|
Retleteroj pri adverbaj prepozicioj
Posted on Thursday February 7, 2008 at 18:52.
1 432 visits. (
permalink
)
|
Probal Dasgupta 29 Janoaro 2008
al:
Bertilo Wennergren ,
Attilio Liotto ,
Renato Corsetti gmail ,
Boris Kolker gmail dato29-jan-2008 12.03
oggettoRe: [Fwd: Kion vi pensas pri la ĝenerala neglekto de la adverbaj prepozicioj?]
firmato dayahoo.com
estimataj,
dankon, Bertilo, pro via plusendo; dankon, Renato, pro via pria okupigho; Boris, niscias, ke pro lastatempa paneego de via komputilo vi perdis multajn mesaghojn kaj eble pro tio ne sukcesis atenti tiun chi demandon; Attilio, ni en-akademie provas reatenti vian demandon, pri kiu iuj el ni ne konsciis, ke ghi restis nerespondita; chi-sube trovighas la mesagho de Bertilo, kiu plusendis kaj pro kies helpo ni denove metis la demandon sur nian tagordon. nun certe ne plu estos serioza malfruo.
Attilio.
pri la demando mem -- nu, persone, m memoras, ke en miaj fruaj esperantistaj jaroj (mi esperantistighis en 1967) mi estis entuziasma apoganto de _rilatal, dankal, proksimal_, kaj mi skribis pri tio leteron al la redaktoro de _esperanto_ (temis tiam pri victor sadler), kiu skribis "nu, povas esti bona ideo, principe, sed vi bezonas konvinki aliajn ekuzi tiujn formojn, kaj la vojo konvinki ilin ne estas lanchi prian diskuton, sed uzi la vortojn en viaj paroloj kaj skriboj, kaj
eble oni sekvos vian ekzemplon". Mi poste trovis, ke en mia reala uzo tiaj esprimoj ne ofte emis aperi. eble mi farighis pli konformighema kun la paso de jaroj, kaj mi certe ne _malaprobas_la uzon de tiaj vortoj. mi ankau kredas, ke aliaj en la Akademio trovos, ke ili ne _malaprobas_ ilian uzon. tamen estas afero de stilo, kaj iuj stileroj ighas pli facile disvastigeblaj ol aliaj -- pro kialoj grandparte nekonataj, ankau en lingvo "arta", kiel nomis ghin zamenhof.
Sufiche pri miaj personaj opinioj. La diskutprocezo rulighos, kaj certe elvenos
iu rezulto por vi, Attilio.
Dankon pro via malkabeo (mi preferas la uzon de la verbo _kabei_ kaj ne _kabeighi_, sed mi konscias, ke multaj parolas pri kabeigho kaj malkabeigho).
amike probal
Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042
----- Original Message ----
From: Bertilo Wennergren
To: AdE-konsultejo@googlegroups.com
Sent: Tuesday, January 29, 2008 7:55:09 AM
Subject: (AdE: konsultejo) [Fwd: Kion vi pensas pri la ĝenerala neglekto de la adverbaj prepozicioj?]
Mi plusendas mesaghon, kiu aperis en la listo
"esperanto_tipologie@googlegroups.com", char
ghi koncernas (lauaserte) neresponditan demandon
al la konsultejo.
--
Bertilo Wennergren
Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro
-----Inline Message Follows-----
- 00036 Palestrina, Roma, Italujo
sekretario@akademio-de-esperanto.org
* * * * * * * * * *
Re. de: Attilio Liotto 31-a Jan. 2008
Al: Prezidanto. Probal Dasgupta.
Estimata Prezidanto,
mi tre dankas por via ĝentila retletero..
Estis por mi tre agrable ekscii ke kiam en mia hejmo, dankal la instruo de miaj infanoj, uzatis la formoj "rilatal, dankal, proksimal, spital, frontal, forde, finde, ktp"; ie, en Esperantujo, is alia persono entuziasma
je ĉi esprimoj. Eble, sciinte tion. mi ne kabeintus, tiam, ĉirkaŭe kaj en mia loka E grupo, mi trovis nur fanatikajn kontraŭulojn kaj mi por ili estis hereziulo kvankam ĉiuj tre bone komprenis mian hejman esperanton. Fine, koleral ĉiuj, mi kabeis.
(dankon por la sugesto) "kabei as pli bona formo ol "kabeiĝi")
Tiam la Akademianoj estis de multaj rigardataj kiel "La Akademia Pastraro", la nura kiu povis kaj rajtis "interpreti" la "Sankta-n Fundamento-n". Forde tiam ŝajnas pasintaj mil jaroj; nun iu ajn enrete, povas diskuti kaj eĉ disputi pri io ajn, la Fundamento de Esperanto inkluzive.
La Akademio ne timu, Esperanto jam estas saĝa kaj forta junulo kiu kapablas gardi sin mem, li ne plu estas la bebo, ludilo de la Akademia Avinjo. Esperanto havas en si mem, en sia strukturo, la forton por sin defendi, honoral Zamenhof li meritas nian fidon, ni ne plu obstaklu ties normalan naturan evoluon. Cetere neniu, des malpli la Akademianoj, la Gramatikistoj kaj la E. Instruistoj rajtas kaŝi la strukturon de Esperanto, kaj la "adverbaj prepozicioj" estas parto de la esperanta strukturo.
Mi vin tre dankas por ĉio kion vi faras favoral nia bela sed adoleska lingvo
amike kaj estime Attilio
* * * * * * * * * *
Re. de. Probal Dasgupta 31-a Jan. 2008
al Attilio Liotto
Saluton Attilio,
[En la Akademio mi estas unu el la du vicprezidantoj, ne la prezidanto (ni tre klopodas apartigi la rolojn kaj lamediojn por maksimumigi la egaleconktp)!]
Mi estas preskau tute certa, ke vi ne renkontos reagon kondamnan en la nuna Akademio.
Oni eble diros al vi, ke la formoj estas nekutimaj kaj ke do, kiam vi celas komencantojn, vi evitu ilin se vi volas tujan komprenighon, au simile (mi simple konjektas).
La respondo, kiu iros al vi, estos bazita sur detala en-Akademia konsultigho sufiche longa, do ne atendu ghin baldau. Ni kutime ne devigas niajn gekolegojn hasti, char tio ne produktas seriozajn rezultojn.
Amike Probal
Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Attilio Liotto edited this reply 15 months ago.
rughulo says:
Martin Strid #ЄЭ# says:
Ĉu vere vi kabeis pro kontraŭstara en tia lingva detalo en via loka klubo?? Mi konkludas ke ili estis tre malafablaj al vi. Kiom stulte kaj malnecese kvereli pri tia afero. Kaj ni volas instigi tutmondan pacon kaj kunlaboron...
http://www.ipernity.com/group/eliroamikoj/discuss/14427