupta (UEA) pri la temo: ĉu ankoraŭ aktualas la distingo inter per- kaj por- Esperanto-asoci oj?
Updated 2 weeks ago 19 replies |
|
Alia frenzaĵo de brita registaro
Updated 3 weeks ago 3 replies |
|
N. Barthelmess - Ne Plu Ludo (eld. SAT 1973)
Updated 3 weeks ago 3 replies |
|
Pri klasbatalo
Updated 7 weeks ago 88 replies |
|
prezidinto Wulff el germanio
Updated 2 months ago 2 replies |
|
Zamenhof-tagon en amas-komunikilo j
Updated 5 months ago 1 reply |
| ... view all the discussions |
|
Kien la socialismo ?posted by
Posted on Wednesday May 21st, 2008 at 10:35.
3 738 visits. (
permalink
)
|
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Latest comments
–
Subscribe to the comment feed for this topic.
Sabate kaj dimanĉe mi ĉeestis konferencon organizitan de Maldekstrularo
de Eŭropa Unuiĝo, Norda Maldekstra Verdularo kaj Marksa Spaco. La temo
estis: "Kion vi atendas de la Maldekstrularo en Eŭropa Unuiĝo?" Mi
revenis hejmen kun amaso da interesaj kaj tradukindaj kontribuaj dokumentoj.
La plej mallonga el ili verŝajne estos tro longa por meti en tiu diskuto, sed
mi povos meti ilin sur mia blogo, ĉu ne? kaj kiu volos legi ilin povos trovi
ilin tie - sed tio postulos iom da tempo, ĉar tio estos granda laboro.
sabate mi cheestis la socian forumon en svisa urbo St, Galo - partoprenis diversaj "Spacoj" el marksa skolo - sed mi ne vidis ian ajn sukceson por doni respondon al" interesaj " demandoj.
En demokratio de europo la maldekstro estas nur margheno neglektinda .
venontsemajne mi prelegos pri la porlaborista E- gazetaro en vilniuso -
Mi preferus doni respondojn optimismigajn .
Jakvo pro says:
Ek de M. Thatcher kaj R Reagan periodo, homoj forlasis pli politikan pejzaĝon. Senesperigis pri social-demokrataj partioj, kiuj ne donis kontraŭpezon al Thatcheraj ideoj.
La Berlina muro falis kaj la tiel nomata komunismo iris kun pugo malvualita. La iamaj kontraŭantoj de komunismo laŭte malpropagandis tempon de komunismo kaj pledis por reveni al tempo de Caro (imagu).
Usono kiu ĉiam estis magra en disdoni realan informon pri okazaĵoj en aliaj landoj nun povas proklami ke kapitalismo venkis ĉiun malbonan. En Eŭropaj landoj, precipe la komunistaj partioj malaperis aŭ ŝanĝis nomon, ĉu por kaŝi iliajn pekojn aŭ pro honto pri kiu (laŭ NIAj informiloj) oni diris pri komunista bloko.
Per falo de Berlina Muro ankaŭ la pacaj asocioj perdis ilian celon ĉar malvarma milito finiĝis kaj neniu kaŭzo plu ekzistis por manifestacio (?)
Inter simplaj laboristoj en fabrikoj okazis gravaj kvereloj kaj tiuj, kiuj dum jaroj fieris pri ili membreco al Komunista Partio nun kraĉis sur la ruĝa flago.
Mi memoras la primokojn de kolegoj ĉar ĝis lasta tago de aperigo mi abonis la "Ruĝa Flago" la gazeton de la Komunista Partio.
Mi opinias ke plej multo de la laboristoj perdiĝis en la ĥaoso de la tempo. Multaj perdis tion en kiu ili dum jaroj kredis, la laborista paradizo. Komunismo el Ruslando ricevis unuan baton post prelego de Chroetsev, finan baton post falo de la muro.
Liberaluloj precipe la ekstremistoj kiel Thatcher kaj Reagan uzis ĉiujn siajn fortojn por montri ke liberalismo estas la ununura kaj sola ideo kiu alportas feliĉon al la mondo. Verkantoj kiel Francis Fukuyama helpis per lia verkado, la demagogio de kapitalismo proklami la liberalismon kiel granda venkanto de ĉiu malbono.
Eble la sola kaj grava bato kiun socialismo, maldekstro, komunismo, anarkiismo ricevis estis la bato de propagando, merketado.
Kapitalismo ĉiam propagandas feliĉan vivon se oni obeas. La gvidanto solvas viajn problemojn, se vi obeas kaj sekvas la ĝustan flagon, la ĝustan koloron. Kapitalismo ne propragandas komunon, kolektivon, grupon. Oni estas vole ne vole ŝafaro kaj ŝajne tio plaĉas al plej multo de la homoj. Vidu kiel ili sekvas flagojn, sloganojn, simbolojn. Kiel oni kondamnas la individuajn pensojn de la anarkiistoj.
Mi daŭre vidas ilin antaŭ miaj okuloj, la laboristoj kiuj uzis la tagmanĝan paŭzon por parkerigi la gazetojn kiuj estas eldonitaj de la kapitalismaj lakeoj. Kiel ili perdis pli kaj pli kredon en utileco voĉdoni ĉar ĉiuj partioj egalas, ili estas nur profitemuloj (ĉu ne???)
Fine minimumo de homoj voĉdonas, ne plu volas elekti plej preferatan katenon ĉu dekstran ĉu maldekstran.
Ni vivas nun en ondo de malespero. Eŭropa Unio, la mirinda solvo de ĉiuj problemoj, ŝajne estas pli granda problemo ol kiu ni iam suferis. E-U estas nur servilo de kapitalismo, neniu progresema penso fontas el ĝi. Orient Eŭropaj landoj petas, postulas aliĝon kaj tio fortimigas laboriston el okcidenta Eŭropo eniri viĉaro de senlaboruloj. E-U kiu ŝajnigas unuigi, krei solidarecon, malunuigas pro ilia politiko de disigu kaj regu.
Por krei konscian popolon, oni devas instrui ĝin. Aŭ prefere, laŭ mia konvinko, oni instruas sin mem, serĉante La veron kiu ajn tio estas.
Esti maldektrulo estas tre ege peza tasko kiu postulas konstantan energion, konstantan atenton. Multe pli facilas esti dekstrulo , oni nur sekvas la ŝafaron. Eble pro tio komunismo dum tempo estis tiel favora. Oni kreis imagon ke estas facila, la revolucio, la libereco de la laboristaro, la merketado de la politika "maldekstro", la promesitajn revojn kaj tagsonĝojn. Ankaŭ Social-demokratio havis siajn belajn rakontojn pri kunlaboro kun kapitalismo al pli bona mondo. Sociala demokratio, kiel malproksima oni povas esti de socialismo?
Maldekstruloj, mi konas nur ege malmultajn. La liberaj birdoj kiuj iras propran vojon kaj kiuj vivas konscia, ne ĝenata de flagoj , simboloj, sloganoj, partioj.
Kiam mi vere bone legis kaj komprenis Lanti, li estis unu de tiuj liberaj birdoj. Kvankam SAT fondiĝis en 1921 la statuto kaj idearo de la asocio daŭre estas tute aktuala.
Kun bedaŭro mi vidas ke Monda Socia Forumo, slogano "Alia mondo eblas", alportas nenion al suferantoj de malsato, al mizeruloj en malricaj landoj krom organizado de kermeso por riĉuloj kiuj povas festi sub Kenia suno dum pluraj tagoj dum kiam la suferantoj povas kuŝi en sablo antaŭ enirejo de kunsido kiun ili ne kapablas pagi enirbileton.
Maldekstro, eble ni povas diri ke kvalito neniam abundas.
Antau la malfermo de socia forumo ankau venis malrichuloj anarkiistoj kiuj provis inviti al sia propra forumo- tio ankau okazis en karakaso kaj porto alegre . Por afrikanoj estis tamen tre malmulte kostaj la biletoj kaj multaj el ili ech ne pagis - char neniu kontrolis .
Mi mem volonte organizus apartan kongreson por SAT en afriko- sed neniu el SAT proponis tion- tial mi partoprenis kiel delegito de la E- civito ghi pagis 200E€ por la stando. tiamaniere la e- civito kontribuis al la sukceso de la socia forumo.
Jakvo pro says:
Kiel mi diris jam Monda Socia Forumo estas kermeso de riĉuloj neniu pli.
Iu nova formo de "sindikato" precipe utila al tiuj kiuj volas regi, ĉar regantoj jam postulis iliajn postenojn ĉu ne?
Lau mia informiteco 20€ ne estas alta sumo por okcidentulo el europo - sed tio dependas de salajro.
la minimuma vivrimedoj en svislando estas monata enspezo de 800€.
Se vi konas Civiton sen regantoj tiam vi bv. priskribi ghin kaj la vojon kiel ghin realigi.
Kermeson vi povus nomi multajn organizojn ankau la nian.
Jakvo pro says:
Jakvo edited this reply 3 years ago.
Efektive mi eraris per unu nulo- kio ja gravas.
>Ankau SAT estas asocio de richuloj komparante kun ekz afrikaj salajroj. Vi. bv prezenti al mi la statistikon pri la membraro. Vi bv. kalkulu.
la temo de nia listo estas socialismo kaj tial necesas kalkuli salajrojn.
La fakto ke la SATsidejo lokiĝas en unu el la plej riĉaj landoj en la nuna mondo, tio estas evidenta.. Tamen mi enretigis fotojn de nia kara SAT ejo.. Nenio luksa !! nenio eĉ troa !!
Pri la problemo de la malriĉaj membroj ni ja scias .. Kotizoj estas adaptitaj.. kaj oni konstatas ke, en kelkaj landoj, la kotizo apenaŭ permesas la sendadon de Sennaciulo !!
Kredu min estas pli riĉaj socialistoj en nia lando !!
Gerardo edited this reply 3 years ago.
Jakvo pro says:
Estas konate de ĉiuj membroj de SAT ke la asocio faras ĉion por ke ĉiu homo el iu ajn lando povas membriĝi al SAT. Por tio, tiuj homoj ne devas liveri iun ajn servon aŭ laboron kiel okazas en iu sin mem proklamata grava E asocio.
Mi pensas ke preskaŭ 20% de la membroj de SAT povas ricevi niajn revuojn dank al solidareco de aliaj membroj.
Estas dank al la lerta kaj kapabla laboro de Kreŝo Barkoviĉ (Ĝenerala Sekretario) kaj Teresa Sabatier (librotenistino) ke SAT pere de tre modesta vivo povas zorgi ke ĉiu, kiu volas povas aliĝi al SAT, ricevas Sennaciulo-n kaj Sennacieca - Revuo-n.
En SAT oni daŭre scias kio originala socialismo signifas. Ni ne havas bezonon al kreado de nova maldekstro aŭ aliaj sensencaj eltrovaĵoj por trompi homojn.
SAT entute estas travidebla asocio klare kiel akvo.
Jakvo edited this reply 3 years ago.
Riŝo says:
de la franca socialismo, kiu rilatas al la temo kaj eble povus interesi vin:
« Mem laŭnome la franca Socialista Partio (SP) identiĝas al fluo da
pensoj, sed la enhavo de ĉi tiu pensado iĝis necerta. Kio estas
socialista, kio ne? Pri tio oni ne plu certas ĉar ek de 1981 ĝis
2002 la partio responsis pri la ŝtata gvidado post foresto de la
regopovo dum kvaronjarcento.
Aktuale la socialistoj preparas sin al debato pri principaro. Ĉi tiu
klopodo por klarigo bonvenas. Liberigitaj de la akuzo pri « perfido »
svingita dum sepdek jaroj fare de la komunistoj, la franca socialismo
alfrontas la malamikon, kiun ĝi estas alvokata kontraŭbatali: la
pretendon de la kapitalismo organizi la socion sole lau ĝiaj propraj
interesoj.
« Al la maljustoj kaj perfortoj de la mondo, la socialista ideo kontraŭmetas
engaĝiĝon por homaro libera, justa, solidara kaj respektema de la
naturo », proklamas la tekstopropono aldonante ke « ĉi tiuj celoj ne
povas esti atingitaj elirante de la spontana funkcio de la ekonomio
kaj socio » kaj ke « la daŭra redistribuado de la monrimedoj kaj
riĉoj estas necesa por realigi la egalecon de rajtoj ».
Estante anoj de « socia kaj ekologia ekonomio merkata », la
socialistoj – rompante kun la produktivismo, al kiu ili longtempe
kredis – nun samrangigas « la kompletan emancipon de la homo kaj la
protektadon de la planedo ». Ili volas « aktualigi la socian ŝtaton »,
aliavorte la socialdemokratan modelon forte draŝita fare de la
tutmondiĝo. Ili ne nur konfirmas sian fidelecon al la eŭropa idealo,
sed ankaŭ sian engaĝiĝon por la Eŭropa Unio, al kiu parto de ili
turnis la dorson en 2005.
Senigitaj de la sanktaj bovinoj, antaŭ kiuj ili kapklinis parole kaj
eĉ age, la SP prezentas sin hodiaŭ kiel la granda partio de la
salajruloj kaj de ĉiuj, kiuj ne rezignas enkonduki iom da racio en la
ekonomion kaj en la justecon de la socio. Post la klarigo de siaj
ambicioj necesas apliki konsekvence la konkludojn al siaj neklaraj
reguloj de interna funkciado regitaj de « tendencoj », pri kiuj oni
scias jam delonge ke ili ne estas pensoskoloj, sed klanoj. »
Tamen oni rajtas dubi, ĉu la SP povos akordiĝi pri ĉiuj punktoj de
tia principaro proponata por pridiskuto. La vidpunktoj de la diversaj
« tendencoj » ja diverĝas kaj verŝajne la maldekstran alon de la
partio malfacile eblos konvinki.
Riŝo edited this reply 3 years ago.
la socialisto eble ne "oponas" sed proponas engaghon por homara libero.
kara k-do vi do faris tre gravan shanĝon en la teksto! kaj eble ĝi pli veras ol la originala franca versio
Gerardo edited this reply 3 years ago.
Riŝo replies:
Jakvo pro says:
Evidente socialismo ekzistas , certe kiel politik-filozofa solvo al problemo de monda kapitalismo. Nur mankas la kuraĝo de la politika pejzaĝo (kiun ni elektis) klopodi krei socialismon kiu funde kontraŭbatalas kapitalismon kiu (la kapitalismo) estas detrua direkte al humanaj solvoj rilate malsato, paco, humanismo en penso.
Kie kapitalismo fiksas sin al la individuo, socialismo fiksas sin al kolektivo. Unua diras dividu kaj regu, dua diras kolektivu por ke ni povu kontrolu vin.
Biodinamika agrikulturo, laŭ mia persona opinio, nur eblas en socio anarkiista (Mi metas demandosignon por montri miajn dubojn pri propra diro?) Homo ne estas NUR individuo ĉar tiam konstrui socion ne eblas, homo ne NUR estas parto de kolektivo ĉar tio detruas ĉiun formon de progreso.
Socialaj individuoj estas nur tiuj kiuj malhavas aŭ almenaŭ ne apartenas al kapitalismo (supera tavolo de havantoj). Plej malriĉaj plejofte pensas pri kolektivo kaj socialismo el reflekto de, ne perei en marco de kapitalismo.
Socio politika ekzerco faras nur la filozofoj kun espero ke ili estu aŭdata de la potenco aŭ esti legata de la amaso. (kaj tiel ili prizorgas al si enspezon)
Marx havis siajn teoriojn en la 19-a jarcento kaj absolute prave lia verkaro alportis multege da progreso al sorto de la laboristaro, helpas kreadon de meza tavolo de havantoj sen potenco. Li bedaŭrinde ne alportis solvon por la esenco kaj plej granda problemo, (teorie jes, reale neniam) forigon de ekstrema malriĉo, malsato en la mondo.
Francis Fukuyama, tre grava politika filozofo, defendas la sistemon de sociala liberalismo. Ideo kiu povus (laŭ lia teorio) alporti feliĉon por granda parto de la mondo, sed ĝi daŭre ne solvas saman problemon, ekstrema malriĉo kaj malsato.
Tilio parolas pri "sovaĝa Kroata Kapitalismo". Ne ekzistas alian sistemon ol sovaĝa kapitalismo. Estas nur tiel ke en 4/5 de la mondo homoj suferas pri ĝi. En 1/5 kelkaj homoj profitas de ĝi, kaj ĉie grupo da homoj vivtenas sin dank al la kapitalismo (la daŭre malkreskiĝanta meza tavolo).
Mi timas ke la diskuto socialismo - kapitalismo estas tro peza por 90% de la monda loĝantaro. Eble ni devas redukti la diskuton al ekspluatantoj - ekspluatatoj. Aŭ ĉu mi simple parolas pri "Nova vino en malnovaj sakoj" kaj ĉu eĉ ĉi tiu diskuto superas la komprenpovon de la amaso kiu batalas por la ĉiutaga pano.
La teorioj ni jam konas, sed solvo de la problemo … nu ni daŭre vivas en tempo de malnovaj Grekoj. Jen mia granda timo.
Post dekoj da jaroj de "socialismo en Orienta Eŭropo" la enloĝantoj tie sopiris al nova sistemo, pli libera, pli sociala. Mi vivis en granda espero post falo de berlina muro, sed jam post semajno mi vidis ke Orienta Eŭropo transiris al sistemo kapitalisma plej kruda. Kiu decidis pri tio? La manpleno da ekstremriĉuloj aŭ la amaso da proletoj kiuj volis iĝi riĉa?
Mi ne jam legis en iu ajn libro en iu ajn diskuto respondon.
Mi restas en espero al humana mondo sen milito (kiu forkonsumas miljardojn kaj miljardojn, nur por malkonstrui), sen malsato kies kaŭzo plejofte estas milito. Mi timas ke mi devas morti kun mia espero. Tiel longe ke ni obeas la potencon, sekvas flagojn de demagogio, kantas la kantojn de la armita revolucio, ni ŝanĝas nenion.
Tamen, mi esperas ke ni daŭrigu la diskuton per saĝaj kaj malsaĝaj diroj.
Sola avantaĝo de ĉi tiu rondo estas ke ni ĉiuj sopiras al pli bona mondo kaj ke ni ne estas sola kun niaj sopiroj.
Jakvo edited this reply 3 years ago.
Riŝo says:
3 years ago
Riŝo edited this reply 3 years ago.
En multaj landoj ankau regas au regis socialdemokrataj partioj.
en svislando forte influas tamen la socialdemokrata partio kvankam ghi estas nur la dua partio post la svisa popola dekstra partio - eble en usono venkos la partio demokrata kun programo socialiste inspirita. En chinio la plej popola shtato, ech regas " komunista" partio.
certe ni ne estas solaj kun niaj sopiroj al pli bona mondo .
la kanton de armita revolucio kantadas nun la reakcio - vi bv. auskulti la propagandon de militministroj - en svislando oni kantas en eksa jugoslavio kaj afganio (kvankam nur malgrandaj tachmentoj) nome de deklarita milto kontrau" terorismo "
la ekstremdekstra popola partio jhus lanchis iniciativon kontrau minaretoj
Jakvo pro says:
la ekstremdekstra popola partio jhus lanchis iniciativon kontrau minaretoj!
mi ne komprenas la rilaton kun socialismo?
socialismo = perforto = terorismo = atako kontraŭ minaretoj.
Jakvo pro replies:
Jakvo pro says:
timigas min ke homoj memoras miajn vortojn iam diritajn. Aliflanke estas interesa sekvi miajn evoluojn en penso. Preskaŭ 6 jaroj kiel P.K.-ano kaj 15 jaroj en SAT multege influis mian pensojn kaj pensmanieron laŭ mi en tre bona direkto.
Diskutoj eĉ, la laŭ kelkaj, plej stultaj ĉiam instruis min. Se SAT ne ekzistus ni nepre devus krei ĝin. Estas nur bedaŭrinde ke tro malmultaj homoj (esperantistoj) konscias pri tio.
Tio mondo de diversspecaj maldekstruloj kiuj ĉiuj pensas havi la solvon por forigi kapitalismo jam jaroj ravas min, konvinkas min pri neceso de SAT.
Firma opinio kaj rajto al fanatikismo ne estas la sama, ankaŭ tio kelkaj ne ĉiam komprenas.
Oni nur povas konsenti, ke la supozo pri baldaŭa grava tutmonda ŝanĝo probable estas ĝusta, eĉ sen ebleco precize antaŭvidi la estontecon. Fakte, simpla rigardo al la historio povas konvinki nin, ke de ĉiam gravaj tutmondaj ŝanĝoj plurfoje okazis en la meza daŭro de homa vivo , ni diru en duona jarcento. La plej grava certa ŝanĝo, kiu pli malpli baldaŭe koncernos min, estas mia propra forpaso. Tiu socia bagatelaĵo por mi definitive solvos la problemon pri socialismo, interalie. Alivorte, mi ne bezonas konsideri la problemon pri socialismo kiel propran personan problemon.
Vane estas kontraŭmeti unu al la alia la individuon kaj la socion, ĉar socio sen individuoj ne povas ekzisti, kaj ankaŭ ne individuo sen socio. Socio ne povas esti bonstata, se plimulto de la individuoj, kiuj konsistigas ĝin, ne estas en bona stato. "... La libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj", estas la lasta frazero de fama teksto.
La projekto paŝti ŝafojn sen groŝo en poŝo postulas seriozan pripenson, se ĝi estas pli ol ekstermonda revo. Unue, kie trovi konvenan senpagan paŝtejon, proksime de sufiĉa akvofonto? Due, kie senpage akiri ŝafojn? De kiu ricevi ilin? Ĉu per ŝtelo, malavara donaco aŭ alimaniere? Trie, kiom necesas por akiri el ili sufiĉan vivrimedon ekster socio? Ĉu nur trinki la lakton de la ŝafinoj? Kvare, se la produkto estas destinota al vendo, kie trovi merkaton en dezerto? Kvine, ĉu la loko taŭgas por la tuta jaro? Sese, kiuj iloj necesas? – potoj, kulerego, lavotukoj … Eble uzi la lanon por vesti sin? Por tio utilus kelkaj iloj, interalie tondilo, senpage akirotaj, sed de kiu en dezerto?. Sepe, kie protekti sin kaj la bestojn okaze de malbona vetero? Oke, kion fari okaze de akcidento, de atako, de malsano? Ho, mi forgesis multon. Eĉ la fama Robinsono, kvankam fikcia persono, sur sia dezerta insulo ne estas pura individuo sen rilato kun socio. Li havas socian devenon, materian kaj intelektan, kaj li disponas kelkajn socidevenajn rimedojn, akiritajn el sia propra ŝiprompo kaj de aliaj, kaj en sia dezerto … li nur revas pri reiro al socia vivo…
Mi ne mokas. Ankaŭ mi faris similan revon, kaj multaj faras ĝin, sed ĝi estas nur surogato de religia paradizo kaj same vana.
3 years ago
Same inter ni troveblas stultuloj - kaj bonantaguloj.
Por onta socialismo necesas edukado egalrajta - ech universitatoj por la " stulta" popolo.
lau mia kompreno : atako kontrau minaretoj , perforto, terorismo , ne estas kongruebla kun ideologio de socialismo.
"Ni" estas simpla pronomo.
Foje oni estas mi vi shi li ghi ni vi ili - ankau vi lau cirkonstanco apartenas al " Ili" .
Ech nomo estas nur shajno . certege ekzistas milionoj da " Tilioj" kaj miliardoj da" rughuloj"
Chu ni deflankighis de la temo socialismo?
"Socialismo estas merdo! "
Jakvo pro says:
Opinioj de homoj ege gravas - la pruvon mi havas gravurita sur muzikdisko . Ankau en okcidentaj landoj audeblas chiaj artistoj kiuj kondamnas la kapitalismon kaj insultadas konstante . chu tio iel influas la politikon kaj realajhon?
Gratulon al via poezia galimatio !
Ghi konkludis la fiaskon te tia ismo al chiuj kongresanoj.
Sed chiu rajtas primoki laboristaron kaj alighi al kapitalista klaso .)
Laŭ franca kapitalisto antaŭ pluraj jaroj aŭdita (tiam aŭdata, sed nun jam ne plu aŭdata) de mi ĉe franca (francuja aŭ francia aŭ eĉ franclanda) radio, multaj eks-orientujanoj deziregas esti kapitalistoj. Tamen - li aldonis - por iĝi kapitalisto ne sufiĉa estas la deziro esti kapitalisto.
Tamen laŭ artikolo en hodiaŭa (vendrede, la 29-an de aŭgusto 2008) "l'Humanité" (iama oficiala organo de la Franca Komunista Partio, en kiu komunistoj plu esprimiĝas, sed ne solaj), multajn komunistpartianojn konfuzas la nuna "denaturigita nocio pri klaso". Legante tion, mi multe miregis. La gvidantoj de la Franca Komunista Partio kunvenas en "Vieux Boucau" (sudfrancia urbeto). Laŭ la sama gazeto, la _ekzisto_ de la Partio dependos de tiu kunveno. Mi ankoraŭ pli multe miregis. Je n'aime pas ça du tout. (Mi tute ne ŝatas tion).
Pierre Levy edited this reply 3 years ago.
Chu eble en tiu sudfranca urbeto malfondighos la komunista partio de francio.
En italio ekzistas jam de longe partio nomata "refondigho de komunista partio" sed intertempe re malfondighis - ne necesas miregi! )
Pierre diras:
Malfondiĝo ne okazos tiel facile: ni havas tiun strangan situacion, en kiu plimulto el (ne ĉiuj) gvidantoj volas ŝanĝegi la partion, dum malplimulto el ili kaj plimulto el la bazaj aktivuloj absolute rifuzas rezigni la nomon "komunista" kaj ĉion, kion la vorto kunportas.
Necesas miregi, ke komunistoj tiel facile oportunismas. Ili ja tute ne imitindas. "Miregi" en tiu afero estas nur maniero esprimi mian malkonsenton.
(rughulo diras:
Ni iom deviis de la titola temo " silferajho" (*)
Por malfondi partion, necesas observi la proceduron,preskribitan en statuto.
kial la "bazaj" aktivuloj ne fondos novan komunistan partion - lau la itala modelo " refondigho komunista" poste ghi malaperos - kaj rekomencighos la ludo malfondo - refondo - .
kial miregi- kial esprimi malkonsenton?)
(*) Tial mi relokis tiun parton de la debato ĉi tien (Pierre)
Pierre Levy edited this reply 3 years ago.
La komunismo estas la praktika agado por renversi la ekzistantan staton. Ĝi do ne bezonas "modelon": ĝi bezonas analizon de la nuna stato por scii, kio estas renversinda kaj kial.
Mi miregas, kiam iu faras ĝuste la malon de la principoj, por kiuj li supozinde aktivas. Precipe kiam mi estas koncernata.
Mi esprimas malkonsenton por informi eventuale interesatajn legantojn, ke mi malkonsentas.
Por mi ne estas klara, kial vi ne konsentas. Se la plimulto el komunista partio deziras shanghi au likvidi ghin- tion chi ili certe rajtas- ech eblas skismo la malplimulto rajtas simple fondi novan partion. (Nuntempe en bulgario ekziszas multaj komunistaj partioj, lau mia informiteco ankau en rusio- italio kaj aliaj civitoj. Ankau en svislando ekzistas komunistaj sektoj kaj ech anarkiistoj. Tiu chi sektemo ja estas tre konata al eventualaj interesitoj Kial miregi pri tio!?
Por renversi la aktualan sistemon ja necesas modelo. chu apliki perforton- au demokratian vojon .
La dekreto ( tion li rajtis lau la proceduro preskribita en la nova konstitucio de rusio) el jaro 1991 de Jelcin evidente ne havis tian efikon- char intertempe komunista partio ja ree ekzistas en rusio
Mi ne komprenas kial vi aludas pri perforto. Se vi nomas demokration modelo, nu, estas multaj modeloj de demokratiaj vojoj. Oni ankaŭ rajtas iniciati novan modelon.
La simpla uzo de la adverbo "ree" estas sufiĉa pruvo ke vi mem konsentas, ke la likvida dekreto estis efika. Mi miregas, ke vi opinias ĝin demokrate farita.
Pierre Levy edited this reply 3 years ago.
"La komunistoj kunvenintaj en Vieux-Boucau firme esprimis sian decidemon, kontraŭstari la politikon de Sarkozy, notinde pri tio, kio estas ĝia emblemo, nome la redukto de la aĉetpovo [de la salajruloj], kaj organizante mobilizon, la 26-an de septembro, favore al la plialtigo de la salajroj. La PCF (Franca Komunista Partio) kompreneble ne povas preterlasi debaton pri sia estonteco kaj pri sia projekto de socio, sed ĝi senprokraste reagas - eble revenante al iom flankelasitaj refleksoj - fronte al sociaj urĝoj."
Mi preferas tion. Morgaŭ ni devus scii pli pri la debatoj, koncerne la estontecon kaj la projekton de socio de la franca komunista partio. Pri tio decido ne povas okazi nun sed devus okazi dum kongreo, kiu okazos post 4 monatoj.
Ankaŭ la gvidantoj de la franca socialista partio kunvenis, sed mi lasos al eventuala membro de tiu partio raporti pri tiu kunveno. Mi ne povus konvene fari tion.
Pierre Levy edited this reply 3 years ago.
vian tradukon el komunista organo " humanite " mi tre dankas. Niaj francaj IKEK anoj tute silentas pri sia propra komunista partio, same ne informas komunista SAT frakcio el francio .
Dum SAT kongreso mi kun kontento informighis de la du komunistinoj el bulgario - pri la interhelpo de franca komunista partio - ili flegas kontaktojn kun bulgaraj laboristoj en francio - helpas ilin akiri laborpermeson ktp .
Pri Jelcin mi neniam diris, ke li estus demokrato ( la tiama konstitucio de rusio ne respektis demokration) Ech nuntempe oni rajtas dubi pri demokratio en rusio.
Tial ekzemple svarmas la T chemizoj kun portreto de che guevara - kaj la plej luksa limuzino estas nomata la " nova revolucio" .
Dum SAT kongreso mi miregante eksciis , ke chiu SAT ano rajtas nomi sin" komunisto " ech sen esti membro de komunista frakcio - char membrolisto ne ekzistas.
Dum la Dua Mondmilito, nazioj ne postulis membrokarton por aresti kaj mortpafi aŭ deporti komuniston.
Pierre Levy edited this reply 3 years ago.
lau mi opinio estas kontraudiro en via frazo: Starigi membroliston, ne eblas sen scii la nomojn -au chu vi intencas diri: ke chiu homo estu komunisto?
lau mia scio kaj sperto estas nur minoritata la komunistoj en SAT - la majoritato praktike fajfas pi porespanta propagando en komunistaj medioj - kaj cetere; kie estas trovebla komunista medio ?
Nazioj antau kaj dum la dua mondmilito ja bezonis la membrolistojn de komunistoj hebreoj sed ankau de samseksemuloj , handikapuloj vagantoj , atestantoj de jehovoj k.a. .
Chu vi diras la malon nur por spiti min?
Scii, kio estas minoritato kaj majoritato eble havas sencon (?) en federacio kiel la "e-to-civito", sed en supertendenca asocio, tio ne havas sencon. _Principe_, ĉiu membro rajtas, sed neniel havas devon konfesi siajn partipolitikajn opiniojn, kaj neniu rajtas postuli tian konfeson. SAT-anoj principe estas liberaj homoj, respondecaj nur antaŭ si mem pri siaj politikaj orientiĝoj.
Por fari liston de frakcianoj, vi povus cirkuligi paperfolion en kunvenoj de la frakcio kaj peti, ke kamaradoj, kiuj deziras membriĝi, skribu siajn nomon kaj matrikulon. Ne postulu nek esperu, ke tiu listo iam ajn estos kompleta.
Se vi ne povas trovi komunistan medion en via sfero de agado, tio eble signifas, ke vi ne bezonas komunistan frakcion. Mi ne povas vere helpi vin, ĉar mi ne konas la svisan situacion. En IKEK estis almenaŭ unu svisa kamarado. Sed eble estas aliaj.
Jes, nazioj bezonis multajn listojn de potencialaj viktimoj. Ili tamen ne postulis pri tio diplomojn, aŭ membrokartojn kaj ŝajnas, ke eventualaj eraroj ne multe perturbis ilin, se tio nur ebligis kreskigi la nombron de persekutatoj. Se vi provus kompreni tion, kion vi legas, vi ne dirus, ke mi diras la malon. Kial mi volus spiti vin?
plej vershajne ankau en vatikano ekzistas socialistoj- la papo mem regule deklaras sin socialisto Tion chi li faras per enciklikoj. Nuntempe kaj aktuale li intime shanghas opinion kun " via" prezidanto el francio s-ano Sarkozy - ambau katolikoj
Ja ankaŭ Hitler nomis sin socialisto (nazio = naci-socialisto) sed strange la vorto "socialisto" ne naskas ĉe burĝaj ideologoj la saman abomenon, kiel la vorto "komunisto". Pri ratzi kaj ŝarko, mi estas konvinkita, ke ambaŭ ili estas krude cinike hipokritaj katolikoj sed veraj malpiuloj. Aliokaze, ili nepre timus la inferon, al kiu ili rekte destinas sin per la milito kontraŭ la malriĉuloj sed por la triumfo de homekspluatsistemo, en kiu ili altrespondece plej vigle partoprenas.
Kvankam vi "multfoje" diris ke vi havas partion - tamen mi tute ne konas vin kaj ghin .
Por mi sonas stranga, ke LCR povas esti potenciala aliancano au konkuranto- Chu tion oni nomas politiko?
Pri mi kaj mia partio, kvankam en SAT neniu bezonas respondi al plenrajte faritaj demandoj pri personaj opinioj, mi neniam fanfaronis pri miaj personaj aliĝoj, nek kaŝis ilin. Ĉar mi estas unu el la SAT-anoj, kiuj plej multe esprimiĝas pri politikaj aŭ ekonomiaj temoj, vi probable estas unu el la lastaj kamaradoj, kiuj ankoraŭ ne scias, ke mi estas kompartiano kaj laŭeble aktivas por komunismo en la senco de la "Manifesto de la Komunista Partio", nome por la nunaj interesoj de ĉiuj viktimoj de homekspluatado kaj por la likvido de la kapitalismo. Mi ankoraŭ aktivas en sindikata federacio de emeritoj ligita kun CGT (ĝenerala konfederacio de la laboro). Pri miaj filozofiaj kredoj, mi pensas, ke ili estas pli malpli veraj laŭ tio, ke ili pli malpli proksimiĝas al objektiva realo, kiu tute ne dependas de ili. Oni nomas tion materiismo. Mi opinias, ke tio sufiĉas por tiu ĉi mesaĝo.
Memkompreneble, nur kolegoj povas esti konkurantoj aŭ konkurencantoj. Ĉu vi iam ajn vidis forĝiston konkurenci kun panfaristo, aŭ naĝiston konkuri kun pezolevisto?
Pri via kompartianeco evidente mi estas la lasta informita. - Nu, tial gravas konversacio .
Mi esperas, ke vi ne "kredas" je ia filozofio au ech pluraj? ( tial vi esprimas vin dufoje " pli malpli"!. Tial vi facile martirighus sur altaro de ia idolo.
Leginte la manifeston de komunista partio - mi ne komprenis , kiel eblas dedukti el ghi la likvidon de kapitalismo . Mi frekventis multaj kursojn kaj neniu asertis, ke eblas aktivi lau difinita vojo .
Vi klare skribis pri la LCR kiel konkuranta komunista partio .
Kolego nur povas esti KUNkuranto .
panfaristo konkurencas sur la kapitalista merkato kontrau (" forghisto" profesio preskau ne plu ekzistanta) same naghisto KON kuras kontrau Halterlevisto -( la premio estas malsamaj ankau estas merkato la sporto)
Mi ne komprenas, kie vi trovis sarkasmon en mia lasta kontribuo.
Ĉu do vi ne sciis, ke mi partoprenis en la fondo de IKEK kaj de la Komunista frakcio de SAT?
Mi ne komprenas, kion signifas "kredi je ia(j) filozofio(j)". Mi tute ne estas kandidato al martiriĝo.
Mi ne "deduktas" el la manifesto de la komunista partio la likvidon de kapitalismo. La likvido de la kapitalismo ne povas rezulti nur de dedukto, sed de praktiko celanta tiun likvidon.
Relegu la lastan frazon de la Manifesto.
"Sur la loko de la malnova burĝa socio kun siaj klasoj kaj klasaj antagonismoj ni havos asocion, kie la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj."
Kion tiu frazo signifas, se ne la likvidon de la kapitalismo?
Mi ne komprenas al kiu parto de mia kontribuo aludas via esprimo "ke eblas aktivi laŭ difinita vojo".
Mi invitas vin viziti la temon pri marksismo kaj mian blogon, se vi ankoraŭ ne faris tion..
Pierre Levy edited this reply 3 years ago.
la de vi citita frazo el komunista manifesto estas teoria, sed ne praktika. ( cetere, ghi jam estas tre ruze misuzata de kapitalista klaso ekz. la liberecanoj predikas ghin)
Dum IKEK kunveno en chinio . estis diskutata la eco socialisma en chinio- kun simila rezulto .
en tiu chi diskutejo de Ypernity estas jam temo la marksismo. Kial vi kashis ghin en via blogo inter latinajhoj?
Kial vi diras, ke mi kaŝis mian blogon? Mi tute ne kaŝis ĝin sed ja invitis vin viziti ĝin. Mi ne volas embarasi forumojn per tro longaj tekstoj. Cetere la "latinaĵoj" meritas iom pli da respekto: mi tradukis tutan gramatikon de latina lingvo kaj kvankam tio ne estas politika temo, tio povas ial interesi iun, eventuale eĉ utili.
Mi rediras: aktivi por la komunismo en la senco de la "Manifesto de la Komunista Partio" signifas aktivi por la nunaj interesoj de ĉiuj viktimoj de homekspluatado kaj por la likvido de la kapitalismo. La kapitalismo estas la nuna tutmonde reganta ekonomia kaj socia ordo. Ĝia principo estas la privata posedrajto pri la produktorimedoj.
Se vi ne komprenas la komunismon tiel, kiel do vi komprenas ĝin? Ne kaŝu vian veran penson!
Mi konsentas kun liberecanoj, kiuj opinias, ke la unua paŝo estas eduki sin mem. La vorto "unua" signifas, ke aliaj paŝoj devas sekvi.
Kial estu malpermesata ridi au moki pri si mem? Chu tio chi ne estas saniga por la homa psiko?
Laszlo Istvan TOTH says:
Post 1989 en Hungario neniiĝis socialismo, kaj loke de ĝi aperis kapitalismo. Nia popolo ĝoje atendis tiun ŝanĝon, ĉar esperis de ĝi pli da feliĉo ŝulde al kapitalismo.
Sed jen, kio okazis:
La tute samaj fiuloj, kiuj dum socialismo postrestigis nian landon ekonomie, nun iĝis la plej sangaj kapitalistoj!
La samaj fiuloj, kiuj antaŭ 18 jaroj parolis pri marksismo, kantis dum la unupartia kongreso la revolucian himnon "Internacia", nun estas posedantoj de grandaj fabrikoj, kaj ekspluatas kruele siajn laboristojn, pli kruele, ol ekz. en tradiciaj kapitalistaj landoj. Ili neniam estis sinceraj adeptoj pri ajna ideologio, ili nur aktoris kaj profitis el ajna socia sistemo por vivi surŝultre de siaj subpremitoj. Ili nun forvendas por riĉigi sin ĉiun havaĵon kiun kreis nia popolo dum jardekoj.
Tute simile okazis en Rumanio, kie mi vivis 34 jarojn. El Bulgario mi aŭdis similajn plendojn.
Fakte tiel okazis en ĉiuj intaj socialist-landoj, kie la popolo ne forpelis la intajn "socialistojn".
Mi certas, ke ankaŭ en Kubo tiuj nunaj socialistoj tuj iĝos sangaj kapitalistoj, kiam estiĝos kapitalismo.
Ĉu vi daŭre kredas, ke iam ajn ekzistis sinceraj adeptoj pri marksismo en socialistaj aŭ komunistaj registaroj?
Laszlo Istvan TOTH edited this reply 3 years ago.
Vi certe konas la ŝercon: en la kapitalismo, homo ekspluatas homon; en la socialismo estas male. Tiu ŝerco kompreneble estas sofismo: la malo de homekspluatado ja ne estas alia homekspluatado, sed la forigo de la ekspluatado. La komunismo estas la _agado_ por tiu forigo.
Ne atendu tamen el ĝiaj profitantoj, ke ili forigos la ekspluatadon. Tion povas fari nur la ekspluatatoj mem. Neniu diris, ke tio estas facila.
Kiam mi legas iujn atestojn pri la landoj de la iama "reala socialismo", mi vere havas la impreson, ke oni parolas pri ia speco de faŝismo; sed nenio estis pli liberalisma ol la faŝismo. Tamen ankaŭ estis kaj estas aliaj malsamaj eĥoj.
La problemo de la kapitalismo ne estas nur, ke ĝi estas ekspluatsistemo, sed ke ĝi estas ekspluatsistemo, kiu nature tendencas pligraviĝi, laŭ tre facile komprenebla proceso. Tio ne estas ideologio, sed -ve!- tre facile konstatebla realo. La loĝantoj de landoj de iama "reala socialismo", kiuj kredis la propagandon, laŭ kiu la kapitalismo signifas la prosperon por ĉiuj, estas krude kaj kruele trompitaj, - se ili ne estas mem rabistoj inter aliaj rabistoj.
Kio okazas nun en Francio estas metoda detruo de ĉiuj sociaj rajtoj akiritaj de franciaj laboristoj dum multaj jardekoj da klasbataloj. En Francio, la nuna komunismo konsistas en organizado de la rezisto kontraŭ tiu kontraŭreformismo. Kiam mi legas, en iuj paĝoj de la reto, ke "okcidentaj laboristoj" batalas por aĉeti duan aŭton aŭ elektran dentobroson, mi opinias, ke verŝajne la verkinto de tiaj kretenaĵoj vivas en alia mondo.
Pierre Levy edited this reply 3 years ago.
Vi faris la trafajn demandojn kaj ankau konstatojn .
En via lando mortis miloj da sinceraj komunistoj - ili ne apartenis al la registaro de hungario -
en Nikaragvo mortis 40000 civitanoj pro la rezisto kaj aktiva batalo kontrau la diktatoro Somoza -
Multaj el ili ne estis komunistoj - konsentite - sed ili mortis pro ia idealo.
Ankau en e- movado ekzistas similaj fenomeno. Milionulo Myoshi elspezis centmilojn da dolaroj por e-to .
Dum SAT kongreso en kazanlak en bulgario mi renkontis multajn intajn marksistojn- ili studis marksismon "nur" pro la kariero - sed ili sincere studis , kaj trapasis ekzamenon .
Mi spertis la komencon de la apliko de la principoj de la Antauparolo de la franca konstitucio: ili estis bonegaj kaj esperigplenaj. Mi nomus ilin pli socialsmemaj, en senco reformisma, ol socialismaj.Tiuj principoj restas jure validaj - sed ilin nuligas praktike la traktatoj de Eŭropa Unuiĝo. La francaj dekstruloj faris multajn penojn dum pli ol duona jarcento por detrui la bonajn efikojn de tiuj principoj, kiujn ili tamen grandparte sukcesis deturni por sia profito. La nuna franca registaro energie entreprenis detrui ĉiujn pozitivajn rezultojn de la apliko de tiuj principoj. Tiun entreprenon de KONTRAŬ-reformoj ĝi nomas "reformaro". Malmultaj francaj maldekstruloj redonas al tiuj KONTRAŬREFORMOJ ilian veran nomon.
"- en formo kiam mezkapabluloj regas kaj tenas la bridojn de la socio. Mezkapabluloj estas kutimaj homoj, kiuj ne rezistas al tento plenumi unue proprajn poŝojn, certigi unue propran familion...Tiel komencas korupto kaj nepotismo, ĉiuj malbonoj kiuj detruas socion kiel metastazoj. " Laŭ tiu difino, "socialismo" fakte nun triumfe regas en Francio ... sub masko kaj kun ideologio "liberalismaj".
En tiuj ĉi lastaj tagoj klare esprimiĝas la "socialismaj" kolektivismaj principoj de la tutmondiĝinta kapitalismo:
_PRIVATIGO DE LA PROFITOJ -- KOLEKTIVIGO DE LA KOSTOJ_
"Plejverŝajne homaro estos memekstermita specio." Neniu povas scii, kio en estonteco estas plej verŝajna. Ĝis nun neniu kapablis vere profeti. La solaj eblaj profetaĵoj estas el la tipo: se vi lasos ŝtonon, ĝi falos, ĝis ĝi renkontos obstaklon. Neniam forgesu la vorteton "se". - Jes, "se" ĉiuj rezignos rezisti, ĉio estos ebla en la senco de memektermo de la homaro.
3 years ago
Pierre Levy edited this reply 3 years ago.
Laszlo Istvan TOTH says:
Sed diktaturo neniigas ĉian popolan kontrolon sendepende de tio, ĉu temas pri kapitalismo, aŭ socialismo.
Nuntempe en kapitalistaj landoj tre rapide elformiĝas la t.n. per-komunikila diktaturo, do kiam potenculoj fortege influas (trompas, mensogas, fals-promesas, stultigas) popolon helpe de amas-stultigiloj (precipe TV) por manevri siajn popolojn laŭ propraj voloj. Ili subaĉetas prestiĝajn aktorojn, humuristojn por uzi ilin kiel ilojn cerbolavi popolojn. Por disrompi ajnan ligon inter civitanoj, la perkomunikila diktaturo neniigas la patriotismanj sentojn, ĉar eblas pli facile subpremi homojn, kiuj ne apartenas al ia komunumo: niakaze al etna komunumo.
Iu komploto de tiaj fiuloj agas forme de kvazaŭ-religio (temas pri scientologio), kiu klopodas disrompi ne nur patriotismon, kiu kunligas tutan popolon, sed ankaŭ la bazan komunumon de ajna socio: la familion.
la familio ne estas la baza komunumo de socio. sed la unuopulo.
Kie estas la de vi sopirata alternativo al komunikila diktaturo ? - vi ja nur regurdas la dirojn de viaj gekamaradoj el drinkejo.
Laszlo Istvan TOTH says:
---
Unuopulo ne estas komunumo...
/"- vi ja nur regurdas la dirojn de viaj gekamaradoj el drinkejo."/
---
Oni kutimas imagi aferojn laŭ la propra sinten-modelo...
la sinteno modelo de unuopulo estas influata de viaj kamaradoj el drinkejo, - de via familio, de via organizo - en sociologio estas la nomoj : grupo , socio,klaso, klubo, eklezio, ktp.ktp.
la unuopulo estas la nukleo de la socio - do , la homo . la individuo , la solulo.
jam duopo estas nomebla komuno . Ankau geja paro - kolegaro en laborejo , hazardaj spektantoj de futbalmatcho , homoj en oldulejo . k.s,
Chio chi ankau ekzistos en socialismo.
Ekzemple en svislando estas nur minoritato la familioj simile estas la stato en modernaj socioj .
Laszlo Istvan TOTH says:
/"la sinteno modelo de unuopulo estas influata de viaj kamaradoj el drinkejo"/
---
Eble ĝi estas influata fare de viaj kamaradoj de drinkejo, ĉar vi kutimas viziti drinkejojn.
Mi ne kutimas viziti drinkejojn, mi havas aliajn preferojn...
Sed tio chi modelo ne plu ekzistas en modernaj shtatoj . Nuntempe virino apenau naskas du idojn. ( en okcidenta europo, usono japanio australio k.a. shtatoj evoluintaj. ( facile vi trovos informojn en la interreto)
Kial vi ripetas, ke unuopulo ne estas komuno ?
Tutcerte unu homo ne estas - du homoj.
sed la unuopulo , la individuo estas la bazo de komuno . ne estas la bazo la familio.
lau marksisma vidpunkto estas la laboro la bazo por la socio .
3 years ago
Apelete Agbolo says:
Pierre Levy edited this reply 3 years ago.
Jakvo pro says:
Se social-demokratio ne regule adaptiĝis al „modo” /cirkonstancoj, ĝi ne plu ekzistis kiel partipolitika koncepto.
Aliflanke se la social-demokratoj pli forte batalis dum historio kaj ne ĉiam postkuris la „modon” la povon, ni eble havus nun pli bonan respondon al „monda krizo”.
Dum jaroj la (ni facilanime nomas ilin )dekstraj partioj propagandis liberan merkaton, malpli da ŝtato ktp, ktp. Nun la sama ŝtato devas subteni la bankojn, imagu! La postulo ne venas de social-demokratoj sed de la dekstraj partioj, la kvakantoj pri libereco de merkato kaj for la ŝtato. La social-demokratoj nun subtenas ke la libera merkato estas sub financa helpo de la ŝtato.
O jes, nur portempe ĝis sekva granda krizo.
(mi devas diri ke mi kiel anarkiisto ankaŭ ne subtenas ŝtaton sed mia deirpunkto tute malsamas.
Tro da homoj ŝategas esti etkapitalistoj kaj do, por ne perdi ĉiujn membrojn la social-demokrataj partioj devas klini la kapon kaj agadi laŭ modo.
Mi estas feliĉa ke SAT neniam faris tion. Ni almenaŭ neniam adaptiĝis al modo. Ni jam jaroj fosas nian sulkon!
Jakvo edited this reply 3 years ago.
Ĉu ĝi estas la filozofio, ampleksanta ĉiujn filozofiajn doktrinojn, aŭ nur unu filozofio inter aliaj?
En la unua kazo, ĝi estas ia erudicio. En la dua, kio distingas ĝin de aliaj filozofioj?
Kial ĝi meritas fortan subtenon?
En praktiko, al kio ĝi utilas?
Apelete Agbolo says:
Nuntempe multaj intelektuloj difinas la socialismon kiel " multitude" - angla vorto kiu signifas simple multecon:
Alia metaforo estas la ĉielarko kun ĉiaj koloroj : nepre oni evitu ruĝan dogmecon
Pri la _temo socialismo_ ĝi estas tamen perfekte klara:
"... celas: a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda...
... celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj;
... celas malebligi ĉe membroj la _dogmiĝon_ de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.
... ktp.
Por mi estas klare, ke SAT ne celas trudi ian ideon pri socialismo, sed celas favori la dialogon pri socialismo.
Jakvo pro replies:
Iu speco da Esperantistoj, precipe dekstre dentenca nepre volas enŝovi en ŝuojn de SAT ĉiun malbonan. Ili plej ofte apartenas al la grupo de grandmogolo, la birdotimiganto el iu grupeto apenaŭ konata kies sola merito estas fifamigi aliajn homojn - aktivulojn.
Ne nur dekstre tendencaj esperantistoj havas malbonan opinion pri SAT. La efiko de kalumnioj kaj flustrita klaĉado ne estas subtaksinda. Sinceraj homoj povas esti trompitaj. Tio estas nur plia motivo por respondi kiel eble plej klare al demandoj.
Cetere mi konsentas kun vi pri la ekzisto de ies deziro enŝovi en ŝuojn de SAT ĉion malbonan, kaj eventuale ne tro gravas al ili se la klaĉoj memkontraŭdiras sin.
Jakvo pro replies:
Ĉu vivo rilatas pri bona - malbona? Eble jes sed precipe pri kompreni kaj eble pri trovi veron aŭ ĉu respondon al demandoj?
Jes, laŭ mi socialismo estas pli subteninda ol iu ajn alia filozofio aŭ vivkoncepto. Jen mia vero pri kiu mi apenaŭ povas debati. Ĉar ekstarti debaton signifas ke mi devas montri malbonan de aliaj filozofioj.
Unue ni jam devas klopodi havi interkomprenon pri kio socialismo estas? Doni respondon al tiu demando jam postulas ĉiujn jarojn de homa vivo.
Kiam mi, por doni ekzemplon (kaj vere nur ekzemplo por ke la idiotaro ne tuj atakas min)
Plej multe de la homoj - almenaŭ en la regiono kie mi loĝas - diras ke ni devas helpi la malriĉulojn. Prave mi respondas, sed oni tuj komencas kolekti monon. Kiel socialisto (kiun mi laŭ mi estas) mi rifuzas. Mi ne estas katoliko kiu ŝovas paneron de mia tablo por ke la malriĉuloj manĝu ĝin. NE , mi devas inviti la malriĉulon al mia tablo.
Tiu sistemo kiu purigas animon kaj kiu precipe estas aplikata de katolikoj (denove en mia regiono) estas honto por la malriĉulo.
La sola solvo por malhavi malriĉon estas socialismo kiu baziĝas je respekto. Oni povas vualigi aŭ ornami socialismon per multekostaj vortoj kaj per grandaj debatoj, sed laŭ mi rilatas nur pri respekto.
Malriĉeso ne havas rajton ekzisti en neniu loko en la mondo. Sed kion fari? Altrudi al homoj sistemon, filozofion kiu laŭ mi estas plej bona?
Ni ĉiam turniĝas en rondoj. Ni ne solvas ion sed restas malsame en pensoj kaj posedemo eble?
O jes,mi ne traktas socialismon kiel partipolitika koncepto, sed simple kiel filozofia.
Eble per niaj vortoj ni revigligas la debaton aŭ ni ricevas pliajn sloganojn kiu helpas al nenio?
En socialisma socio, malriĉuloj kaj riĉuloj ne ekzistas, kaj socio, en kiu estas riĉuloj kaj malriĉuloj, ne estas socialisma.
"Ha ha! diros maliculo, sufiĉos forpeli la malriĉulojn, aŭ mortigi ilin, aŭ submeti ilin al trudlaboro, aŭ meti ilin en "reedukejon" (koncentrejon), ktp. ..." - Ne skandaliĝu, tiuj solvoj estas jam aplikitaj kaj aplikataj en socio, kiu tipe ne estas socialisma. Ekzemple nun, pli malpli sisteme kaj hipokrite, preskaŭ ĉie en la mondo.
"Ha ha! diros alia maliculo, sufiĉos forpeli la riĉulojn, aŭ mortigi ilin, aŭ submeti ilin al trudlaboro, aŭ meti ilin en "reedukejon" (koncentrejon), ktp. ..." - Ne skandaliĝu, tiuj solvoj estas jam aplikitaj kaj aplikataj en socio, kiu tipe ne estas socialisma. Ekzemple en Kamboĝo de Pol Pot, aŭ en rusa kamparo de Stalin.
Kompreneble, tiuj vortoj ne estos miaj lastaj pri la temo, sed sufiĉas por la momento.
"socialismo" laŭ ties difino ne estas filozofio - sed doktrino - ĝin konsistigas multaj skoloj -
ekzemple la kristanan , anarkiisman, komunisman , socialdemokratan -
simple multeca- ĉielarka kiel asertas nia nova Ipernity- ano Apelete
Gerardo edited this reply 3 years ago.
Riŝo says:
En Svisio la Unua de Majo neniam okazigis amasmanifestaciojn, tamen ankaŭ ĉi-jare oni memorigis en 34 urboj la laboristajn luktojn por defendo de dignaj vivkondiĉoj de la salajruloj. Iu partoprenantino diris, ke verŝajne la svisoj devos eniri ankoraŭ pli profunde en la malfacilaĵojn, por ke ili proteste reagos kontraŭ la maljustoj en la socio. Konstateblas, ke jam de jaroj la sindikatoj perdas membrojn.
Antaŭ 25 jaroj la socialista partio lanĉis iniciativon por ŝanĝi la bankan sekreton, sed bedaŭrinde la svisaj civitanoj rifuzis ĝin dum tutlanda voĉdono. La premgrupo de la bankoj kaj la burĝaj partioj estis pli fortaj. La teksto de ĉi tiu referendumo antaŭvidis interalie ke ne plu ekzistu la diferencigo inter “imposta trompo” kaj “imposta fraŭdo”, la unua juĝita antaŭ tribunalo, la dua ne, se oni pagas la ŝulditan imposton plus la punmonon.
Kaj kio okazas nun? La svisa registaro devis koncedi al la G 20 abolon de ĉi tiuj distingoj kaj la bankoj estos devigataj informi pri la havaĵoj sur bankkontoj apartenantaj al eksterlandaj riĉuloj. Oni devas aldoni, ke la bankoj jam delonge laŭleĝe devas informi pri mono de supoze krima deveno (mafioj, drogoj, ktp.). La plej fortaj premoj venis de Usono, Germanio kaj Francio, sed ankaŭ de Britio, kiu estas granda financa centro kaj certagrade konkurencanto de la svisaj bankoj. Oni havas la impreson ke okazas financa kaj jura milito inter la plej gravaj financaj centroj en la mondo, ĉar oni subtenis bankojn, kiuj estis antaŭ bankroto, per cento da miliardoj kaj nun mankas mono en la ŝtataj kasoj. Oni ludis kiel en kazino per miliardoj kaj perdis ilin kaj nun la impostpagantoj devus pagi la erarojn, bonusojn kaj “orajn paraŝutojn” de la manaĝeroj.
Do oni povas kompreni ke laboristoj, kiujn minacas maldungo, trudizolas siajn manaĝerojn por atingi akcepteblan socian planon kaj monajn kompensojn, kvankam tiu perforta metodo estas leĝe malpermesita.
Riŝo edited this reply 3 years ago.
kaj ili estos eble punotaj.
Same okazis kaj okazos pri iaj perfortaj agoj dum striko en Svislando.
Ĵus estis akuzita la estro de "Junsocialista Partio" pro enkrakado de domo . Anarkiistoj formanĝis ĉion el la fridujo kaj sprajis sloganojn sur murojn -(kia granda krimo)
Tutcerte ja minoritato facile povus enpenetri la parlamentejon de Svisio kaj deklari novan socialistan reĝimon.
Jakvo edited this reply 3 years ago.
Ĝi prenis chion plej bonan el la diversaj sociordoj:
El praepoko : La primitivismon
el antikvo la sklavismon
el feŭdismo la torturon
el kapitalismo la ekspluatadon
el demokratio la kverelemon
el socialismo la nomon