Latest discussions
new "la knabo"
Updated 57 minutes ago
1 reply
new Jej
Updated 2 days ago
2 replies
naskiĝtagdatrev eno
Updated 6 days ago
8 replies
terminalo
Updated 8 days ago
10 replies
konteksto
Updated 9 days ago
9 replies
kunulu
Updated 2 weeks ago
4 replies
Ĉu vi bestas ?
Updated 3 weeks ago
14 replies
Kritika ekzameno de la pasinto (Vergangenheits bewältigung)
Updated 3 weeks ago
5 replies
Hirta lingvaĵo ?
Updated 3 weeks ago
7 replies
papilii
Updated 3 weeks ago
8 replies
... view all the discussions

avio landis - aviadilo surteriĝas

posted by rughulo
Posted on Wednesday July 1st, 2009 at 14:00. 262 visits. ( permalink )
Strange en nPIV ne ekzistas verbo "landi" kvankam radiko " land" ja ekzistas.

ĝi estus tre opurtuna en la supra modela frazo- pli konciza - ankaŭ facile komprenebla - kaj plej racia.

kion vi opinias- kion vi alternativas?

11 Replies

Vladimír Türk* pro says:
Mi kredas, ke eĉ ne ekzistas ekz. verbo "brasiki". Kial ekzistu io tia? La frazo "Aviadilo surteriĝas" ŝajnas al mi tute komprenebla.
Posted 5 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Verbo "brasiki" ekzistas . ĉia vorto povas ekzisti (konforme al la fundamento) - pro neceso kaj bezono. Ja tial ekzistas "krokodili" kaj "papagi".

Ankaŭ la frazo "avio landis" estas tute komprenebla.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk* pro replies:
Pardonu, mi malbone esprimis mian opinion: "brasiki" povas ekzisti (same kiel "landi"), sed kial? Mi vidas nek neceson, nek bezonon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro says:
Laŭ tio, kiel mi komprenas Esperanton, 'landi' signifas 'esti lando'. Ekz-e 'Barcelono ne landas, sed ja Monako'. Mi konsentas ke temas pri konstruita ekzemplo, sed tiel mi komprenas la konstruitan vorton.
Multaj malĝustaj vortoj estas kompreneblaj por iuj. Tio ne faras ilin malpli malĝustaj. Jen mia laika opinio.
Posted 5 months ago. ( permalink )
rughulo says:
La ekzemplo ne estas konstruita: kaj en la angla kaj germana ja ekzistas la vorto " landi" kun la signifo " surteriĝi" Mi vetas, ke ankaŭ ekzistas barcelona lando.

"Diplomi" ekz. ne signifas " esti diplomo" - sed fari diplomon .
Skribi ankau ne signifas ." esti skribo"
dimanĉas - ne signifas " esti dimanĉo" sed faro dimanĉa
Posted 5 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
La radiko land' ja originas el ĝermanaj lingvoj, sed en esperanto ĝi ne havas la signifon de tero aŭ grundo kontraste al maro kiel ekz. en la gerrmana. Cetere en esperanto ekzistas difinitaj gramatikaj reguloj por verbigo de substantivo, vidu ekzemple:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Verbigo_senpera

En via ŝatata PIV vi konstatos ke land' estas difinita kiel o-vorto aŭ substantivo (lando). Do "landi" signifus "agi aŭ esti kiel lando". Neniu punkto de 1 ĝis 4 estas aplikebla al landi en la senco de surteriĝi. - Do bonvolu ne flugrevi sed surteriĝu !
Posted 5 months ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 5 months ago.
rughulo says:
dankon pro la ligo al " vikipedia" kvankam mi ne konsentas kun ĝia enhavo . la finiĝo " as" ne estas samsignifa kun " estas" . Bluas ĉielo, ne estas la sama nuanca senco kiel la " ĉielo estas blua" .

Mi ne flugrevas sed surteras: la frazon : Aviadilo landis - skribis al mi E- isto .

kaj en mia ŝatata PiV estas klare skribita difino pri lando : "parto de tersurfaco"
En mia vilaĝo troveblas vendejo kun nomo " landi" ĝi vendas produktojn el nia regiono - el nia lando.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
Vi ne komplete citas la difinon de lando: "Parto de la tersurfaco, rigardata kiel geografia apartaĵo". La dua parto estas same grava kiel la unua. Do laŭ la gramatika regulo "avio landis" signifus "avio estis aŭ agis kiel parto de tersurfaco" kaj ne "avio surteriĝis". "Landi" en la senco de surteriĝi estas tutsimple "falsa amiko" el la germana.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 5 months ago.
rughulo says:
En la angla estas skribita sur anonctabulo : landed - avio surteriĝis aŭ " landis" en nia lingvo .

Geografie svislando ja estas lando, geografia apartaĵo ĝi ja estas .
Esperantolando eĉ ne estas geografie lokebla - tamen ĉiu komprenas ĝin.

Claude Piron skribis en sia libro:" la bona lingvo " ni alvalis" , sed "valo" ne estas estas " as" vorto" .
Sed mi koncedas, ke la vortumo "surteriĝi" jam tro forte enradikiĝis
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Ĉu ne surlandi(ĝi)? kiel sinonimo de surteriĝi
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
rughulo says:
Plej simpla estus diri : avio venis - sed ĝi alvenis sur - " kurejo" aŭ en dromo .
Surlandiĝi estus same longa kaj komplika esprimo .
Akceptata evidente nur estas unu vorto " surteriĝo"
Posted 5 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...