| Latest discussions |
|---|
|
new
Jej
Updated 38 hours ago 2 replies |
|
naskiĝtagdatrev eno
Updated 6 days ago 8 replies |
|
terminalo
Updated 7 days ago 10 replies |
|
konteksto
Updated 9 days ago 9 replies |
|
kunulu
Updated 2 weeks ago 4 replies |
|
Ĉu vi bestas ?
Updated 3 weeks ago 14 replies |
|
Kritika ekzameno de la pasinto (Vergangenheits bewältigung)
Updated 3 weeks ago 5 replies |
|
Hirta lingvaĵo ?
Updated 3 weeks ago 7 replies |
|
papilii
Updated 3 weeks ago 8 replies |
|
Supermarkt / supermarket
Updated 4 weeks ago 14 replies |
| ... view all the discussions |
|
Ĉu "OK" estas tradukebla?posted by Karulo (Karles) *Posted on Tuesday April 21, 2009 at 12:58. 622 visits. ( permalink ) |
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Latest comments
–
Subscribe to the comment feed for this topic.
Michael Lennartz says:
Jes, OK estas tradukebla. Sed kial? En E-to ni havas ho! (eĉ fundamenta) kiel interjekcion, ni havas hm!, kial ni ne havu "ok"? Ni povas bonege elparoli ĝin: o-ko.
Martin Strid #ЄЭ# replies:
Oni povus do, anstataŭ "bone" aŭ "malaĉe", diri "senkoste".
(Sed kie troveblas la senko, kie situas tiu osto? ;-)
ЄЭ TUCÀ says:
Riŝo says:
Frank Merla says:
Simila temo estis la fadeno pri Hallo. Alia provo enkonduki vastsignifan vorton estas 'mojosa' por 'cool'. Ni spertos ĉu ĝi estos akceptita. Mi dubas pri tio ĉar eĉ 'oklo' (por anstataŭi okulvitrojn [singulara vorto kun j]) apenaŭ estas akceptita.
Thierry Salomon replies:
ke oni povus simple uzi "malaĉa".
Pri "OK" dum jarcentoj la aliaj lingvoj bone funkciis sen ĝi.
Oni povas diri: "bone", "en ordo", "konsentite" ktp...
Se iu diras "OK" en Esperanto mi ĉiam ŝerce diras "naŭ" aŭ "naŭe".
Iu hispano dum tradukado de fama hispana verko eĉ enkondukis "Ola!" en Esperanton....
Tiaj personoj pagu jare 10 eŭrojn al UEA aŭ al la akademio por ĉiu nenecesa radiko, kiun
ili enkondukis. ;)
Michael Lennartz replies:
Tjeri says:
Vladimír Türk* pro says:
Se oni deziras paroli puran Esperanton, oni povas diri “en ordo” sed se la sola celo de parolakto estas komprenado, oni certe povas ankaǔ diri “OK”
Riŝo says:
Ekz.
A: Venu al la trinkejo kun ni! Mi invitas vin.
B: Konsentite / organiza komitato
Riŝo replies:
rughulo says:
KaGu:-} replies:
"nok-oj" ja estas tipo de (sekigita) pastaĵo kiun oni moligas per / en bolanta akvo.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
PMEG enhavas la formon okej.
Iam studentino "okcidenta" (por mi, hungaro) respondadis je "okE". kun akcentata E.
Mi diris, ke eble ŝi diru laŭ Karolo Piĉ, se ŝi volas. Ŝi tuj poste diris: Bonege! Sed post momento ŝi denove diris sian version de oKE. Mi diris: se nepre, do diru tiun de Piĉ. ŝi denove
ŝanĝis je Bonege! Post momento ŝi denove diris oKE.
Se oni ne povas vivi sen io simila, oni eble akceptu la formon de Bertilo aŭ tiun de PIĈ,
ni ne havu versiojn kun tiom da akĉentoj, kiom da etnaj lingvoj ekzistas.
Mi longe imitadis la formon elde Piĉ (oŭ kej).
Martin Strid #ЄЭ# says:
"Fy fan", per longa ipsilono (pli akra ol germana aŭ hungara ü aŭ franca u aŭ suoma y) kaj longa a, estas sveda esprimo pri enorma malŝato, foje transformiĝanta al esprimo pri profunda admiro. Laŭvorte, "Fy" estas "fi" aŭ "hontu" kaj "Fan" estas iom tro popola kaj tro forta nomo de Diablo (unika ento - "ekzistas" nur unu).
Ekzemploj:
- Kiel vi opinias pri la supo?
- Fy fan!
(Oni povas kompreni, ne nur ke ĝi gustis fekaĵon, sed verŝajne eĉ enhavis).
- Ĉu la sportisto alte saltis?
- Jes, fy fan!
(Do, mi neniam vidis, aŭ eĉ povis imagi, ke iu kapablus tiom alte salti).
- Ĉu vi venos al la festo?
- Ne, fy fan!
(= Mi prefere mortus tuj ol irus tien).
Al mi, denaska svedo, estas tute nekompreneble ke Esperanto enhavu tiun nebezonatan vorton okeo (eĉ kun ridinde multaj variantoj de literumo) sed samtempe MANKAS - ne, mi celas, MANKEGAS! - tiu plej bezonata esprimo FY FAN.
Fi fan.
Lars Sözüer pro replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Ĉu eble tio signifas al ĵurformoj de romaoj? (Mortu mia... avo. se mi iros)
Mi ne iros, mi ĵuras!
?i mur provadas imagi a nuancon de la svedaĵo..
César Dorneles replies:
rughulo says:
Fi- fan ankaŭ eblas diri ,ĉar ambaŭ vortoj ekzistas . kaj ankaŭ ne mankas fivortoj, insultoj, ofendoj k.a.
Por alemano tutcerte mankas la esprimo "putinpiso" ĉar ĉiutage uzata .
Sed ja mi kaj aliaj devojiĝis el OK