Latest discussions
new krokodil kajman aligator
Updated 2 hours ago
5 replies
new 200 membroj!
Updated 10 hours ago
3 replies
new vortoklasoj
Updated 30 hours ago
15 replies
La substantivo kiel adjektivo en la parola lingvo
Updated 4 days ago
14 replies
EGOISMO aŭ MIECO?
Updated 5 days ago
12 replies
ne
Updated 9 days ago
3 replies
KOMO
Updated 10 days ago
15 replies
unuj
Updated 13 days ago
6 replies
ŝlagmuziko
Updated 13 days ago
12 replies
domeno
Updated 2 weeks ago
8 replies
... view all the discussions

Ĉu "OK" estas tradukebla?

posted by Karulo (Karles) *
Posted on Tuesday April 21, 2009 at 12:58. 482 visits. ( permalink )
Mi, kaj multaj homoj, ŝatas uzi de tempo al tempo la anglodevenan "OK", ĉu por montri konsenton ĉu por aprobi ion. Plej proksimaj esperantaj esprimoj ŝajne estas "bone", "en ordo" kaj "konsentite", sed en ĉiuj kazoj perdiĝas la plaĉa mallongeco. Ĉu eventuale oni povas uzi "ek" (kun la sonvariantoj eko aŭ ek al ?)

21 Replies

Michael Lennartz says:
Unue estas diskutinde, ĉu "OK" estas angladevena. Mi kredas, ke ĝi estas germandevena. En komercaj kont-operaciaj libroj oni markis la finon de komerca agado per "ohne Kosten" (sen kostoj). Mi supozas, ke germanaj kontoristoj en Usono uzis la kutiman "ok" por indiki, ke la komerco estas finita sen pluaj kostoj - la aĉeto estis "ok".

Jes, OK estas tradukebla. Sed kial? En E-to ni havas ho! (eĉ fundamenta) kiel interjekcion, ni havas hm!, kial ni ne havu "ok"? Ni povas bonege elparoli ĝin: o-ko.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# replies:
Dankon, tre interesa informo.

Oni povus do, anstataŭ "bone" aŭ "malaĉe", diri "senkoste".
(Sed kie troveblas la senko, kie situas tiu osto? ;-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
ЄЭ TUCÀ says:
okej ?!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
o. k. ne estas la cifero "ok", sed tradukebla per "bone" aŭ "konsentite" aŭ "en ordo", la unua dusilaba, do ne pli longa ol "okej".
Posted 6 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Mi kredas ke la ofteco de unusilabaj vortoj en la angla lingvo kontribuas al ties sukceso. Homoj estas ŝparemaj se temas pri penoj. Kontraste al la angla Esperanto prononcendas pli akurate kaj la plej multaj vortoj havas pli ol unu silabo. Esperanto rilate la pigrecon ne estas tiom taŭga. Ankaŭ maloftegas esprimoj kun multegaj signifoj. Oni devas pli akurate pripensi kion oni celas. Tiu OK estas io tute normala por naciaj lingvoj, almenaŭ por eŭropaj; pri aliaj naciaj lingvoj mi ne havas spertojn. OK ja ankaŭ povas i. a. signifi "mi komprenas". En Esperanto ni restu ĉe la tendenco: unu vorto - unu signifo. Mi venis al la konkludo ke ni restu ĉe la diritaj tradukoj.
Simila temo estis la fadeno pri Hallo. Alia provo enkonduki vastsignifan vorton estas 'mojosa' por 'cool'. Ni spertos ĉu ĝi estos akceptita. Mi dubas pri tio ĉar eĉ 'oklo' (por anstataŭi okulvitrojn [singulara vorto kun j]) apenaŭ estas akceptita.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon replies:
Post kiam kelkaj TEJO-anoj elkovis "mojosa", oni rimarkis
ke oni povus simple uzi "malaĉa".

Pri "OK" dum jarcentoj la aliaj lingvoj bone funkciis sen ĝi.
Oni povas diri: "bone", "en ordo", "konsentite" ktp...

Se iu diras "OK" en Esperanto mi ĉiam ŝerce diras "naŭ" aŭ "naŭe".

Iu hispano dum tradukado de fama hispana verko eĉ enkondukis "Ola!" en Esperanton....

Tiaj personoj pagu jare 10 eŭrojn al UEA aŭ al la akademio por ĉiu nenecesa radiko, kiun
ili enkondukis. ;)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz replies:
"malaĉa" estas bonega.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Oni Konsentas!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk* pro says:
Mi konsentas kun esocom. Bone!
Posted 6 months ago. ( permalink )
A Peter Bowing says:
Mi komprenas, ke la deveno de la esprimo “OK” estis en Usono. El la sona akronimo de “All Correct” oni estigis la novaĵon “OK”

Se oni deziras paroli puran Esperanton, oni povas diri “en ordo” sed se la sola celo de parolakto estas komprenado, oni certe povas ankaǔ diri “OK”
Posted 6 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
OK estas Organiza Komitato ! Se oni komprenis oni diras "komprenite!".
Posted 6 months ago. ( permalink )
A Peter Bowing replies:
Kiam oni konfuzus “organiza komitato” kaj “konsentite”

Ekz.

A: Venu al la trinkejo kun ni! Mi invitas vin.

B: Konsentite / organiza komitato
Posted 6 months ago. ( permalink )
Riŝo replies:
Dankon. Konsentite, je la OKa !
Posted 6 months ago. ( permalink )
rughulo says:
KO nokaŭto
Posted 6 months ago. ( permalink )
KaGu:-} replies:
Ĉu temas pri aŭtomobilo farita el nokoj :-)

"nok-oj" ja estas tipo de (sekigita) pastaĵo kiun oni moligas per / en bolanta akvo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Karolo Piĉ uzis la formon oŭ kej.
PMEG enhavas la formon okej.

Iam studentino "okcidenta" (por mi, hungaro) respondadis je "okE". kun akcentata E.
Mi diris, ke eble ŝi diru laŭ Karolo Piĉ, se ŝi volas. Ŝi tuj poste diris: Bonege! Sed post momento ŝi denove diris sian version de oKE. Mi diris: se nepre, do diru tiun de Piĉ. ŝi denove
ŝanĝis je Bonege! Post momento ŝi denove diris oKE.

Se oni ne povas vivi sen io simila, oni eble akceptu la formon de Bertilo aŭ tiun de PIĈ,
ni ne havu versiojn kun tiom da akĉentoj, kiom da etnaj lingvoj ekzistas.

Mi longe imitadis la formon elde Piĉ (oŭ kej).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# says:
Kiel oni diras espe "Fy fan!" ?
"Fy fan", per longa ipsilono (pli akra ol germana aŭ hungara ü aŭ franca u aŭ suoma y) kaj longa a, estas sveda esprimo pri enorma malŝato, foje transformiĝanta al esprimo pri profunda admiro. Laŭvorte, "Fy" estas "fi" aŭ "hontu" kaj "Fan" estas iom tro popola kaj tro forta nomo de Diablo (unika ento - "ekzistas" nur unu).

Ekzemploj:

- Kiel vi opinias pri la supo?
- Fy fan!
(Oni povas kompreni, ne nur ke ĝi gustis fekaĵon, sed verŝajne eĉ enhavis).

- Ĉu la sportisto alte saltis?
- Jes, fy fan!
(Do, mi neniam vidis, aŭ eĉ povis imagi, ke iu kapablus tiom alte salti).

- Ĉu vi venos al la festo?
- Ne, fy fan!
(= Mi prefere mortus tuj ol irus tien).

Al mi, denaska svedo, estas tute nekompreneble ke Esperanto enhavu tiun nebezonatan vorton okeo (eĉ kun ridinde multaj variantoj de literumo) sed samtempe MANKAS - ne, mi celas, MANKEGAS! - tiu plej bezonata esprimo FY FAN.

Fi fan.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
Ĉu 'feke!' ne sufiĉe fortas?
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Ĉu "diable" ne estas iom simila?
Ĉu eble tio signifas al ĵurformoj de romaoj? (Mortu mia... avo. se mi iros)
Mi ne iros, mi ĵuras!

?i mur provadas imagi a nuancon de la svedaĵo..
Posted 4 months ago. ( permalink )
César Dorneles replies:
= Jes bone!
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
rughulo says:
La manko de esperanto estas - ke ĝi ne estas sufiĉe ofte parolata .

Fi- fan ankaŭ eblas diri ,ĉar ambaŭ vortoj ekzistas . kaj ankaŭ ne mankas fivortoj, insultoj, ofendoj k.a.

Por alemano tutcerte mankas la esprimo "putinpiso" ĉar ĉiutage uzata .

Sed ja mi kaj aliaj devojiĝis el OK
Posted 4 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...