Latest discussions
new "la knabo"
Updated 31 hours ago
9 replies
new akcio
Updated 3 days ago
4 replies
Jej
Updated 4 days ago
4 replies
naskiĝtagdatrev eno
Updated 13 days ago
8 replies
terminalo
Updated 2 weeks ago
10 replies
konteksto
Updated 2 weeks ago
9 replies
kunulu
Updated 3 weeks ago
4 replies
Ĉu vi bestas ?
Updated 4 weeks ago
14 replies
Kritika ekzameno de la pasinto (Vergangenheits bewältigung)
Updated 4 weeks ago
5 replies
Hirta lingvaĵo ?
Updated 4 weeks ago
7 replies
... view all the discussions

Ĉu klorofito?

posted by Michael Lennartz
Posted on Sunday July 5, 2009 at 13:10. 204 visits. ( permalink )
Kaze de hejma diskutado mi konstatis, ke nek en PIV 1977 nek en la dika Krause nek en vikipedio troviĝas traduko por unu el la plej oftaj germanaj plantoj, loĝanto en ĉiu oficejo: Grünlilie (latine Chlorophytum). Tio mirigas min, ĉar en pasintaj tempoj tiu planto troviĝis kaj kreskegis en ĉiu oficejo, kaj ĉiu mezeŭropa vortaristo nur devas levi la kapon por vidi ĝin (mi supozas).

Do mi demandas, ĉu iu scias fidindan tradukon, aŭ ĉu ni simple nomu ĝin "klorofito"?

10 Replies

Tjeri says:
Laŭ PIV, klorofitoj jam estas algoj (Chlorophyta). Do, estus preferinde trovi alian nomon.
La franca nomo por Chlorophytum estas "Phalangère".
Posted 5 months ago. ( permalink )
KaGu:-} says:
La floron "Chlorophytum" oni nomas "lucernlilio" en Svedio.

Probable oni donis tun nomon al la floro pro fakto, ke oni kutime metas la floron en pendanta lucerno.

Per "Google" estas facile trovi multajn bildojn de la floro. La franca nomo gvidas min al "fingrolilio"

La floron digitalo oni nomas fingroringa floro aŭ fingroĉapa floro (fingerborgsblomma).
Posted 5 months ago. ( permalink )
KaGu:-} edited this reply 5 months ago.
rughulo says:
Fingrolilio plaĉas- sed ĉu vere estas ĝi lilio
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Tjeri says:
Chlorophytum ja apartenas al Liliacoj.
Fingrolilio plaĉas al mi.
Posted 5 months ago. ( permalink )
GiTa says:
La angla nomo estas Spider Plant.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
La etimologio de klorofito: el la greka ĥloros = verda, phyton = planto. Verŝajne tial en la germana: verda lilio (Grünlilie). En la franca ankaŭ Lis chevelu (proks. longhara lilio). Ĉiukaze la longaj pendantaj folioj kaj stolonoj estas pli okulfrapaj ol la blankaj floretoj. Trovi komunlingvan nomon por planto kiu plaĉas al ĉiuj estas malfacila. En Vikipedio plej multe da lingvoj indikas kiel kapvorton la latinan Chlorophytum.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 5 months ago.
Michael Lennartz says:
Intertmpe mi trofis "klorofito" en vikipedio en la listo de potplantoj (http://eo.wikipedia.org/wiki/Potplanto)

Tie ankaŭ troviĝas traduko por la alia "oficeja planto": (ora) epipremno (germane Efeutute, latine Epipremnum aureum).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Mi povus veki artikolon en vikipedio pri balkonaj plantoj, en kiu Chlorophytum estus fingrolilio....
Vikipedio neniel estas lingva referenco.
Posted 5 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Sed jes ja la PIV-o klorofito estas speco de algo - ĉu ne eblas korekti la vikipedian liston de potplantoj?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz says:
En 1977a PIV "klorofito" ankoraŭ ne ekzistas.

Mi konsentas, ke vikipedio ne estas lingva referenco.

La algo "klorofito" estas latine "Chlorophyta". Se ni cedas la nomon al la algo, ni povus nomi la planton "klorofitumo".

Aktuale mi preferas la solvon de Tjeri. Nomi ĝin "fingrolilio", eble fiksi tion per vikipedia artikolo kaj lasi al la fakuloj trovi sciencan nomon.
Posted 5 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...