ADVERBOJ ADJEKTIVOJ KUNMETOJ

posted by A Attilio Liotto
Posted on Friday February 8, 2008 at 19:04. 3 528 visits. ( permalink )
Publikita ankaŭ en > Google Grupo "ELIRO" (Esperanto Literatura Internacia Rondo):> groups.google.com/group/eliro/web/averboj-adjektivoj-kunmetoj

ADVERBOJ ADJEKTIVOJ KUNMETOJ

La adverbaj esprimoj eĉ pli ol la kunmetitaj vortoj estas esenca parto de la strukturo de esperanto.
Ili estas facilkompreneblaj kaj eble ĝuste pro tio, ĝenerale neglektataj aŭ ne sufiĉe lernataj, sed ĝuste la adverbaj esprimoj (ĝenerale, en la naciaj lingvoj, tradukataj per frazetoj) determinas la diferencon inter komencanto kaj lingva reganto, precipe en la parolata lingvo.
Tial oportunas la ĉisekva listo.
La signifo de ĉiu listigita adverba esprimo estas, far mezuma esperantisto, facilkomprenebla, tamen ne malbonus se komencanto ĝin kopiu kaj anstatŭigante la esperantan klarigon, ĝin traduku en la propra linngvo. Eble tia laboro transformos lian pasivan scion en aktiva, (vorto ĉelange dum parolado).

*
Ĉi paĝo komune redaktatas. Bonvolu helpi por pligrandigi la liston kaj korekti eventualajn erarojn

*
“Ĉi” Adverba vorteto uzata antaŭ aŭ post montraj adjektivoj, pronomoj kaj adverboj por esprimi plian proksimecon en spaco aŭ en tempo: tiu ĉi, ĉi tie, ĉio ĉi

Prefikso samsenca: ĉi-kune (Z) ; ĉi-sube; ĉi-apude; ĉi-flanke; ĉi-foje; ĉi-okaze; ĉi-rilate; ĉi-landa (Z) ; ĉi-jara; ĉi-tiea (Z)

Nevaria montra adjektivo, samsenca kiel 'ĉi tie' aŭ 'ĉi tiu' : ĉi ne estas akvo ( Z) ; servistoj ankaŭ ĉi estis (Z) ; ankaŭ ĉi mi forlasas homojn (Z) ; ĉar ni ne esploris ĉiujn cirkonstancojn, kiel ĉi azeno sen dialektiko
RIM: En tia uzo ĉi estas skribata malkune; skribi „ĉi-azeno“ estus same
nekonvene kiel „tiu-azeno“.

*
ADVERBAJ ESPRIMOJ - FRAZAJ ESPRIMOJ
(+Adjektivo kaj sobstantivoj)

(Ali-)

Alidire = Laŭ kio la aliaj diras
Aliflanke = Laŭ alia flanko (vidpunkto), ĉe alia flanko (parto)
Alifoje = Alian fojon
Alikaze = En alia(j) kazo(j)
Aliloke = En alia(j) loko(j)
Alilande = En alia(j) lando(j)
Alimaniere = En alia maniero
Alimomente = En alia momento
Alinome = Alie nomata, per alia nomo
Aliokaze = En alia kazo
Aliopinie = Laŭ alia opinio, laŭ la opinio de la aliaj
Alitempe = En alia(j) tempo(j)
Aliepoke = En alia epoko
Alivide = Laŭ alies vidpunkto
Alivorte = Per aliaj vortoj, alidirite

( Ĉi )

Ĉi, ĉi tie, tie ĉi = En ĉi tiu loko

(Ĉi-)

Prefikse “ĉi” = En (dum) ĉi tiu aŭ tiun ĉi


(Ĉi-, ĉi tiu, tiu ĉi)

Ĉijare = En ĉi tiu jaro, tiun ĉi jaron, dum ĉi jaro
Ĉifoje = Ĉi tiun fojon
Ĉimomente = En ĉi tiu momento
Ĉimonate, ĉ.m. = En(dum) ĉi tiu monato
Ĉisemajne = En(dum) tiu ĉi semajno
Ĉitage = En (dum) ĉi tiu tago
Ĉisezone = En (dum) tui ĉi sezono
Ĉivintre = En (dum) ĉi tiu vintro
Ĉijare = En (dum) ĉi tiu jaro
Ĉitempe = En la nunaj tempoj
Ĉiepoke = En la nuna epoko

*
Ĉiapude = Apud ĉi tiu loko, apud ĉi tie
Ĉianeksite = Aneksita ĉi tie (en ĉi tiu dokumento)
Ĉifake = En ĉi tiu fako
Ĉiflanke = En ĉi tiu flanko, Ĉe tiu ĉi flanko
Ĉikune = Ĉi tie kune
Ĉilande = En ĉi tiu lando
Ĉimaniere = En ĉi tiu maniero, tiel
Ĉi-okaze = En ĉi tiu okazo
Ĉipaĝe = En ĉi tiu paĝo
Ĉirilate = En rilato al ĉi tio, koncerne ĉi tion
Ĉisube = Ĉi tie sube
Ĉisupre = Ĉi tie supre
Ĉiinfre = Ĉi tie malsupre
Ĉiteme = Pri ĉi tiu temo
Ĉitiea = De ĉi tie, de tiu ĉi loko

SED ANKAŬ

Ĉi libro = Ĉi tiu libro
Ĉilibre enas eraroj = En ĉi tiu libro enestas eraroj
Ĉi knabo = Ĉi tiu knabo
Ĉidome regas sereno = En ĉi tiu domo regas sereno
Ĉi grupo = Ĉi tiu grupo
Ĉigrupe mi trovis amikojn = En ĉi tiu grupo mi trovis amikojn

*
(Ĉiu-)

Ĉiudire = Laŭ kio oni diras
Ĉiuklaĉe = Laŭ kio ĉiuj klaĉas
Ĉiukrede = Laŭ kio ĉiuj kredas
Ĉiuscie = Laŭ kio ĉiuj scias
Ĉiuvoĉe, ĉiukonsente = Je ĉiu voĉo, je unu voĉo, unuanime

*
( De-, De )

Dekomence = Ek de la komenco
Detuj = Ekde la unua momento
Defore, delontane = De la malproksimo
De tag'al tago = Tagon post tago

*
(-dire)

Laŭdire = Laŭ la konataj diroj
Onidire = Laŭ kio oni diras
Ŝiadire = Laŭ kio ŝi diras
Sincerdire = Dirante kun sincereco
Verdire = Dirante la veron

*
( Gis-)

Ĝisatinge = Ĝis atingi la celon
Ĝisebrie = Ĝis fariĝi ebria
Ĝisekstreme = Ĝis la maksimuma elteno
Ĝisfine = Ĝis la fino
Ĝislace = Ĝis esti laca
Ĝisfunde = Ĝis la fundo
Ĝismorte = Ĝis la morto
Ĝisradike = Ĝis la radikoj
Ĝisrande = Ĝis la rando
Ĝisrezulte = Ĝis atingi rezulton
Ĝissate = Ĝis esti sata

*
(-foje)

Ĉifoje = Ĉi tiun fojon
Ĉiufoje = En ĉiuj okazoj, ĉiujn fojojn
Fojfoje, = De temp’al tempo
Iafoje = En speciala aŭ specialaj okazoj
Iufoje = Iujn fojon ne ofte
Kelkfoje En iuj, ne en ĉiuj okazoj, kelkajn fojojn
Lastfoje, lastafoje = La lastan fojon, dum la lasta fojo
Multfoje = Multajn fojojn
Plejfoje = En la plejmulto de la okazoj
Plurfoje = Plurajn fojojn
Refoje = Denove, ankoraŭ unu fojo

*
(Laŭ-)

Laŭborde = Laŭ la bordo
Laŭeble = Laŭ la ebleco, dipende de la ebloj
Laŭgrade = Iom post iom, paŝon post paŝo
Laŭkapable = Laŭ la propra(i) kapablo(j)
Laŭkaprice = Laŭ la kapricoj, dipende de la kapricoj
Laŭmezure = Laŭ la mezuro
Laŭordone = Laŭ la ordono(j), (agi laŭordone9
Laŭplaĉe = Laŭ la propra plaĉo
Laŭvole = Laŭ la volo, ne devige
Laŭŝajne = Laŭ la ŝajno, ne reale
Laŭvole = Laŭ la volo, ne devige
Laŭvorte = Laŭvorte tradukita = tradukita laŭ la signifo de ĉiu aparta vorto

*
(Last-)

Lastatempe = En la lastaj tempoj
Lastjare = En / dum la lasta(j) jaro(j)
Lastfoje = Dum la lasta fojo
Lastminute = En la lastaj minutoj
Lastrenkonte = En la lasta renkonto
Lastasemajne = En / dum la lasta(j) semajno(j)

*
( Mem-)

Memfare = Sen helpo de la aliaj (aranĝi la hejmon memfare)
Meminiciate = Je propra iniciato
Memstare = Sen helpo de aliuloj
Memvole = Je propra volo (nedevige)
Memkomprenebla = Intuicie komprenebla

*
( Mia- / Via- / Sia- / ktp )

Miaflanke = El/de mi, de mia flanko
Mianome = Je mia nomo
miainiciate = Je mia iniciato
Miakoncepte = Laŭ mia koncept-maniero
Miaopinie = Laŭ mia opinio
Miascie = Laŭ tio kion mi scias
Miavide = Laŭ mia vidpunkto
siatempe = Respektive en sia epoko aŭ tempo
Siaopinie = Laŭ sia opinio
Siaspeca = Aparta, kvazaŭ per si mem aparta specon

*
( Oni- )

Onidire = Laŭ la onidiro (laŭ kio oni diras)
Onoklaĉe = Laŭ kio oni klaĉas
Onikrede = Laŭ la popola kredo
Oniscie = Laŭ la ĝenerala scio

*
(Plej-)

Plejami, (iun) = Ami iun pli ol ĉiun alian
Plejbone = Tute bone (nenia opcio pli bonas)
Plejĝuste = Tute ĝuste (nenia opcio pli ĝustas)
Plejlaste = En la plej lasta tempo / momentoj
Plejparte, plejmulte, pleje = En plej granda parto
Plejparto, plejmulto, plejo = La plej ganda parto
Plejnombra = La plej grnda laŭ nombro (plejmultenombra)
Plejsincere = Tutsincere

*
( Plen- / Part- / Duon-)

Plentempa (laboro) = (Laboro) dum la tuta tago ( 8 horoj)
Partotempa (laboro) = (Laboro) dum duontago (malpli ol 8 horoj)
Duontempa (laboro) = (Laboro) dum duontago (4 horoj)
Plenplena = Tute plena
Duonplena = Duone plena
Plenrajta = Havanta ĉiujn civilajn rajtojn
Plenrajte = Kun ĉiuj rajtoj

*
( Sam- )

Sama = Neniel distingebla de alia
Same = Sendiference
Samaĝa = Havanta la saman aĝon
Samhejmano = Loĝanta en la sama hejmo
Samideano = De la sama ideo
Saminterspaca = Kun samaj distancoj
Samklasano = De la sama klaso
Samkiel = En la sama maniero de
Samlandano = De la sama lando
Sammaniere = En la sama maniero, samkiel
Samopinia = De la sama opinio
Samregnano = De la sama regno
Samseksama = Amema personon de la sama sekso
Samtempa = Kuna laŭ tempo
Samurbano = De la sama urbo

*
( Sen- )

Senatente = Ne estante atenta
Senbare = Ne havante barojn
Sencele = Ne havante celon
Senĉese = Daŭre, kontinue, senhalte
Senbezone = Sen havi bezono
Sendube = Certe
Sendepende = Aŭtonome, memstare
Senespere = Sen havi espero
Sentime = Kuraĝe
Senforta = Sen fortoj
Senhelpe = Sen helpoj
Senhezite = Decide
Seniluzie = Realisme, realiste
Senindulge = Severe
Senintence = Ne celinte la efektivan rezulton
Senkalkule = Ne farinte antauajn kalkulojn
Senkaraktera = Cedema, facile influebla de alies opinioj
Senkolora = Sen koloroj
Senkonscia = Karakterizata per manko de konscio
Senlaca = Ne sentanta laciĝon
Senlabora = Ne havata laboron
Senlima = Ne havanta limoj
Senpacienca = Ne havanta paciencon
Senpage = Ricevebla sen pago
Senpeka = Sen pekoj
Senpene = Facile, senprobleme
Senpense = Sen pripensi
Senpere = Aganta per si mem sen perado de aliaj
Senplende = Sen plendoj
Senpostule = Sen postuli
Senpretende = Sen pretendi
Senprofite = Ne profitante
Senresulte = Sen atingi rezulton
Sensenca = Ne havanta sencon
Sensenta = Ne sentema
Senŝerce = Serioze
Sensukcese = Sen atingi sukceson
Sentara = Kalkulita sen la taro, neta
Senvole = Nevole
Senvorte = Sen diri vorton, sen paroli

*
( Sin- )

Sinamo = Egoismo
Sindeteno = Ago sin deteni
Singarda = Atenta por eviti malbonon
Sinmontrema = Montriĝema
Sinsekva = Iintersekva, prezentanta sinsekvon
Sintruda = Trudiĝema

*
(Tut- )

Tutapude = Tre apude
Tutbone = Tre bone
Tutebria = Komplete ebria
Tutfalse = Tute malvere
Tutfuŝa = Tre fuŝa
Tutkolera = Tre kolera
Tutkore = Kun la tuta koro
Tutelkore = Tute el la koro
Tutmonde = En la tuta mondo
Tutplene, plenplene = Tre plene
Tutprave = Tute prave
Tutsimple = Tre simpe
Tutsincere = Tute sincere, kun tuta sincereco
Tuttrafa = Plene trafa

*
( Unua- )

Unuavide = Je unua vido
Unuafoje = Je la unua fojo
Unuaprove = Je la unua provo
Unuasperte Je la unua sperto

*
( Ver- )

Verdire = Dirante la veron
Versimila = nur simila sed falsa (versimila ledo)
Verŝajna = Ŝajne vera, probable vere (verŝajna rakonto)
Verŝajne = Tre probable

*
(-vorte)

Alivorte = Per aliaj vortoj
Senvorte = Sen diri (unu) vorton, silente, senresponde
Nurvorte = Nur per vortoj ne per faktoj
Unuvorte = Per unu vorto, per malmultaj vortoj

*

TEMPAJ ADJEKTIVOVOJ kaj TEMPAJ ADVERBOJ

Taga = Okazanta aŭ farata dum la taglumo
Tage = Dum la taglumo
Ĉiutaga = Okazanta aŭ aperanta ĉiun tagon
Ĉiutage = En ĉiu tago
Tuttaga = Daŭranta la tuta tago
Tuttage = Dum la taglumo
Plurtaga = Daŭranta plura tagoj
Plurtage = Dum pluraj tagoj
Unutaga = Daŭranta unu tagon
Unutage = Dum unu tago
Iama = Iam estinta
Iame = En la iamo
Multfoja = Okazinta multajn fojojn
Multfoje = Multajn fojojn
Duma = Samtempa
Dume = Intertempe, dum tiu tempo
Intertempe = Dum tiu tempo
Samtempe = En la sama tempo
Aŭrore = Dum la aŭroro
Tagiĝe = Dum la tagiĝo
Krepuske = Dum la krepusko
Vesperiĝe = Dum la vesperiĝo

*
MIKSAĴO

Dankal = Danke al
Spital = Spite al
Renkontal = Renkonte al
Direktal = En la direkto de
Finde = Je la fino de
Forde = Malproksime de
Frontal = Antaŭ (spaca senco)
Malkiel = Kontraue de
Vidal = Je la vido de
Vidalvide = Unu antaŭ la alia

Attlio Liotto

This topic has been edited by Attilio Liotto 11 days ago.

52 Replies

A Attilio Liotto says:
Bonvolu helpi por pligrandigi la liston kaj korekti eventualajn erarojn.
Donkon! Attilio
Posted 22 months ago. ( permalink )
José Mário Marques replies:
Ege interesa temo. Dankal, laux via propono, enkondukigxus en Esperanto kiel tute nova radiko prepozicia. Mi vidas en tio nenion kontrauxa al la fundamento de Esperanto. Oni timas enkonduki novajn gramatikilojn, pro tio misformigi la fundamenton. Tamen via propono tion ne faras. Paralele la aliaj prepozicioj ekz. spital=spite al, kune kun dankal pro ilia sintezeco estas multe pli proksimaj al la spirito de la Zamenhofa kaj vera Esperanto ol la respondaj analizaj frazoj. Oni devas rigardi ilin ne kiel kunmetitaj vortoj sed, kiel novaj radikoj, eble tio plifaciligos ilian enkondukon en obstina kapo de la plej konservativaj, sed mi rigardas ilin kiel tute tauxgaj kunmetoj de radikoj plus prepozicioj, jam iniciatitiaj de Zamenhof mem. Kial la esperantistoj tiom timas fundesplori cxiujn ricxajn eblecojn de nia kara lingvo? La tempo de Delegitaro jam pasis for DELONGE!
Posted 12 months ago. ( permalink )
José Mário Marques replies:
Kial ne aldoni al la korelativa serio la vortkomenco "ali-" laux propono kaj largxskala uzo de Lanti kaj aliaj tre lingve kompetentaj esperantistoj?

aliu
alia
alie=nur kun la senco aliloke, cxar por alimaniere, alitempe suficxas aliel kaj aliam alio
alies
aliam
alial
aliom
aliel

Tre simple, tre sinteze, tre elegante.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Roland Platteau replies:
vidu en la PMEG de ertil Wennergren, la diskuto de tiu temo, kaj kiel li montras, ke tiu uzo ne eblas, estas malĝusta kaj danĝera, kaj kiel anstataŭigi ĝin.
Posted 9 months ago. ( permalink )
José Mário Marques replies:
Bertilo forgesas gravan aferon: malgraux esti fundamentaj vortoj, ili tute sendependas unu de la alia. Cxiu el ili estas aparta radiko. Kiel novas radikoj oni devas vidi la sxajnaj "kunmentoj" de la vortkomenco ali- kun la samaj finaj partoj de la tabelvortoj. Tiu uzo jam estas suficxe gxenerala en la lingvo, almenaux de parto de tiuj formoj. Se hazarde okazos kolizio de signifoj inter la tabeligitaj ali-vortoj kun la radiko alia, kaj gxiaj finajxsxangxoj, oni simple formetu tiujn, kaj anstatauxu ilin per samsimilaj kunmetitajxoj de la radiko ali- kun aliaj vortoj. La tabelvortoj estas fundamentaj, tamen ne tiu tabelo per si mem. Gxi estas nur surogata helpilo lerni la sinsevkvon de simile strukturitaj vortoj, tamen ekster la fundamente gramatiko, kaj ekster la fundamento mem. Se la tabelo estus parto de la fundamento, gxi estu netusxebla por protekti gxian integrecon. Sed gxia fundamenteco ne ekzistas. Se io paralele povas ricxigi almenaux parte la korelativa sistemo, mi ne vidas kial ne allasi gxin eniri la lingvon. Ne forgesu ankaux ke gramatiko ne diktas kio estas korekta, aux ne,en la lingvo. La uzo de iu formo, ecx se nelogika, diktas cxu gxi apartenas al la lingvo, aux ne.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
aldoninda:
Gxisfunde
Cxi-epoke

tajperaro korektita:
Iufoje = Iujn fojojn, ne ofte
Posted 22 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Dankon Roland!
Mi korektis kaj aldonis viajn kaj aliajn vortojn,, vidu precipe ĉefine en "MIKSAĵO", ĉilastaj aspektas speciale aldonitaj por altiri kritikon, sed ne tielas.
amike Attilio
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Dankon Attilio pro la ekzemploj, certe mi ofte revenos la paĝon, Ankaŭ mi dankas pro invito al ĉi tiu grupo :-)))
Posted 18 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
Dankon Mirabelinka, mi ĝojas povi esti al vi utila, mi konfidas ke vi senĝene ankaŭ kritiku min, kiam viaopinie mi tion meritas.
amike Attilio
Posted 17 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg says:
Dankon pro ĉi listo! (Ĉu ĉi as korekta? Mi ĝoje eklernis pri uzo de 'ĉi' sen 'tiu', as pli simpla.)

Mi kelkfoje vidis 'tutelkore'. Miakrede ĝi signifas 'tute el la koro', subtile aliel 'tutkore/kun la tuta koro'.
Posted 18 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
Dankon Felix por via aprezo de la listo. Mi aldonis al ĝi vian “tetelkore” dankon!
Vi demandas ĉu ĝi as korekta, mi nur pensas ke jes, sed Esperantujo tre diversas, ekzistas ankoraŭ multaj esperantosaŭroj kaj por ĉilastaj bonas nur kio skribitis de Zamenhof, aŭ la paŭsaĵoj de la Fundamento de Esperanto. Kelkajn komentojn tamen, vi trovas ĉi tie > groups.google.com/group/eliro/browse_thread/thread/72f28f6f40b210c0?hl=eo
(Kompreneble, ankaŭ al ĉi grupo ĉiu povas laŭplaĉe aliĝi kaj libere verki aŭ kritiki)
amike Attilio
Posted 17 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 17 months ago.
Mikaelo says:
Saluton! Mi ofte vidas apostrofon en la listigitaj vortoj - dank'al, spit'al. Chu vi opinias tiun apostrofon superflua?
Posted 18 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans replies:
Jes, s-ro Liotto estas (fi)fama pro sia uzo de la formoj dankal, spital, helpal, konfrontal, ktp.

Mi komprenas la logikon de tiu skribmaniero, sed mi persone neniam uzus la formojn ekster poezio (kaj eĉ tie kun iom da ŝparemo, ĉar ne ĉiu ŝatas ilin).
Posted 17 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
Estimata Andreas Lovaniensis,
varman dankon, ankaŭ por la “(fi)fama”, Mi bone komprenas vian rifuzon uzi la adverbajn prepoziciojn. Ĝenerale la homoj preferas imiti la plejon anstataŭ pene cerbumi aŭ rezoni, do pluen laŭ la malnova vojo, vi estas en bona kaj ankoraŭ majoritata kompanio.
amike Attilio
Posted 17 months ago. ( permalink )
Pierre Levy replies:
Ĉiam estas eraro pensi, ke aliopiniantoj ĝenerale ne cerbumas aŭ rezonas. Tia antaŭjuĝo ne povas anstataŭi la devigon rezoni pri la koncerna afero.
Posted 17 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
Mi tutsimple esprimis ne nur mian opinion, sed ankaŭ tion kio reale okazas.
En la akuzita frazo, laŭ mia vidpunkto absolute mankas ajnan antaŭjuĝon; male, vi pretendas juĝi….. haltu iomete, eble pripensi kaj rezoni antaŭ ol juĝi, utilas ankaŭ al vi.

Amike attilio
Posted 17 months ago. ( permalink )
Pierre Levy replies:
La opinio, ke aliopiniantoj "ĝenerale ne cerbumas aŭ rezonas" evidente estas juĝo sen ekzameno, alivorte antaŭjuĝo: ĝenerale homoj havas cerbon, kiun ili uzas por pli malpli efike cerbumi kaj rezoni. Do en la "akuzita frazo" ne mankas certa antaŭjuĝo ("antaŭjuĝo" ĉi tie estas subjekto de "mankas" kaj tial laŭ pripenso devas stari en nominativo) . Mi tutsimple esprimas ne nur mian opinion, sed ankaŭ tion, kio reale okazas.

Lacerte kaj tamen amike, Petrosaŭro.
Posted 17 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
Estimata Mikaelo;
“Dank’al” kaj “spit’al” estas eraraj, ĉar la plena formo as: “danke al” kaj “spite al”. En espo la edverboj ne apostrofeblas, sed “dank’al” troviĝas ankaŭ en la Fundamento de Esperanto.(ĜENERALA ENKONDUKA NOTICO, paĝo 17). La Fundamento kune kun ties eraroj estas netuŝebla, sed multaj esperantistoj pensas ke ĝi sanktas kaj tial estas imiteblaj ankaŭ ties eraroj. Ne tielas, eraro kontraŭ la fundamentaj reguloj estas eraro ankaŭ se ĝi troviĝas en la Fundamento mem, do en la vortoj “dank’al, spit’al ktp, la apostrofo ne estas superflua, sed eraro kontraŭ la Fundamento, aŭ se vi preferas, reformpropono de esperanto.
amike Attilio
Posted 17 months ago. ( permalink )
Mikaelo replies:
Estimata Attilio, dankon pro la klarigo.
Interalie mi trovis en via mesagho prepozicion "far". Mi tamen pli ofte audis en tiu kazo same apostrofitan formon "far' de". Do vershajne en lingva aplikado tiu formo estas sufiche ofta, kaj vershajne ne senkauze.
Posted 17 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
Estimata amiko Mikaelo,
dankon por via regula partopreno al la diskutoj ĉigrupe. Pri la prepozicio “far”, ĝi jam apartenas al la esperanta vorttrezoro kaj vortaroj. Ĝia deven-evoluo jenas:
“fare de” > “far’de” (erara samkiel “dank’al”, sed ankoraŭ iom uzata) > “far”
La Reta Vortaro eksplikas tiel:
far (neologismo) (prepozicio)
de 4, fare de rezisti al la malestimo far la homoj [22]; granda urbo preskaŭ tute forbalaita far titana kataklismo [23].

amike Attilio
Posted 17 months ago. ( permalink )
Pierre Levy replies:
"forbalaita far titana kataklismo" klare estas gramatika eraro: ĉe pasivo la prepozicio estas "de". La ĝusta esprimo estas "forbalaita de titana kataklismo."
Ankaŭ la esprimo "rezisti al la malestimo far la homoj" estas stranga: ĉu la homoj rezistas al la malestimo? aŭ ĉu la homoj faras la malestimon?
Posted 17 months ago. ( permalink )
Pierre Levy edited this reply 17 months ago.
A Helena Tylipska replies:
Kvankam la fundamenteco de la multsignifa prepozicio “de” estas nediskutebla, tamen ĝi; en la signifo de aganto, tagon post tago estas ĉiam pli anstataŭata de la unusignifa prepozicio “far”.
Ĝuste hodiaŭ mi legis artikolon far Vladimir Roland (en esperanto rusa gazeto). Ankaŭ li prefere uzas “far”. Bonvolu legi la ĉisuban fragmenton de la artikolo.

"ANTIKVAJ BUDAISTAJ TEMPLOJ EN PRIMORJE [RUSLANDA REGIONO]

Restaĵoj de kvin mezepokaj budaistaj temploj estis trovitaj far arkeologoj sur teritorio de moderna ruslanda Primorje:"

Evidente la nunaj esperantistoj, inter fundamenteco kaj precizeco, preferas la precizecon.

amike Helena
Posted 17 months ago. ( permalink )
Pierre Levy replies:
La prepozicio "de" ĉe pasivo nepre estas unusignifa.
La prepozicio "far" ĉe pasivo nepre ne estas pli preciza ol "de".
La prepozicio "far" ĉe pasivo anstataŭ "de" nepre nur estas gramatika eraro.
Tio ne estas afero de prefero.

Amike, Petro.
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
A Helena Tylipska replies:
Eraro hodiaŭa, regulo morgaŭa, estas tre konata prilingva esprimo.
Mi ĝoje konstatas ke “La Fundamanto” ne plu sanktas, almenaŭ ne por ĉiuj.
Tia uzo de “far”, se ne estas prefero, do estas reformpropono ĉar ĝi uzatas far tro multaj lingvoregantaj esperantistoj por atribui tion al simpla eraro.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 17 months ago.
Pierre Levy replies:
"La Fundamento" neniam estis "sankta". Ĝi nur estas necesa normo kaj restas tia.
Bonaj esperantistoj ne bezonas la prepozicion "far". Ili ankaŭ ne faras nek subtenas reformproponojn.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg replies:
Mi estas iomete (pli honeste: iomege) skeptika pri iuj kiuj etikedas (juĝas) aliajn homojn (opiniojn) kiel 'bona' aŭ 'malbona'. Kiel oni distingu la objektivajn kriteriojn de la subjektivaj? Mi kredas ke tio preskaŭ ne eblas ekstere de matematiko. Ĉio ŝanĝas, ĉiam evoluas, saŭroj forpereas, novaj specoj aperas (www.time.com/time/health/article/0,8599,1822936,00.html). Ke iu vorto aŭ formo ne nepre bezonatas por esprimi iun ĉar ni jam havas sinonimon, ne aŭtomate rajtigas malpermesi riĉigon de la lingvo. Cetere, ĉiam ekzistados griza zono inter 'prava' kaj 'malprava', kvankam tion akcepti estas ofte malfacila. La uzantaro finfine decidu, sed al mi pli plaĉas havadi nuancojn.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg edited this reply 17 months ago.
V I Z I László* replies:
Via eraro estas eksplikita en la anticipa aldono.
Posted 14 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Vi pravas, ke la baza prepozicio post pasivo estas "DE", sed kelkfoje ĝi faris konfuzojn, tial en la lasta tempo oni uzas anstataŭ ĝi la novbakitan prepozicion "far" aŭ la alian novaĵon: disde.

Ekzemple:

"la ĉevalo ŝtelita de Petro" povus signifi ĉevalon, kiun Petro ŝtelis, sed same: ĉevalon kiun oni ŝtelis de Petro.

Por neniigi tiun dusenceceon, oni komencis uzi "far" por la aktivulo, kaj "disde" por la pasivulo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Ankaŭ ĉi tie klaras, ke sintagmojn vi ignoras, kaj vi ne konsideras sintagmojn faritajn per la prepozicio "de". Ili estas oftaj, kaj ĝustaj.

La prepozicio "DE" ankaŭ al adverbo povas ligi suplementon. Ĉi-okaze temas pri tio.
Posted 14 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Dank' al, spit' al estas tute ne eraroj en la fundamento. Ĉi-okaze temas pri suplementoj de substantivoj.

"Danko al (Dio)", spito al "la cirkonstancoj" kial ne estus facile komprenebla?

= Tia danko, kiu direktiĝas al Dio, kaj tia spito kiu direktiĝas kontraŭ cirkonstancoj.

Ili estas sintagmoj. La tuta esprimo kompreneble estas uzata kiel adjekto, sed ne temas pri adverba vorto, ĉar adjekto povas esti ne sole adverba vorto, sed ankaŭ adverba sintagmo, kies elementoj estas aliaj vortspecoj.

en hejmo = hejme

Tamen, "en hejmo" ne estas adverbo. Ĝi ja estas ne adverba adjekto.

Zamenhof ne estis ia senpripensulo, do se oni kredas, ke li multe eraris (ja tiuj formoj oftas ĉe li), pli frue oni bone pripensu: ĉu mi atingis la nivelon super li?
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
En ĉiuj lingvoj de la mondo, “La fundamento” estas ties literaturo kaj ties plej lertaj kaj aktivaj parolantoj. La esperanta literaturo jam estas pli ol centjara, tempas ke la esperantistoj rigardu kaj rilatu al ĝi pli respekteme (ne ekzistas nur “La Fundamento de Esperanto”.
La Fundamento, absolute ne estas la lingvo esperanto, sed nur ties bazo.
La vera lingvo estis kaj estas konstruata tagon post tago, far la espaj verkistoj kaj la aktivaj parolantoj.
Esperanto ankoraŭ havas netuŝeblan “Fundamenton”, ĉirilate nenio diferencigas la “Sanktan Biblion” dis de “La Fundamento de Esperanto” .
Bedaŭrinde la sektecaj trajtoj de esperanto kaj de kelkaj esperantistoj mallogas multajn seriozajn lingvistojn kaj personojn ĝenerale.
Dankal la lingvoregantaj esperantistoj kaj spital la esperantosaŭroj, esperanto fariĝis viva altesprimiva lingvo kaj daŭre evoluas samkiel ĉiu alia lingvo, jam baziĝante sur la propra literaturo kaj sur la plej kapablaj aktivaj parolantoj.
Cetere la netuŝebleco de la fundamento neniam signifis ke la lingvo ne devu evolui kaj riĉiĝi je vortoj kaj esprimoj.

Amike Attilio
Posted 17 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 17 months ago.
Riŝo replies:
Pri la erara uzo de "fare de" ĉe participo vidu ankaŭ :
bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/neoficialaj.html

Kiuj aŭtoroj uzas "far" kiel prepozicion ? Per la serĉilo de Tekstaro kun la kodo \b far \b mi trovas 29 trafojn por La Ondo de Esperanto (diversaj aŭtoroj 2001-2004) kaj 4 trafojn por La skandalo pro Jozefo (Vinar 1981/2002). Do el tio konkludeblas ke nur relative malmultaj verkistoj sentas la bezonon uzi la neoficialan prepozicion "far". Ekzemple Camacho (La Majstro kaj M... 1993) ne uzas ĝin:
tekstaro.com/serchi
Posted 17 months ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 17 months ago.
Ni Foriru replies:
Se vi serĉas nur en beletraj tekstoj, "far" ja estas tre malmulte uzata, sed en malpli formalaj tekstoj ĉi tiu prepozicio estas multe pli abunda, ekzemple per Google troveblas multegaj kazoj kie aperas "far".

Rezultoj 1 - 10 el proksimume 484,000 paĝoj en Esperanto pri far. (0.16 sekundoj)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Riŝo replies:
Sed atentu, Guglo kalkulas ankaŭ vortojn en kiuj troviĝas "far" (fari, faras, farante ktp.). Eĉ la anglan vorton "Far" (Far West) ĝi kalkulas kiam ĝi troviĝas en esperantlingva teksto.

Por Vikipedio kaj ankaŭ por PMEG "far" estas konsiderata kiel neologisma prepozicio. Tial oni ĝin trovas malofte en modela literaturo.

Mi ne dubas ke "far" estas ofte uzata en la reto. Cetere jam en la sesdekaj jaroj oni diskutis pri "far", "fare de". Tiaj diskutoj pri gramatikaj eroj (landnomoj, -ata/-ita ktp.) ĉiam denove revenas kvazaŭ ondoj de la maro...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 5 months ago.
Pierre Levy replies:
La Fundamento de Esperanto estas ja la bazo de la lingvo.
Ĝi neniam malhelpis evoluon nek riĉiĝon de la lingvo: ĉi tie ne temas pri tio.
Tamen oni konstruas nenion, difektante ĝian bazon.
La uzo de erara prepozicio anstataŭ la gramatike sola ĝusta neniuokaze povas riĉigi la lingvon.

Lacerte, Petrosaŭro.
Posted 17 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
La aperon de nova vorto (ĉar "far" estas tia) oni povas nomi nedezirinda, sed erara neniam. Se mi komencas uzi novan vorton, mi difinas ĝian signifon, kaj mi uzas ĝin laŭ la difino, tiam oni ne rajtas paroli pri ia eraro.

La vorto "far" fakte DEVENAS el la vorto "fari", sed ĝi ne estas ĝia vortradiko, sed fariĝis memstara radikvorto.

Zamenhof neniam malpermesis akcepti novajn vortojn.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg says:
Mi ĵus pensis, ĉu ne indus krei apartan sekcion pro vortoj kun 'ali~'? Alitempe - aliflanke - alidire - alimaniere - alinome - alifoje - alikaze - aliloke - ...

Ĉe 'alitempe' mi ekpensis... kio pri 'aliam', ĉu tiu pravus aŭ komprenatus? Ekzistas 'alio' kaj 'aliel', kaj uzatas 'alies', kvankam tiu ĉi ne trovas sin en mia vortaro. Se estus regula, kial ne ankaŭ 'aliu' (kiel mallongigo de 'aliulo'), 'aliom' (alinombre), 'alial' (alikaŭze). Sed 'alie' estus ambigueco, ĝi jam okupitas kiel adverbo de 'alia' kaj ne taŭgas pro mallongigi 'aliloke'.

Amike kaj konfuzate,
Feliks
Posted 17 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg edited this reply 17 months ago.
A Attilio Liotto replies:
Kara Felix
Pardonu la malfruan respondon, mi somerumis ĉe mia filino en montaro…
Dankon por la ali-listo kaj propono, mi laŭis ĝin.
“Ali” estas laŭfundamente adjektiva radiko, tial ne povas ĝenerale uzati kiel korelativa radiko. Tamen ĝi uzatas (ne laŭfundamente) kaj preskaŭ nur en “alies” = de la aliaj, de aliuloj, de aliu(j), ĉi lasta preskaŭ ne uzatas favoral “la alia(j)” (“alio” as normala derivaĵo de la adjektivo “alia”.; “aliom ”kaj “alial”, ne uzatas ĉar ties konceptoj mem tro maloftas; “aliam” havas tro da pli precizaj anstataŭantoj por esti bezonata, “ alifoje, alitempe, alimomente, alitage, ktp”, “alie kaj aliel”, kiel vi jam rimarkis, kolizias kun la normala advebo “alie” ).
Resume, miavide, la escepta uzo de “alies” aspektas pli uzo de la genitivo ekster la korelativaj vortoj, ol provo integri la radiko “ali-“ al korelativoj.
Amike Attilio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 16 months ago.
Felix Duesenburg replies:
Multe dankon pro via klarigo! Nu, ŝajne mi ne estas sola ekhavi tiajn fuŝideojn. Nur antaŭ du tagoj mi ekvidis tiun ĉi paĝon en la PMEG:

bertilow.com/pmeg/gramatiko/tabelvortoj/ali-vortoj.html

:)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg says:
perdire, perfare, perskribe, pervoĉe, perletere, permane, perpiede, ... (ĉu eble 'per' estas redundanca en kelkaj el ĉi tiuj?)

La sekvajn mi ne trovis en vortaro, sed elpensis mem (diru se mi fuŝis):

pervoje - iom kiel "tra", sed kun nocio "pere de"; angle "via", "by way of";
perŝance - pere de ŝanco; angle "by chance"; germane "durch Zufall"
perfuŝe - per fari senintencan/mallertan eraron (ekz. ... mi eltrovis ion)
permale - per la malo (ekz. pruvi ion pere de montri la malon)

Ĵus ja malkovriĝis amuzigaj dusencaĵoj: persone, perverse, ... :)
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
A Attilio Liotto replies:
Kara Felix,

ne nur “per” sed ĉiu prepozicio uzata prefikse estas ofte redunda. Zamenhof diris jam en la unuaj tempoj ke se la senco permesas oni povas anstataŭi iun ajn prepozicion per la akuzativa signo “n”, des pli oni povas diri ke kiam la senco permesas, oni povas forlasi iun ajn prepozicion transformante la apudan substantivon en adverbo, ekzemple: “mi venis per biciklo” = “mi venis bicikle” ni povas ankaŭ diri “mi venis perbicikle sed nur kiam ni volas redunde rimarkigi ke ne per aŭtomobilo mi venis, sed per biciklo. Bonŝance esperanto estas lingvo eltesprimiva kaj ne tiel ekstreme simpla kaj facila kiel en la komenco oni volas kredigi al ni, male, espo vastigas nian pensospacon, kaj plenigas ĉi novan spacon per nuancaj penseroj. Komence la abunda elekteblo nin konfuzigas kaj embarasitaj ni iom fuŝas aŭ minimume ne ĉiam kapablas elekti la plej trafajn esprimojn, (ni kondutas kiel infano al kiu subite oni donas tro da amuzilioj) poste ni alkutimiĝas kaj ĝuas ĉiun lingvan nuancon.
Por plia klarigo mi reskribas la frazon “mi venis per biciklo” ĝin kopmpletigante kaj eprimante tian koncepton almenaŭ en la ĉefaj formoj:

1) Mi venis en la urbon per biciklo
2) Mi venis urben per biciklo
3) Mi venis urben perbicikle
4) Mi venis urben bicikle
5) Mi enurbis bicikle
La supraj frazoj as nur la ĉefaj, ili facile duobliĝas intermiksante la frazelementoj.

Dua ekzemplo :
1) En ĉi tiu sezono, la plejmulto de la tagoj estas serenaj
2) Ĉisezone la plejmulto de la tagoj estas serenaj
3) Ĉisezone la plejo de la tagoj estas serenaj
4) Ĉisezone la plejo de la tagoj serenas
5) Ĉisezone plejtage serenas

Pri viaj amuzigaj dusencaĵoj: persone, perverse, ... :) Aldonu ke en esperanto eblas ankaŭ «perfide» helpi amikon.

amike Attilio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 14 months ago.
Michael Lennartz says:
Felix skribis:

perdire, perfare, perskribe, pervoĉe, perletere, permane, perpiede, ... (ĉu eble 'per' estas redundanca en kelkaj el ĉi tiuj?)

pervoje - iom kiel "tra", sed kun nocio "pere de"; angle "via", "by way of";
perŝance - pere de ŝanco; angle "by chance"; germane "durch Zufall"
perfuŝe - per fari senintencan/mallertan eraron (ekz. ... mi eltrovis ion)
permale - per la malo (ekz. pruvi ion pere de montri la malon)


Jes, la "per" ĉie estas superflua.

La lastaj ekzemploj estas pli malfacile trakteblaj.

Pervoje - vi skribas "tra", kio tre bone trafas la sencon.

"Perŝance" - en la senco de viaj tradukoj - estas au "bonŝance" (glücklicherweise): Bonŝance ne pluvis, kiam mi iris al li. au "hazarde" (zufällig): Mi renkontis lin hazarde en la urbo, do ni kune sidiĝis en kafejo. / Mi renkontis lin bonŝance en la urbo, do mi ne devis veturi al lia domo.

En "perfuŝe" kaj "permale" la "per" estas superflua.
Posted 16 months ago. ( permalink )
rughulo says:
La liston mi trovas ne tre utila - foje estas tre malkutimaj al mi la vortkunmetoj.
kaj "infre" ne ekzistas .
La prepozicio "de" estas multsenca. ( lau PIV)

Tial ekzemple mi diras statuo "al " Z. .
Kaj el propra sperto mi scias , ke bedaurinde prepozicio ne chiam estas preciza kaj unusenca.
Posted 15 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto replies:
Kara Ruĝulo,
la listo ne devas nepre plaĉi kaj esti utila al ĉiuj. Pli precize ne ĉiu lista vorto aŭ esprimo utilas al ĉiuj, sed ĉiuj povas en ĝi laŭvole ion ĉerpi.
“Infra” kaj “ultra” estas internaciaj fakaj vortoj uzataj ankaŭ ne nur prefikse do laŭ Zamenhof, plenrajte ankaŭ esperantaj vortoj.
Ekzemple radioj infraruĝaj sed ankaŭ: ni estas regataj de infraj politikantoj; ili falis infren la imageblo.
Kmpreneble mi ne pretendas ke vi imitu la suprajn esprimojn.
amike Attilio
Posted 14 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this reply 14 months ago.
Carlos Devizia says:
Tre utila temo Attilio, por tiuj kiel mi kiuj ankoraux devas multe lerni. Sinceran dankon!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Carlos Devizia edited this reply 15 months ago.
A Attilio Liotto replies:
Kara Karlos, mi dankas por via aprezo.
Diskutante en ELIRO Amikoj, mi ankaŭ multe lernas dankal la demandoj kaj kritikoj far la aktivaj membroj,
amike Attilio
Posted 14 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# says:
Hu hu, Attilio, kiom da komentoj!

Vi skribis: "RIM: En tia uzo ĉi estas skribata malkune; skribi „ĉi-azeno“ estus same
nekonvene kiel „tiu-azeno“. "
Sed ĉu vi skribus ĉi azene, ĉi-azene aŭ ĉiazene?

Alia afero, la dankala temo:
Mi foje vidas ke oni skribas "helpe de" anstataŭ "helpe al". Ĉu tio estu ĝusta?

Vi ankaŭ ekzempligis al Felix per: "5) Mi enurbis bicikle".
Mi ne konsentas kun vi. Mi opinias ke se vi enurbas, vi ne alvenas sed jam de komenco estas en la urbo. Mi dirus: "5) Mi enurbiĝis bicikle".

Mi iam renkontis ankaŭ uzon de tiel nomataj "konsilabaj" prepozicioj. Estas du verbaj kaj du lokaj: "ab" estas via "far", "ub" estas via "-al", "ob" estas "- ekster" kaj "ib" signifas na "-e en". Ekzemple:
"Ĉu vi ŝatis la libron verkab nia granda aŭtoro?",
"Ili alkuris helpub la dronanto".
"Rilatub la lokaj prepoziciigoj, eblas konstati ke Afriko situas sudob Eŭropo dum Italujo situas sudib Eŭropo".
La ĝeneraliga prepozicia finaĵo laŭ tiu uzado estis "aŭ":
"Rilataŭ nia nuna situacio, jen mi sidas parolaŭ vi."
"Mediteranea Maro situas sudaŭ Eŭropo kaj ĉirkaŭ Italujo".
Kvankam mi ne vidis tiujn konsilabajn prepoziciojn aliloke, mi pensas ke ili havas klarecon kiu ofte mankas en la peradverbigaj prepoziciaĵoj, ekzemple la supra "helpe de" aŭ tia nemalkutima esprimo kia "Venecio estas urbo norde de Italujo" (kvankam ĝi enestas tiun landon).
Ĉu "fine de la monato" estas "en la fino de la monato" aŭ "post la fino de la monato"? Alivorte, ĉu ĝi signifas "finib" aŭ "finob" la monato?

Mi ne kontraŭas la evoluon de espa gramatiko laŭ logika kaj faciliga celo, postulas nur ke la novaĵoj ne koliziu kun la jam ekzistanta lingvo. (Pro tiu kaŭzo ekzemple, "Io estas stulta"; la vorto "io" jam havas signifon fundamentan kaj ne signifu ankaŭ "landon").
Ideale estas se la novaĵoj malkreskigas la vortoprovizon bezonatan por bone uzi la lingvon. Do mi ŝatas novajn lerte elpensitajn sufiksojn.

Eble tio kion mi plej timas rilataŭ esperanta lingvoevoluo estas ke ĝi fariĝu tro "natura". Per tio mi celas ke ĝi riskas evolui hazarde, ĥaose, arbitre, mallogikiĝe, "senalgoritme", kaj ankaŭ nia lingvo devos havi gramatikajn esceptojn por esti klara. Tiam ĝi perdos, en miaj okuloj, sian ekzistokaŭzon.
Jam ombras tiu minaco Fundamenton. Ĉu vi ne scias la komencon de kristana preĝo:
"Patro nia, kiu estas en la ĉielo
kaj en la ĉiamo
kaj en ĉi ujo..."
Posted 12 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz says:
Ni prenu E-ton tia, kia ĝi estas.

Mi komprenis el la kontribuo Martin, ke ŝajne plibonigaj proponoj fine komplikigas la lingvon. E-to estas facila lingvo. Zamenhof penis, ke E-to estu sufiĉe proksima al la naturaj lingvoj, tiel evitante certajn diskutojn.

helpe de: Mi skribis artikolon helpe de mia frato. --> Mi skribis artikolon, mi ricevis helpon de mia frato. Tute simple, ne miskomprenebla.

helpe al: Mia frato tajpis helpe al mi. --> Mia frato tajpis, li helps al mi. Tute simple, ne miskonprenebla.

Mi enurbis bicikle. --> Verdire tio estas kunmetaĵo de vortoj, kiuj ne formas korektan frazon. Mi estis enurbe biciklante. Pli ĝuste: Mi biciklis en la urbo (enurbe). "enurbi" ne povas signifi "enurbiĝi". "Bicikle" ne nepre signifas "biciklante" sed "estante biciklo". Logike tio estas sensencaĵo, do ĉiu homoj kredeble komprenus, ke la parolanto volas esprimi, ke li veturas per biciklo (perbicikle).

Venecio estas urbo norde de Italujo. / fine de la monato: Fakte tio estas mallongigo de "Venecio estas urbo en la nordo de Italujo." / en (je) fino de la monato.

"Ĉu vi ŝatis la libron verkab nia granda aŭtoro?" --> Tio ne estas E-to. E-to estas: "Ĉu vi ŝatis la libron (verkitan) de nia granda aŭtoro?" Ĉi tie ni vidas du problemojn de niaj amatoraj lingvoplibonigantoj. Unue "verkab" - kompare kun "verkitan" - ne plu indikas la kazon. Due "verkab" prezentas simplan genitivon. Mi supozas, ke en ĉiu Eŭropa lingvo mi povas esprimi la sencon de la frazo aŭ per genitivo aŭ per participo. Kial do inventi iun gramatikan konstruaĵon?

E-to ne estas ludil-kesto, el kiu ĉiu povas preni tion, kio plaĉas, kaj formi sian propran lingvon. Ni konsideru, ĉu iu nove inventata elemento havas paralelaĵon en la naturaj lingvoj. Kiel ni volas fari E-ton internacia lingvo, kiam ni devas daŭre klarigi, kiu gramatika aŭ vortara ero ne estas klare difinebla aŭ esprimebla en gepatra lingvo?

En E-to (en ĉiu lingvo) ni povas esprimi niajn pensojn iom malklare pro ekonomiaj kaŭzoj ("lingvo-ekonomio", mi ne devas klarigi ĉi tie, ĉu?) - tiel en "norde de, fine de". Aŭ mi povas esprimi min sufiĉe klare (en nordo de, trans la norda limo), tiam pli malŝpare.

Kelkfoje frazo nur estas klara en kunteksto. Ĉiu lingvo funkcias tiel. Estas malbona maniero preni unuopan frazon (sen kunteksto) kaj pruvi ion pri E-to. Lingvoj ne funkcias per pura logika (kaj demandu logikiston, ĉu "logiko" estas logika laŭ komunsenca kompreno).
Posted 12 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz edited this reply 12 months ago.
Mike Sadler says:
Hmm, interese.. Eble klarus diri au "norde en Italio" au "norde post Italio"?

Premsongxojn donas la ideo ke mi memoru la diferencojn inter ub, ob kaj ib!
Ja oni povus elpensi amason da paralelaj kaj pliprecicizaj prepozicioj, ja cxiuj rajtas proponi, kaj iuj eble utilos, ekzemple science, sed al mi pli placxas provoj solvi per jam ekzistantaj elementoj.

Azenojn mi malamas. Tial cxi azenon mi ne acxetos. (ecx substantive, se temas specif-azene, eble foje utilus ligstreka 'cxi-azenon'). Interese ke mia okulo pli akceptas cxigrupe ol cxilibre - eble mi unue vidas 'cxili' (cxi-li). Lau mi foje interstrekindas - cxu al avinjo oni skribu 'cxi-efike sen streketo?...

Per vortaro mi jxus eksciis ke infra en infrarugxa signifas radie 'sub'rugxa' au 'post'rugxa'. Do eble via 'infra politikisto' kondutas sub la esperata nivelo de virteco, cxu? (kvankam lau mio ankau povus signifi subranga politikisto. Cxu ne taugus 'acxa' au fia?

Suf por nun
Posted 10 months ago. ( permalink )
Pastoro says:
Nu, mi aldonus al la listo:

Ĝisekstreme
Ĝislace

Eble:

Laŭaŭde
Laŭŝajne
Laŭvide

Aliflanke mi opinias ke la listo ja taŭgas precipe al komencantoj kaj komencintoj (kvankam mi ne certas pri la distingo inter tiuj ĉi kategorioj :-).

Kaj mi demandas pri la diferenco inter: ĉiumaniere kaj ĉiamaniere

Salutojn el Meksiko
Posted 4 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Dankon Pastoro!
Mi aldonis al la listo viajn "Ĝisekstreme, Ĝislace, Laŭŝajne kaj Laŭvide"
"Laŭaŭde" estas tro svaga, ĝi povas interpretiĝi konfuze: ĉu laŭdire? ĉu laŭ kion mi aŭdas? ĉu laŭ la unidiro, oniaŭdo? ktp.
La diferenco inter ĉiumaniere kaj ĉiamaniere estas nur nuanca, sed ĉiamaniere estas uzebla nur kiam oni volas rimarki ke temas ne nur pri ĉiuj (konataj) manieroj sed ankaŭ pri ĉiaj elpenseblaj aldonendaj manieroj.

amike Attilio
Posted 3 months ago. ( permalink )
A Attilio Liotto says:
Kontribuoj kaj kritikoj estas same tre aprezataj.
Ĉi listo atendas ĉies helpon!
antaŭdankon
Posted 11 days ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...