| Latest discussions |
|---|
|
Hirta lingvaĵo ?
Updated 24 hours ago 6 replies |
|
new
papilii
Updated 2 days ago 8 replies |
|
new
Kritika ekzameno de la pasinto (Vergangenheits bewältigung)
Updated 2 days ago 5 replies |
|
Supermarkt / supermarket
Updated 9 days ago 14 replies |
|
Kiom da subaj frazoj ĝustas?
Updated 10 days ago 7 replies |
|
Ĉu vi bestas ?
Updated 10 days ago 9 replies |
|
200 membroj!
Updated 2 weeks ago 8 replies |
|
La substantivo kiel adjektivo en la parola lingvo
Updated 2 weeks ago 18 replies |
|
EGOISMO aŭ MIECO?
Updated 2 weeks ago 13 replies |
|
krokodil kajman aligator
Updated 2 weeks ago 10 replies |
| ... view all the discussions |
|
vortoklasojposted by rughuloPosted on Thursday November 5, 2009 at 16:53. 127 visits. ( permalink ) |
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Latest comments
–
Subscribe to the comment feed for this topic.
Andreo Peetermans says:
Michael Lennartz says:
En PIV1977 klon-o estas substantiva radiko.
rughulo says:
Substantivaj radikoj ne ekzistas en e -to .
El ĉiuj vortoj eblas formi ĉiujn vortoklasojn.
Tial ekz. Manĝ - ne estas verbo ,ne estas adjektivo , ne estas adverbo , ne estas substantivo .
tamen ekzistas substantiv EMaj radikoj: ekzemple " hotel"
respondo al andreo : kabei - signifas ne plu praktiki E- ton- subite forlasi ĝin
Paŭl Peeraerts pro replies:
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=gramatika+karaktero
Michael Lennartz says:
rughulo says:
pri substantivo mi legis el la netuŝebla fundamento de zamenhof : substantivo finiĝas per " o" . Tio ĉi estas facilega, komprenebla regulo.
Kiel povus konvinki min la libro de a. Cherpillod? Nu , tamen mi volonte legos ĝin.
Ĉar li ankoraŭ estas vivanta- mi scias ke li tre krokodilemas.
Riŝo says:
Pri "klono" en PIV: Reta Vortaro indikas klon' kiel substantivan radikon (klon/o) kun piednoto, ke en la nova PIV ĝi estis ŝanĝita al verba radiko (klon/i). La kaŭzon mi ne scias kaj cetere la biologia klonado estas komplika afero (vidu ekzemple en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Klonado). Se mi bone komprenas "klono" estas la produkto (genare identa individuo) de klonado, sed "klono" povas samtempe esti la ago (klono de ĉelo). Ĉu ne estus pli bone uzi en tiu lasta kazo "klonado"-n? Okazus miskompreno se oni dirus "klono estas la produkto de klono (klonado)".
"klono" ankaŭ havas signifon en komputiko. Ni bezonus la lumon de fakuloj pri biologio kaj komputiko por pli bone kompreni, ekzemple, kio estas la diferenco inter klono, klonaĵo, klonano kaj klonulo, aŭ ĉu ili estas sinonimoj?
Riŝo edited this reply 3 weeks ago.
Paŭl Peeraerts pro replies:
Cetere, kio estas la diferenco inter "sozio" kaj "klonulo"? Ĉu "sozio" nur aspektas kiel "klonulo", sed ne vere estas unu?
Riŝo says:
Paŭl Peeraerts pro replies:
Riŝo replies:
Vi pravas, mi refaris la traserĉon en Tekstaro per \bklon. Oni trovas 23 trafojn en "Monato" kaj 8 en "La Ondo":
klono 1, klona 1, kloni 4, klonis 1, klonita 1, klonado 20, klonada 1.
Nomus Nimbus says:
Paŭtante aŭ ne, nur gravas por la vido.
La rezulto ĉiukaze estas, kopiita novido.
Nun estas tempo iom paŭzi, ĝis revido.
rughulo says:
Ekz. manĝ aŭ trink ne estas substantivo , ne estas verbo, ne estas adjektivo , ne estas adverbo.
ekzistas en esperanto radikoj sen finaĵoj- t. n. partikuloj.
Ili formas apartan vortoklason- sed ankaŭ ili kondutas kiel ĉiuj radikoj- eblas laŭ la regulo de sufiĉo kaj neceso aldoni finaĵon
rughulo edited this reply 2 weeks ago.
rughulo says:
sozio =simila estaĵo ( plej ofte iu homo)
rughulo says:
ŝoso estas produkto de ŝoso (laŭ greka etimologio)
homo estas produkto de homo .
verboj.: kloni, ŝosi, homi
sed hotelo ne estas produkto de hotelo
kaj manĝo ne produktas manĝon - sed malmanĝon .
Por klara interkompreniĝado necesas formi frazon.
Ekz. zamenhof.: povus signifi . gastejo, hotelo, dinastio, bestospecio, ekzota planto,placo ktp.ktp. ( ne parolante pri la vorta klaso)
rughulo says: