Latest discussions
por kaj kontraŭ
Updated 5 days ago
"Konsistas en ...", ĉu "konsistas el ..."
Updated 2 weeks ago
ne-tut-veraj historietoj de maristoj aŭ ĉasistoj
Updated 3 weeks ago
Bed and Breakfast
Updated 3 weeks ago
"en" ĉu "al"; "ĉe", "sur", "en"
Updated 4 weeks ago
Da kaj De
Updated 4 weeks ago
Eviti la duverbajn konstuaĵojn
Updated 5 weeks ago
Demandi al li/demandi lin
Updated 5 weeks ago
"Ŝi estas instruisto."
Updated 5 weeks ago
‘estis ...ita’ kaj ‘...iĝis’
... view all the discussions

‘estis ...ita’ kaj ‘...iĝis’

posted by A Peter Bowing
Posted on Tuesday March 25, 2008 at 14:15. 307 visits. ( permalink )
Ĉu inter la du subaj propozicioj diferencas la signifo?

La domo estis konstruita antaǔ du jaroj.
La domo konstruiĝis antaǔ du jaroj.

La dua evitas la kunmentaj verboj, kaj do estas pli eleganta?

16 Replies

Laszlo Istvan TOTH says:
"estis ...ita" kaj "estis ...inta", do pluskvamperfekto havas specialan rolon. Ĝia rolo kompareblas kun tiu angla "had had" (past perfect). Sekve, uzi pluskvamperfekton (past perfect) sen mencii iun tempopunkton rilate al kio la koncerna evento okazis eĉ pli frue, estas stultaĵo, erara lingvo-scipovo.
Jen kelkaj modelfrazoj:
"Hieraŭ mi legis tiun libron." - hieraŭ mi legis tiun libron, eble mi finlegis ĝin, eble ne. Eble mi legis ĝin dum la tuta tago, eble ne.
"Hieraŭ mi estis leganta tiun libron." - hieraŭ mi pasigis tempon legi tiun libron.
"Hieraŭ je la deksepa mi estis leginta tiun libron." - hieraŭ ĝis la deksepa mi legis tiun libron (post la deksepa mi jam ne legis ĝin).

Kiam uzi pluskvamperfekton (past perfect), *ĉiam* necesas mencii aŭ sentigi certan tempopunkton, rilate al kio la evento jam okazis. Alie oni disdonas atestilon pri si mem pri fuŝa lingvoscipovo.

Bedaŭrinde eĉ 120 jaroj ne sufiĉis, ke eminentuloj kapablu ellerni korekte la uzon de la kompleksa konjugacio... :-(
Posted 3 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH edited this reply 3 months ago.
Michael Lennartz says:
La domo estis konstruita antaǔ du jaroj. --- Antaux du jaroj la domo jam estis finkonstruita ("konstruita " indikas, ke la konstruado finigxis antauxe).

La domo konstruiĝis antaǔ du jaroj. --- egala al: La domo estis konstruata antaǔ du jaroj. --- La konstruado de la domo okazis antaux du jaroj, komencigxis antauxe kaj dauxradis

.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Prave, Michael!

Mi havas nur malgrandan rimarkon:
Estus ege bone, se domoj konstriĝus memstare... :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Tre bela estas la videofilmo ." budapesta ekzameno"- kiu temas pri tiaj gramatikajhoj
Posted 2 months ago. ( permalink )
rughulo says:
La konjugacio en nia lingvo estas ege simpla -
ne ekzistas pluskvamperfekto kaj similaj strangajhoj.
Nur ekzistas as tempo is tempo kaj os tempo .

participoj ne estas verboj
la marko por verbo estas ankau " i " "u" kaj "us"

Por respondi vian demandon : La senco de frazo mal - multe diferencas. Mi supozas, ke ankau en via gepatra lingvo ekzistas kelkaj variantoj

Kunmenta verbo de ekzistas, sed ekzistas menta tizano
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
"La konjugacio en nia lingvo estas ege simpla - ne ekzistas pluskvamperfekto kaj similaj strangajhoj.
Nur ekzistas as tempo is tempo kaj os tempo . "
---

Povas esti, ke en via patrinlingvo ne ekzistas kompleksa konjugacio (kunmetita verboformo), sed nur simpla konjugacio, sed en Esperanto ja ekzistas kompleksa konjugacio, kiu enhavas inter alie ankaŭ pluskvamperfekton.
Sed, kutime E-istoj estas (milde dirite) malpli diligentaj pri la planlingvo mem, kaj la plejo el ili ne strebas alproprigi la ĝustan uzon de tiu verboformo.

Estas tre okulfrape, ke en preskaŭ ĉiuj lernolibroj ties aŭtoroj nur simple mencias la kompleksan konjugacion sen klarigi ĝin: ne senkiale, ĉar ofte eĉ ili (la aŭtoroj) ne estas klaraj pri ĝia uzo, kaj tial ne kuraĝas priskribi ĝin.
Pro la supraĵa lingvoscipovo de la lingvouzantaro, elformiĝis t.n. "itistoj" kaj "atistoj", kiuj uzas la kompleksan konjugacion tute same, kiel simplan konjugacion. Pluse, ili samerare pluinstruas tion al disĉiploj. Tiel, la erara lingvaĵo pluvivas.
Por ili estas tutegale, ĉu diri "estis farita", "estis farata" aŭ "estis farota". Ili simple ne perceptas la sencojn de tiuj tempoprecizigoj.

Cetere, kompleksan konjugacion eblas ĉiam eviti/anstataŭi per ioma priskribo - eĉ la pasintan kondicionalon.
Sed, kiam traduki al E-o fremdlingvan frazon kiu enhavas kompleksan konjugacion, estas konsilinde respekti (se eblas) la verboformojn.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
Z. prave konsideris kompleksajn konjugaciojn- senbezonan balaston.
Neniu tradukisto povas respekti chiujn ekstravagancojn de krokodilaj lingvoj-
tion chi mi povus ekzempligi - char en lernejo chiuj infanoj suferis pri tiaj stultaj gramatikajhoj
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro says:
La dua simple ne eblas. Tio signifus, ke ĝi memstare ekestis, sen helpo de aliaj.
Posted 8 weeks ago. ( permalink / translate )
A Peter Bowing replies:
Tio signifas, ke pri ĉiu 'iĝi' verbo la instrumento egalas la subjekton.

Tial eraras: 'La letro skribiĝis perplume.'
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro replies:
Jes, tio laŭ mi estas eraro. Pensu pri la zamenhofa frazo: "Ĉu oni estingis la kandelon, aŭ ĉu ĝi estingiĝis mem?" Ĉu eblus la frazo: "Ĉu vi verkis la leteron, aŭ ĉu ĝi verkiĝis mem?"? smile
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
En la hungara lingvo ne ekzistas kompleksa konjugacio. Tamen, ja eblas hungarlingve racie klarigi ĉiun verbotempon de la kompleksa konjugacio.
Gekaraj, Zamenhof mem enkondukis la k.k. :-)
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Koos Scharroo says:
IĜ servas ankaŭ por NETRANSITIVIGI verbojn.
La SUBJEKTO de iĝ-verboj (faritaj el verboj, kiuj ja povas havi rektan objekton, estas la REKTA OBJEKTO de la verbo SEN IĜ.
Ekzemplo: MALFERMI > MALFERMIĜI (iĝi malfermita, esti malfermata):
La pordo malfermiĝis.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Vladimír Türk pro says:
Kara Laszlo, ĉu la prefikso "ge-" ne plu signifas pure substantivan prefikson, uzeblan nur en la substantiva formo (gepatroj, geedzoj, gefianĉoj)? Ĉu eblas diri "gebelaj junuloj" aŭ "gebonaj amikoj"? Kompreneble eblas diri ekz. "gepatra lingvo", "ili geedziĝis", sed ĉifoje temas pri plua derivado, ĉu ne?
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
"ge" ĉiam precizigas personsignifan vorton, kiu *baze* (laŭ vortaro) estas substantivo.
"bela" baze (laŭ vortaro) estas adjektivo, do ne personsignifa substantivo.
Sekve, ne uzeblas "gebelaj amikoj", sed "belaj geamikoj".
"juna" baze (laŭ vortaro) estas adjektivo, do ne personsignifa substantivo.
Sekve, ne uzeblas "gejunaj edzoj" sed "junaj geedzoj."
En *gepatra lingvo* "patro" estas baze personsignifa substantivo, kiu povis ricevi la formativon "ge", kaj el tiu substantivo eblis krei la adjektivon "gepatra".

Ĉi-loke sperteblas iom da kontraŭdiro (vidu la vorton "gepatra") rilate al praa instruo, nome, ke la formativo "ge" produktas pluralan vorton.
Pli konkrete, la iamaj eminentuloj asertis tion, ke la "ge" vortoj devas esti nepre pluralaj: "geedzoj", "gejunuloj", "geamikoj", "gelernantoj", ktp.

Sed Fundamento estas fama pri sia neprecizeco, nedifiniteco, do en realo la formativo "ge" montras nur tion, ke certa personsignifa substantivo povas indiki ĉu viran, ĉu virinan, ĉu miksgenrajn personojn (kaze de pluralo).
Tian klarigon vi nenie trovos, ĉar la lingvistaj eminentuloj dum 120 jaroj pigris (aŭ ne estis kapablaj) klarigi tiun aferon (mi aldonas: inter multaj aliaj).
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Vladimír Türk pro says:
Sekve, ne uzeblas "gebelaj amikoj",: do same eble ne uzindas "gekaraj" (kun kaŝita subjekto, ekzemple "amikoj"). Iel mi ne komprenas, kial vi "precizigas" la (laŭ mi sufiĉe klaran) vorton "karaj" per la prefikso -ge. Karaj ja signifas kaj "karaj amikoj" kaj "karaj amikinoj". Por substreki ambaŭ seksojn mi certe preferus "karaj geamikoj"... Ŝajne ni ambaŭ plu uzos la sian. Amike V.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
"Por substreki ambaŭ seksojn mi certe preferus "karaj geamikoj"... "
----

Tre korekte. En kompleta frazo (en kiu ne "kaŝiĝas" subjekto), la prefikso "ge" klarigas subjekton.
Sed "karaj" apud "kaŝiĝinta" subjekto ne unusence signifas ambauseksojn.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.