Latest discussions
Hirta lingvaĵo ?
Updated 4 hours ago
6 replies
new papilii
Updated 30 hours ago
8 replies
new Kritika ekzameno de la pasinto (Vergangenheits bewältigung)
Updated 31 hours ago
5 replies
Supermarkt / supermarket
Updated 8 days ago
14 replies
Kiom da subaj frazoj ĝustas?
Updated 9 days ago
7 replies
Ĉu vi bestas ?
Updated 9 days ago
9 replies
200 membroj!
Updated 13 days ago
8 replies
La substantivo kiel adjektivo en la parola lingvo
Updated 13 days ago
18 replies
EGOISMO aŭ MIECO?
Updated 2 weeks ago
13 replies
krokodil kajman aligator
... view all the discussions

krokodil kajman aligator

posted by rughulo
Posted on Saturday November 7, 2009 at 13:26. 106 visits. ( permalink )
ĉar ni pridisputis la karakteron de E- radikoj -
mi demandas pri la supraj radikoj.

Ĉu ili estas : substantivo verbo adjektivo adverbo ? .

Kiu ĝuste divenos la karakteron - la vortan klason - ricevos la libron de A. Cherpillod proponitan de nia s-ano el flanda E- ligo.

10 Replies

rughulo says:
Mi pacience atendas respondojn
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
Riŝo says:
Laŭ la vortaroj ĉi tiuj radikoj havas karakteron de substantivoj aŭ o-vortoj. Laŭ la gramatikistoj la -o fakte estas redundanca aŭ pleonasma, sed kompreneble ĝi necesas por formi vorton. En poezio vi rajtas elizii la -o (sed ne -i aŭ -a): krokodil', aligator' kaj kajman'. Konklude temas pri o-vort-karakteraj radikoj.

Mi legis ke oni diskutis kaj disputis dum duonjarcento pri la teorio de radikkarakteroj, kiun la Akademio fine oficialigis en la jaro 1967. "Malgraŭ tio la lingvistoj ĉiam oponas, ke la diferencoj inter la radikoj estas kaŭzitaj de iliaj signifo-enhavoj, ne de iliaj gramatikaj karakteroj. Tamen el pure praktikaj motivoj estas necese kaj avantaĝe la teorion koni kaj memori." (Miroslav Malovec, Gramatiko de Esperanto, 2000.)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 2 weeks ago.
Michael Lennartz says:
La radikoj ne per si mem estas substantivoj aŭ verboj aŭ ... , sed ili havas tian karakteron. Oni povas rigardi tion harfenda, sed tio priskribas unu el plej bazaj konceptoj de E-to.

"telefon" estas la aparato, per kiu oni helpe de elektro parolas kun homoj troviĝantaj en malproksimeco. Tial "telefon" havas substantivan karakteron (ĝi estas objekto), sed ĝi estiĝas substantivo nur per la aldono de -o. Pro tiu difino ekzistas telefono, sed ne telefonilo (la objekto estas ilo). Se radikoj ne havus "gramatikan" karakteron, sed estus por tiel diri "puraj" radikoj, tiam ni havus "telefonilon".

"Pura" radiko same ne indikas, ĉu verbo estas transitiva aŭ netransitiva aŭ simple indikas staton. En tiu kazo ni devus "per matematika logiko" marki ĉiun verbon, ĉu ĝi indikas staton aŭ direktitan agon (transitiveco) aŭ nedirektitan agon (intransitiveco).
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Nomus Nimbus says:
Mi samopinias kun Micael Lennartz, ke la radikoj en si mem ne apartenas al iu vortklaso.

Eble la problemo kaŝiĝas je la difino de kreita vorto. Ĉu "krokodili" indikas agon aŭ staton? Mi kredas, ke la plej granda parto de tiuj, kiuj uzas Esperanton, opinias ke "krokodili" signifas "paroli alian lingvon ol Esperanto" eĉ se "krokodil" en multaj lingvoj celas nomon de besto.
Se homo agas simile al la besto, kiun ni nomas krokodilo, mi dirus, ke li agas krokodile. Kelkfoje estaĵo havas trajtojn, kiuj donas al ĝi trajtojn de krokodilo. Tiam oni povas diri, ke "ĝia aspekto estas krokodila"

Se oni decidus, ke la vorto "krokodili" signifas "esti krokodilo", tio je si mem ne estas problemo, laŭ mi. Tamen tio signifas, ke oni devas diri: "Li parolas krokodile." anstataŭ "Li krokodilas."

Al mi ŝajnus iom strange, se iu respondus al mia demando: Kia tipo de besto estas tiu besto? Respondo: Tio krokodilas ( Tio estas krokodilo).

Indas studi la radikon "rul" kaj la difinojn de jenaj vortoj en PIV: rulo, ruli, ruliĝi, rulado, rulemo, rulema, ruleme, rulanta, rulita, rulujo, rulaĵo, ktp.

La vorto "rululo" ne troviĝas en PIV, tamen certe havas ian signifon. Ĉu eble temas pri "rulanto", kiu rulas objektojn, aŭ rule renversiĝas ili?

Al mi ŝajnas ne eble respondi vian demandon: Al kiu vortklaso la radikoj "krokodil, kajman kaj aligator" apartenas? Ebla respondo estus: Ili apartenas al la radikaro de Esperanto.
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Raŝi says:
Vidu klarigon pri la vorto "ORTO" en la revizio de PIV
"La matematiko kaj statistiko en Plena Ilustrita Vortaro Revizio
Orto: Angulo de 90°; kvarono de tuta rivoluo. ~a.
1 Formanta ~on: rekto ~a al alia rekto; rekto ~a al
ebeno; kurbo ~a al alia kurbo. 2 (pp angulo) Estanta
~o. 3 (pp triangulo) Havanta ~on. ~i (ntr). Esti
~a. ~anto. Rekto, kiu ~as al alia rekto aŭ al kurbo,
ebeno, surfaco. ĉe~a. Situanta apud la ~o en ~a
triangulo; Ortakateto. mez~anto (de streko). Rekto,
kiu ~as al la streko k sekcas ĝin en ĝia mezo. Rim. La
radiko ort estis antaŭe adjektiva, sed la Akademio
de Esperanto donis al ĝi substantivan karakteron en
1975. [El etimologia vidpunkto ort~ ŝajne prefere
estu adjektiva, kiel pluraj personoj rimarkigis, sed
ni sekvas la decidon de la Akademio ĉi tie. HSH &
COK]"
Rimarku: ORT~ estis antaŭe ADJEKTIVA, en 1975 fariĝis SUBSTANTIVA kaj laŭ kelkuloj "ŝajne prefere estu ADJEKTIVA".
Ĉu en la estonteco iu "ADVERB"igos ĝin?
Kiel estas "FACILA" lerni nia Esperanto, ĉu ne? :-)
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Raŝi edited this reply 2 weeks ago.
Michael Lennartz says:
La ŝanĝo de radika karaktero estas "nepardonebla peko" - oni simple ne faras tion.

Ankaŭ en la Akademio sidas homoj, kiuj havas siajn proprajn ideojn pri la mondo, sed ili ne estas reĝoj, kiuj absolute regas super la esperantistoj. Do oni ne devas sekvi ilian rekomendon (fakte estas nur tio). Tamen estas problemo, ĉar PIV estis, -as kaj -os LA regularo por la lingvo. Eble mankis iom da zorgemo, eble ekzistis gravaj kaŭzoj. La decido ŝajne ne estis vere saĝa.

Oni povas diri "rekta angulo"..
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Bernardo says:
Serĉu je "karaktero" en EBEA kaj vi trovos abundan materialon pri tiu malnova diskuto jam el 1932: http://www.esperantoland.org/ebea. Relative novan kontribuon vi trovas tie ĉi:
http://lingvakritiko.com/2008/12/30/noto-pri-la-neceso-de-signifaj-gheneraligoj

Estas tuta aro de ŝanĝoj de radika karaktero (ĉ. dekduo se mi bone memoras) kaj "ordinara" esperantisto ofte eĉ ne povus imagi, ke origine estas alie. Ne tre ofta, sed ankaŭ ne tute malkutima afero, ĉiukaze ne tro ŝoka.
http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/vortfarado.html
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon pro la interesa ligilo al la artikolo el lingvakritiko.com, Bernardo!
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
radikoj ne havas " karakteron " Sed petrosela radiko bongustas .
Leginte la konkludojn el AdE , mi komprenis la eraron:
ĝi atribuas al la UV la vortoklasojn . Sed esperanto ne ĉiam sekvas la regulojn de naciaj lingvoj .

Por esperantisto krokodili, kajmani , aligatori estas verboj.
Kaj mi konstatis en la respondoj , ke nur unu komprenetis la vorton "krokodili" Tiu signifo nur estas komprenebla por E- istoj .Ĝi ne ekzistas en naciaj lingvoj

La morfemo " O" neniam estas pleonasma . Sole ĝi difinas la vortoklason.
La samo validas por morfemoj " a" "i" kaj " e"
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
Ĉar nur unu listano komprenetis la vorton krokodil`

tial mi malkaŝos la sekretojn de aligator`kaj kajman `

tiuj vortoj unuavice estas VERBOJ t.n, E - idiotismo

kajmani = paroli alian lingvon ol E-to, kiu estas nenies gepatra lingvo .
Aligatori = paroli lingvon, kiun parto de ĉeestantoj parolas.
Ankoraŭ ekzistas aliaj verboj: lacerti, gaviali , reptiliumi
Posted 2 weeks ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...