Latest discussions
new krokodil kajman aligator
Updated 22 hours ago
6 replies
new 200 membroj!
Updated 28 hours ago
4 replies
new vortoklasoj
Updated 2 days ago
15 replies
La substantivo kiel adjektivo en la parola lingvo
Updated 5 days ago
14 replies
EGOISMO aŭ MIECO?
Updated 6 days ago
12 replies
ne
Updated 10 days ago
3 replies
KOMO
Updated 11 days ago
15 replies
unuj
Updated 2 weeks ago
6 replies
ŝlagmuziko
Updated 2 weeks ago
12 replies
domeno
Updated 2 weeks ago
8 replies
... view all the discussions

Langorompiloj

posted by rughulo
Posted on Friday June 26, 2009 at 15:30. 201 visits. ( permalink )
Ankaŭ en esperanto ekzistas vortoj kaj frazoj malfacile elparoleblaj.
Ekzemple vorto "ŝvabrilo" estas jam tordiga por ia naciano.
Por mi aparte malfacila estas diftongo "eŭ" Plej vershajne mi neniam sukcesos prononci ĝin sen fortostreĉo.
ĉu vi konas ekzercon por pliperfektigi la prononcon de "eŭ" ĉar mi tro tendencas diri " oj"
Sed tutcerte estas por ĉiuj el ni malfacile prononcebla la frazo: Ne plu ploru plorulino pro propra plezuro

7 Replies

KaGu:-} says:
Ŝajnas al mi, ke la mafacileco estas plej evidenta in vortoj kiuj komencas per "eŭ". Do mi serĉis vortoj kie la kombino "eŭ" troviĝas ene de la vortoj. Ekz.

pleŭro, pleŭronekto, pneŭmo, pneŭmata.

Mi malfacile imagas al mi, ke vi elparolus tiuj vortoj kiel "plojro","plojronekto", "pnojmo" kaj "pnojmata"

Eble oni povus fari jenan ekzercon "pleŭro eŭropo" "pleŭronekta eŭro", "plenumi Eŭropo per pneŭmoj uzante eŭroj" kaj poste ŝanĝi la vortordon kaj komenci per vortoj kiuj komence havas la kombinon "eŭ"

Kun espero, ke vi sukcesos forigi la kutimon elparoli "eŭ" kiel "oj"
Posted 4 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Kara s-ano . Ĉu eble vi neniam parolis kun germanlingvanoj? la plej multaj el ili ne kapablas prononci ĝuste la diftongon " eŭ" , simple ĉar neekzistanta en la germana lingvo. ( krome germanoj faras tre ofte tipajn erarojn de prononco. Kaj kredu min, eĉ akademianoj foje bezonus logopedon .
La vorton" zeŭso" mi prononcus " Cojso" tion farus , ĉia denaska germano .
Dankon pro via konsilo
Posted 4 months ago. ( permalink )
KaGu:-} replies:
Mi ne interprolis kun germanaj esperantistoj kiuj faris tiajn proncerarojn.

Nu, mispronoco pro la influo de la nacia lingvo certe ne estas unikaĵo. Mi mem certe ne havas modelan proncon kiam temas pri la litero Z, kiu plej ofte pli sonas kiel la litero S. Ankaŭ la literoj o kaj u kaŭzas problemojn pro malzorgo kaj influo de la prononcmaniero en la Sveda lingvo.

Tamen, mi kredas, eĉ maljunaj esperantistoj povas plibonigi sian elparolon se oni vere volas.

Fakte, bona prononcado helpas je literumado :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Mi umile konfesas ke omoj el mia lando avas malfacilecon por prononci H-on.
Posted 4 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Tial por viaj s-landanoj proponu langrompilon kun litero " H"

Tutcerte estas ege malfacile prononcebla por ajna E-isto la landonomo " bharato "
Posted 4 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Feliĉe por ni, ke la landonomo estas "Barato" ;-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
rughulo says:
En PIV estas registrita la nomo Barato , kaj por la reĝo kaj la hinda unio .
Por eviti langorompilon - niaj s-anoj bedaŭrinde ŝanĝis la originalan ortografion.

Tial ankaŭ via dekstra okulo larmas .
Posted 4 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...