Latest discussions
new Supermarkt / supermarket
Updated 4 hours ago
2 replies
200 membroj!
Updated 21 hours ago
8 replies
La substantivo kiel adjektivo en la parola lingvo
Updated 26 hours ago
18 replies
EGOISMO aŭ MIECO?
Updated 32 hours ago
13 replies
krokodil kajman aligator
Updated 32 hours ago
10 replies
new Ĉu vi bestas ?
Updated 33 hours ago
vortoklasoj
Updated 4 days ago
16 replies
ne
Updated 2 weeks ago
3 replies
KOMO
Updated 2 weeks ago
15 replies
unuj
Updated 2 weeks ago
6 replies
... view all the discussions

Ĉu ŝvabrilo?

posted by Karulo (Karles) *
Posted on Saturday June 20, 2009 at 19:54. 151 visits. ( permalink )
Kiel vi nomas tiun bastonon (stangon) kiu finiĝas per sorboŝtofo kaj per kiu oni malseke finpurigas plankojn? Mi legis en vortaro "ŝvabrilon" sed ĝi estas al mi malfacila prononcaĵo. Ĉu estas alternativa vorto?

3 Replies

Michael Lennartz says:
Laŭ la retpaĝo de la firmao Vileda ekzistas plat-viŝiloj kaj kapo-viŝiloj. La lastaj estas tiuj kun la sorboŝtofo. Mi tradukis "kapo-viŝilo", ĉar ĝi havas ŝtof-kapon (aŭ ŝvabril-kapon, germane "Mop-Kopf"), estas mallonga, bone prononcebla kaj image komprenebla. Alternativa traduko: balail-viŝilo. Fakte tio estas ŝvabrilo.

Laŭ PIV 1977 ŝvabrilo estas speco de balailo, kies puriga parto konsistas el kunaĵo de ŝnuroj, lanfadenoj ks., germane "Mop/Mopp".
Posted 4 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz edited this reply 4 months ago.
rughulo says:
la alfabeto de e- to estas prononcebla - jhus mi revenis el Togolando . Tie eĉ etaj infanoj kapablis prononci la vorton " ŝvabrilo"

Ekzistas multaj alternativaj vortoj por esprimi la koncepton " ŝvabrilo"
Planko- purigilo , ĉifona viŝilo , ŝvabilo, kotonfaskaĵo , stangoviŝilo, polurilo.
umilo plankobriligilo , kaj multaj aliaj
Posted 4 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Dankon pro viaj diversaj proponoj, mi pripensos la plej oportunan por uzi kun mia filo.
Posted 4 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...