Latest discussions
new kunulu
Updated 12 hours ago
1 reply
Ĉu vi bestas ?
Kritika ekzameno de la pasinto (Vergangenheits bewältigung)
Updated 39 hours ago
5 replies
Hirta lingvaĵo ?
Updated 4 days ago
7 replies
papilii
Updated 6 days ago
8 replies
Supermarkt / supermarket
Updated 2 weeks ago
14 replies
Kiom da subaj frazoj ĝustas?
Updated 2 weeks ago
7 replies
200 membroj!
Updated 2 weeks ago
8 replies
La substantivo kiel adjektivo en la parola lingvo
Updated 2 weeks ago
18 replies
EGOISMO aŭ MIECO?
Updated 2 weeks ago
13 replies
... view all the discussions

Ĉu vi bestas ?

posted by rughulo
Posted on Saturday November 14, 2009 at 14:30. 126 visits. ( permalink )
Dum E- aranĝo kanadano Norman Fleury proponis distran lingvokurson: Ni ekuzu bestan lingvon.

Ĉiu besto havu ian signifon en la E- kulturo :
" krokodili " ( aligatori kajmani ) estas ja la plej konata ekzemplo ,
sed kion vi proponus por : sciuri, talpi, papagi , simii,
agli , bovini, ktp.ktp

14 Replies

Lars Sözüer pro says:
'Papagi' jam havas sian signifon.
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
Prave - sed bv. precizigi
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
Lars Sözüer pro says:
Sed bv. precizigi, sed bv. precizigi!
;-)
Jen mi papagis.
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
rughulo says:
Stulta ripetado ne estas papagado . Vi ne divenis la sencon .
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
Tjeri replies:
Ĉu la katolika ekleziestro pap'agas?
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
Kaj kiel vi povus klarigi la sencojn de sciuri , talpi , agli ktp.

kaj kiun beston vi mem proponus?
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Raŝi says:
"TU TÁ FICANDO BESTA?". Ĉi tio frazo en la nordorienta parto de mia lando oni povas esti tradukata kiel "Ĉu vi azenas?". Oni diras tiun esprimon ordinare tuj poste ian komentarion pri io kaj la aŭdanto, multe surprizita por la dirintaĵo (kiu kutime enhavas malsaman vidpunkton de la aŭskultanto), ŝercas dirante tiun frazon.
Pri la metafora-signifo de la vorto AZENO en ESPERANTUJO, mi ne scias ĉar mi ne havas sufiĉan sperton por paroli pri tiu. Mi nur scias (ĉar mi legis en iu esperanta libro) ke ni devas multe atenti kiam ni bezonas traduki ian frazon kiam ĝi enhavas sugeston pri la "kvalito" de iu besto rilate al iu kulturo. Ekzemple: La maniero per kiu la Francoj vidas la kamelon estas tute malsama ol la vidpunkto de la Araboj (Bedaŭrinde mi forgesis la frazon menciita en tiu libro kiun mi legis).
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Raŝi edited this reply 2 weeks ago.
Riŝo says:
Jes, Raŝi, vi pravas, ekzemple en la araba kulturo azeno ne estas stultulo sed saĝulo, filozofo, kiel ekzemple montras la rakonto de la azeno M'Saud de Jean Ribillard.


J. Ribillard, M'Saud
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
Al Tjeri,
La papo ne papagas, ĉar li komprenas la benojn de kristnasko kaj pasko . Sed papagas kelkaj kanzonistoj antaŭ esperanta publiko.

Eĉ la fama profesoro Grin estas speco de papago - aŭ prefere kakatuo, ĉar li verkis pri e-to en la franca, kaj ja scias la tekston.
Pri sciuro ankaŭ nur scias Esperantisto, partopreninte la IJK-on en Kanado.
En la proverbaro de Z. aperis multaj bestoj - sed precipe el eŭropo.
Tiuj bestoj apenaŭ havas ion komunan kun E- kulturo .
la krokodilo naskiĝis post Z.
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
restas neresponditaj la esprimoj. : talpi bovini, agli , simii-
kaj entute mankas fantazio de aŭtoro de niaj gelistanoj.
Posted 4 days ago. ( permalink )
Riŝo says:
Feliĉe ni havas vin kiel nian majstron kun plej granda fantazio kaj skribemo ! Kuraĝon, talpu plu ! Aĥ, mi volis skribi: tajpu plu.
Posted 4 days ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 3 days ago.
Karulo (Karles) * says:
Kion pri heliki? ĉu paroli informadike aŭ ĉu paroli malrapide?
Posted 3 days ago. ( permalink )
rughulo says:
Dankon pro via laŭdinda fantazio .

Sed "heliki" jam signifas skribi leteron per plumo kaj la ekspedadon .

Tial mi citis el libro de fama aŭtoro - la besta lingvo estas tre populara en e- ujo. ( ankaŭ uzata de zamenhof mem en la proverbaro)
Posted 39 hours ago. ( permalink )
rughulo says:
Dankon ankaŭ al Riŝo.

Tiajn lingvajn ludojn ankaŭ tre aprezis Raymond Schwartz
Posted 39 hours ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...