KOMO

posted by Raŝi
Posted on Wednesday October 28, 2009 at 01:53. 131 visits. ( permalink )
kom/o (reta vortaro)
Interpunkcia signo (,) indikanta, ke oni devas apartigi partojn de propozicio aŭ propoziciojn unu de la alia, intermetante tre mallongan paŭzon: ha, li remalkovris komojn kaj punktojn, sed ankoraŭ ne la majusklon [1].
1. En la portugala lingvo, la uzado de komo estas tiel malfacila ke oni diras ke preskaŭ neniu regas ĝian uzadon. Oni eĉ reliefigas la kvaliton de kelkajn skribistojn ĉar "li majstras la uzadon de komo"...
2. Oni komentas en reto eĉ ke, en la angla lingvo, en multaj okazoj oni ne uzas komon kiam en la portugala estas devigata.
3. Estas menciata, en pluraj raportoj pri la afero, ke, la uzado aŭ ne, kaj la loko kien oni metas ĝin en la frazo, tute ŝangas la signifon de la mesaĝo.
Laŭ tiuj konsideroj, finfine mi demandas:
ĈU, EN ESPERANTO, LA UZADO DE KOMON ESTAS MALFACILA POR NEKOMENCANTOJ?
ĈU EKZISTAS MULTAJ REGULOJ PRI ĜIA UZADO?
***Bonvolu senkulpigi min en la misuzado de la komojn inter aliaj problablaj mankoj de akuzativoj! :-)

This topic has been edited by Raŝi 4 weeks ago.

15 Replies

rughulo says:
pli ĝenas sisterona akuzativo - ( misuzado de komoj )

Pri uzado de komo - ne ekzistas regulo en esperanto .

komo komo punkto streko - preta estas lunvizaĝo
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Michael Lennartz says:
Vi pravas en la senco, ke la aplikado de komo estas nesufiĉe regulita kaj tial malfacila. La Z-a regulo, laŭ kiu oni apliku la komon laŭ la devo de la propra lingvo, estas nekontentiga (aŭ jes, fuŝa). La difino en reta vortaro ne estas pli bona - evidente necesas pli regulo, kiam oni enmetu tre mallongan paŭzon (kelkfoje oni faras paŭzon ne indikante komon, sed ion alian).

En germana lingvo la reguloj ŝanĝiĝis en la lastaj cent jaroj, certe same en aliaj naciaj lingvoj.

Ja ni povas ĉi tie listigi, kiam komo estas necesa - deviga.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Michael Lennartz says:
1. Komo anstataŭas la vorton "kaj", kie oni uzus ĝin plurfoje. En tiu kazo "kaj" estas uzata nur en la lasta pozicio, en ĉiuj aliaj oni uzas komon. (nombrado, sinsekvo de adjektivoj)

Tio signifas, ke male al la germana lingvo oni ne uzas komon antaŭ "kaj", kiam "kaj" ligas du ĉefajn frazojn kun propraj subjektoj ("La aŭtobuso haltis, kaj la parto eniris." -> malgusta. Ĝusta: "La aŭtobuso haltis kaj la parto eniris."

2. Komo dispartigas plurajn ĉefpropoziciojn kaj ĉefpropozicion disde subpropozicioj (ĉefe kaj ankaŭ participajn subpropoziojn).

3. Komo dispartigas apozicion: Valtero, la frato de Frederiko, mortis hieraŭ.


Kutime estas bona maniero pozitive difini, do kiam ĝi estas uzenda. Ne difinu negative, skribante, kiam oni ne uzas ĝin.

Al rughulo: "Pri uzado de komo - ne ekzistas regulo en esperanto ."
Tion mi ne kredas: Pri, uzado, de, komo - ne, ekzistas, regulo, en, esperanto. Ĉu vere?
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Michael Lennartz edited this reply 4 weeks ago.
Manolo pro says:
Se vi fosas en la diskutoj de uzreta grupo "soc.culture.esperanto" vi trafos fadenojn kun tia diskuto. La konkludo estis ke, samkiel aliaj ne-lingvaj sed apud-lingvaj aferoj, ne estas reguloj en esperanto por interpunkcio aŭ strek-divido de vortoj. Oni uzu kion ajn cele al kohera kaj komprenebla rezulto.

Tamen, leginte sufiĉajn esperantajn tekstojn, oni povas trovi iujn regulecojn. Ekzemple, la frazkonstruoj kiaj mi pensas, ke... portas ĉiam komon antaŭ la vorteto "ke". Tute kontraŭe al la kutimoj/reguloj de mia denaska lingvo, kiu eksplicite malpermesas komon en tiuj okazoj (pienso que...).
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Manolo edited this reply 4 weeks ago.
Michael Lennartz says:
Plej multaj homoj ne scias, kien ili metu komon. Eĉ ĵurnalistoj verkas terurajn artikolojn kun divido-streketoj (do ili ankaŭ ne scias kiel uzi komputilan redakto-programon) kaj laŭplaĉe dissemitaj komoj. Tial mi ne volas instrui: Metu komon kiel en via gepatra lingvo.

Ni bezonas almenaŭ minimumajn regulojn. Tial mi rekomendas apliki miajn regulojn unu kaj tri devige kaj regulon du rekomendinde. Aliajn komojn oni metu nur, se klara senco devigas tion.

En germana lingvo estas bela ekzemplo, kiel komo ŝanĝas la sencon de frazo:

Wartet nicht, hängen! (Ne atendu, pendigu.)
Wartet, nicht hängen! (Atendu, ne pendigu.)

En E-to evidente ne estas problemo, ĉar "ne" devige staras antaŭ la neata vorto. Tamen, por krei klaran situacion, la komo indikas, kie unu propozicio komencas, alia finiĝas.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Raŝi says:
Mi dankegas la partoprenon de ĉiuj! Por mi estas vera surprizo ke, en Esperanto, ni ne havas regulon pri tio. Tie ĉi en brazilo la lernantoj suferas multe ĉar "komo" aŭ sia neŭzado multe malaltigas la notojn de la redakciojn! Pitagorajn dankegojn!!
PS: Ĉu ne eblas konstrui frazon kun duobla senco en esperanto laŭ la pozicio de la komo? En la portugala abundas ekzemploj en fakaj tekstoj rilate al tiu afero!!
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Michael Lennartz says:
Ĉu ne eblas konstrui frazon kun duobla senco en esperanto laŭ la pozicio de la komo?
Mi ne konas ekzemplon.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Riŝo says:
Dankon, Raŝi, pro via demando, ĝi devigas min al memkritiko, ĉar mi metas komon iom laŭ intua maniero aplikante ankaŭ tiurilate la regulon de „sufiĉo kaj neceso“, kaj mi havas tendencon esti iom tro ŝparema - almenaŭ laŭ la 9a paragrafo de Plena analiza Gramatiko pri la uzo de la komo (PAG 1985, du dense presitaj paĝoj!).

La afero estas iom pli maltimiga, ĉar resumita, kiam mi legas la koncernan pritrakton en la Gramatiko de Esperanto (2000) de Malovec (triono de paĝo).

Bedaŭrinde PMEG ne vere helpas tiurilate, vidu la koncernan „spongecan“ paragrafon:
„Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo, kaj anstataŭ la vortoj „kaj“ kaj „aŭ“ en elnombrado de pluraj aferoj. Komo estas iafoje uzata anstataŭ punkto inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas.“

Mi do preferas la prezenton en Vikipedio (aŭ Monato, vidu sube):
http://eo.wikipedia.org/wiki/Komo
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 4 weeks ago.
Raŝi replies:
Estas mi kiu devas danki al vi pro viaj sugestoj ĉiameca! Mi trovis tre interesa vian regulon de „sufiĉo kaj neceso“... ĝi povas averti nin por ke ni ne uzu surpareran markilon senbezone kaj ni ne tiel sparu ilin iĝante niajn ideojn neklaraj. Dankegon!
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro says:
Eble vi interesiĝas pri la reguloj pri komo-uzado en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#inter
Posted 4 weeks ago. ( permalink / translate )
Raŝi replies:
Mi, tiel same kiel Michael, ŝategis vian kontribuon! Ĉu tiu retadreso estas sufiĉe divastigata por la konsutoj de la interesuloj? Mi, persone, ne sciis pri ĝia ekzistado...
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Michael Lennartz says:
Dankon, tio estas tre interesa kontribuo!!!!
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
Multaj ankaŭ konfuzas komon kun komato - tio estus pli terura afero .
Komo necesas por diri: li altas 1,80 metrojn
Li pagis 2,5% da interezo . temperaturo kulminis je 41, 7 gradojn.
Vortludoj per komoj kompreneble ankaŭ ekzistas en e- to.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
A Peter Bowing says:
Uzado de la komo pri la stilsistemo de Monato

1. Antaŭ la konjunkcioj „kaj” kaj „aŭ” oni kutime ne uzu komon.

En pluraj landoj ĵurnaloj, televido kaj radio kritikas la misfarojn.

Li redonis la leteron kaj pardonpetis.

Vi devas pagi la kalkulon aŭ peti konsilon de advokato.

Ĉar li estas komercisto kaj ĉar li dominas amaskomunikilojn, en li unuiĝas preskaŭ ĉiuj gravaj povoj de la lando.


1.1. Oni ne uzu komon antaŭ „ktp”.

1.2. Se „kaj” aŭ „aŭ” kunligas tutajn ĉeffrazojn, oni uzu komon.

Ŝi rigardis lin severe, kaj li silentiĝis.

2. Antaŭ aliaj konjunkcioj („sed”, „nek”, „tio estas” ktp) oni uzu komon.

Pluvis, sed li tamen veturis per biciklo.

3. Ĉirkaŭ subfrazo oni uzu komojn. Subfrazo normale komenciĝas per subjunkcio (KI-vortoj, „ĉar”, „ĉu”, „ke”, „kvankam”, „ol”, „se” ktp) aŭ plurvorta frazenkondukilo („nur ĉar”, „antaŭ ol”, „por ke”, „sed ke” ktp).

Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
Ĉu ekzistas kampo de moderna vivo, en kiu ne rolas elektroniko?
Kvankam li nin komprenis, li ne respondis.
Mi faros tion, nur ĉar vi mem petis min.


4. Ĉirkaŭ apudmeto, parentezo kaj aldona klarigo oni uzu komojn.

Danubo, la plej longa rivero en Eŭropo, enfluas en la Nigran Maron.
Nu, ekzemple, mi skribos al vi jenon.
Eĉ helporganizaĵoj, precipe neregistaraj, retiras siajn komisiitojn.
Sinjoro Arnold, la direktoro de la biblioteko, vizitis nin hieraŭ.


4.1. Se titolo (aŭ simila esprimo) staras antaŭ propra nomo, ĝi ne estas apudmeto, do oni ne uzu komojn.

La direktoro de la biblioteko Arnold vizitis la provincon Zelando.

5. Ĉirkaŭ komplemento, en kiu la ĉefvorto estas adverba participo, oni uzu komojn.

Promenante sur la strato, mi falis.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
A Peter Bowing says:
La angla havas ambaŭ kompleksan kaj iel malferman komsistemon, sed estas por mi du grandaj diferencoj.

Esperanto uzas komon inter cef- kaj subfrazoj, sed ofte ne en la angla.

*He saw, that she had entered the room.*
*I don’t know, whether she is here*

Uzeblas la komo en la angla, se frazelemento troviĝas antaŭ la subjekto, sed Esperanto evitas tiun uzadon.

On a bright sunny morning in May, Mr Smith opened the newspaper that lay on his desk.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...