Sinjoro de la vertoj

posted by A Helena Tylipska
Posted on Thursday May 29, 2008 at 14:15. 1 885 visits. ( permalink )
Publicita ankaŭ en > Google Grupo "ELIRO" (Esperanto Literatura Internacia Rondo)
groups.google.com/group/eliro

Signore delle cime
di Beppe De Marzi

In ricordo di tutti i nostri amici caduti sulla montagna.

Dio del Cielo
Signore delle Cime,
un nostro amico
hai chiesto alla montagna
|: ma ti preghiamo, :!
|: su nel paradiso, :|
lascialo andare
nelle tue montagne

Santa Maria
Signora della Neve,
copri col bianco
soffice mantello,
il nostro amico,
il nostro fratello,
!: su nel paradiso, :|
lascialo andare
nelle tue montagne


Signore delle cime (Sinjoro de la vertoj)
kantata de diversnaciaj ĥoroj (You Tube)
www.youtube.com/results?search_query=signore+delle+cime&search_type=&aq=2&oq=Signore_delle_cime

Sinjoro de la vertoj
de Beppe De Marzi

Memoral ĉiuj niaj amikoj perditaj sur la montaro.

Di' en ĉielo,
Sinjoro de la vertoj,
nian amikon
Vi vokis de l' montaro
|:nun ni Vin petas, !:
|:en la paradizo, :|
lasu lin iri
en la Via montaro.

Sankta Maria,
Reĝino de la neĝo,
kovru per blanka
kaj supla, flok-mantelo
nian amikon
plej karan fraton,
|: en la paradizo, :|
lasu lin iri
en la Via montaro.

(trad. Helena Tylipska)
Mi dankas sincere la Amikon Manolo, kiu afable sugestis al mi profesiajn detalojn volonte akceptitaj.
Helena
Por aŭskulti plu kaj samtempe legi la tekston; klaku > Coro della Brigata Alpina Cadore
Ĥoro de la Alpa Brigado “Cadore”
www.brigatacadore.it/pagine/Canzoni/audio/Signore_delle_cime.mp3

Aliaj motaranaj ĥoroj
www.lemiecime.it/musica.htm

Google ligilojn al "Signore delle cime" (Sinjoro de la vertoj)
www.google.com/search?ie=UTF-8&oe=UTF-8&sourceid=navclient&gfns=1&q=Signore+delle+cime


Io pri "Signore delle Cime" (Sinjoro de la Vertoj)

La "Sinjoro de la Vertoj" estas la kanto de popola inspiro kun vortoj kaj muziko komponitaj en la jaro 1958-a far komponisto de Vicenza, Giuseppe (Bepi) de Marzi, tiame dudektrijara.

Destinita por esti kantata far de la ĥoro “I Crodaioli” el Arzignano (apud Vicenza), fondita de komponisto mem, Sinjoro de la Vertoj iĝis rapide monda sukceso.

La komponaĵo estas moderna, celebra kanto kunmemoriga pri la amiko Bepi Bertagnoli, pereinta tragike en montaro. Sed la trista fakto leĝere vualita en la teksto (Nian amikon Vi vokis de la montaro) ne malhelpis ke ĝi fariĝu kanto de universala memidentiĝo.

La simpleco de la strukturo kaj granda emociiga influo faris de ĝi repertoran elementon de multnommraj ĥoroj polifoniaj kaj popolaj. La simpla melodio akompanata de tradiciaj harmonioj, eĉ se ne prevideblaj,alflankas la tekston kiu unuigas sentimenton, popolan pietaton kaj kristanan piecon…

Aŭtoro diras pri si .” Eble mi laboris dudek minutojn por kompletigi tekston kaj melodion. Kiel kantanto melodia kaj poeto praktika, mi ĉiam estis rapida”

La kanto estis ludita unuan fojon en griza oktobra dimanĉo de la jaro 1958-a, alten en montaro, ĉe memorŝtono titolita al amiko Bertagnoli, en la loko kie li pereis.Tiam emocio blokis duan strofon en la gorĝo de la solisto.

(el la artikolo de Alberto Laggia (Famiglia Cristiana n. 42- 1999) (trad. Helena)

Jene mi deziras klarigi mian tradukon (el itala al esperanto) de versetoj, laŭ iuopinie eraraj:
per le tu-e mon- ta- gne
en la vi-a mon- ta- ro
En ambaŭaj versioj la akcento falas sur “tu-e-, vi-a ”(samsignifaj).
Vorton “promeni”mi ne konsideris kiel ĝusta ĉar kiu amegas la montaron , ne iras por promeni sed iras por “iri”, por iri grimpante kaj ofte riskante, por laciĝi kaj esti feliĉa pro ĉi laciĝo.
* "en la Via montaro" - ĉi tie artikolo "la" ŝajnas superflua; Tamen ĝi celas atentigi ke ne temas pri la surtera montaro (ankaŭ tiu de Dio), sed pri la montaro en la paradizo, tiu specifa (la) rezervita al la plej amataj (ankaŭ en la itala originalo "nelle tue montagne" - nelle = en la), ĉi tie mi sekvis la "Fundamento-n....",paĝo 295 ( "la uzado de artikolo estas tia sama, kiel en la germana, franca kaj aliaj lingvoj" ). Maksimume “la” estas redunde uzita, sed tio por atentigi la diferencon inter la montaro tera kaj paradiza (ambaŭaj de Dio).

* * * * * * * * * * * * *
2.000 personoj kantas “Sinjoro de le vertoj”
Libera kantado > it.youtube.com/watch?v=QZfIQVcMuA0&feature=related

* * * * * * * * * * * * *
Muziknotoj > homepage.mac.com/pablo_cqd/tenrei/word_note/Segnore_del_cime.pdf

* * * * * * * * * * * * *

This topic has been edited by Attilio Liotto 2 months ago.

15 Replies

rughulo says:
Jes tre solene kaj emocie sonas- sed vortoj apenau komprenblaj, necesas strechi orelojn
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
A Helena Tylipska replies:
Ĉe mia komputilo aŭdiĝas tute bone, sed bedaŭrinde la ĥoroj kantas nur en la itala.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Bonege! Mi mem kantadas ĝin en mia propra ĥoro (itallingve, kompreneble). Mi ĝojas ke ekzistas e-traduko.

La traduko estas ne malbona, sed plibonigebla. Jen kelkaj malĝustaĵoj:

1) Vi vokis de la montaro havas unu troan silabon. La silab-nombrado de la originalo kaj traduko estas:

"hai chies -to_al-la mon-tag-na." (entute 7; atentu la artefaritan diftongon "to_al", kiu aperas sur la muziko kiel du silaboj sur sama noto)
"Vi vo-kis de la mon-ta-ro". (entute 8)

Do mi konsilas: Vi vokis de l' montaro

2) Sama problemo en lasu lin iradi. Jen silabnombrado:
"la-scia-lo_an-da-re" (entute 5 silaboj; atentu denove la faktan diftongon -lo_an-)
"la-su lin i-ra-di" (entute 6 silaboj)

Do mi konsilas "lasu lin iri" aŭ "lasu lin paŝi", "lasu lin grimpi", ktp.

3) Alia problemeto estas la italismo la via; tio sonas iom malbele. Mi dirus en Via montaro, kun du-nota koloraturo sur silabo "en": "e_en Via montaro". Ne indas cerbumi ĉu "la via" estas aŭ ne Fundamenta. Tiu simpla ŝanĝeto estas sufiĉa.

4) En la frazo kaj supla mantelo estas misakcentoj. La muzikaj akcentoj iras tiel:
"KAJ su-PLA man-TE-lo". Do, malbele.

Mi konsilas: "SU-pla FLOK-man-TE-lo". Do la tuta frazo iĝus kovru per blanka, supla flokmantelo
(Oni povas ankaŭ "forrabi" la lastan noton de la koloraturo "blan-ka_a" kaj meti tien "kaj".)

Postnoto: la proponita partituro montras "bian-co sof-fi_i-ce", sed mi kredas tion malĝusta transkribo. Mi kutime vidis "bian-co_o sof-fi-ce", do kun la koloraturo sur "co_o" anstataŭ "fi_i". Ekz.: partiturashe.iespana.es/37sicime.pdf

5) nian amikon havas dubindan akcenton sur "ni-AN". Do, estus bone inversigi la ordon:

amikon nian

6) En mia partituro, la frazo de "il nostro amico, il nostro fratello" estas tia: "il nostro amiko, nostro fratello", do sen lasta "il". Fakte, la notoj altrudas tiun konstruon! (Postnoto: en la proponita partituro estas eraro: la duopo "frate" aperas sur sama noto! Vidu ĝustan: partiturashe.iespana.es/37sicime.pdf)

Tial, mi refarus la frazon: amiko nian, plej karan fraton.

Jen ĉio! Mi gratulas la tradukinton!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Alia komento: mi ĉiam kredis tiun kanton funebra, kvankam ne nepre malĝoja. Ĉu tiel estas en Italujo?
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Helena Tylipska says:
Sinceran dankon por viaj preciozaj konsiloj; fakte mi legas muzikajn notojn sed mia scio estas sufiĉe baza. Mi korektos la tekston laŭ via konsilo. Jam mi provis kanteti kaj mi nun perceptas la kanton pli flua (la mia kantopovo ne estas speciale alta,ankaŭ se en mia juneco mi apartenis al lerneja ĥoro)
Responde al via lasta demando pri la kanto: ĝi ne estas funebra sed memoriga , fakte skribita post la morto de amiko Beppe Bertagnoli kaj prezentita je datreveno de ties akcidenta morto en montaro.
En Italujo la kanto estas ege amata precipe de ĉiuj, kiuj ŝatas kaj frekventas la montaron.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Mi ĵus kompostis la partituron!
www.ipernity.com/doc/mpancorbo/3170647
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
En la partituro kiun mi alŝutis mi adaptis la tekston pli-malpli laŭ la indikoj kiujn mi faris.

Tamen, mi respektis la italismon "la via", ĉar la ŝanĝo de la muziko, por demeti ĝin laŭ mia rapide elpensita solvo, estas iom tro drasta.

Mi ĵus rimarkis ke la originala formo "nian amikon" estas eĉ pli oportuna ol "amikon nian", kiun mi proponis. Tio estis erareto mia. Do, mi ŝanĝos en la venonta versio.
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Helena Tylipska says:
Kara Amiko Manolo!
Unuafoje mi sukcesis kunlabori perkomputile, pozitive kaj produktive. Pri la rezulto...juĝu la aliaj.
Koran dankon! Helena
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Ne dankinde! Estis plezuro. Tiu kanto estas tre amata de mi; mi ĝin kantadas ofte en la tenora rolo.

Mi jam alŝutis la korektitan version:
www.ipernity.com/doc/mpancorbo/3170647

Kaj ankaŭ kun PDF-versio:
www.ipernity.com/doc/mpancorbo/3176084/in/album/53490

Fine, mi invitas vin trarigardi mian kolekton de muzik-folioj en esperanto:
www.ipernity.com/doc/mpancorbo/album/53490

Kisojn!
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Helena Tylipska says:
Dankon, mi ne mankos en via paĝaro!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Hanna Libera says:
Kara Helena
Ĉu vi mem tradukis poemoj?En Pollando mi konas du esperantistoj kiuj verki poemoj en
Esperanto kaj ankaŭ tradukis el pola lingvo al esperanto.En varsovia E-klubejo estas membrino kiu tradukis kelaj polaj kolendoj al esperanto.
Amike salutas vin Hanna Libera
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Helena Tylipska says:
Kara Hanna , Jes, la tradukoj estas miaj, kompraneble mi ofte konsiliĝas kun mia edzo, kaj se temas pri ĉi supra kanto, mi estis konsilita ankaŭ de s.ro Manolo, kiu estas muzikisto; li donis al mi fakajn konsilojn por adapti la vortojn al melodio. :-))
Posted 13 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 13 months ago.
A Attilio Liotto says:
Bela montarana ĥora kanto kaj inda traduko.
interesaj enkaŭ la diversaj internaciaj ĥoroj kiuj ĝin kantas.
Aparta dankon al Manolo por la partituro kaj la PDF versio
Posted 8 months ago. ( permalink )
Manolo pro replies:
Dankon Attilio!

Mia ĥoro ĵus kantis ĝin en la originala itala lingvo. Bv. aŭskulti:
www.ipernity.com/doc/mpancorbo/4546025
Posted 8 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Kara amiko Manolo,
mi de temp'al tempo reauskultas kaj ĝuias vian bravan ĥoron.
egan dankon!

amike Attilio
Posted 2 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...