Group: Lingva helpejo


entreprenkonsilistoj


rughulo
By rughulo
August 20, 2014 - 5 comments - 241 visits

Tiun mistradukon mi trovis en la libro : "Homo kaj naturo " trad. V. Lutermano

Per tia mistraduko eblas konvinke ilustri la diferencon inter " kunteksto "kaj "konteksto"

Fakte la " entreprenkonsilistoj " nenion povas konsili , ĉar la entreprenistoj estas surdaj.

Por kompreni la rolon de t. n. konsultrilatoj de sindikatisto kaj ne organizita laboristo, dungito, oficisto , necesas koni la tekstojn kaj la apartajn kontraktojn, kun la
entreprenisto .

El la "kunteksto " esta neniel divinebla ia eraro.

Mi mem nur ekkonis ĝin pro scipovo de germana lingvo.

The topic of this discussion has been edited by rughulo 4 years ago.

Comments
Riŝo
Riŝo
Kial "entreprenkonsilisto" estus erara? Ĉu temas pri entreprenkonsilanto de (sindikata) entreprenkonsilio (Betriebsrat)?

Aliflanke konsilanto au konsultanto de entrepreno (Betriebsberater) konsilas pri organizaj problemoj kaj estas pagata de la entreprenisto. Kial tiu lasta estus surda? Li ja petis konsilojn de ekstera fakulo kaj almenaŭ aŭskultas lin. La fina decidoj pri iuj ŝanĝindaĵoj en la organizo kompreneble apartenas al la entreprenisto - en plej bona kazo post interkonsento kun la reprezentantoj de la dungitoj.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Dankon pro la respondo - Gratulon, ĝuste vi divenis la tradukan eraron .

La fina decido pri indaj ŝanĝoj en entrepreno tute ne kompreneble apartenas al entreprenisto sed al laboristoj au dungitoj.

Mi ripetas - tion oni nur komprenus sciante la germanan lingvon .

Tial la traduko estas erariga.
4 years ago.
Pierre Levy has replied to rughulo
Stranga estas tiu "gratulo pro ĝusta diveno de la traduka eraro". Ni ja ĉi tie ne estas en grupo pri divenludo.
3 months ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ŝajne rughulo iom prenas sian deziron por realeco: la kapitalismo ja ankoraŭ
ne estas renversita.
4 years ago.
rughulo
rughulo
Por kompreni la eraron, necesas scii kaj la kuntekston kaj la kontekston . ( tial necesus legi la libron " Homo kaj naturo"

Almenaŭ en germanio ekzistas reprezentantoj de laboristaj sindikatoj en kelkaj grandaj uzinoj,

sed ili ne estas "entreprenkonsilistoj "

la aktuala striko de pilotoj en germanio certe ankaŭ ne renversos la kapitalismon .

Mia "deziro " tutcerte neniel influos - sed jes ja : la laboro kaj evoluo de tekniko- la laborrimedoj , kaj la povostrukturo en difinitaj socioj.
4 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Lingva helpejo